• Trarigardo de la E-Gazetaro: 14.03.2006
  • Audio4.41 MB
  • 14.03.2006
Semajnfine venis la marta „Esperanto” revuo. Denove - sed ja nemirige - multan lokon trovas en ĝi legindaĵoj lige kun la nunjara Universala Kongreso en Italio. En tiu ĉi kunteksto oni ne sole ricevas diversajn administrajn informojn, sed krome eblas el la interparolo kun Michela Lipari, la sekretario de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj ekscii ŝiajn unujarajn spertojn pri la plenumado de ĉi tiu funkcio. Ne senkaŭze, ja martofine pasas la templimo por alsendi kontribuaĵojn al la plej multo da konkursobranĉoj en tiu ĉi plej grava komunuma belarta konkurso. Michela Lipari kundividas siajn spertojn dum Carlo Sarandrea samnumere klopodas helpi al ni ekscii kiuj stereotipoj pri italoj estas veraj kaj kiuj ne. Vera ekzemeno pri ilia kono venos por multaj dum la kongresaj tagoj!
Lastatempe multas informoj el Afriko. Dum jardekoj tiu ĉi regiona aktivado vekis asociaciojn ĉefe kun la klopodoj de Hans Bakker kaj sekve kun multaj informoj el diversaj landoj, en kiuj tutcerte la gvidan rolis Togo-lando. Kaj tion ankaŭ aparte reliefigas Renato Corsetti en la ĉi-numera „Malferme”. Nun evidentiĝas, ke la E-centro ligita kun UEA instaliĝis en alia lando, kaj kiel skribas Corsetti tio okazis pro la fakto, ke la lokaj esperantistioj – ni memorigu en Togolando – deziris agi sendepende kadre de la privata lerneja instituto kaj ne kiel oficistoj de UEA. Tiel do, konfirmas UEA-prezidanto, la Afrika Oficejo nun instaliĝis en Benino. Ĝia celo estas informi neesperantistojn, instrui al ili pri E-o, krei homajn rilatojn, grupojn, landajn asociojn. Tamen por ke ĝi funkciu glate estas necesa financa kontribuo de bonvolemuloj, al kio Renato Corsetti alvokas komence de la marta numero de „Esperanto” revuo. Evidente, kiam oni havas ambiciajn planojn necesa estas financa kontribuemo. Dank’ al ĝi - kaj pri tio ni legis en la marta „Esperanto” kun ĝojo - lige kun la 50-jariĝo de la Eduka Institucio „Bona Espero” en Brazilo povis inaŭguriĝi Komunuma Centro Bona Espero. Tio okazis la 4-an de februaro en la ĉeesto de esperantistoj, eksgelernantoj kaj lokaj aŭtoritatoj, dank’ al la senavara financa helpo de Oomoto kaj ĝia Spirita Gvidantino, Kurenai Deguchi, de Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj kaj de la leĝe registrita germana societo „Bona Espero”.
Pasintsemajne priparolante la bultenon de KAEM ni menciis pri la klopodoj de aziaj esperantistoj el Japanio, Ĉinio kaj Koreio traduki la libron „Moderna Historio de Tri landoj de Orienta Azio”, kiu estis prilaborita de erudiciuloj kaj instruistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Kiel mallonge raportas „Esperanto” komence de januaro en Pekino okazis la „4-a Forumo pri Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco”. Espereble tio disblovos la dubojn, kiuj kreiĝis pri la sukceso de tiu ĉi entrepreno. Per tiu ĉi lasta temo ni transiru al la martaj periodaĵoj el Japanio. „La revuo Orienta” de Japana E-Instituto multan atenton donas al la kontribuoj prezentitaj dum la pasintjara simpozio „Kiel japanoj rilatis kun internacia lingvo”. La japanlingvaj raportoj kun esperanto-resumoj ebligas eĉ al eksterulo iom sekvi la ĉefajn ideojn de la simpozio, en kies daŭro kontribuintoj atentigis: ke jen la unusola lingvo ne sufiĉas por la internacia komunikado, jen ke la kontraŭpezon al tutmondiĝo, kiun antaŭenigas la angla povas formi alvoko al diverseco. En la kunteksto de la simpozitemo tutcerte valoras doni apartan atenton al la spertoj de japanoj mem. Nome iu el la kontribuintoj atentigis pri la identecokrizo de japanoj, kiun ili frontis lige kun la fakto, ke la okicdentan civilizacion ili lernis ĉefe per la angla. La aŭtoro de tiu ĉi kontribuo konkludas, ke esperanto ebligante egalan rilaton povus kontribui al evito de identecokrizo en la procezo de tutmondiĝo.
Interesajn ideojn lige kun psikologiaj aspektoj de la la lingvolernado ni trovas en la samnumera felietono el la ciklo „Lingvetoj, linvgegoj – ĉiuj egalaj”. Nome ĝia aŭtoro YAMADA Kanto prezentas ne lingvistikajn, sed prefere sociologiajn/psikologiajn motivojn de sia ellerno de la korea lingvo. Esperanto liakaze evidente ludis en tio certan rolon. Prefere ne la lingvo mem, sed esperantistoj kaj e-kontaktoj. Li jam komence de sia felietono dividas sian fortan impreson pri la diferenco en la uzo de la angla kaj esperanto, kiu ne trudis al li – kaze de esperanto – hontemosenton pro la timo uzi ĝin malkorekte. Liaj konkludoj el la propraj spertoj ligitaj kun la lerno de la korea sumiĝas al konstatoj: ke eblas lerni iun lingvon, eĉ ne havante intereson pri ĝia lingva kulturo, kaj ke ne sentiĝas malegaleco inter diverslingvoparolantoj, se reprezentantoj de granda lingvo lernas la tn. malgrandan lingvon. La marta „La Revuo Orienta” kiel ĉiunumere enhavas kutimajn rubrikojn. Ĉi-foje la leganto pli amplekse ricevas la ŝancon informiĝi pri la gubernio Kumamoto, dum la „Monata Podieto” daŭrigas la temon pri vegetarismo, aparte la facileco ĝin praktiki. En la marta „La Revuo Orienta” mi trovis ankaŭ interesan informon en la kunteksto de nunjara la 100-jariĝo de la japna E-movado, kiun oni solenos la 12-an de junio. Nome tiutage aperos nova Esperanto-japana vortaro, ampleksonta ĉ. 1330 paĝojn. Super tiu kolektiva verko oni laboris pli ol 10 jarojn. Gratulinfa laboro!
