• Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.01.2006
  • 24.01.2006
La vortlogiko instigas komenci de STARTO, kies novan numeron oni preskaŭ tutece deciĉis al la 11-a kongreso de Ĉeĥa Esperato-Asocio, okazinta en novembro. Sur la frontpaĝo prezentiĝas fote la nova estraro, do antaŭ ĉio mi volas kore gratuli al la elektitoj, inkluzive de la prezidanto, Jana Melichárková. En la agad-raporto pri la lastaj tri jaroj reliefiĝas la reta aktivado. Tiamaniere la ĉeĥaj esperantistoj ne nur aplikas modernan kaj vastatingan komunikilon por informa laboro, sed ankŭ pruvas, ke gravas al ili kreado de daŭraj spuroj, estonte utilaj por la aliaj.
Propra ttt-ejo jam delonge fariĝis normo ĉe diversaj organizaĵoj. Tiun de Ĉeĥa Esperanto-Asocio oni modernigis kaj ĝisdatigis lige kun la novembra Tago de Eŭropaj Lingvoj. Retformon havas ankaŭ ĉeĥaj periodaĵoj: Starto, Dio Benu, Aŭroro kaj Informilo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj. Notindas rete atingeblaj kvar ĉeĥlingvaj kursoj de Esperanto. Tamen la ĉeĥa ret-aktivado ne limiĝas al la propra esperantista korto. Oni ankaŭ iniciatas tradukadon esperanten de diversurbaj paĝoj kaj lastatempe al la pli fruaj aldoniĝis ankaŭ Moravské Budĕjovice kaj Přibram. Krome dank’ al Miroslav Malovec en la Vikipedio enestiĝis ĉiuj informoj el la antaŭmilita Enciklopedio de Esperanto, eblas do nun labori pri ilia aktualigo. Esperantista kontribuo al la ĉeĥlingva enciklopedio de la urbo Brno fruktis per internacilingvaj akcentoj. Ankaŭ kunlaboro de ĉeĥaj esperantistoj kun literaturistoj speguliĝas elektronike. Ĉiuj verkistoj tradukataj esperanten ricevas prezenton per speciala ttt-paĝo. La ekzemploj de retagado multas kaj pruvas, ke per etskalaj paŝoj oni iom post iom povas kolekti grandan kapitalon.
Polaj esperantistoj ŝajnas postresti evolue rilate al la ĉeĥaj kolegoj, tamen ankaŭ ili konscias pri la neceso de persistado. „Per malgrandaj paŝoj ni proksimiĝas al grandaj celoj” - rememorigas Tomasz Chmielik, persista tradukanto esperanten el la lingvoj pola, germana, rusa, angla, itala, hispana, kroata kaj juda, intervjuata en POLA ESPERANTISTO. Tra la intervjuo plektiĝas interalie grava kultura temvefto. Pripensante la generacian ŝanĝon en la movado, Tomasz Chmielik verdiktas: „Ne sufiĉas ellerni la lingvon, oni devas intimiĝi kun ĝia historio kaj literaturo. (...) Estas necese ĉiel kvalitigi la movadon, kaj ne nur kvantigi ĝin. Nur el la kvalito kreskos la prestiĝo kaj agnosko. Baldaŭ okazos ŝanĝo de la generacioj en la movado, do kiam venos la novuloj (...) ili estu bone preparitaj, forte enradikiĝinaj en la movadon”. En la sama teksto li postulas organizadon de progresigaj someraj kursoj, gvidataj de konataj esperantistoj por gejunuloj, kio garantius la kontinuecon kaj la pluan vivon al la esperantista komunumo. Lia pripenso venas ĝustamomente, ĉar la juna generacio ĉiam pli okulfrape manifestas sian ĉeeston en la pola Esperantujo, pri kio proprasperte konvinkiĝis tiuj el vi, kiuj partoprenis la IJK-n en Zakopane.
