• Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.02.2006
  • Audio4.55 MB
  • 21.02.2006
BP: Ankoraŭ regas la vintro, eĉ – se ni jam revas pri printempo, sed mi proponas enirigardi la lastan numeron de „Bazaro” el la rumana Kluĵo, ĝuste la vintran. Ne senkaŭze – unu el ĝiaj artikoloj, cetere de la revuoredaktorino Sigmond Julia estas dediĉita al amikeco. Verŝajne en la Semajno de Internacia Amiekco temas pri temo aparte adekvata kaj cetere neniun necesas konvinki, ke amikeco estas valora homa sento, kvankam Julia deklaras la opinion, ke ĝi estas „la plej valora”. Ŝi konsideras ĝin laŭ diversaj vidpunktoj, fine atentigante, ke nia devo estas instrui al junularo, kion signifas la vorto „amiko”, sed por esti en tiu rolo konvinkaj: „unue ni mem devas esti tiuj homoj, kiuj sincere amas, pacience helpas al aliuloj, kaj nur poste ni povos atendi, ke ankaŭ ni estu amataj”. Kiel atentigas Julia „inter tiuj homoj ni trovos la verajn amikojn”.
Belaj pensigaj vortoj, eĉ se miaopinie al esperantistoj ne necesas persvadi pri la valoro de amikeco. Estas kortuŝe legi en la kunteksto de amikeco en la sama „Bazaro” la vortojn de Szasz Lenke – kiu priskibas sian viziton ĉe d-ino Marjorie Boulton en ŝia oksforda hejmo. Tiu vizito – kiel ni legas en lia detala raporto - ebligis al li ne sole ĝui la honoron esti la persona gasto de la fama verkistino, sed ankaŭ multajn kontaktojn kun aliaj esperantistoj, kaj entute kun la lando.
Esperantistoj kapablas peri la amikecon, disvastigi ĝin tute ne limigante sin al la esperantista komunumo. Ni ne devas flankenmeti „Bazaron” por legi pri ĉi-speca agado motivita per la plej profunda homa amikeco. Temas pri raporto de Jacques Tuinder pri la 2-a vizito de reprezentantoj de la fondaĵo EVIDENTE en Rumanio, dum kiu vizito la okulkuracan helpon ricevis ia. rumanaj malliberigitoj, infanoj, maljunuloj. Tiu nobla agado de la fondaĵo Evidente daŭre atendas helpon en kiu ajn formo, kiel substrekas Jacques Tuinedr.
Sed verdire, nia nuna trarigardo aŭdiĝas ne sole dum aparta semajno, sed ankaŭ en la tago tute speciala, nome Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kiun la mondo solenas laŭ iniciato de UNESCO ekde la 1999-a jaro. Laŭ ekspertoj pli ol la duono de la ekzistantaj lingvoj troviĝas lime de la malapero. Ne mirige do, ke ĉi-temaj artikoloj vekas apartan interesiĝon de esperantistoj. Tiukuntekste en la februara numero de „Monato” ni trovas artikolon aparte animlevan. En sia eseo Garbhan MacAoidh skribas pri la reviviĝo de la mortinta lingvo, la gaela de la Manksa Insulo. Malgraŭ la fakto, ke en la 1974-a jaro restis nur unu denaska parolanto de la mankasa, nun la gastoj de la insulo povas konstati surprizan fenomenon. Nome ĉiam pli da personoj deklaras sin, kiel parolantoj de la lingvo, kaj antaŭ 5 jaroj faris tion 1689 loĝantoj de la insulo. La aŭtoro priskibas la emociigan vojon de la lingvorevivigo pere de enkonduko de la manksa en antaŭlernejojn, elementajn lernejojn. Cetere samartikole la aŭtoro, atentigas ke ne temas pri unikaĵo. Pruvas tion la denaskaj parolantoj de la kornvala, malgraŭ la fakto, ke la lasta parolanto de la loka kelta lingvo en Kornvalio mortis en la 1800-a jaro. Jen la forto de entuziasmo, lingvoamo defianta la aserton de specialistoj, opiniantaj, ke lingvo estas minacita de malapero, se malpli ol 30 procentoj de la infanoj lernas en koncerna lingvo.
