• Trarigardo de la E-Gazetaro - 13.12.05
  • 27.12.2005
Pasintsemajne atingis nin la papera versio de la decembra „Esperanto”-revuo, kiu atingis jam plej verŝajne la plejmulton de la abonantoj. Inter la radioamikoj, ĝi elvokis apartan entuziasmon, pri kio atestis eĉ reagoj al nia redakcio, ĉar post kelka tempo finfine aperas la horaro de la E-elsendoj. Mi vere bedaŭras, ke enŝteliĝis iuj eraretoj. Ekzemple la frekvenco prezentita por la programo de nia 20-a horo laŭ la mezeŭropa tempo validis ĝis la fino de oktobro, kaj ekde tiam ni uzas jam alian frekvencon de 7290 kilohercoj. Tamen mi ĝojas, ke tiu plena informriĉa paĝo pri radioprogramoj aperis kaj restas sole la espero, ke la informoj pri la elsendoj en la IL aperos en la ĉefa gazeto de la E-komunumo pli regule.
En la decembra numero de „Esperanto” Renee Triolle, reprezentanto de UEA ĉe UNESCO en la rubriko >Malferme< donas superrigardon al la fakta lingva ordo en ĉi tiu internacia organizo, reference al la oktobra Ĝenerala Konferenco en Parizo, en kies daŭro la lingva faceto aparte sentiĝis. Malgraŭ la decido uzi 6 lingvojn (anglan, araban, ĉinan, francan, hispanan kaj rusan) por la dokumentado kaj interpretado dum kunvenoj de membroŝtatoj – ĝi ne plene speguliĝas en la realo, en kiu la rolo de la angla fariĝas ĉiam pli domina. Ankaŭ pro la praktiko de tiuj delegitoj, kiuj ne parolante denaske iun el la oficialaj lingvoj ofte uzas la anglan. Evidentiĝas, ke ankaŭ ĉiuj delegitoj sentas la nunan tendencon redukti la nombron de la lingvoj pro la troa kosto, eĉ se daŭre UNESCO oficiale ripetas, ke necesas protekti kaj promocii kulturdiversecon kaj plurlingvecon. Laŭ Renee Triolle „restas al ni esperantistoj granda laboro argumenti, informi, klarigi kaj konvinki la landajn komisionojn de UNESCO subteni niajn strebojn por pli justa internacia lingvo-ordo”. Nu, afero estas senduba, ke esperantistoj ĉi-sfere daŭre frontas multajn farendajn taskojn. Sed mi ĉiam havas la impreson, ke tiu ĉi tradicia sulkoplugado – „argumenti, informi, klarigi kaj konvinki” estas absolute tro unuflanka por ke la argumentoj de esperantistoj alparolu decidantojn. Sendube ne eblas subtaksi la laboron faratan, kaj la fakto ke Rene Triolle kaj Francois Lo Jacomo havis la ŝancon per mallongaj filmoj prezenti en UNESCO-halo, kion faras unue UEA kaj sekve ILEI por UNESCO-programo „Edukado por ĉiuj” estas bona paŝo tiudirekte. Aliflanke malbone servas al tiu afero la informa fanfaronado, kiun en tre konkreta kazo kritike elmontras en la revua >Leterkesto<, Istvan Ertl.
Mi ĵus konstatis, ke la sola informado kaj argumentado por konsciigi la problemojn ligitajn kun pli justa internacia lingvoordo ne sufiĉas. Interesan prilumon de niaj deziroj, ke la ideoj de Esperanto estu pli rapide akceptitaj ni trovas en la reaga felietono de profesoro Ignat Bociort, kiu rilatigante sin al la argumentoj de J. Książek atentigas, ke ne sufiĉas pro nesufiĉe rapida disvastigado de Esperanto kulpigi politikistojn. Multan atenton li donas al malsimetria evoluo de la scienc-teknika progreso kaj la spirita en la vivo de la homaro, atentigante ke tiu dua ne tiom rapide penetras al si la vojon. Kvankam li mem deklaras, ke la E-komunumo bezonas. Mi citu: „pasiajn klerulojn, kiuj kuraĝe, prestiĝe, altnivele, plurflanke prezentu al la mondo la novan veron, por ke la cetera intelektularo, la junularo, sufiĉe granda nombro el la loĝantaro komprenu, ke temas pri ĝia grava, aktuala problemo, ne pri revaĵo de esperantistoj”. (...) Laŭ profesoro Bociort: „la problemo trovas sian favoran terenon en lingve diskriminaciitaj landoj, minoritatoj, regionoj, en porpacaj kaj kontraŭtutmondiĝaj movadoj, en fratecaj sentoj de iuj religioj ktp. Politikistoj ne atendos ĝis la fino de tiu klariga procezo” – fino de la citaĵo. Sed en alia kontribuo al la sama rubriko „reagoj”, Zlatko Tiśljar argumentas pri nova fazo en la vivo de la E-movado, kaj klare deklaras sin por la ĉesigo de la politika neŭtraleco kaj ekbatalo per politikaj rimedoj.
Dume la informado kaj instruado ne ĉesas kaj apartan puŝon ĝi ricevis en Afriko, kie dum pli ol unu monaton estadis Cseh-instruistino, Tereza Kapista. Jam kovrilpaĝe la lasta „Esperanto”-revuo enkondukas en ŝian ampleksan raporton pri tiu aktivado. Ne laste ni notu interesan artikolon pri la venontjara IJK en Sarajevo kaj ampleksajn informojn pri la 91-a UK en Florenco.
