• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 16.09.2003
Nur pasintsemajne ni parolis iom pli amplekse pri literaturaj kaj kulturtemaj Esperanto-periodaĵoj. Sed verdire – krom tiuj specializaj revuoj - tre multaj E-gazetoj havas literaturajn paĝojn, angulojn ktp. Lietaraturaĵoj estas la nedisigebla ero en internacia sendependa magazino ”La ondo de Esperanto”. Ne aliel estas en ĝia 8/9-a numero, kiu atingis nin komence de septembro, en kiu ni konatiĝas specimene kun la premiita poeziaĵo kaj prozverko en la konkurso „Liro 2002”. Poezio prezentas lirikajn agordojn en la versaĵo de rusa Fjodor Sologub „La disipanto” en la traduko de Michel Duc Goninaz. La premiita novelo de Paul Gubbins „Finsezone” vere anglahumor-sente adiaŭas la ĵus finiĝintan ferian sezonon; la intrigo ŝajnas iom rutina, nu - sed la finaĵo – surprizas malrutine.
Sed tiu ĉi duobla numero de „La Ondo” ĉefe surpaperigas la retrorigardon al la 88 UK en Gotenburgo. Jam unuapaĝe la kongreso ricevas frapan kritikon, per la vortoj de Komitatano Z, kiu tutpaĝe listigas ĉiujn ĝiajn verajn aŭ virtualajn pekojn, kvankam la titolo de la rezonadoj ja finfine optimismigas „Esperigaj signoj el Gotenburgo”. Komitatano Z inter la plendoj listigas la fakton, ke la nunjara LKK-prezidanto, ja ĉiel meritiĝinta Roland Lindblom ne fariĝis Honora Membro, la rimarkon pri ne impona nombro de la kongresanoj, la novan ideon pri inaŭgura lundo kaj plendebata dimanĉo. Fakte ne eblas diri, ke tiu ĉi lasta ŝovo aparte grandigis la nombron de diplomatoj dum la inaŭguro, aliflanke certe ja ĝuis ĝenerale entuziasman subtenon de kongresanoj. Kritike Komitatano Z skribas pri la inaŭgura programo, sed al esperigaj signoj kalkulas multecon kaj viglecon de la publiko en „Estraro respondas” eĉ se estraranoj respondis „kolere” – laŭ citaĵo el „Libera Folio”. Nu mi mem certe kalkulus al la pozitivaĵoj la fakton, ke „Liberan Folion” eblis ja aĉeti en la Libroservo de la 88 UK, same kiel la recenzitan samnumere de Sten Johnsson satiraĵon de Istvan Ertl, „La postdomo”. Nu, komitatano Z ne sole raportas, ne li sole aludas al la 88-a kaj aferoj, kiuj rekte koncernas la nunan situacion en la movado. Impresojn dividas la redaktorino mem, Halina Gorecka, kritike sed samtempe kerne pri la komitatlaboroj skribas Anna Ritamaeki el Finnlando, kiel Komitatano A. Pri la situacio en la E-movado kaj E-komunumo kvarvoĉe siajn opiniojn dividas kaj Renato Corsetti „UEA: ne krizo, sed neceso adaptiĝi” kaj Istvan Ertl „Krizo ofte anoncas resaniĝon”, Giorgio Silfer „UEA: de problemoj al krizo” kaj Jakvo Schram „Eble la fama E-amikeco povas alporti solvon”. Corestti en sia kontribuo ripetas la samajn konstatojn, kiujn ni ja konas jam el liaj antaŭaj paroladoj, inaŭguroj: pri la kaŭzoj de la membromalkresko, neceso gardi la kapitalon, retdevenaj esperantistoj ne gravitantaj al la organizaj strukturoj de la movado, bremsoj por E-o (ĉefe pro la angla) en la evoluintaj landoj kaj nepagipovo de esperantistoj en la malriĉaj landoj. Pri la situacio pli malpli kriza rezonas ankaŭ Giorgio Silfer el la vidpunkto de Esperanta Civito, aŭgurante malperon de UEA, sed ja ne subtaksante ĝiajn utilajn funkciojn al kiuj estas kalkulitaj kvar servoj: biblioteko Hodler, jarlibro, libroservo, UK. Istvan Ertl ne ŝparas kritikajn vortojn rilate al Corsetii, sed samtempe konfesas, ke en la rezonadoj de Corsetti li trovas pli da pripensindaĵoj ol ĉe Silfer, aparte en la kunteksto de la neceso, ke UEA adaptiĝu al la ŝanĝoj en la mondo. Por tio estas necesa reformo. Ertl referencas al la ideoj siatempe deklaritaj de Tonkin, en kiuj ia. estis aludite al multe pli da servoj komputilaj kaj li substrekas, ke ideoj pri tia reformo estas necesaj, daŭre ripetindaj kaj evoluigendaj, por ke ili penetru kaj iom post iom konkeru la publikan konscion en Esperantujo”. Jakvo Schram alvokas al amika interkonsento inter la flankoj de krizo aŭ almenaŭ disputo por gardi „la gigantan taskon, kiun frontas UEA – disvastigi Esperanton”. Kompreneble en la lasta duobla numero de „La Ondo de Esperanto” eĥas ankaŭ aliaj dumsomeraj E-aranĝoj, aŭ tiuj kun la partopreno de esperantistoj, kiel la postkongresa Akademia Simpozio, la 76-a SAT-Kongreso, la 2-a Balta Esperanto-Forumo, BET-39, OSIEK- kaj ILEI-Konferencoj. Pri la literaturaĵoj ni jam parolis, pri la traktado de la movadaj aferoj ankaŭ. Sed ni ne flankenmetu la numeron sen mencii ege interesan studon de Goncalo Neves pri la vorto virkuracisto kaj aliaj kunmetaĵoj. Aparte en nia studsezono aparte meritantaj enpensiĝon!
La prikongresajn impresojn enhavas ankaŭ la plej freŝa numero de Forumo de Esperanto Nederland, „FEN-X”. Dividas ilin ankaŭ Komitatano A, sed ja ankaŭ estrarano de UEA Ans Bakker–ten Hagen. Fakte ŝi pravas asertante, ke neniu povas doni akuratan bildon pri ĉio, kio okazis dum la 88a. Ĉio ja dependas de la partoprenitaj aranĝoj, propra engaĝiĝo ktp. En ŝiaj impresoj ankaŭ multan lokon okupas la komitatlaboroj – kvankam ne nur. Ĝenerale tamen en la raporto de Ans ten Hagen ni trovas pozitivan pritakson de tiuj kongreseventoj, kiuj elvokis kritikon de ekzemple Komitatano Z aŭ Halina Gorecka. Ekzemple koncerne la inaŭguran lundon, programriĉan dimanĉon aŭ kulturan programon.
La periodaĵo de la nederlandaj esperantistoj evidente multe pli da atento dediĉas al la enlandaj aktivadoj. Ili tre ofte - eĉ se radikas en Nederlando - emanas al la ekstera mondo – foje eĉ neesperantista, kiel kaze de la porblindula agado de Jacques Tuinder, aŭ rekte esperantista kaze de Hans Bakker. La lasta iniciato en Nederlando estas la establo de la Fondaĵo je la memoro kaj honoro de la forpasinta, unu el la plej aktivaj esperantistoj en Nederlando, Hans ten Hagen. La kapitalo de la fondaĵo, kiu kreiĝas per la grandanimaj donacoj de la familio de la forpasinta aktivulo kaj ankaŭ tiu de Hans Bakker kaj Ans Bakker-ten Hagen, donos renton uzotan por la instruado de Esperanto en Afriko. La ĉefa celo estas eduki instruistojn en tiu kontinento, por ke la E-instruado en Afriko fariĝu memstara kaj bonkvalita. Sed multo interesa okazos baldaŭ en Nederlando mem kaj pri tio jam informas la revuo de nederlandaj esperantistoj. Komence de oktobro sian studotagon kun Trevor Steele, kiel la gasto havos nederlandaj E-instruistoj; sammonate okazos tradicia aranĝo kun riĉa programo, kiu kutime venigas multajn nederlandanojn – Faulhaber-semjnfino. Por decembro estas planita simpozio en la amsterdama Meertens-Instituto pri natureco de lingvoj. Oni debatas, sed oni ankaŭ ĝuas Esperanton en Nederlando. Aludas al tio dankvortoj de la redakcio pro la floroj, cetere bildigitaj kovrilpaĝe, kiel emfazo de feliĉo kaj plezuro, kiun donas la lingvo al ĝiaj uzantoj. La emfazon de tio, ke Esperanto ĝojigas, feliĉigas, plirĉigas homojn ni retrovas ankaŭ en raporto pri kontaktoj inter la ĝemelurboj: la nederlanda Heemskerk kaj la ĉeĥa Klatovy – en kiujn kontaktojn ŝoviĝis ankaŭ esperantistoj, kaj en raporto pri fermanta E-sezonon en Alkmaar, vizito en la muzeo de parfumboteletoj.
Atingis nin ankaŭ la postkongresa membrogazeto de la E-societo de Gotenburgo „inter-LIGILO”, de tiu societo, kies membroj plenengaĝite laboris dum la kongresaj tagoj. Grandparte „inter-LIGILO” entenas ankaŭ retrorigardon al la E-eventoj okazintaj ĉi-somere en Svedio: Internacia Infana Kongreseto, Universitata simpozio en Esperanto (la postkongresa). Kompreneble ne mankas kelkaj noticoj pri la pasinta UK – kiuj lakone kalejdoskopas tra kongreseventoj, eĉ se ne ĉiuj - tamen ja plej interesaj. Por mi – kiu ĉefe laboris dum la kongreso - estis interese legi pri tri ekspozicioj, kiuj dum la kongrestagoj funkciis en Gotenburgo. Verŝajne tiuj, kiuj ja plej multe laboris dum la kongrestagoj – do gotenburgaj esperantistoj – ankaŭ dumkongrese ne vizitis ilin, sed tutcerte prave ili povas konstati en la noticoj: „Verŝajne la kongreso estis taksata tre bona de la plej multaj kongresanoj. Ni ne faris opinisondadon inter la kongresanoj, sed la ĝenerala impreso estis tia”. Efektive, karaj gastigantoj, la impreso estis tia kaj atestis pri tio ĉirkaŭ 1830 personoj el ĉirkaŭ 65 landoj, kiuj partoprenis la kongreson. Do ankoraŭfoje dankon kaj gratulon!
Barbara Pietrzak