• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro - 03.01.2006
  • 03.01.2006
La nuna jaro bone aŭguriĝas, ĉar jam dum la unuaj labortagoj de la 2006-a la redakcion atingis laŭvicaj E-revuoj. Temas pri la decembra numero de „Monate ĉe vi” de Andaluzia Esperanto Unuiĝo, la januara „La revuo Orienta” el Japanio, la prikongresa numero de „Litova Stelo” kaj la decembra „Inter Ni”-bulteno el Kanado, kiujn ni dume danke kvitancas kaj referencos al ili iom pli poste. Venis ankaŭ paperforme la januara „Esperanto” revuo, per kiu ni inaŭguru nian trarigardon, des pli ke ĝi enhavas la Novjaran Mesaĝon de la prezidanto de UEA, kiu aperas sub la defia titolo „Ni volas plibonigi la mondon”. Komence de sia salutmesaĝo Renato Corsetti konsideras kaj instigas la leganton enpensiĝi „kial ni estas membroj de UEA, kaj entute esperantistoj”. Ĉi-koncerne li referencas al la statuto de la Asocio, reliefigante, ke: „ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto. […] Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alvorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin”. Renato Corsetti admonas ankaŭ, ke „ni ne miksu celojn kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la statutaj celoj”. Nur kiel la duan celon Renato Corsetti memorigas la utiligon de Esperanto por la solvo de la lingva problemo en la internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Kiel la trian kaj la kvaran celon UEA-prezidanto mencias la individuan rilatadon kun aliaj membroj de UEA kaj progresigon de ilia komprenemo kaj estimo por aliaj popoloj. Kio estas grava en tiu ĉi nunjara mesaĝo – en kiu Renato Corestti ne kaŝas, ke finfine esperantistoj frontas kutimajn taskojn - li la laŭvican fojon elstarigas, ke ĉefa agado ĉe internaciaj organizoj kiel UNESCO kaj EU efektiviĝas lande kaj loke, kaj sen tiu ĉi malplej altŝtupa aktivado ne eblas revi pri la progresigo de la celoj ekstere lak altnivele. La prezidanto de UEA fine ne evitas mencii, ke estas necesaj ĉiaj agadoj, efektivigataj ekvilibre kaj tolereme. Do la 2006 estu laŭvica jaro de pena laboro, en kiu esperantistoj ne perdu la celon – nome „plibonigi la mondon”.
En la januara numero „Esperanto” reliefe konfirmas tiun plibonigon de la mondo en konkreta loko per la artikoloj de Gbeglo Koffi pri la 25-jariĝo de la Afrika Agado [al kiu apartajn meritojn alportis Hans Bakker el Nederlando] kaj E-instruado en Instituto Zamenhof, evidente ankaŭ per la 2-a parto de ampleksa raporto de Terza Kapista pri ŝia kelksemajna estado kaj instruado de Esperanto en Burundio. En la januara „Esperanto” ne mankas aliaj raportoj pri gravaj aktivadoj de esperantistoj, kiel AKEL-projekto, pri la esperantista partopreno en la unua eŭropa formo pri plurlngvismo, ampleksaj informoj pri la novembra Malferma Tago en Rotterdamo, per kiu oni omaĝis la oficejan jubileon kaj pri la nova sidejo de E-muzeo en Vieno. Ne mankas informoj pri diverslandaj aktivadoj, inter kiuj apartan atenton kaptas la raporto de Raja kaj Viktor Kudrjavcev pri la 92-a Japana E-Kongreso en Jokohamo. Kiel ili substrekis: „La altnivele okazigita kongreso, dumkongresaj kontaktoj kun multaj japanaj E-aktivuloj, iliaj kuraĝaj iniciatoj kaj ideoj forte konvinkas pri tio, ke Esperanto ĉi tie hejmas, kaj ke oni povas esti tute esperoplenaj pri la sukceso de la 92-a UK en Jokohamo”.
Verŝajne pli da esperantistoj flegas tiun konvinkon, jam delonge ŝpinante planojn partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Japanio. Tutcerte multaj ŝatos ĉeokaze viziti aliajn japanajn lokojn, en kiuj esperanto ne forestas, kaj al tiuj tutcerte apartenas Kameoka kaj Ajabe, la lokoj intime ligitaj kun Oomoto. Fine de decembro atingis nin la oficiala organo de Oomoto kaj Universala Homama Asocio, kies titolo tekstas simple „Oomoto”. Tiu ĉi duobla numero 451-a/452-a ampleksas relative longan periodon inter januaro 2004 kaj decembro 2005, kio evidente speguliĝas en la revuenhavo. Nome ni trovas en ĝi du ampleksajn raportojn pri la 80-a jubileo de Onisaburo-misiado en Mongolio kaj pri la 80-a Jubileo de Oomoto-Misiado en Brazilo. Pri ĉi-lasta aranĝo, kiu okazis antaŭ unu jaro ni parolis siaflanke amplekse ankaŭ en la kuntesto de la malfermo de „Oomoto Internacia”, la nova oficejo de Oomoto en la ĉefurbo Brazilio, kun lanĉo de la nova Oomoto-preĝejo „Aizendo”. Nun tiun ĉi aranĝon memorigas la menciita raporto kun multaj fotoj kaj aparta mencio pri la vizito de la Kvina Spitrita Gvidantino de Oomoto en Bona Espero, la 15-an de decembro pasintjare, kio koincidis kun ŝia propra naskiĝdatreveno. La lastan numeron de „Oomoto” inaŭguras la pasintjara, 80-a jubileo de Onisaburo-misiado en Mongolio, kiun aranĝon karavane partoprenis eĉ 177 Oomotanoj. La detala raporto, ankaŭ riĉe provizita per fotoj redonas la apartan etoson de la solenaĵoj, dum kiuj ia. okazis kontaktoj inter reprezentantoj de Oomoto kaj mongola budhismo, komuna konsola festo por ĉiu animo de la mortinto pro nenatura morto en ĉiu lando - por paco de la mondo, karitata koncerto por helpi infanojn malriĉajn, japanaj-mongolaj aranĝoj kun kultura karaktero. Sed krome ni ekscias, ke la delegacio de Oomoto transdonis plurajn karitatcelajn subvenciojn al diversaj mongolaj adresitoj.
