Foto de iu el la pitoreskaj stratoj de Beogrado rave neĝpriŝutita ornamas kovrile la februaran numeron de „Sennaciulo”, kiu jam delonge ne gastis en nia trarigardo. Evidente tiu ĉi kolora foto ne estas hazarda, sekvas ĝin dorsaflanke kelkaj aliaj kun koncizaj informoj pri apartaj interesaĵoj de la serba-montenegra ĉefurbo. Nome en la dua duono de aŭgusto ĝuste en Beogrado okazos la 79-a SAT-Kongreso. Eĉ se ĝi ne estas jubilea, kiel tian traktas ĝin la organizantoj, ĉar ĝi okazos en tiu ĉi urbo la 2-an fojon, precize 50 jarojn post la unua. Cetere ne sole pri ĝi februare informas „Sennaciulo”. Ankaŭ pri SAT-EB Semajnfino, kiu okazos meze de majo, al kiu britaj SAT-anoj aparte invitas eksterlandajojn, inter kiuj ja troviĝos ankaŭ la gastprelegonto, Ed Borsboom, kiu parolos jen pri „Vivo de Andreo Cseh”, jen pri Lanti. La numero kiel kutime enhavas multajn kontribuojn kun soci-politika karaktero – kiel traduko el la eŭska de la intervjuo kun verkisto Maurice Rajsfus pri la troa disponigo de la povo al policistoj, kiu povo estas de ili trouzata; Pri la fenomeno „Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro” la leganto konatiĝas el la idoelogia artikolo, tradukita el la germana. Rilate al la pasintaŭtunaj maltrankviloj en Francio „Kial la francaj ĉirkaŭurboj brulis? Kiuj estas respondeculoj” siajn opiniojn eksplikas Djemil Kessous. Cetere tiu ĉi aŭtoro elmetas al kritiko la nunan aspekton de la revuo sugestante – kiel koncize sumigas la redaktoro: „ke oni kreu tutmondan redaktan komitaton kaj eldonu moderne enpaĝigatan revuon”. Ĉio ĉi kun la celo, ke ĝi spegulu – kiel akcentas la kritikanto - la gravecon „de la tutmonda asocio, la dua en la granda rondo de la esperantoparolantoj”. Kresimir Barković subigas la kritikon al la diskuto de la legantoj, sed jam samnumere aperigas kelkajn klarigojn pri sia redaktado eksplikante la lastajn paŝojn por igi la revuon pli moderna kaj alloga. Cetere allogaj kontribuoj ne mankas, al tiuj tutcerte necesus kalkuli la artikolon de Cirilo en la rubriko >SAT-Kulturo< kun la simptoma titolo „La Socio sur la haŭto”. En ĝi la aŭtoro skribante pri tatuaĵo, korpopentrado atentigas, ke ne temas sole pri modo, sed tiel emfaziĝas la ĉirkaŭantaj nin sociaj fenomenoj. Ni citu ĉi-koncerne „Hodiaŭ ĉi-praktiko apartenas al nova modfuroro kiu - por la persono - ebligas ĉeeston en socio pli kaj pli kompleksa kaj nehumana per korpa aspekto, kiu aspekto, valorigas sian diferencon, originalecon kaj momente montras al aliaj sian individuecon”.
En la ĵusaj tagoj – se eblas tiel diri - ni solenos la unuan datrevenon de la pasintjara grava aranĝo >Boulogne 2005<, kiu markis la 100-jariĝon de la unua E-kongreso en Bulonjo ĉe Maro. Al ĝi per du interesaj proponoj referencas Detlev Blanke en la lasta pasintjara numero de „Informilo por interlingvistoj”, kiu venis samtempe kun la unua numero nunjara. Ambaŭ riĉas per interesaj informoj, sed komence ni referencu al la numero ankoraŭ pasintjara. Ni trovas en ĝi ne sole listigon de gravaj eventoj ligitaj kun interlingvistikaj aranĝoj, eldonoj ks. Nome aludante al la libro de Ziko Marcus Sikosek „Sed homoj kun homoj” Detlev Blanke levas la demandon ĉu por priskribi tiom ampleksan fenomenon kiel UK-oj ne estus necesaj ankaŭ alikarakteraj libroj – kun kleriga karaktero, kiuj respondus multajn demandojn ligitajn kun la fenomeno de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Komencante de tio kiam oni donis al la kongreso konkretan temon, ĝis konsidero de la evoluo de la infanaj kongresetoj kaj dumkongresaj junularaj aranĝoj.
La alia propono de Detlev Blanke, cetere - reference al la diskutoj dum lasta UK ligiĝas kun la bezono de Strategaj Konferencoj. Li proponas, ke UEA fondu serion da konferencoj - kun partopreno de kompetentuloj kaj gvidaj aktivuloj - dum kiuj eblus trakti problemojn strategie gravajn por la lingvokomunumo. Li asertas, ke for de kongrestempo ili povus prilabori rekomendojn aŭ propondokumentojn, pri kiuj oni ne sole povus informi dum la universalaj kongresoj kaj diskutigi ilin, sed kiuj krome rolus kiel solida bazo por celkonformaj decidoj. Kaj kio estas la plej grava liaopinie kompetentuloj ne estus dum la UK-oj tiom ŝarĝitaj kiel ĝis nun. Ankaŭ ĉi-koncerne la aŭtoro proponas multajn traktendajn temojn. Laŭvice la redaktoro de „Informilo por interlingvistoj” donas historian alrigardon al la inicitatitaj de si Esperantologiaj Konferencoj kadre de la UK-oj. Samnumere sekvas laŭvice la bibliografia retrorigardo al la faka programo dum la vilna K, raporto pri la vilna Nitobe-simpozio, inkluzive prezenton de ĝia konkluda dokumento. La numeron fermas informoj pri kelkaj ekstermovadaj aranĝoj, traktintaj la lingvopolitikajn problemojn, partoprenitajn tamen ankaŭ esperantistoj. Temas ia. pri la pasintsomera berlina kolokvo de >Rondo de kulturdiplomatoj Berlin<, kiu okazis pri la temo „Samrajteco de lingvoj? - Ĉu la integriĝo de EU minacas la lingvan diversecon? Temas pri la oktobra 15-a konferenco de GIL „Pri lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo en Eŭropo”.
En la unua nunjara numero „Informilo por interlingvistoj” liveras riĉe aliajn informojn, kiuj ia. traktas universitatnivelan instruadon pri interlingvistiko, jen en la amsterdama universitato, jen en Poznano, situacion de interlingvistiko en Italio, interretan revuon eldonatan en universitato de la brazila Fortalezo. Apartan lokon okupas temo ligita kun la konferencoj dediĉitaj al la Apliko de Esperanto en Scieno kaj Tekniko.
Eĉ se la informoj estas ĝenerale interesaj ankaŭ por la meza E-leganto ili aparte gravas por la fakula medio.
Ĉies intereson kaj preskaŭ ĉiujn koncernas la demando kiel informi pri Esperanto, por ke la socio rekonu ĝin. Tiun temon komence de sia februara numero traktas „Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha. En maniero tamen aparta, nome atentigante pri tiuj, kiuj ne estante esperantistoj mem kontribuas al la disvastigo de informoj pri la lingvo kaj ĝia popularigo. La redaktoro menciis ĉi-koncerne aparte du ĉeĥajn poetinojn, Vera Ludikova kaj Zdenka Bergrova, kies verkoj aperis en la E-traduko, kiuj aŭtorinoj cetere aprecas tiun fakton kaj konigas al la ekstera mondo. Kiel ni ekscias Vera Ludikova dum la okazinta antaŭ kelka tempo librofoiro en Praha organizis apartan unuhoran programon, en kiu esperanto estis prezentita al la publiko, estis ekspoziciataj E-libroj kaj en la foira revuo ŝi mem aperigis priesperantan artikolon. Zdenka Bergrova en gazetartikoloj kaj intervjuoj ĉiam akcentas la noblan ideon kaj valoran rolon, kiun ludas esperanto en la disvastigado de ŝiaj verkoj. En la sama kunteksto la aŭtoro mencias ankaŭ alian ĉehan poeton, cetere esperantiston, Cestimir Vidman, apartan lokon rezervante al la informa rolo de la libroeldonado de Petr Chrdle kaj lia eldonejo Kava-Pech. La unuopaj numeroj de la praha „Bulteno” kiel ĉiam riĉas per literaturaj tradukoj – poziaj aŭ prozaj kaj ankaŭ estas tiel se temas pri la februara numero. Nu, la februara numero ankaŭ memorigas interesan epizodon de antaŭ pli ol 20 jaroj ligitan kun la eldiroj de Maragret Thatcher pri esperanto, kies pozitiva emfazo kulminis en mesaĝo al la 69-a Brita Kongreso de Esperanto, en kiu ŝi deklaris ia: „Komunikado dependas aŭ de reciproka interkompreno de niaj lingvoj aŭ de la posedo de komuna lingvo. Lingvo estas nun la plej granda barilo kontraŭ komunikado kaj interkomprenado, dividante la mondon, kaj ĉiaj kaj ĉiuj penoj por superi ĝin meritas kuraĝigon. La paco, komerco, kulkturaj ligoj kaj tiom da aliaj aferoj dependas de nia kapablo povi paroli unu kun la alia.
Via kongreso havas la meritoplenan celon plibonigi internacian komprenadon per la forigo de lingvaj baroj, kaj mi bondeziras al vi en viaj diskutoj – Margaret Thatcher” - fino de la citaĵo.
Eblus enpensiĝi kiomgrade esperantistaj medioj progresis tiuperiode en la plibonigado de internacia komprenado per la forigo de lingvaj baroj. Sed eble ĉi-semajne pli adekvate estos fini nian renkontiĝon kun E-revuoj per la konfirmo de informiloj el tiuj lokoj, kie oni baze laboras por la esperantoparolanta komunumo kaj al la loka medio servante per la propra ekzemplo superi la mondajn komunikbarojn.
Do ni danke konfimas la ricevon de la februara „Informilo” de la E-Societo en Turku, kiu ĉi-semajnfine gastigos Vintrajn Tagojn de Esperanto-Asocio de Finnlando, kiuj estos dediĉitaj al „Esperantohistorio en la plej malnova urbo de Finnlando”.
Danke ni konfirmas ankaŭ la ricevon de la 1-a nunjara „Verda Saksofono”, kiu estas la informa folio por E-amikoj en Saksio kaj organo de Saksa E-Asocio. Ĉi-numere tiu dulingva periodaĵo al E-leganto liveras la unuan parton de la informoj pri vidindaĵoj de Dresdeno, interesajn informojn pri la lernejana konatiĝado kun la soraba lingvo kaj ampleksan portreton de Marianne Doerner, kun kiu ni konatiĝas per ŝia esperantista vivhistorio, kiun ŝi inaŭguris kiel sinjorino 50-jara kaj nun kun daŭra optimismo ŝi rerigardas sian vivon pli riĉan je 30-jara e-ista aktivado kaj kontaktoj.
Barbara PIETRZAK