Interalie pri la UK de Esperanto en la 2007-a jaro multe parolis japanaj esperantistoj, kongresinte en Jokohamo kiu jam post neplenaj du jaroj bonvenigos tutmondan esperantistaron. Pri la debatoj de la 92-a Japana E-Kongreso amplekse informas la decembra numero de „La Revuo Orienta”. Ĉiu el la kongresprogrameroj estas pli aŭ malpli riĉe raportita – same malfermo kiel la fermo, same prelegoj, kiel eksursoj, divernivelaj kursoj, fakaj kunsidoj, same Japana Jarcento-Jubilea Komitato de la E-movado kiel laboroj de LKK por la 92-a UK. Kiel ni jam informis en niaj elsendoj la plej prestiĝan japanan premion „Ossaka” por la 2005 ricevis Yamaski Seiko. Oni transdonis ĝin dum la ferma soleno. Kun granda plezuro ni eksciis, ke la ankaŭ nia aŭskultantino AIDA Yayoi estis dum la sama solenaĵo distingita ricevinte la duan premion en la originala branĉo de la literatura konkurso pro sia verko „Virino 30-jaraĝa”. Al AIDA Yayoi mi transsendas tiu ĉi voje niajn plej elkorajn gratulojn. La kutimaj fotoj surkovrile de „La Revuo Orienta” eternigas kelkajn scenojn pri la japana jokohoma kongreso, prezentante ankaŭ eksterlandajn gastojn de la lasta japana kongreso, kiuj venis el la ĝemelurboj de Jokohamo. Sed ni trovas ankaŭ iujn kromajn kontribuojn. Iu el la fotoj portretis la partoprenintojn de la 80-a E-kongreso de Tyugoku kaj Sikoku sur kiu ni kun plezuro rekonis ia. Etsuo Miyoshi kaj Hideki Harada. La decembra numero de Japana Esperanto Instituto omaĝas la memoron de la forpasinta japana veterano profesoro, Hori Syoiti. Lian figuron varmsente rememoras Yoshie Kleemann menciante sian esperantistiĝon kaj lian lokon en ŝia internacia familia vivo. Remetante la 12-an numeron de „La Orienta Revuo” ne eblas ne rimarki sur ĝia kovrilo konatan bildon, logan por la koro de ĉiu esperantisto. Temas pri desegnaĵo-gravuraĵo de Takehana To prezentanta Zamenhf-parkon en Bialistoko. Kiel dirite la tuta numero de „La Revuo Orienta” estis dediĉita al la 92-a Japana E-Kongreso. Tiu ĉi kongreso ankaŭ amplekse eĥas en la decembra numero de „Nova Vojo”. Raportas pri ĝi Harumi Ŝiozaki kaj Hosoki Kazuo. Ĉi lasta aŭtoro tute aparte atentigas pri la graveco partopreni japanajn kongresojn fare de oomotanoj, kiuj kutime multnombre partoprenas tiujn, kiuj okazas en Kameoka. Kiel ni jam menciis dum la japana kongreso troviĝis multaj eksterlandaj gastoj el la ĝemelurboj de Jokohamo. Iu el ili estas Wang Minhao el Ŝanghajo, kiu en sia interesa historia kontribuo artikolas pri Ŝanghajo, kiel la lulilo de la Ĉina E-movado, ĉar tie en la 1908-a jaro estis fondita la plej frua E-organizo en Ĉinio. La aŭtoro daŭrigonta sian artikolon venontnumere traktante la historion de la Ŝanghaja E-movado alkondukas ĝin ĝis la 1949-a jaro, kiam okazis eĉ 6 prelegoj pri Esperanto en la ŝanghaja Popola Radio.
La alia eksterlanda kontribuinto estas Olga Gribovan el Moldavio, kiun oni bonvenigas kiel novan eksterlandan korespondanton de „La Vojo”. En sia unua felietono ŝi aparte koncentriĝis pri la vinkulturo, la oktobra Tago de Vino, kiu en tiu ĉi lando fariĝis la nacia festo. Tacuo Huĝimoto en sia cikla „Felietone-feritone” daŭrigas la priskribon de siaj esperantistaj kontaktoj en la postkongresa periodo, kiuj kondukis lin ankaŭ al Hago kaj Grezijono. Tie same kiel dum la kongresa kleriga lundo en Vilno li havis la okazon prezenti sian prelegon pri Ludovikito.
Fine mi volas kore danki pro la du lastaj numeroj, de „Esperanto-Gazeto”, kiu estas la periodaĵo de la Esperanto Grupo ĉe Vezero, kiun jam antaŭ kelka periodo transsendis al ni Andreas Kueck. La junia-septembra numero abundas pri ĉarmaj raportoj pri la juniaj solenaĵoj: la 10-jariĝo de la klubo, kiu venigis amikojn el Nederlando, Belgio kaj Germanio. Alia jubileulo, kiu ankaŭ festis sian 10-jariĝon estis E-grupo en Subvisburgo, kiun aliflanke oni jubilicele vizitis. La „Esperanto Gazeto” alportas ankaŭ felietonojn pri aliaj jubileaj aranĝoj, kiel la kongreso de la centjariĝo en Bulonjo sur Maro kaj sekve la 100-a Skota Kongreso de Esperanto. La laŭvica numero de „Esperanto Gazeto” koncernas jam la periodon ĝis januaro 2006. Ĝi ankaŭ notas jubileon – ĉi-foje la centjariĝon de la „Fundamento de Esperanto”, kaj amplekse informas pri alia jubilea kongreso tiu en Vilno. Do jubileoj svarmas. La 14-a numero de la revuo de E-Grupo ĉe Vezero finiĝas jam per la kristanskaj kaj novjaraj bondeziroj kun la sufloro pri taŭga kristnaska donaco. Ni malkaŝu „Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker. Ni malkaŝas tion des pli volonte, ĉar iu el la vojaĝoj ja sufloras tiun al la esperantlingvaj radioelsendoj.
Barbara PIETRZAK