• Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.01.2006
  • 16.01.2006
Jam post nia lasta, sed ja unua nunjara trarigardo venis la unua ĉi-jara numero de „La Ondo de Esperanto”, numero aparta pro la fakto, ke ĝia kovrilpaĝo prezentas la Esperantiston de la jaro 2005. En la lanĉata de la revuo plebiscito ekde la 1998-a jaro la unuan lokon inter 18 kandidatigitaj esperantistoj ricevis Povilas Jegorovas. Kiel ni legas en la fragmento de la protokolo, tiun ĉi titolon konata litova esperantisto, laŭprofesie advokato ricevis pro la bonega preparo kaj sukcesa realigo de la 90-a UK de Esperanto kaj de la 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno; pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litovaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio kaj pro la kunordigo de la eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo. Evidente la ĉefan kaj ampleksan lokon en la revuo okupas la interparolo kun la laŭreato. En ĝi Povilas Jegorovas ia. eksplikas la bazon de siaj sukcesoj, ni citu: “Esperantistoj ofte estas fermitaj kaj malmulte kunlaboras kun aliaj organizaĵoj, ŝtataj instancoj ks. Mia koncepto ĉiam estis, ke ni estu malfermitaj al la socio, ke ni provu komprenigi al ĉiuj la celojn de nia movado, kaj ni provu kunlabori kun aliaj surbaze de solida, pli-malpli profesia nivelo. Mi ĉiam strebis, ke nia asocio estu ne marĝena organizaĵo, sed ke ĝi havu statuson de serioza kaj grava organizaĵo en la lando. Multaspekte ni atingis tion” – fiere konstatas la prezidanto de LEA kaj tiu fiero estas ĉiel pravigita, se ni konsideros ekzemple nur la financan aspekton de celatingo. Nome kiel Povilas Jegorovas atentigas, aliloke en tiu ĉi intervjuo por la organizo de la UK LEA ricevis pli ol 210 mil eŭrojn de la litovaj ŝtataj kaj urbaj aŭtoritatoj. Parolante pri planoj la energia kaj ambicia prezidanto de Litova E-Asocio asertas, ke „Estus tre bone sur la ŝtata nivelo akiri pli klaran lokon por la E-instruado. Nun ĝi estas iagrade oficialigita, sed tio ne sufiĉas. Ĉio devas esti renovigita kaj funkcii praktike”. Nu, kompreneble tion ni deziras al Esperantisto de la 2005-a Jaro, ke la deziro plenumiĝu kaj malmulte ni kredos ke li estos ekzilita al nekonata insulo, kie li ĝue povus legi “La danĝeran lingvon” de Ulrich Lins, la libron pri Zamenhof de Marjorie Boulton aŭ “Aventurojn de la Brava Soldato Ŝvejk” de Jaroslav Haŝek.
Meza leganto de “La Ondo” havas la ŝanĉon ĝui samnumere aliajn literaturaĵojn. Ekzemple origianalan novelon de Paul Gubbines. Ne mankas aliaj literaturaj referencoj, nome Wolfgang Kirschstein artikolas pri “Nobela embaraso” reference al la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Harold Pinter. Cetere el sub la plumo de la aŭtoro de tiu skizo aperas ankaŭ traduko de la 5-a jam rakonto el “Mia jarcento de Guenther Grass. La januara “Ondo” krome riĉe kalejdoskopas pri tre diversaj Zamenhof- Festoj en la mondo. Sed evidente ne eblas preteratenti la vortojn de Komitatatno Z “Vojmezaj esperoj”, en kiu li subigas al la severa kritiko – ja ne la unuan fojon - “la anemion de la gvidantaro de UEA”, kaj alvokas jam nun konsideri kriteriojn por kandidatigi la novan prezidanton, kio okazos en la 2007-a dum la UK de Esperanto en Japanio. Unu jaron pli poste UEA solenos sian 100-jariĝon, kio liaopinie – do laŭ la opinio de Komitato Z - estos okazo por doni la revigligan impulson al la movado. Kiel dirite la elekto de la nova prezidento okazos dum la UK en Jokohamo, por kiu senĉese laboras japanaj esperantistoj. Nun Japana E-Instituto – kiel ni legas en la januara „La Revuo Orienta” varbas ofermonon por subteni la UK-on, aparte por aferoj, kiujn ne kovras UEA-buĝeto. Kvankam la japana UK, signanta la 100-jariĝon de la japana E-movado okazos nur en la 2007-a, ja efektiva 100-jariĝo de la japana movado pasas ĉi-jare. Sur la paĝoj „JEI informas” aperas malgranda kronologio – laŭ kiu ni ekscias, ke la 20-an de majo en la 1906-a jaro estis fondita „Nippon E-Societo en la urbo Yokusuka”, ne plenan monaton pli poste, la 12-an de junio Japana E-ista Asocio, kiu datreveno cetere estas festata kiel la fondotago de la organizita E-movado. En julio 1906 aperis la unua japanlingva lernolibro, en aŭgusto la tagan lumon ekvidis „Japana Esperantisto”, la organo de JEA, kaj jam en septembro la unua jarkunveno de JEA kunvenigis 130 partoprenantojn. Jam tiam oni rezoluciis okazigi la UK-on en Japanio – kio efektiviĝis nur multajn jarojn pli poste en la 1965, kaj ni ĉiuj atendas denove la laŭvican en la 2007-a ĝuste en Jokohamo. Ĉi-kuntekste JEI reference notas la ĵus okazintan 92-an Japanan E-kongreson en Jokohamo kaj aludas, al tiu kiu ĉi-jare, en la jaro de la 100-jariĝo de la japana E-movado disvolviĝos en Okayama.
