• Trarigardo de la E-Gazetaro - 27.12.05
  • 27.12.2005
Ĉi-semajne gesinjoroj – mi havas iom apartan proponon por nia trarigardo, nome mi donos la atenton al la periodaĵoj, kiuj celas diverskonfesiajn esperantistojn. Ĉiujn ĉi periodaĵojn karakterizas la referenco al la sanktaj skriboj, sanktaj tekstoj, la edifa enhavo de la kontribuaĵoj, celantaj montri la vojojn al la homa memperfektiĝo, maturiĝado. Samtempe –laŭ mia impreso – ili celas samcelanojn prefere de koncernaj religiaj grupoj kaj ne ambicias konvinki kiun ajn al la propraj religiaj konceptoj, kvankam ni trovas en ili ankaŭ la opinidividojn pri tio, kial tiu aŭ alia persono elkreskinta en konkreta religia medio forlasas ĝin, ĉar en alia trovas la respondon al la bazaj por si vivdemandoj.
Kompreneble ne ĉiuj el ĉi-specaj revuoj atingas nian redakcion, sed iu el la plej regule venantaj estas „Katolika Sento” de la Itala Esperantista Katolika Unuiĝo. La lasta nunjara numero (novembra-decembra) kompreneble frontpaĝe referencas al Kristnasko 2005. La kovrilpaĝo prezentas la foton – iom bedaŭrinde nigrablankan – de la bildo troviĝanta en la pariza Luvro, kiu prezentas la scenon de la naskiĝo de Jesuo, kreitan de la 16-jarcenta pentristo Lorenzo Lotto. La represita poeziaĵo de Raoul Follereau – cetere verkita jam antaŭ 50 jaroj – ne priskribas la ĝojon de la enmondiĝanta Jesuo, sed la figuron de tiu Jesuo – kiun laŭ la kristnaj religiinstruoj homo kredanta devintus rekoni en ĉiu homo-proksimulo. Eĉ se la poeziaĵo kreiĝis antaŭ kvindek jaroj, tutcerte ĝia emfazo estas aktuala. Evidente ne estas loko por citi ĝin tutece, sed jen ĝia eta komenca fragmento:
„Se Kristo, morgaŭ frapos al via pordo,
Ĉu vi rekonos Lin?
Li estos, kiel iam, malriĉulo,
Certe homo sola.
Li estos sendube laboristo,
Eble senlaborulo,
Kaj ankaŭ, se la striko estas justa, strikanto.
Aŭ, ankoraŭ pli bone,
Li klopodos loki asekurajn polisojn
Aŭ polvosuĉilojn…..
Li supreniros ŝtuparojn post ŝtuparoj, senfine,
Li haltos, senfine, sur balkonaĵoj,
Kun mirinda rideto
Sur sia trista vizaĝo…
Sed via pordo estas tiel malafabla….
Kaj cetere, neniu ekvidos rideton
De tiu, kiun oni ne volas akcepti. [….]
Fino de eta citaĵo el ĉi tiu enpensiga poeziaĵo, kiun apudas fragmento el la homilio de pastro Giovanni Balconi, zorganta pri UECI flanke de la Eklezio, pretigita por la 1-a dimanĉo de Advento – en kiu kvazaŭ lige al la ĵus prezentita poezifragmento li eksplikas, ke – ni citas - „liturgiaj festoj estas etapoj de … marŝado, dum kiuj ni devus lerni esti pli kaj pli gastamaj, bonamantaj, sobraj, justaj, sanktaj, sinregemaj, tenantaj la fidelon al la vorto de Jesuo” – fino de la citaĵo. Evidente temas pri indikoj, tre aktualaj en la kunteksto de la festata multloke kristnaska periodo.
Sekve en la novembra/decembra numero de „Katolika Sento” Armando Zecchin dividas ambaŭlingve (esperante kaj itale) siajn sciojn akiritajn dum la partopreno en diskutoj en la torina Didaskaleon pri la demando „De kie la malbono”; oni represas ankaŭ dulingve artikolon el la itala katolika ĵurnalo „Avvenire”, kiu prilumas la epokon, en kiu aperis Reformacio pro aparta intenco, ke katolikaj esperantistoj partoprenante la ekumenan agadon bone komprenu la eventojn tiam okazintajn. Reference al engaĝiĝo de italaj katolikaj esperantistoj en karitataj programoj en Afriko la leganto trovas artikolon pri ankoraŭ iu, en kiu aktivas ia. iu el UECI-membroj Francesco Sola (la filo de la fama Mario Sola) „La valoro de unu rideto”. La novembra/decembra „Katolika Sento” informas krome jam pri la planataj esperantistaj aranĝoj de katolikaj en la 2006-a jaro, te. la 20-a Kongreso de UECI kaj la 59-a Kongreso de IKUE en Ĉeĥio.
