• Trarigardo de la E-Gazetaro - 11.04.2006
  • Audio4.37 MB
  • 11.04.2006
Plimulto de niaj geaŭslkultantoj sendube jam ricevis la aprilan „Esperanto” revuon, kiu nin atingis nur antaŭ kelkaj tagoj. Pasintmarde pro evidenta kialo – nia naskiĝdatreveno, eĉ se ne rondcifera – la kadra programo ja estis ŝanĝita. Mi ĝojas tamen sendube, ke iom koincide ĝuste en tiu ĉi aprila numero aperas la eldiro publike prezentita – dum la solenaĵo inaŭguranta la 70-jariĝon de Radio Polonia - de la prezidanto de la publika Pola Radio pri la graveco de la esperantlingva redakcio en la poreksterlanda programo kaj ĝia informa rolo. La redakcion jam atingis diversaj reagoj, inkluzive de tiuj aŭskultantoj, kiuj la vorton „elito” perceptas kiel difinon negativan. Iom malprave, ĉar krom la menciitaj de prezidanto Siezieniewski „homoj ĉiuflanke edukitoj, homoj okupantaj tre altajn postenojn en siaj landoj”, tiun eliton konsistigas ĉiuj ĉi kiuj superis la kadron de individua obskureco kaj memkontentiĝo, kiuj pro la scivolo kontakti kaj kompreni homojn de aliaj nacioj, aliaj kontinentoj entreprenis la penon lerni la komunan lingvon, E-o. Malmultaj bedaŭras, plimulto verŝajne pretus samrezoni kun la esperantista kredkonfeso de Claude Piron – kiu en la samnumera „Esperanto” revuo skribis ia.: „povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio, te. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj, fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn direkto, sed [treege longperspektive] al io pli bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. [….] Tial, al mi ne tiom gravas la demando ĉu ni agu je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon, ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povas ne agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu, ĉu pro iu kompreno ĉe malsupro, ĉu pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro”…- fino de la citaĵo.
Diversmaniere ni tenas la lingvon viva. Iu el tiuj manieroj estas certigi la ĉiutagan lingvan medion por esperantistoj en la tuta mondo, kiuj vivas izolite aŭ kun sporadaj lingvokontaktoj. Sian kontribuon ĉi-koncerne alportas inter diversaj radiostacioj ankaŭ Radio 3ZZZ Melburno. Ĝi ekde la 1989-a jaro flegas la lingvon viva en la regiono de ĉi tiu urbo, sed nun dank’ al la modernaj amaskomunikiloj ĝi servas la tutmonda komunumo. Gratulon al niaj aŭstraliaj gekolegoj, pro ilia senĉesa, streĉa laboro, al kiu la aprila „Esperanto” revuo dediĉas apartan atenton. Sed E-o frontas defiojn diversajn. Tiujn en la scienteknika mondo eksplikas profesoro Amri Wandel, UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado. Ĉi-kampe li alvokas „daŭrigi kaj pli intensigi la verkadon de faka literaturo en Esperanto, ĉu originala ĉu tradukita kaj ĝisdatigi la fakan lingvon. Tre grava tasko – kiel li atentigas - estas publikigi tiujn entreprenojn sur la interreto, kaj por la propra utiligo en la E-komunumo kaj por ekstera informado. Interne de la movado ni daŭrigu la popularigon de profesiaj kaj sciencpopularaj prelegoj en niaj kongresoj kaj kunvenoj. Ekster la movado ni provu informi kaj kunlabori kun ne-Esperantaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj pri faka kaj scienca agado kaj alta edukado”, alvokas en sia artikolo profesoro Wandel. Samtempe li prave atentigas, ke en la lastaj jaroj tamen pli kaj pli videblas, ke E-o progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. Kontribuas al tio ia. IKU-sesioj, aktivadoj de AIS, sciencteknika artikolaro en Vikepedio, Sciencteknika E-Bilioteko de Eventoj.
Antaŭ ol formeti la aprilan „Esperanto” revuon, kiu riĉas – kiel kutime - per informoj, recenzoj ni nepre atentigu pri laŭvica kontribuo proksimiganta la nunjaran kongreslandon kaj urbon. Ĉi-numere temas pri ampleksa artikolo de Carlo Sarandrea kaj Silvia Garnero pri la itala literaturo. Alia nepre konsultinda kontribuo estas la prelego de Johano Rapley dum la aŭtuna Malferma Tago en la CO de UEA pri - se eblas tiel diri - pradomo de la rotterdama UEA-sidejo. Estas interese sekvi multajn historiajn nuancojn ligitajn kun la domo en Heronsgate, kun kiu ligiĝas ankaŭ multaj momentoj el la privata vivo de la aŭtoro, ja vaste konata esperantisto.
Jam antaŭ kelkaj tagoj atingis nin la unua nunjara numero de „Internacia Pedagogia Revuo”. Kvankam ĝi daŭre estas informa kaj organiza organo de ILEI [Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj], ĝi aspiras iĝi periodaĵo en pli signifa grado scienca, ĉar kiel eksplikas la estraro de ILEI –„pedagogoj, esperantistoj, precipe esperantistaj lingvopedagogoj ne havas strikte sciencan E-revuon. „Krom organizaj kaj movadaj informoj ili bezonas ankaŭ kvalitan fakan materialon”. Ekde la nuna jaro al „IPR” akompanas 17 personoj el diversaj fakoj tuŝantaj la agadkampon de ILEI, formante ĝian Sciencan Komitaton. Ilia tasko estas kontrollegi la fakajn artikolojn por altigi la kvaliton kaj la prestiĝon de la revuo. Estas afero senduba, ke tiun ĝi prestiĝon „IPR” jam ĝuas kaj inter E-instruantoj kaj inter E-instruistoj. Ĉi-numere fakte aparte elstaras la artikolo de Duncan Charters, la prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, kiu retrorigardante al la usonaj spertoj, kaj referencante al la eŭropaj normoj levas la problemon – jam foj-foje aluditan en „IPR” - de la instruado de Esperanto kaj ekzamenado de ĝiaj konoj laŭ nomroj ĝenerale akceptitaj.
Tial Duncan Charters atentigas, ke: „La nova Internacia Ekzamena Komisiono kies mandato komenciĝos dum venonta somero certe havos la taskon ekzameni kaj evoluigi kunlabore kun ILEI kaj UEA novajn direktojn por ekzamenado. Tiuj povos inkluzivi la uzadon de teknologiaj rimedoj por faciligi la ekzamenadon de individuoj kaj klasgrupoj en ĉiuj mondpartoj. Duflanka agado estas antaŭvidebla: unuflanke subteno de institucioj, lernejoj, programoj, organizoj, kiuj deziras proponi ekzamenojn konformiĝantajn al la akceptitaj normoj en sia teritorio. Aliflanke pri tio, ke necesas por ILEI plene internacia strukturo, kiu ne baziĝu nur sur eŭropa kriterio, kiam ekzistas aliloke normoj sisteme ellaboritaj kaj egale konsiderindaj estas dezirinda la kreo de sistemo aŭtonomia, tamen adaptebla al la jam akceptitaj regionaj normoj”. Sekve Duncan Charters konklkudas: „trejnado de instruistoj de E-o lastatempe notinde pliampleksiĝis kaj ĝi okazas ofte kaj diversloke dum tipa jaro. La impeto trejni gejunulojn por instrui la lingvon rezultigis la eldonon de la Manlibro [pri la Instruado de Esperanto]... La nuna evoluo kondukas al renovigo de la originala ideo de aparta Ekzameno pri Instrukapablo, kiu nepre ekzamenos kandidatojn pri iliaj scioj rilate la normojn kaj kriteriojn, kiuj gvidas lernoprogramojn en la diversaj mondpaprtoj. La apliko de tiuj kriterioj por individuoj ne lernantaj en klasoj daŭre pligraviĝas, aparte kiam multaj eklernas la lingvon rete kaj hejmlernado fariĝas pli atentinda en diversaj mondpartoj. En tiu medio E-o havas apartajn avantaĝojn, ĉar individua lernado de lingvoj malofte sukcesis por la averaĝa lernanto. En tiu medio jam montriĝis, ke povos flori la lernado de nia lingvo, kaj ni konsciu, ke tie pli regos lernogvidantoj ol instruistoj, kiujn ni ne forgesu flegi dum ni prilaboros kaj realigos novan modelon por la lernado, instruado kaj ekzamenado de E-o” - fino de la citaĵo.
Krom tiu ĉi kerna artikolo la unua nunjara numero de „IPR” alportas buntan mozaikon de la diverslandaj aktivadoj de E-pedagogoj, informas pri internaciaj aranĝoj dum kiuj estis reprezentitaj esperantlingvaj instruistoj kaj anoncas sciencan simpozion dum la nunjara ILEI-konferenco. Notindas ampleksaj indeksoj koncerne la jarkolektojn de la revuo 2001-2005.
En en nia hodiaŭa trarigardo krom la ĉefa asocia revuo, grava faka periodaĵo ne manku periodaĵo, kiu spegulas lokajn aktivadojn, ja finfine el ili elkreskas la ceteraj. Ĵus atingis nin la unua numero de „Turanĝia Luko” la trimestra bulteno de espereantistaj amikoj el la franca Tours, kiuj lastjare solenis la 100-jariĝon de sia grupo. Detale kaj vigle pri la evento raportas konata franca esperantisto, Andreo Heroux. Verdire „Turanĝia Luko” ne estas la unua periodaĵo de la grupo. Pri tiuj kiuj ĝin antaŭis interese skribas Dominique Baron, dank’ al kiu ni ankaŭ ekscias, ke la fama pastro Emile Peltier, la patro de unu el la unuaj E-gazetoj „Espero Katolika” kies unua ekzemplero aperis en la 1903 jaro, ĝuste estis ligita kun la esperantistoj de Tours. Lia biografia noto estos daŭrigota venontnumere. Alloga konduko tra libroj de la grupa bilbioteko, genealogia arbo de Zamenhof-familio, paĝo kun cerbumigaj ludoj, anekdotoj, serĉoj, ba eĉ kuirrecepto, servitaj en plaĉa maniero tutcerte igos la bultenon de esperantistoj el Tours leginda periodaĵo ne sole por la grupanoj.
Fine ni konfirmu la lastan numeron de „Magdeburga Folio” – kun interesa retrorigardo al IF en Trier, raporto pri la turneado de Mikaelo Bronstein en Germanio kaj du amuzaj represoj - jen pri Printempo konsiderata laŭ la demandaj tabelvortoj, jen la alia enkondukanta en la misterojn ĵongli per kondicionalaj partcipoj.
Decas do fini per la espero renkontiĝi kun interesiĝuntoj pri nia laŭvica trarigardo jam post unu semajno.
Barbara PIETRZAK