• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro - 31.01.2006
  • 31.01.2006
Finiĝas la komenco de la jaro - ja estas jam la lasta tago de januaro - kaj eĉ konsiderante globskale komenciĝis nur antaŭ kelkaj tagoj la nova ĉina jaro. Meze de la monato venis samtempe kelkaj lastaj – ankoraŭ pasintjaraj - numeroj de „Komencanto”, evidente ilin ni enrigardu komence. Mi ĉiam kun intereso foliumas la unuopajn numerojn de tiu ĉi revuo – kies kovrilojn kutime ornamas desegnaĵoj de E-adeptoj, cetere ili ne mankas ankaŭ ene de la numero. Ĉiu numero de la revuo por komencantaj aŭtoroj kaj por la komencantaj esperantistoj enhavas kutime interesajn kontribuojn, jen de aŭtoroj, jen de la redaktoroj, kiuj el riĉa instrumaterialo kapablas elpluki tiajn, kiuj ebligas altigi la lingvokonon kvazaŭ malgraŭvole. Ĉiu revunumero komenciĝas krome per intervjuo kun iu fama esperantisto, kiu respondas la demandon kiel li/ŝi iĝis esperantisto. Ĝi do bunte spegulas la komencan vojon de multaj, jam vaste konataj figuroj de la E-komunumo. En la 4, 5 kaj la 6-a numeroj sian vojon al Esperanto dividas konata pola E-aktivulo, Roman Dobrzyński, fama islandlingva kaj esperantlingva verkisto, membro de Akademio de Esperanto Baldur Ragnarsson kaj fine alia akademiano, Michel Duc Goninaz.
Roman Dobrzyński ne sole reliefigas la 50-jariĝon de sia esperantisteco, pasinta en la 2005-a jaro, sed foj-foje kun amuza palpebrumo prezentas sian esperantistan biografieton. Ĉion ĉi apudas la foto de lia – se eblas diri – ĉefverko, nome la libro-intervjuo kun Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof „La Zamenhof-strato”. Laŭvicanumere Baldur Ragnarsson ebligas al ni gustumi la eksterordinaran vivon en iom troviĝanta for islanda vilaĝo, en kiu malgranda knabo tamen bonŝancis havi la unuajn kontaktojn kun Esperanto, kiuj poste dank’ al la favoraj cirkonstancoj disvolviĝis. Sed tutcerte preskaŭ nekredebla ŝajnas lia konfeso, ke ne nur lia edzino – ankoraŭ kiel samklasanino – lernis esperanton, sed ankaŭ ŝia patro jam estis sperta esperantisto. Kvazaŭ evidente do estas legi, ke ankaŭ la filo de fama e-literaturisto Ragnar parolas la lingvon. [Pri tio cetere niaj geaŭskultantoj povis konvinkiĝi aŭskultante lin paroli en niaj programoj, kiam okaze de siaj oficvizitoj en Pollando li traktis ia. energetikajn problemojn]. Sed ni lasu tiun flankrimarkon por atentigi, ke la priskibon de esperantistiĝo de Baldur Ragnarsson apudas kelkaj el liaj poemoj, dum li mem konfesas: „Mi havas longan verkistan karieron ankaŭ en la islanda lingvo, sed mia esperantista verkisteco estas al mi pli kara”. La laŭvic-numeraj konfesoj pri esperantistiĝo de Michel Duc Goninaz prezentas motivojn pli socikonsciajn, kiam jaron post jaro de sia infanaĝo li spertis la kreskantan konscion pri la lingvovarieco en la ĉirkaŭanta lim mondo. Samtempe Michel Duc Goninaz estas ŝajne siatempe iu el malmultaj, kiu eklernis la lingvon en lernejo eĉ, se ekster la oficialaj okupoj, sed en la grupo tenanta kontaktojn kun alilandaj klasoj. Kompreneble ni legas sekve pri liaj personaj E-kontaktoj kaj partopreno en e-istaj aranĝoj. Iu el ili, tiu de TJO en la apudpariza Versajlo ŝajnas decida por Michel Duc Goninaz, kiu konfesis - ni citu: „Tiu somero de la jaro 1949 restas por mi senŝanĝe sunoplena kaj probable pro ĝi mi estas ankoraŭ nun esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj.”
Mi tiom koncentriĝis pri tiuj interesaj sinprezentoj, ke preskaŭ el sub mia atento forglitis aliaj riĉkvantaj konbribuoj en la lastaj numeroj de „Komencanto”. Do restante almenaŭ ĉe ĝia lasta pasintjara numero ni menciu, ke la tieaj verkoj de la legantoj ligiĝas kun la Novjaraj festoj, kun jarsezonoj. Tiu lasta numero estas aparta ankaŭ pro la fakto, ke dank’ al la redaktoroj, ge-anoj Kudrjavcev, kiuj pasintjare estis la gastoj de la 92-a Japana E-Kongreso legantoj de „Komencanto” povas konatiĝi kun la lando de kvar sezonoj, do Japanio kaj eĉ pli, entute ekscii iom pli pri la ligoj inter la kvar sezonoj kaj hajkopoemoj. Sed krome kiel ĉiam en diversajn gramatiknunancojn amuze enkondukas paĝoj „Gramatiko ŝerce kaj serioze”, en E-literaturon originalan kaj tradukitan aforismoj, anekdotoj. Fine venas laŭvica renkonto, ĉi-foje kun Flavio Rebelo, la kunkreinto de la portalo Ĝangalo, laste lanĉinta la Internacian Televidon. Formetante tiujn ĉi numerojn de „Komencanto” mi tamen nepre ŝatus suflori abonon de ĉi tiu interesa periodaĵo el Rusujo, kiu estas vere helpa materialo en la lernado, instruado de la lingvo, en la unuopaj paŝoj al la memstara kreado.
