• Trarigardo de la E-Gazetaro 14.02.2006
  • 14.02.2006
Malgraŭ kelkaj riproĉaj rimarkoj de konstantaj aŭskultantoj de niaj trarigardoj nur hodiaŭ mi povas trakti la lastan „Esperanto” revuon pro simpla kaŭzo, ke presitaforme ĝi venis nur lastmerkrede. Multaj referencoj kaj gratuloj, lige kun la aperinta en ĝia mezo informo - fote ornamita - pri mia distingo per la medalo de la 80-jariĝo de Pola Radio daŭre venas al nia Redakcio. Pro ĉiuj mi elkore dankas kaj evidente la satisfakcion pri la distingo mi dividas kun miaj gekolegoj – kun kiuj ni formas viglan teamon de la E-Redakcio, kaj kun multaj geaŭskultantoj, sen kies reagoj, kunlaboro ni fartus kiel „fiŝo sen akvo”, nu kaj ĉefe neniel ni povus fieri pri nia rimarkinda pozicio inter la redakcioj de Radio Polonia. Mi ĝojas kompreneble, ke tiu ĉi informo servis, por ke denove en „Esperanto” aperu la rubriko Esperanto en radio”: mi dankas pro la gratuloj al redaktoro Stano Marĉek kaj ankaŭ pro tio, ke dank’ al la kroma informo, ĉiuj niaj nunaj kaj ĉiuj virtualaj aŭskultantoj ricevis aktualajn informojn pri la ŝanĝitaj elektronika adreso kaj satelita frekvenco de la polaj E-elsendoj.
Iom malmodeste mi komencis la nunsemajnan trarigardon per referenco al la informo, kiu tiom intime koncernas nian redakcian korton, kredante tamen pri indulgemo de niaj aŭskultantoj, kaj iom cetere de iuj spronita al tiu malmodesteco.
La februaran numeron de „Esperanto” inaŭguras temo ekscitiga por almenaŭ 1272 esperantistoj, kiuj jam ĝis la 20-a de januaro aliĝis al la Florenca UK, kaj tutcerte por multaj aliaj – kiuj daŭre planas kaj planos ne eviti la bonŝancon viziti unu el la plej famaj urboj de Eŭropo kaj entute Italion. Pri tio, ke ĉiu loko en tiu ĉi lando meritas viziton, konatiĝon – pro la historio, klimato, kuirata parfumo - amplekse kaj konvinke en „Malferme” artikolas Carlo Sarandrea, mia konata kolego el la Vatikana Radio. Humprey Tonkin atentigas, ke ankaŭ florenckongrese funkcios „vendoplaco de ideoj”, alie Kleriga Lundo dum kiu ĉiuspecaj bonideodonantoj estas bonvenaj. Tutcerte ĉiujn enamiĝintojn al la itala kantoarto entuziasmigas la informo, ke la mondfama Andrea Bocelli akceptis la inviton troviĝi en la Honora Komitato. Do februare en „Esperanto” revuo ni trovas spronan plenmanon da informoj por kontribui al la sukceso de la Florenca, okazonta 51 jarojn post la antaua itala UK en Bolonjo. „Esperanto”-revuo donas krome ampleksan alrigardon al la jarfinaj esperantistaj aranĝoj, notas la sukcesan ĉeeston de UEA ĉe Monda Socia Forumo, sed la gvidtemon – krom la florenca UK – konsistigas Internaca Televido. Ĉi-koncerne „Esperanto”-revuo intervjuas la plej kompetentan personon, nome Flavio Rebelo. Kelkfoje ankaŭ ni klopodis sekvi ĝiajn programojn kaj krom evidenta rekono por liaj klopodoj mi ankaŭ konfirmas lian modestan deklaron, ke - mi citas - …”ITV estas ankoraŭ bebo kaj ni ne povas kompari ĝin rekte kun aliaj TV-kanaloj. Sed estas fakto, ke ĝi ekzistas kaj pro tio ĝi povas iom post pliboniĝi kaj atingi nivelon antaŭe ne imagitan de la esperantistaro”. Dume, kiel scias spektantoj de ITV ĝia reta kvalito estas iom surogata kompare al la televida, eĉ se abundas en la programo rekonitaj filmoj de Roman Dobrzyński. Dume Flavio Rebelo alvokas ĝeneralan subtenon kaj aparte eperanto-merkatistojn varbi pere de ITV por siaj varoj kaj li deklaras kreskigi la kvanton de DVD-diskoj, kiujn eblos spekti aŭskultante esperanton.
Tiu ĉi temo: „televido en esperanto” estas ankaŭ grava temo en la lasta numero de la hispana „Boletin”, kies redaktoro atentigas, ke – denove mi citas: „La fakto, ke la elsendomedio estas interreto, kaj ne kutimaj hercoondoj – aŭ, pli moderne, ciferumitaj hercoondoj – ne minusvalorigas la gravon de la atingaĵo. La afero estas prezentata laŭ ĉiuj anguloj, eĉ laŭ tiuj kritikaj”. Kaj efektive la lasta pasintjara numero de la periodaĵo de Hispana Esperanto-Federacio represas ĉi-koncerne la jam konatajn asertojn, kiujn ni povis legi sur la paĝoj de la reta „Libera Folio”. Entuziasme skribas pri la projekto Svetlana Gonĉarova. Ŝian entuziasmon iel konfirmas Jouko Lindsted – aparte impresiĝema je natura E-medio por E-familianoj. Pli kritikrilata estas Bertilo Wennergren dum Andrej Grigorjevskij, iu el la retaj UEA-respondeculoj opinias la aperon de ITV grava paŝo. La lasta „Boletin” riĉas per informoj pri la lokaj eventoj kaj aktivadoj, kelkajn interesajn kontribuojn resperante el la jam menciita „Libera Folioo”. Kiel iun el la esencaj kontribuoj tutcere necesas konsideri la eseon de Luis Serrano pri „Don Quijote”, per kiu oni fermas la aktivaĵojn, dank’ al kiuj HEF kontribuis al la oficiala omaĝo de sia nacia grandioza romano „Kiĥoto 2005”.
Per literatura temo sian februaran numeron inaŭguris la japana „La Revuo Orienta”, publikiginte premiitajn verkojn 2005. Temas pri la rakonto de Aida Yayoi, kiu akiris la 2-an premion en la originala branĉo, kaj pri la tria premio en la sama branĉo de Ono Tadahito. Mi kun intereso konatiĝis kun la enhavo de ambaŭ premiitaj verkoj, aparte donite la atenton al la rakonto de Aida Yayoi, kiu klopodis proksimigi la dilemojn de juna japana virino elektanta inter la profesia kariero kaj persona feliĉo. Tio, kion mi opinias interesa estas la apero de la pritaksoj de juĝantoj, kiuj ne nur elstarigas sukcesojn en la intrigokonstruo ĉe ambaŭ aŭtoroj, sed ankaŭ menias polurendajn veftojn. Verŝajne por multaj abonantoj de la hispana „Boletin” interesaj povus evidentiĝi la opinioj de laŭvica aŭtoro en la ciklo „Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”, Itoigawa Miki. Nome li traktas la temon „Hispanaj lingvoj kaj „plurala Hispanio”. Li ne sole atentigas pri la rolo de la kastilia kiel la tuthispana, ne sole donas la atenton al aliaj lingvoj de Hispanio, sed krome li atentigas pri diversaj aspektoj de la hispana socio –jen atentigante pri retiriĝo de la hispanaj soldatoj el Irako, lozigo de la registaraj rilatoj kun la Katolika Eklezio, sed krome komentante la leĝan aprobon por la samseksemulaj paroj, kiuj estis egaligitaj kun la geedzaj paroj. Ĉi-numere „La Revuo Orienta” iel aparte elstaras per aperigo de pluraj esperantlingvaj artikoloj. Alain Lauffenburger prenas la parolon koncerne la planon de la japana registaro enkonduki la anglan en la japanan instrusistemon ekde la baza lernejo. Liaopinie oni devintus unue impresigi la infanojn pri la ekzistanta plurlingvismo kaj samtempe instrui esperanton, sekve daŭrigi la esperantoinstruadon kombine kun la agla kaj triaetape ebligi la lernadon de aliaj nedevigaj lingvoj en liceoj kaj altlernejoj. Kvankam la aŭtoro atentigas, ke lia propono kompletigas la ministerian – ni ne ricevas la informon, ĉu temas sole pri lia teoriumado aŭ efektive lanĉota kompletiga propono. En la febrara numero de „La Revuo Orienta”, ni konatigas kun laŭvica gubernio de Japanio, ĉi-foje Hukuoka. Ĉiam mian atenton kaptas artikoloj, kiuj kvankam japanlingvaj ja proksimigas la enhavon per esperantoresumoj. Inter ili mian plej viglan korbaton elvokis rememoroj de veterano, Hori Syoiti, kiu en iom fora 1963-a jaro partopreninte vintran kurson en pola univesitato havis la eblecon renkontiĝi kun esperantistoj en Varsovio kaj Krakovo.
Estas io optimismiga en iu kanto, kiu per siaj vortoj referencas al la junaĝo en la esperantista medio. Ĝin ankoraŭ ne povas kanti Okuwaki Toŝiomi, kiu en la lasta japana E-revuo prenas parolon kiel junulo. Mi bone memoras lin de mia siatempa estado en Kameoka, kaj kvankam iom mirigas min lia timo, ke iam povus malaperi la E-movado, kun granda intereso mi legis liajn opiniojn pri multiĝantaj E-lernantoj inter Oomotanoj, kio ja fruktas per pli multnombraj membroj de EPA. Okuwaki Toŝiomi iom alrigardas la malfacilojn en la kontaktoj inter Japanio kaj Ĉinio, respektive Koreio aparte sur la registara fono, sed li prave atentigas ke E-o estas la lingvo ne por registaroj, sed por kontaktoj inter la popoloj, tiel do Oomoto kaj EPA havas multajn eblecojn engaĝiĝi en la E-movado. Kun atento mi notis ankaŭ, ke kiel aktivulo de Oomoto li ankaŭ rimarkas grandajn eblojn popularigi E-on inter la vicoj de nekredantoj, kiuj ankoraŭ ne konas E-on.
La problemon de malproporcio inter la junuloj kaj mezaĝuloj rimarkas ankaŭ en unua numero de la finna „Vekilo” la nova prezidanto de la grupo Antaŭen en Tampere, Merkku Saastamoinen. Al tiu ĉi revuo ni volas referenci pli amplekse en la venonta eldono de nia trarigardo. Ĉi-foje ni ankoraŭ danke konfirmu la lastan numeron de „Gazeto Esperanto” de la E-ista Grupo el Le Mas, kiu plurfacete referencas ankoraŭ la la lasta UK en Vilnus; la januran numeron de „Nia Perspektivo”, la bulteno de la E-klubo Den Helder en Nederlando, dezirante ke ĝi daŭre sukcese aktivu por esperanto, eĉ se malaperos ĝia formala kluba kadro. Dankon pro la lauvicaj numeroj de „Inter Ni” el Kanado, ĉiam interesa legindaĵo de esperantistoj el diversaj lokoj de Novskotio. Vian Kristanskan poŝtmarkon sur la decembra bulteno ni akceptis kiel apartan jarfinan saluton. Dankon pro „SLEA-Informilo” el Svedio, kiu ne sole rilatigas sin al la temoj interesaj por laboristoj, sed krome prezentas provon de la stokholma studgrupo fronti literaturan tradukon. Fine, dankon pro la unua nunjara numero de membrogazeto de E-Societo de Gotenburgo, kiu proksimigas al ni siajn aktivadojn, inter kiuj troviĝas la ĉi-marda temo „Movado sen nomo”.
Barbara PIETRZAK