La unua ĉi-jara „La revuo Orienta” ĉefloke japanlingve prezentas la opiniesprimojn de kvin esperantistoj, disponantaj pri laborspertoj en diversaj eksterregistaraj organizoj, elstarigante la lingvajn problemojn, kiujn ili frontas en la internaciaj interŝanĝoj. „Por ili, do tiuj internaciaj organizoj, la angla – kiel ni legas - estas certe efika, sed lige kun ĝia apliko aperas la risko, ke estas ekskluditaj tiuj, kiuj ĝin ne scipovas”. La konkudo de tiuj ĉi japanajlingvaj konsideroj estas jena: „se la angla similas al usona dolaro, Esperanto similas la komunumaj monunuoj, kiuj firmigas interpersonajn rilatojn. Ĝi funkciu kiel pontlingvo ne nur interlingve sed ankaŭ inter diversaj agadkampoj”. La japana “La Revuo Orienta” liveras al la E-leganto de sia dulingva japana/esperanta revuo ankaŭ du aliajn kontribuojn. Nabeŝima Hirojuki skribas pri la gubernio Kooĉi, kiu famas pro sia aparta danco “Josakoi-naruko-danco”. Aliflanke sub la gvido de Tida Syuntaro oni proponas al ni eskursi al Papuo-Novgvineo por konatiĝi kun unu el la tieaj 800 lingvoj. Konsiderante, ke sur Papuo Novgvieno loĝas kvin milionoj da homoj fakte temas pri regiono lingve varia, en kiu denaskaj parolantoj de iu lingvo kalkuliĝas je nur ses mil personoj. La aŭtoro de la artikolo el la ciklo “Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj” proksimigas tiun ĉi lingvosituacion, mem eksplikante kelkajn interesajn detalojn pri unu el la plej grandaj, ĉar parolata de pli ol 12 mil loĝantoj Dom-lingvo, kiu enhavas 13 konsonantojn, 5 vokalojn kaj 3 tonojn. Do, denove ni havas la eblecon sperti eksterordinaran aventuron kun tute nekonata lingvo dank’ al la prezentanta ĝin esperantista aŭtoro. Formetante la januaran “La Revuo Orienta” mi ne forgesu mencii la belan kovrilan pentraĵon de Gotto Ĵoŝigaru, kiu montrante la belan monton en Hokajdo per ĝi referencas al la ĉeftemo de la revuo, kiu estas; mi memorigu “Civitana internaciumado kaj ebleco de Esperanto”.
Pri la Universala Kongreso en sia lando pensas ne sole japanoj, ja nunjare multaj el ni celos la italan Florencon. Tiu ĉi kuntekste la lasta numero de “L’Esperanto” de Itala Esperantista Federacio per la voĉo de sia prezidanto, Aldo Grassini alvokas al la partopreno… la italajn esperantistojn, persvadante ke sen ilia partopreno la nunjara UK ne povos sukcesi. Nu, denove ni frontos historian UK-on, ĉar la antaŭa en Italio estis tiu en Bolonjo en la 1955-a jaro, pri kio reference al la publika datrevena aranĝo raportas iu el la plej aktivaj bolonjaj esperantistoj Mario Amadei. En la kunteksto de la nunjara UK tutcerte atenton meritas la raporto pri la sukcesoj de la itala reta kurso de E-o Kirek. La aŭtoro de la artikolo kaj iu el ĝiaj prizorgantoj, Francesco Maurelli baze de siaj spertoj reliefigas la gravecon de la informa agado, elmontrante ke ĝuste dank’ al ĝi multaj aliaĝis al la kurso. Verdire – kiel li diras „ne ĉiuj aliĝintoj skribas kiamaniere ili interkonatiĝis kun esperanto, sed la plej multo jes. Krom kelkaj „privataj kialoj, kiel tatui sin per frazo en iu stranga lingvo” malantaŭ preskaŭ ĉiu frazo estas la informa laboro de esperanistoj. En tiu kunteksto Francesco Maurelli skribas ne sole pri la informa penado de individuoj, sed ankaŭ pri la grupa agado okaze de diversaj publikaj manifestacioj. Li mencias radioelsendojn, sed aparte reliegifas la signifon de retejoj alvokante al iliaj daŭraj renovigoj. “Mia konsilo povas esti ĝisdatigi kiel eble plej ofte niajn retejojn, igi ilin pli allogaj kaj informplenaj, tiel ke vizitantoj povu havi bonajn informojn kaj bonan impreson pri esperanto kaj nia movado. Kaj eble multaj aliaj aliĝos por tatui sin en la lingvo parolata tra la tuta mondo de dekmilionoj da esperantistoj:-)”
Barbara PIETRZAK