Problemojn de la lingvoinstruado kaj lingvolernado vastskale pritraktas „Internacia Pedagogia Revuo”. Ĝia 4-a pasintjara numero atingis ni en la unuaj tagoj de januaro. Ĉi-numere ni trovas la 2-an parton de artikolo de Radojica Petrovic, ILEI-prezidanto pri evolutendencoj en la kultura kaj lingva diverseco en edukado, en kiu konklude la aŭtoro atentigas, ke – mi citas - „malfermiĝo de E-Institucioj, organizado de esperantistaj kongresoj kaj konferencoj kun partopreno de neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj [….] estas irendaj vojoj al rekonigo de E-o kaj ĝia rolo en la homara evoluo”, fino de la citaĵo.
Multfoje ni aŭdas la postulsufloron, ke ankaŭ aliaj landoj imitu Hungarion kaj enkonduku Esperanton en la abiturientan sistemon, kiel tio okazas en ĉi tiu lando. En tiu ĉi kunteksto rekomendinda estas la kontribuo de Kovacs Marta, kiu eksplikas kiel tiu sistemo funkcias en Hungario, kiajn radikojn ĝi havas. Aparte por tiuj, kiuj facilanime asertas, ke tio estas realigenda facile en aliaj landoj mi ŝatus citi el ŝiaj vortoj. Do jen la citaĵo: „Estas ĝojige, ke E-o daŭre restas abiturienta studobjekto en Hungario. Ties antaŭkondiĉo tamen estis, ke ĝi iĝis tio jam antaŭ pluraj jardekoj, ke ĝi estis instruata en mezlernejoj, ke ekzistas diplomitaj pedagogoj, kiuj rajtas ĝin instrui. Aliflanka grava faktoro estas, ke la lingvoinstrua politiko de la lando estas tolerema kaj favora al la tiel nomataj malgrandaj aŭ malofte instruataj lingvoj” – fino de la citaĵo. Ĉu en aliaj landoj ekzistas similaj kondiĉoj, jen la demando kiun levas la aŭtorino por eventuala kampanjo kunorganizota.
La lasta numero de „Internacia Pedagogia Revuo” krome amplekse raportas pri Tago de la Lernejo kadre de la lasta UK en Litovio, notas interesajn postkongresajn eventojn en Belgio, Burundio , Germanio, Japanio, Usono kaj jam donas la atenton al la nunjara ILEI-konferenco okazonta en Italio. Ĝia temo estos „Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj”. Se temas pri ILEI-konferencoj kaj la prezentataj dum ĝi prelegoj, apartan reliefigon meritas tiu, kies teksto malfermas la lastan „IPR”-on. Temas pri la prelego de Roland Glossop „La kulturo de Esperanto”. Plurfoje diversaj aŭtoroj traktas ĉi tiun temon dum esperantistaj aranĝoj, en la e-gazetaro, sed la prelego de Roland Glossop estas aparta pro sistemigo de Esperanto kulturtrajtoj laŭ iom alia akso, nome kun tre klara atentigo, ke „ĉe Esperanto la rilato inter la lingvo kaj komunumo estas inversa al la kutima situacio”. Do se kutime kulturo elformas sian lingvon kaj kulturon ĉikaŭ la komunumo, kaze de la Esperanto-komuno – ĝi kaj ĝia kulturo evoluis ĉirkaŭ la lingvoprojekto. Kompreneble tio implikas ankaŭ la konkludojn, kiuj klare elmontras ĝian universalskalan apartecon – kio ne malhelpas, ke pro sia fleksebla karaktero ĝi povas senprobleme sorbi influojn de diversaj naciaj kulturoj, eĉ de neeŭropaj landoj, kiel Japanio kaj Ĉinio.
De tio, kio teoria – ni transiru al tio, kio praktika. Kaj fakte ĉiu numero de „Norda Gazeto” estas riĉenhava dosiero pri la praktika aktivado de la membroj de la Nordfranca E-Federacio ne nur en siaj vicoj, sed ankaŭ en la kunteksto de la kunlaboro kun la neesperantista medio. En siaj komencaj vortoj al la lasta numero de „Norda Gazeto” la federaci-prezidanto Xavier Dewidehem retrorigarde ne nur pozitive sumigis la eventojn, kiuj disvolviĝis lige kun la pasintjara jubilea aranĝo Bulonjo 2005. Jam post du jaroj la Federacio solenos sian 100-jariĝon. Ĝian internan forton firmigis fine de la jaro 4 komisionoj establitaj kadre de la federacia komitato, okupiĝontaj pri regiona kunordigado, komunikado, instruado kaj ekzamenoj pri kulturo kaj aranĝoj, kaj krome aldoniĝis tiu, kiu okupiĝos pri la elverko de la historio de Federacio. Historio estas tio, kio konstante ĉeestas en la vivo de la Nordfranca Federacio, kio cetere speguliĝas en la unuopaj numeroj de la „Norda Gazeto”. Lastnumere temas pri verkinto de la esperanta proverbaro Camille Aymonier, kaj famaj nordfrancaj E-pionioroj: Louis Bastien kaj Gaston Waringhien.
Barbara PIETRZAK