Ĉiukaze la apero de la vortaro anticipos la kongreson de la 100-jariĝo de la japana E-movado, kiu okazos ĉi-aŭtune en Okayama. Al ĝi ni trovas referencojn en alia japana periodaĵo, nome en „Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio. Nome Hosaki Kakzuo en sia felietono aludas al ĝi en la kunteksto de Hidemaru Deguĉi, la edzo de la 3-a Spirita Gvidantino. Evidentiĝas, ke Hidemaru studis en Okayama en la periodo, kiam Esperanto metis siajn japanajn radikojn, en la sama lernejo, en kiu la pioniro de Esperanto, Gaunlett - la instruisto de la angla instruis E-on. Cetere el la sama felietono ni ekscias alian novaĵon, ke la nunjara Sacebuna Festo – dum kiu la 5-a Spirita Gvidantino denove alparolis komence la kunvenintojn per esperanto, kvazaŭ lanĉis la eventojn ligitajn kun la 120-a datreveno de la fondiĝo de Oomoto. Mian intereson kaptas ĉiam informoj pri la eksterreligiaj iniciatoj de Oomoto, tial kun scivolemo mi eksciis, ke jarfine la 5-a Spirita Gvidantino de Oomoto kaj kelkaj gravuloj dum oficiala renkonto petis la japanan ĉefministron okazigi en Kioto konferencon por enkonduki pacon en la Meza Oriento. La marta numero de „Nova Vojo” – ĉiam dulingva – plurloke uzas la okazon instigi al la lernado de Esperanto, ĝi mem liveras multajn ekzercomaterialojn – kaj ĉiam pli kaj pli rolas kiel ponto por prezenti la diverskulturecon de la mondo. Ĉi-numere ĝia eksterlanda korespondanto Princo Henriko el Niĝerio skribas pri la unua prezidantino en Liberio. Aparte interesajn estas liaj marĝenaj rimarkoj pri la ŝanĝiĝanta pozicio de la afrikaj virinoj – kiuj sociale kaj politike limigitaj nun volas iĝi la subjkto de la socia vivo en multaj afrikaj landoj. Alia eksterlanda korespondanto, Wu Guojiang el Ĉinio prezentas la silueton de Lei Feng, junula nacia imitmodelo el la 60-aj jaroj, kies memoro estas daŭre vigla, cetere ne nur en Ĉinio.
„Nova Vojo” en marto alportas la laŭvican fragmenton el la biografio de Deguĉi Sumiko „El miaj knabinaj jaroj”, en kiu ŝi referencas al sia geedziĝo kun Onisburo Deguchi. Tacuo Huĝimoto en sia cikla felietono prezentas la japanan kanzonistinon – Masue Kato – kiu en sia repertuaro havas ne sole japanajn kantojn, sed ia. la italajn, francajn ŝlagrojn. Tiu rakonto okazas per la prismo de ŝiaj publikaj koncertoj, kiujn la aŭtoro mem ofte persone partoprenis. Cetere ŝia lasta koncerto enhavis kanzonojn de la fama itala San Remo Festivalo.
La felietono pri la japana plenumantino de ni diru „eŭropaj ŝlagroj” reirigu nin al Eŭropo. Ni faras tion por aparte danki pro laŭvica numero de „La Kontakto”. Temas pri ĉiam interesa periodaĵo de NOSOBE – Nederlanda Societo de Blindaj kaj malbonevidantaj Esperantistoj aperanta ĉiun duan monaton. Mi ĉiam donas la atenton al ĝiaj kutime interesaj kaj belstilaj kontribuoj. Legante ilin en la januara numero oni ricevas la apetiton jen pri turisma aventuro en Turkio, jen pri dubastonapoga promenado. Sed krome oni simple kun plezuro legas pri fenomenoj pli mondskalaj, kiel la ekstrema marprofundo, aŭ rekte kontraŭe la mistero de la mondaj vulkanoo. Ne eblas dubi leginte tiujn kontribuojn, ke esperantistoj estas naturamantoj. Cetere konfirmas tion ankaŭ la kluba gazeto el la sveda Skoevde, kiu jam planis sian komunan printempan ekskurson – se la vetero favoros - la 6-an de majo. Pli fruaj renkontoj premisas amikan kunestadon, sed ĉi-marde – la 14-an de marto oni planis pasigi vesperon en maniero agrabla, amuza kaj hejmeca. Ni ne dubas, ke tia ĝi estas kaj bedaŭras esti for. Sed antaŭ ol mi formetos tiun modestan informilon, kiu estis establita jam en la 1932-a jaro, ni rigardu ankoraŭ iujn arkivajn fotojn. Unu prezentas la klubon el la unuaj ekzistojaroj, dum sur la alia el la 1939-a mi kun plezuro rekonis la figuron de ia. tre Lennard Aeberg dum la somerfesta librovendado. Tiun konatan svedan esperantiston mi havis la bonŝancon plurfoje renkonti kaj intervjui, evidente en pli postaj jaroj.
Barbara PIETRZAK