• Trarigardo de la E-Gazetaro 28. 02. 2006
  • Audio4.38 MB
  • 01.03.2006
Ĉi-semajne denove amasiĝis E-periodaĵoj el Azio. Ni komencu do la nunan renkontiĝon per la lasta buleteno de KAEM [Komisiono de UEA pri Azia E-Movado] „Esperanto en Azio”, kiu venis monatkomence. Ĝi donas ampleksan alirigardon al la E-aktivadoj en diversaj aziaj landoj, sed ĉar temas pri la januara numero plimulto de ili koncernas la pasintan jaron. Tiukuntekste ĉiel prava ŝajnas la rimarko de la bultenredaktoro, HORI Yasuo, kiu unuflanke atentigante, ke multaj agadoj okazas en Azio - precipe en Japanio, Ĉinio kaj Koreio - samtempe konstatas, ke tiuj novaĵoj malabunde speguliĝas en la reta mondo. Tial li kunvokas, ke per raportoj privataj kaj oficialaj tiuj ĉi informoj pli amaskvante aliru la esperantistojn pere de diversaj retlistoj. Tio ŝajnas esti saĝa alvoko konsiderante, ke presforme tiuj, ne malofte interesaj informoj povas aperi nur kun prokrasto, difinita de la aperritmo de la E-periodaĵoj. La januara numero de „Esperanto en Azio” evidente enhavas la alrigardojn novjarajn. En tiu de KAEM-prezidanto, HORI Yasuo atentigas, ke en la plej proksimaj jaroj, la atenton pri Azio flanke de la tutmonda esperantistaro logos la Jokohoma UK, espereble la azia IJK kaj jam planita por la 2008-a jaro laŭvica Azia Kongreso. En la kunteksto de plurlokaj esperantistaj aktivadoj en Azio aparte reliefigendaj estas liaj vortoj pri tio, ke: „nun aziaj landoj movadas preskaŭ konsente por fondi Azian Union similan al Eŭropa Unio, kaj tio donos tre bonan kondiĉon al la azia E-Movado”. La prezidanto de KAEM ne kaŝas, ke tiuj klopodoj kvazaŭ renkontas obstaklon – sendependan de esperantistoj - kaj li prave atentigas, ke se troviĝus malsimileco inter ŝtatoj estus malfacile por Esperanto kaj por esperantistoj agadi efike. Tial necesa estas duflanka agado – por Esperanto kaj por paco.
Liajn vortojn tuj sekvas la novjara mesaĝo de UEA-prezidanto, al kiu ni havis jam la okazon referenci en niaj elsendoj. Sed el la ampleksa mesaĝo de Renato Corestti tutcerte citendaj estas tiuj vortoj kuntekste de la bulteno rilatanta al Azio – ke tie kie oni investas, kie oni semas - tie aperas fruktoj: „Se ni investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Sed se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo”. La januara KAEM-bulteno riĉenhave informas pri tre interesaj aktivadoj, pri tre diversaj aktivadoj en Ĉinio, Koreio, Japanio, Pakistano, Tajvano, Vjetnamio, Barato eĉ se temas pri eventoj pasintaj, kaj ĉio ĉi atestas pri tio, ke en Azio oni diligente kaj zorgeme investas. Ne pri ĉiuj eventoj ni estis bonŝancaj informi ĝisdate, ankaŭ pro tre simpla kialo, ke multaj sciigoj ne atingis nin ĝustatempe aŭ ni povis informi pri ili nur tre lakone pro nesufiĉa fontmaterialo. Kiel ekzemple koncerne la 37-an Korean Kongreson de Esperanto. „Esperanto en Azio” proksimigas ĝin iom pli elĉerpe, sed ĉeokaze prezentas ankaŭ la kongresrezolucion. Ĝi ŝajnas havi apartan emfazon en la kunteksto de la pasinta nur antaŭ unu semajno Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En ĝi la koreaj esperantistoj ligante al la premisoj fundamentintaj la proklamon de la Tago, substrekinte la gravecon de la korea lingvo kaj alfabeto >Hangulo< por la korea identeco, elstarigis la pentradon de la angla lingvo kaj anglalingvakulturo en la korean socion, atentigante, ke oni eĉ proponas oficiale decidi la anglan lingvon „kiel la duan oficialan lingvon”. Sekve de tiu ĉi rezonado en la rezolucio la koreaj esperantistoj alvokas, ke la korea registaro restarigu la Tagon de la korea alfabeto >Hangulo< kiel nacian festotagon, ke la korea registaro rekomendu la edukon de neŭtrala internacia lingvo – kiun rekomendas UNESCO - en lernejoj, ke la lerno de fremdaj lingvoj estu elektebla laŭ la volo aŭ bezono de personoj. Kompreneble tiu rezolucio pruvas la altan konscion de koreaj esperantistoj pri sia lingvo kiel la bazo de nacia identeco, sed verŝajne havos sole moralan efikon. Okazas tamen, ke aktivadoj esperantistaj alportas bonajn kunlaborofruktojn. Tiujn kolektis vjetnamaj esperantistoj marĝene de la sukcesa E-kurso en Hochiminh-urbo gvidita de HORI Yasuo. Nome aŭtoritatoj de la tegmenta organizo de Vjetnama E-Asocio – Unio de Amikecaj Organizaĵoj de Hochiminh-urbo proponis konkretajn eblojn de kultursfera kunlaboro. El inter pluraj informoj de la priparolata bulteno mi menciu ankoraŭ kroman – por mi tre interesan - pri la inaŭguro de la movado „Rondo Familia en Azio”, en la kunteksto de la proksimiĝanta Jokohama UK kaj eventuala Infana Kongreseto.