Krom tiuj ĉi ampleksaj raportoj proksimigantaj la vivon de Oomoto, la duoblan numeron de la periodaĵo de Oomoto kaj Universala Homama Asocio kompletigas la dua fragmento el la verko de Hidemaru Deguĉi „Konvinkiĝo de vivĝojo”. Apartan atenton oni dediĉis al ekspliko pri la instruo de Oomoto en la formo de 24 demandoj kaj respondoj, kiuj celas ne sole la Oomotanojn, sed ankaŭ aliajn legantojn de la revuo. La interesiĝantoj povas konatiĝi pri la eksplikoj de Oomoto ia pri tio: kial necesas religio, ĉu religio naskiĝas pro homa malforteco, kio estas Dio, kia estas Dio laŭ la instruo de Omooto, ĉu homo kun bona konduto bezonas havi Dikredon, kio estas religia vivo, kio estas la plej grava en la religia vivo, kio ja estas iluminiĝo kaj aliaj.
En la respondo pri iluminiĝo ni legas ia. „Ĝi estas religia termino, uzta nun vaste ĝenerale, sed origine de Budhismo. […] Iluminiĝo ja estas tio, ke onia nedecidemo en sia koro solviĝas kaj oni ekkonvinkiĝas pri la vero. Se vi, dank’ al la religia vivo, akumulas trejnojn por ne esti regata de iu ajn afero kun altigo kaj vastigo de mema konscia movo, vi povas tuŝi profundan veron kaj esti trankvila. Ĉio, kion vi vidas, ŝajnas brilanta, kaj al vi estas permesate pasisigi vian vivon, kiu estas senlime bela”.
Ĉu budhismo estas religio aŭ filozofio? Tion oni ŝajne povas elekti laŭ bontrovo, se mi bone komprenis la vortojn de BLE-prezidanto, Gunnar Gaellmo. Jam antaŭ kelka tempo atingis nin la 3-a kaj 4-a numeroj pasintjaraj de „La Esperanta Budhano”, en kiuj krom la organizaj aferoj la leganto povas konatiĝi kun la E-traduko de iuj sanktaj tekstoj, krome eblas profundigi siajn konojn pri la fundamenta koncepto de budaisma sociologio. Por mi en ambaŭ numeroj aparte interesaj estas la personaj atestoj, sub la titolo „Mia esperantisteco, mia budhaneco”, kiun en la tria numero prezentas Stephen Schiwichow el Usono, kaj en la kvara alia usonano Ĝan Ŭesli Starling. Krome kiel interesajn mi trovis ankaŭ elektitajn fragmentojn el la reta diskutlisto de esperantistaj budhanoj, kiuj ebligas iom ekscii, ĉirkaŭ kiuj demandoj koncentriĝas ilia interesiĝo. Ekzemple Bill Mak interesiĝis ĉu la diamanta sutro, unu el la plej gravaj sutroj de Mahajana Budhismo jam ekzistas en Esperanto. La sama aŭtoro cetere en la somera pasintjara numero de „La Japana Budhano” interese proksimigis du semajnojn de monaĥa vivo, kiu ja signifas - kiel en ĉiu religio - forlason de la mondana kaj inaŭguron de la sankta vivo, kompreneble liakaze kiel budhana monako. Dankante pri tiuj ĉi numeroj de „La Esperanta Budhano” kaj „La Japana Budhano”, kiuj la unuan fojon atingis la redakcion, ni citu laŭ la vorotoj de Yamaguti Sin’iti, ĝenerala sekretario de BLE dum iu Strategia Forumo de UEA: „La statuto de BLE …difinas la celon jene: Inspirite de etika kaj religia tradicio 2500-jara, kune kaj individue agadi por la liberiĝo de ĉiuj estaĵoj el suferado kaŭzata de avidemo, malamo kaj malkompreno per la praktikado de la instruo de Budho, strebanta al atentoplena kaj respondeca vivo de ĉiu. Kontribui al la disvastiĝo tiel de Esperanto en la tutmonde etendiĝanta diverstradicia budhana komunumo kaj de Dharmo en la Esperanta medio por la bono kaj feliĉo de la homaro sur paca mondo”.
Barbara PIETRZAK