Bonŝance tiu regulo ne funkcias koncerne la internacian lingvon, sed la fenomeno de la denaskaj esperantoparolantoj senescepte tiklas la atenton, eĉ de tiuj – kiuj al la fenomeno rilatas skeptike. Finfine temas pri aparta denaskismo, kiam la infano ne alporprigas sole tiun ĉi lingvon, sed kutime Esperanto en la akompano de iu kroma, fojfoje eĉ pli da kromaj lingvoj. Kelkajn aspektojn de tiu fenomeno traktas la jam tradicia speciala numero de la itala „L’Esperanto” en la itala lingvo. Tiun ĉi numeron, speciala por ni legis kaj traktas Maciej Jaskot.
MJ: Kiel dirite temas pri la speciala numero 2005 de la oficiala revuo de la Itala Esperanto-Federacio. Itallingva, do celita la eksteran publikon kajero estas tutece dediĉita al esploroj pri la meĥanismoj de lingvolernado ĉe infanoj, denaskaj esperantistoj. Prilaborita de Renato Corsetti, iu el la evidentaj specialistoj pri la temo ĝi estas titolita “Esperanto ekde la naskiĝo: inter kreativeco kaj kreoligo” kaj prezentas elektitajn aspektojn de lingvaj lernoprocezoj. Kiel datummaterialon Corsetti utiligas kvin kajerojn plenigitajn de vortoj kaj esprimoj rimarkitajn de la gepatroj de esperanto-denaskuloj. Baze de tiu ĉi leksika provizo la aŭtoro priskribas vortajn formojn kaj vortumojn aperantajn en la lingvaĵo de denaskuloj, kiuj samtempe estas malofte utiligataj en la lingvaĵo parolata de nedenaskuloj. La rezultoj konformiĝas al la konstato de nederlanda lingvisto Kees Versteegh, laŭ kiu en Esperanto oni ne atendas kreoligajn procezojn, ĉar la lingvo estas jam tutece formita, do ne aperas la bezono krei novajn gramatikajn regulojn. La esploro atentigas pri kelkaj aferoj, kiuj atestas pri la vasta esprimebleco de la Internacia Lingvo.
Interalie – kaj tio kaptis mian atenton – troviĝas la konstato, ke la denaskaj esperanto-parolantoj intuicie aplikas ĉiujn gramatikajn morfemojn al kiu ajn radiko, kio – el la vidpunkto de nedenaksa parolanto – kelkfoje fruktas per amuzaj aŭ strangaj formoj, kiel: dentumado (lavado de dentoj) aŭ la substantivo iometo. Interesa ŝajnas la rimarko, ke la analitikaj verboformoj kiel mi estas iranta ne malaperas ĉe la densakuloj, kiel iuj lingvistoj supozis, sed estas ĉiutage utiligataj kaj atestas pri la esprimprecizeco de Esperanto. Rimarkindas ankaŭ, ke la denaksuloj havas kvazaŭ enan konscion pri la reguleco de Esperanto. En ilia lingvaĵo aperas do formoj kiel muzejo anstataŭ muzeo, kaj ankaŭ fermestro anstataŭ fenestro, kio ja rilatas al la koncepto fermi semantike ĉeestanta en fenestro.
Oni substrekas ankaŭ alian tendencon de denaskaj esperantistoj: la oftan utiligon de la prefikso “mal-“, kiu estas ĝenerale avare uzata en la lingvaĵo de nedenaskuloj. Tio ĉi estas plua konfirmo, ke denaskuloj estas influliberaj de naciaj lingvoj kaj senhezite ĉerpas por esprimiĝi el la tuta riĉo de esperantaj leksikaj morfemoj. Tiun ĉi aferon substrekas la aŭtoro de la esploroj, asertante, ke nedenaskaj esperantistoj ĝenerale ne utiligas formojn, kiuj ne ekzistas en iliaj gepatraj lingvoj. Pluaj ekzemploj listigitaj de Renato Corsetti konfirmas la tezon, ke ĉiuj, eĉ la plej nekutimaj vortoformoj, kiuj aperas en la lingvaĵo de esperantistaj infanoj, estas formoj, kiuj perfekte enskribiĝas en la kadron de la reguloj de esperanta gramatiko. Tiu ĉi kreativeco kaj kreo de “novaj”, nu verdire – nekutimaj vortoj ne estas procezo de kreoliĝo de Esperanto.
Fine de la kajero ni trovas biobliografion, kiu enhavaas kelkdek titolojn de verkoj pri psikolingvistiko, piĝinaj kaj kreolaj lingvoj kaj internacia komunikado – kiuj konsistigas fakan bazon de skiza, sed tuŝanta plurajn aspektojn esploro de Renato Corsetti.
Ĝenerale la speciala numero 2005 estas tre interesa el la lingvistika vidpunkto ĉar ĝi analizeme elmontras lingvajn procezojn ĉe denaskaj parolantoj de la Internacia Lingvo kaj ja tiuj procezoj kaj meĥanismoj estas daŭre malmulte konataj pro la fakto, ke – kiel estas skribite en la enkonduko – Esperanto kutime ne estas lernata denaske.
BP: Mi dankas vin Maciek pro via detala recenzo de tiu ĉi speciala „l”Esperanto”, interesa ne sole por la itallingva, sed ja tutcerte ankaŭ esperantista leganto.
Iom surprize en la kunteksto de la denaskismo en la E-komunumo tutcerte aŭdiĝas la vortoj pri tio, ke iu el la gravaj minacoj por la esperanto-movado estas la rapida maljuniĝado de la membraro kaj manko de junaj komencantoj. Alemanaŭ tion vortumas Markku Saastamoinen – la nova prezidanto de Antaŭen. Liajn vortojn ni trovas en la lasta numero de „Vekilo”, kiu estas la kluba gazeto de la finna Tampere. Bonŝance en tiu ĉi kuntekasto li prave atentigas, ke nun ni havas aliajn modernajn teknikajn rimedojn por sufiĉe facile disvastigi la konojn pri la lingvo al ĉiuj homoj, sendepende ĉu junaj aŭ ne. Kaj cetere eĉ tiuj, kiuj havas multjarajn spertojn neniel estas maljunaj, eventuale maturaĝaj. Por ni estas vere agrable legi la konsideron de nia finna aŭskultanto Jorma Ahomaeki inter tiuj maturaĝuloj, kiuj senseĉe servas al la E-komunumo. Cetere Markku Saastamoinen prave kaj por ni satisfakciige mencias, ke inter finnaj esperantistoj troviĝas kelkaj maturaĝaj aktivuloj, kiuj ekz. daŭre aŭskultas eksterlandajn esperantlingvajn radioelsendojn, regule sendante siajn radioraportojn. Eĉ pli kelkfoje ili dividis siajn spertojn pri la aktivado en Esperantio pere de intervjuoj. Tiuj konfimovortoj ĝojigas nin, sed niaflanke aldonendas, ke ĝuste iuj el ili, kiel Jorma Ahomaeki aŭ Raita Pyhale ne nur aŭskultas, ne nur raportas, sed ankaŭ siajn kontribuojn liveras al la esperanto-legantaro. Kaze de la lasta „Vekilo” ĝuste kelkaj kontribuoj venas el sub la plumo de Jorma Ahomaeki jen raportinta pri la 50-jariĝo de Fondumo Esperanto, jen recenzinta la finnalingvan libron „Multlingva Eŭropo”, jen alvokanta por la Vintraj Tagoj en Turku, kiuj okazos en la fino de marto. Ĉi-numere li estas ankaŭ iom malrekta heroo, kiel adresito de letero de sia konatino el Tallino, Virve, kiu klarigas la motivojn forlasi la ĉefurbon de Estonio por loĝi en iom pli trankvila, naturproksima loko. Jen – oni ŝatus diri – bela amikecpruvo dividi sentojn, emociojn, pripensojn. Ĉi-specajn pruvojn pri amikeco en la lasta „Vekilo” estas pli multaj, kiel ekzemple la varmetosa rememoro de Veli Haemaelainaen pri Karl-Heinz Kersting, aŭ tiu de Erkki Rasku pri Lotta-fratino aŭ raporto de Sylvia Haemaelainaen pri la nova E-grupo en la hungara Miskolc. Ne parolante pri aparta atento donita al du el la lastaj Honoraj Membroj de UEA, Heta Kesaelae kaj Andrzej Pettyn. „Vekilo” el la finna Tampere estas tiu ne tro ofte aperanta gazeto [nur dufoje dumjare] kiu estas ekzemplo de kluba gazeto redaktata kun koro, en kiu la kontribuoj varias kaj interesas eĉ tute foran leganton. Sed „Vekilo” ankaŭ kiel ĉiam pli multaj aliaj ne limiĝas sole al la propra esperantista korto. La finnalingvaj paĝoj, facile elpreneblaj celas finnan publikon, reklamante Esperanton kaj kursojn.
Barbara PIETRZAK / Maciej JASKOT