Alia periodaĵo, kiu aktulas en la kunteksto de la nuna festperiodo estas ankaŭ 6-a numero de „Dia Regno”, dumonata kristana revuo en Esperanto. Ankaŭ en ĝi la unua paĝo referencas al Kristnasko prezentante iom modernan lignogravuraĵon de la scenco en stalo, kie la Dipatrino surgenue tenas etan Jesuon. La periodaĵo de KELI celas – kiel ni legas en la kolofono: „krei efikan kontakton inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo”. La numeron inaŭguras la konsideroj baze de la prediko de hungara reformita pastoro Jozsef Farkas de antaŭ 13 jaroj pri tio, „Kiel amas Dio”. La esperantlingvan version de tiu prediko prilaboris lia nepino Agnes Rakoczevy-Eoetvoes. Ni ia. legas, „fidela kaj eterna estas la amo de Dio, sed ĝia kvalito ŝanĝiĝas. Tiel do Dio amas kun ĝojo, amas kun malĝojo, kaj suferante amas kune kun nia suferado”. Kompreneble tio estas nur iuj reliefpunktoj en pli multfaceta predika konsidero. Alia hungara aŭtoro en la lasta „Dia Regno”, Zoltan Somhegui proksimigas la figuron de moderna, protestanta teologo, vivinta lime de la 18-a kaj 19-a jarcento, riedrich Schleiermacher. Philippe Cousson reprezentanto de la kalvina eklzio prezentas la du unuajn ĉapitrojn de sia prelego dediĉita al la Epistolo al la Galatoj”. Aliflanke pastoro Bayo Afolaranmi rilatigas sin al alia fragmento de la Sankta Skribo, la Evangelio laŭ sankta Johano „Mi estas la Releviĝo kaj la Vivo”. Konata aktivulo de la ekumena E-movado, Jacques Tuinder el Nederlando prezentas sian dumkongresan matenan preĝon, kiu parabole aludas al la efikado de la sanktaj tekstoj por lumigi la pensojn, purigi la koron kaj lavi la internon. Krom tiuj ĉi edifaj tekstoj „Dia Regno” ebligas konatiĝi pli proksime kun esperantistinoj konataj al ĉiuj, kiuj partoprenis aŭ partoprenas KELI- aŭ ekumenajn kongresojn. Bagi Iren el Hungario prezentas sin ne sole kristanino, sed ankaŭ esperantistino, aktivanta en la kristana movado, sed ankaŭ instruinta E-on al la infanoj, kio estis ebla pro la fakto, ke ŝi profesiis kiel infanĝardenistino. Alia esperantistino, fakte dojenino de la kristana movado, ĉi-foje nederlanda estas la 91-jaraĝa Nel van Iperen-de Vries, kiun pri ŝia esperantista kaj kristana esperatista agado intervjuas Els van Dijk-Kuperus. Ankaŭ ŝi kiel profesia instruistino rememoras sian instruadon de Esperanto al la infanoj kaj sian postenadon en la Nederlanda Esperanto-Ekzamena Komitato. Sed kristanaj informoj venas ne sole el la eŭropaj landoj. WU Suzhen el la ĉina Ĉengdu informas pri la kreiĝinta tie grupeto pri kristanismo, kiu interŝanĝas spertojn pri la studado de la Biblio, en kiu grupeto troviĝas eĉ tri esperantistoj.
Kaj fakte la ĵus menciitaj „Katolika Sento” kaj „Dia Regno” estas la solaj kristanaj revuoj, kiujn ricevas nia redakcio. Regule atingas nin ankaŭ la periodaĵo „Kosmos”. Ne eblas tamen diri, ke temas pri religia periodaĵo. Foliumante la revuon la leganto ekscias, ke „la kosmologio de Martinus estas spirita scienco, kiu priskribas la eternajn principojn, leĝojn kaj bazajn energiojn, kiuj fundamentas la spiritan kaj fizikan mondojn”. La 2-a nunjara numero gravaparte estas dediĉita al la esperantigita versio de la ĉefverko de Martinus „La libro de la vivo”. Oni trovas ĝian fragmenton kaj recenzon de Hokan Lundberg. Kiel li enkonduke eksplikas, kiel la revuredaktoro „…tiu verko verŝajne estos unu el la plej gravaj libroj por helpi la homaron pli bone kompreni multajn aferojn pri la vivo, ekzemple la sencon de la mallumo, kial maljusto ne povas ekzisti kaj kiel nova mondregno iom post iom kreiĝos kun mondregistaro kaj mondlingvo”.
Aparta atesto pri la kosmologio de Martinus venas el sub la plumo de rumana esperantisto Miahai Trifoi, nun fervora adepto de la kosmologio, kiun li renkontis nur antaŭ kelkaj jaroj, kaj kiun li tre aktive disvastigas en sia hejmlando Rumanio. Liaopinie, mi citas: „Vere la kosmologio de Martinus ne estas por la tre religiemaj homoj, sed precipe por tiuj, kiuj emas prianalizi filozofie kaj science la vivon, por tiuj, kiuj forte demandas sin pri la mistero de la vivo, kaj kiujn ne kontentigas la ĝisnunaj religiaj kaj materiismaj respondoj pri la mondotuto” – fino de la citaĵo.
Ĉu temas pri solaj fakaj E-revuoj, kies la ĉeftemo estas la spirita vivo de la homo. Evidente ne. Sur mia tablo troviĝas kelkaj revuoj el Azio, kiel „Oomoto” kaj jam pli frue venintaj numeroj „La Esperanta Budhano” kaj „La Japana Budhano”, al kiuj mi promesas referenci la sekvan fojon.
Barbara PIETRZAK