En la cetera parto de POLA ESPERANTISTO troviĝas ankaŭ mencioj pri tre bezonaj iniciatoj sur la loka nivelo. En la pola urbo Pelplin en la nordo de la lando de sep jaroj funkcias la lerneja popola ensemblo „Modraki”, kiu per Esperanto popularigas la lokan folkloron. Pasintjare la infanoj el Pelplin koncertis interalie kadre de la Infana Kongreseto kaj Lingva Festivalo dum la litova UK-o. Kaj en Krakovo ĉe la Jagelona Universitato ekfunkciis rondo de junaj ĵurnalistoj-esperantistoj. Ĝiaj 12 membroj celas verki kaj publikigi artikolojn pri Esperanto en pola gazetaro.
En la lasta kajero de POLA ESPERANTISTO rolas ankaŭ libroj. Unu el ili, nova pollingva eldonaĵo titolita „Okruchy Japonii” (splitoj de Japanujo), prezentas ĉi tiun orientazian landon per artikoloj verkitaj ĉefe de esperantistoj - japanaj, polaj kaj alilandaj. Tiamaniere la libro plenumas duoblan funkcion: ĝi informas pollingve pri Japanujo kaj malrekte ankaŭ pri Esperanto, ĉeokaze multloke menciita. Alia libro, jam bone konata en Esperantujo, estas „Zamenhof-Strato” de Roman Dobrzyński. Ĉi-foje oni referencas al ĝia lanĉo en la kroata lingvo, kiu okazis en decembro.
La sama evento speguliĝas ankaŭ en TEMPO el Kroatio kun kromanonco pri du aliaj lingvoversioj de „Zamenhof-Strato”, kiuj dume devus esti jam akireblaj, nome la slovaka kaj slovena, kaj pri la tradukataj versioj estona kaj latva. Cetere Kroata Esperano-Ligo delonge okupiĝas pri popularigado de kroata literaturo, tiel do ankaŭ ĉi-numere troviĝas informoj pri nova ponttraduko de infanlibro „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić” al la hinda lingvo kaj ankaŭ pri reeldono de ĝia ponttraduko al la japana.
Tre interesa artikolo samrevue koncernas partoprenon de esperantistoj en senminigado de Kroatio. Ĉi-teman projekton lanĉis Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda post la SAT-kongreso en Zagrebo. Ĝia rezulto fariĝis dulingva esperanta kaj franca verko pri la neceso senminigi Kroation. Depost oktobro 2003 tiun ĉi materialon uzis respondeculoj en francaj registaraj instancoj, taskigitaj pri senminiga agado en la mondo. Sekvis tute konkretaj profitoj por Kroatio, kiu jam trifoje ricevis el Francio senminigajn subvenciojn.
Mutaj estis hodiaŭ mencioj pri literaturo, do en la fino mi nur signalu la plej novan numeron de LITERATURA FOIRO. La kajero estas kiel kutime enhavriĉa kaj certe indas al ĝi reveni. Ĉi-loke mi plukis el ĝi kiel antaŭpladon malgrandan fragmenton el la eseeto de Radosław Nowakowski „Pri respondeco”. „Neniu artisto evitas la respondecon. Se li provas tion, li simple trompas, ĉefe sin mem. La respondeco estas giganta, ĝisgrunde premanta ĝibo, kiun devas portegi ĉiu artisto. Sole. Neniu, absolute neniu povas helpi lin. Neniu, absolute neniu forviŝos el mia vivo la malbonajn sonojn, kiujn mi ludis, des pli ke ili estis necesaj, ĉar por ludi unu bonan sonon oni devas ludi antaŭe mil malbonajn. Mi devas portegi ilin. Kaj mi bone tion scias. Ĝuste pro tio la arto estas kruela kaj senindulga. Ĝuste pro tio la arto estas morale potencega – ĝi ne konas absolvadon kaj indulgencon”.
Artistoj distingiĝas per impresiĝemo, sed ja ankaŭ neartistoj devas respondeci pri siaj agoj, tial la citita admono ŝajnas tute universala. Cetere Radosław Nowakowski proponas en la esea konkludo taŭgan rimedon por vivi kun la ŝvelinta sento de respondeco. Kiel oni tion faru? „Ĝojplene kaj en senĉesa entuziasmo”. Tio optimisme influas la adiaŭon, kiun faras nun foliume via - Wojtek Usakiewicz.