Jam fine de januaro ni ricevis la februaran numeron de „La Movado” la komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, hieraŭ venis la marta numero. Tiu ĉi gratulinda aperakurateco ĉiam min mirigas, sed ankaŭ ĝojigas. Temas pri periodaĵo dulingva, en kiu la esperanta parto ne estas domina. Tamen ĉiuj numeroj enhavas apartan gvidtemon, diskonigendan internacie. La ĉeftemo de la februara numero estis la retrorigardo al la forto kaj aktivadoj de la japana E-movado en la 2005-a jaro, sed laŭ la prismo de kunlaboro por la jarcenta jubileo kaj UK. La numero marta la ĉefan atenton donis al la eldonagado en la 2005, kiun karakterizis la fakto, ke multaj eldonaĵoj aperis en la ekstermovadaj eldonejoj kaj iu el la instrulibroj, la reviziita versio de „Express Esperanto” akompanita de kompkata disko estas disponigita en ordinaraj librovendejoj. Oni mencias ankaŭ – cetere ankaŭ en KAEM-bulteno – aperon de nova, plurkolore ilustrita, „Gvidlibro pri Jokohamo kaj Kamakura” – tutcerte utila por la partoprenantoj de la Jokohama UK en 2007-a jaro. Cetere tiun ĉi libron ni jam estis bonŝancaj legi – dank’ al ĝiaj aŭtoroj, kaj volos doni al ĝi pli da atento, kvankam iom aparte. Kutime krom la ĉeftemo en la laŭvicaj numeroj de „La Movado” mian atenton kaptas malnovaj historiaj rakontoj kaj la rubriko „Kajero Libervola”. Aparte kortuŝa por mi estis tiu felietono el la februara numero, en kiu NAKATU Masanori priksibis hazardan renkontiĝon kaj interparolon kun maljuna sinjorino renkontita trajne, kies vivsorto ŝajnis simila al tiu, kiun spertis lia propra patrino. El ĝi ni ricevis fragmentan bildon pri Japanio el la periodo, kiam ĝia posedaĵo estis Tajvano, sed laŭ la emocioj de tiuj, kiuj tie naskiĝis, vivis kaj sopiras kaj retrovas junecospurojn.
Jam antaŭ dek kelkaj tagoj la redakcion ĝisdate atingis la februara numero de „Nova vojo”, la ogano de EPA. Ĉi-foje temas pri numero iom aparta, ĉar entenanta kontribuojn de eĉ 4 ĝiaj eksterlandaj korespondantoj. Stano Marĉak skribas pri sia hejmlando Slovakio, Wu Guojiang el Ĉinio rakontas pri la ĉinaj tradiciaj festoj kaj ĉiam pli penetrantaj festoj eksterlandaj kiel Kristnasko aŭ Valentena Tago. Pri festoj en Moldavio, ĉefe la januaraj, kiuj ja havas multajn komunajn trajtojn kun ekzemple rusaj - skribis Olga Gribovan el Moldavio. Ĉi-foje en „Nova Vojo” troviĝas ankaŭ mia kontribuo, pri ĉiam pli populara en Pollando kampanjo laŭte legi al la infanoj, por ligi kun ili emociajn ligojn, kaj ankaŭ stimuli ilian fantaziemon kaj kreemon. Kompreneble mi estas dankema, ke iun faceton de la vivo en Pollando mi havis la eblecon prezenti al japana leganto, kiu kiel dirite ĉi-foje ricevis abundan kaj varian legomaterialon pri pli- kaj malpli proksima mondo, tradicioj, kulturo.
Kiel ĉiam en „Nova Vojo” multan lokon okupas aferoj ligitaj kun la lingvolernado – ne nur per konkretaj ekzercoj, sed ankaŭ fotoj, alvokoj, kiel tiu de estrarano de EPA Kijotaka HIRANO lerni diligente Esperanton por fari en ĝi utaojn. Eĉ Hosoki Kazuo sian ciklan felietonon >Trafe mi diru...< dediĉas al la lernado, prefere parkerado de iuj malfacile memorigeblaj vortoj, pere de ŝercaj parolturnoj, tankaoj. Kursoj emociigas plej multe, kion reliefigas plurfota raporto pri la transjara kurskunveno. Videbliĝas multaj novaj lingvoadeptoj, sed ankaŭ la foto de Tacuo Huĝimoto dum la prezento de la jarfina prelego. Tacuo Huĝimoto, cetere en sia „Felietone-feritone” ankoraŭfoje referencas al la postkongresaj tagoj en Rotterdamo, kaj la tiea renkonto kun Simo Milojeviĉ. Sed ĝi estas sole la preteksto por paroli pri Simo Milojeviĉ kiel konato el la fino de la 60-aj jaroj, por rememori aliajn renkontitajn en la iama Jugoslavio amikojn kaj eĉ por aludi al siatempe eldonataj komunaj jugoslavaj-japanaj numeroj de „La Suda Stelo-Prometeo”.
Barbara PIETRZAK