• Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.03.06
  • 28.03.2006
La marta numero de LA ONDO DE ESPERANTO enhavas plurajn informojn pri eksteraj kontaktoj de esperantistoj. La numertemo fariĝis partopreno de internacilingvanoj en laboro de la sesa Monda Socia Forumo. Laŭ klarigo de la artikol-aŭtoro tiu ĉi iniciato kreiĝis kontraste al la Monda Ekonomia Forumo en Davos, „kiu ĉiujare kunvenigas nur potenculojn”, kaj ĝi estas „plurisma diverseca, nekonfesia, neregistara kaj nepartia spaco, kiu malcentre, rekte kunligas instancojn kaj movadojn engaĝiĝintajn en konkretaj agadoj el loka ĝis internacia niveloj, por konstui alian mondon”. En januaro okazis renkontiĝoj de Monda Socia Forumo en la malia Bamako kaj en la venezuela Caracas. En ambaŭ esperantistoj havis standojn kaj gvidis la informan laboron. Ambaŭfoje okazis ankaŭ iliaj publikaj elpaŝoj. En Bamako kvin afrikanoj kune kun Francois Simmonet okazigis esperantlingvan atelieron titolitan „Afriko kaj la mondo estas plurlingvaj. Kiom da lingvoj afrikanoj devas paroli?”, kiun oni poste tradukis en la francan kaj bambaran, do la lingvojn uzatajn en Malio. En Caracas antropologoj-lingvistoj, fratoj Jorge kaj Esteban Mosonyi prelegis pri detruaj minacoj kontraŭ la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj. Laŭ la iniciatinto de esperantista partopreno en MSF, José Antonio Vergara, ĝi fariĝis „nova, intelekte stimula sulko por fosi kaj semi la praktikan Zamenhofan idealon helpi la homojn interkomunikiĝi kaj refratiĝi”.
Dume Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en la universitato de Amsterdamo, partoprenis en la nomo de UEA eksterordinaran ĝeneralan asembleon de Eŭropa Lingva Konsilio. La konsilio estas „sendependa asocio, kiu celas plibonigi la konon de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropa Unio kaj pli vaste”, sekve ĝi taŭgas kiel agado-tereno por esperantista organizaĵo, tial UEA decidis partopreni en ĉiuj ĝiaj asembleoj pere de konstanta reprezentanto. La ONDO DE ESPERANTO publikigas ankaŭ tekston de dankletero, kiun Renato Corsetti ricevis responde al gratuloj senditaj al la reelektita ĝenerala UNESCO-sekretario, Koichiro Matsuura.
Antaŭ nelonge ni menciis en nia programo polajn partoprenintojn de la stafeto portanta olimpikan flamon al Torino. El la ONDO DE ESPERANTO oni povas ekscii, ke ankaŭ esperantistaro havis sian reprezentanton en ĉi tiu pac-ĉeno. Zef Jegard, kiu kuris kun la torĉo tra la franca urbo Grenoblo, estis distingita per tiu ĉi funkcio rezulte de Samsung-konkurso, en kiu oni agnoskis lian „biciklan ĉirkaŭiron de la mondo, kaj precipe la rekordon de Transeŭrazio, faritan en 2004” kaj eksplicite ankaŭ „lian praktikadon de la Internacia Lingvo Esperanto, kies interna ideo estas en harmonio kun la olimpika idealo”. Tiamaniere oni akcentis la kelkfacetan kongruecon de ambaŭ ideoj.
El la informa parto de la revuo menciindas ankaŭ noto pri kunlaboro de la ĝemelaj urboj Góra en Pollando kaj Herzberg en Germanio. Ankaŭ pri ĝi ni jam parolis en niaj programoj. Aktuale gelernantoj 12-16-jaraj el ambaŭ lokoj interŝanĝas leterojn kaj salutmesaĝojn por atingi komunikajn spertojn, kiuj ebligos al ili aŭguste komunan dusemajnan estadon en arbara lernejo apud Herzberg.
Krome la ONDO DE ESPERANTO enhavas ankaŭ polemikan artikolon de Walter Żelazny reage al la intervenoj de legantoj, post kiam li recenzis la broŝuron de Detlev Blanke, titolitan „Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”, kaj du beletraĵojn - klasikan „La grupfeino” de Julio Baĝy kaj tradukitan el la japana „La diulo” de Akutagawa Ryunosuke.
Informan karakteron havas la kroata TEMPO. Lige kun la jarfina Zamenhof-tago oni raportas pri la sukcesa lanĉo de „Zamenhof-Strato” de Roman Dobrzyński en Zagrebo, en kiu aranĝo partoprenis interalie la zagreba urbestro, Milan Bandić, kaj reprezentanto de la pola ambasadejo, Piotr Malinowski. La kovrilpaĝon de la samlibra slovena versio oni publikigas aliloke. Tio cetere ne estas la sola fotita librokovrilo en ĉi tiu numero. Alia devenas el anglalingva katalogo, prezentanta la kongresajn kapacitojn de Kroatio, kaj en ĝia centro videbliĝas la verda esperanta flago. Sugeston pri la urbokapablo gastigi la plej grandajn mondajn kongresojn oni faris, bildigante la malferman ceremonion de la zagreba UK en la 2001-a jaro.
Kroatio riĉiĝis pri stratnomo memoriganta elstaran esperantiston. En la urbo Varaždin oni honoris tiamaniere elstaran tradukiston kaj verkiston, Božidar Vančik, kaj la strattabulon povas nun rigardi ĉiuj legantoj de TEMPO. En la publicistaj kolumnoj de la sama revuo troviĝas traduko de la artikolo „Kroatio kaj Esperanto”, aperinta en la kroatlingva revuo Vijenac lige kun la ĵus menciita zagreba kongreso en la 2001-a jaro. La artikolo enhavas interalie polemikon kun du tipaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanton, el kiuj la unua estas tiu, ke ĝi strebas anstataŭigi naciajn lingvojn, kaj al alia, ke ĝi perdis la batalon kun la angla. La artikolo certe estas tradukebla alilingven kaj adaptebla por informi pri Esperanto en alilingvaj medioj. Aliloke Josip Pleadin rememorigas la vivkarieron de Dragutin Vranka, desegnisto, kiu post la dua mondmilito elmigris al Argentino. Kiel karikaturisto li kunlaboris interalie kun „La praktiko” kaj „Heroldo de Esperanto” kaj kelkaj el liaj humur-desegnaĵoj aperas ilustre al la teksto.
La KANCERKLINIKO estas kiel kutime mikspoto, en kiu ingrediencas politiko, literaturo, lingvaj temoj, bildstrioj kaj aliaĵoj. En ŝerca, fantaziplena teksto, baziĝanta sur historiaj realaĵoj, koncerne la tiel nomatan „Bŭabelan reĝlandon”, nobelan liberan bienon, kiu siatempe ĝuis absolutan suverenecon, Christian Lavarenne aŭ Christian la Unua, ŝpinas la planon transformi ĝin en centron de esperantista Eŭropo sub lia regno. Cetere dirite, komence de la XVII-a jarcento Henriko la Kvara antaŭvidis, ke Bourges, la ĉefurbo de tiu ĉi teritorio, fariĝos estonta konstanta sidejo de la „Ĝenerala Konsilio de la nacioj de la okcidenta parto de Eŭropo”, kiun fakton la aŭtoro citas por la kontento de eŭropemuloj.
Nikolao Günkel en sia lingvofelietono strebas plenigi la mankantan malon de ek- en Esperanto kaj tiucele li proponas enkonduki la prefikson „aŭs-”, kiel en „Lernolibron oni devas ne aŭslegi, sed aŭslerni”. Estas tamen malfacile diri, kiom serioze li traktas sian propran proponon.
Aliflanke tutcerte serioza estas la informo, ke en la honora komitato de la nunjara firenza UK-o aperis mondfama kantisto Andrea Bocelli, aliĝinta tiel al la iama prezidento de Italio, Francesco Cossiga, kaj iama ministro pri instruado, Tullio De Mauro.
Dum momento mi revenu ankoraŭ al lingvaj temoj, ĉar la 117-a numero de LA KANCERKLINIKO enhavas ampleksan recenzon pri „Konciza etimologia vortaro” far André Cherpillod. La pritaksanto Bjørn A. Bojesen, havas klare ambiguan rilaton al la verko. Laŭ lia opinio iusence oni povas nomi ĝin juvelo, ĉefe „pro la longega antaŭprilaborro de la verko, pro ĝia mirinda koncizeco, pro la zorge kreitaj literoj kaj ideogramoj kaj pro la ‘mediteraneaj’ konoj de la aŭtoro”. Aliflanke „la filologoj gardu sin de trofido, kaj kiu ne havas alternativan etimologian vortaron por ‘kruca kontrolado’, tiu riskas pluen-porti kun si la evidentajn misojn de Ĉerpillod, kiuj tute ne abundas, sed tamen tro multas por unusola recenzo”. Tial la vortaro ŝajnas al la recenzanto „kvazaŭ gemo, kiun la juvelisto forgesis poluri je unu el la flankoj”.
LA KANCERKLINIKO enhavas ankaŭ literaturaĵojn, inkluzive de Mallarmé-tradukoj fare de Kris Long kaj originalaj poemoj de Peter Browne. Ĝi enhavas ankaŭ faskon da aforismoj de Urszula Zybura, el kiuj mi elektis por vi tiun, kiu al mi plej plaĉis. Jen, do: „Li estis dononta sian kapon. Sed oni postulis ion pli konkretan”.
Certe konkreta estas la konstato, ke la trarigardo ĉi-loke finiĝas, kaj tial adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz.