• Trarigardo de la E-Gazetaro - 18.04.2006
  • Audio4.03 MB
  • 18.04.2006
Jam ne plenaj du monatoj dividas ĝis la 83-a Germana E-Kongreso, kaj povus ŝajni, ke simple temas pri laŭvica kongreso planita por la komenco de junio en Brunsviko. Sed tio malveras, ĉar tiu ĉi kongreso omaĝas la 100-jariĝon de la organizita germana E-movado. Ne mirige, ke la preparoj al ĝi speguliĝas riĉe en la unua nunjara “Esperanto aktuell”, kiu cetere venas en nova vesto kun koloraj kovriloj. La unua nunjara numero en la kunteksto de sia 100-jara jubileo de la germana E-movado publikigas ne sole aktualajn informojn lige kun tiu ĉi kongreso, sed krome germanlingve ampleksan artikolon de Ulrich Lins pri Heinrich Arnhold, iu el la forgesitaj pioniroj de la E-movado. Multaj kontribuoj ĉi-numere estas nacilingvaj, kio tamen ne malebligas al tiuj, kiuj ne konas la germanan ricevi bildon pri la plej gravaj kaj interesaj e-istaj aktivadoj en Germanio. Sed tamen apartan atenton kaptas la vortoj de la nova redaktoro Alfred Schubert, kiuj povas roli kiel inspiraj por pli vasta komunumo, eĉ se li adresas ilin por la uzo kaj utilo de la germanlingva esperantistaro. Siajn ideojn li ŝpinas ĉirkaŭ eble ne tro populara, sed ja ankaŭ ne tute nekonata diraĵo, ke “La krizo estas ŝanco. Oni nur forprenu de la vorto la kroman guston de katastrofo”. La redaktoro de “Esperanto aktuell” ligas al siaj propraj spertoj kiel al la krizoj en la E-movado rilatis sin renkontitaj de li esperantistoj – jen olda en lando oriente de la iama fera kurteno kaj juna en lando okcidente de ĝi. Dum la orienta veterano plendis pri ŝancoj, kiujn esperantistoj malhavas la okcidenta junulo jam vidis grandajn ŝancojn por Esperanto. Kvankam miaopinie la redaktoro iom tro facilanime tiras el siaj spertoj la konkludon pri la influo de la socia sistemo al la pensmaniero de la homo – ĉar ekzemplojn kontraŭajn eblus facile trovi ambaŭflanke de ne plu ekzistanta kurteno, estas grave ke homoj – ankaŭ esperantistoj – vidu siajn ŝancojn en la ĉirkaŭanta mondo. Kaj prave Alfred Schubert atentigas, ke en la tutmondiĝanda mondo E-o enpenetras pli signife diversajn kampojn, menciante ia. komercon, universitatojn, politikon. Apud la tradicia movado – kies membroj celis envivigon de E-o kiel duan lingvon por ĉiuj, E-parolantaro fariĝis parto de vasta komunumo, en kiu plej diversaj homoj kaj plej diversaj organizoj volas atingi la plej diversajn celojn. Kaj kiel konkludas Alfred Schubert “tio signifas, ke E-o fariĝis vera lingvo, kiun la homoj aplikas sen demandi iun ajn ĉu ili rajtas aŭ ne. Esperanto vivas. Kaj por la E-parolantoj tio signifas, ke la eblecoj apliki la lingvon ege kreskis” – fino de la citaĵo.
Referencojn al tiu ĉi konstato de la nova redaktoro de “Esperanto aktuell” ni trovas en la felietono de Marek Blahuŝ en la unua nunjara numero de “Starto”, la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Li traktas en ĝi la raporton de Brita Konsilio el la mezo de februaro, kiu baziĝas sur la esploroj de brita lingvisto David Graddol. La plej grava lia konstato, cetere partopreninto de la vilna Nitobe-simpozio kaj membro de la redakta komitato de “Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado” estas – ni citas: “ke dum la nombro de homoj kapablaj paroli la anglan proksimiĝas al du miliardoj rapide malaperas tiu avantaĝo, de kiu antaŭe la britaj civitanoj pro la angla, kiel sia ŝtata lingvo, profitis. La unulingvaj britaj studentoj povas atendi malhelan estontecon – konstatas la raporto – ĉar la trejnitaj plurlingvaj junuloj el aliaj landoj posedas konkurencan avantaĝon super siaj britaj kolegoj en tutmondaj kompanioj kaj organizoj”. Kiel skribas Marek Blahuŝ “Post la unua raporto de la Eŭropa Komisiono pri multlingveco, kiu aperis pasintjare fine de novembro kaj klare asertis, ke “la angla ne sufiĉas”, la raporto de la Brita Konsilio fariĝis plia indikilo pri la fakto, ke la gravaj internaciaj asocioj nuntempe ekkonscias pri la neeltenebleco de la situacio, kiam en grupo de pluraj samrangaj ŝtatoj oni interkompreniĝas sole per la lingvo de unu el ili.” Sekve Marek Blahuŝ konkludas, ke “povas esti, ke nuntempe oni jam travivas komencon de tia periodo, dum kiu speciale senteble montriĝados la efemereco de monda hegemonio de unu nacia lingvo”. Li iom retorike alvokas, ke estus saĝe, se la esperantistoj klopodus nun profiti de tiu situacio kaj sukcesus proponi sian solvon, prefere ol nur atentdi ĝis ekregos la mondon – dum la sekva periodo alia nacia lingvo” – fino de la laŭvica citaĵo.
Nu, la bonvolema proponado ne multe helpas, eĉ se farata de individuo kun vastaj politikaj kontaktoj. Almenaŭ tion eblas konkludi el la publikigita samnumere prelego de eksa ĉeĥa ambasadoro en Aŭstralio, Jaroslav Suchanek, kiun li prezentis dum la lasta Nitobe simpozio. Kiel li konfesas liaj klopodoj lanĉi Esperanton en la ĉeha politika medio estis plene malsukcesaj kaj “en rifuzo de Esperanto ili estas unuiĝintaj, devene de dekstro aŭ maldekstro”. Sed el tiu ĉi prelego cetere ni ekscias pri iu konfidenca dokumento el la 1952-a jaro – ŝtata dokumento - kiu tute rekte rekomendis paligi la entuziasmon de esperantistoj por ilia lingvo pro la kreskanta rolo de la rusa. Tio verŝajne influis la staton de la ĉeĥa E-movado. Fine de sia prelego la aŭtoro rimarkas ŝancojn por Esperanto jen en Eŭropo jen en Ĉinio.
Sur la laŭvica paĝo “Starto” memorigas la septembran raporton de Francois Grin el la ĝeneva universitato laŭ komisio de la Alta Konsilio pri la ebloj de la komunikado en EU, en kiu la aŭtoro rekomendas Esperanton kiel la plej optimuman solvon.
La januara “Starto” evidente riĉas per multaj informoj ligitaj kun la esperantista aktivado, ne sole en Ĉeĥio. Ĝi ankaŭ memorigas, ke komence de la 2006-a jaro siajn vivjubileojn solenas kelkaj honoraj membroj de ĈEA kiel Karel Kraft, Zdeněk Pluhař, Vlastimil Kočvara, Miloslav Švaček jah Petro Chrdke.
Du el ili diverskuntekste aperas sur la paĝoj de la unua nunjara numero de “Starto”. Jen kovrilpaĝe, jen per aparta informo ni ekscias pri la marta prezento de la eldonejo Kava PECH en Spegula Kapelo en Klementinum en Prago. Petro Chrdle uzis la okazon kaj fokusigis la intereson al prezento de Esperanto pere de libroj rilatantaj al Esperanto, inter kiuj troviĝis ankaŭ la ĉeha versio de “La Zamenhofa Straro” de R. Dobrzyński. Parolante pri la alia jubileanta honora membro de ĈEA ni notu tre intresan artikolon de Karel Kraft pri Rudolf Štursa, kiu helpe de la falsitaj baptodokumentoj ebligis al pluraj ĉeĥoslovakaj judoj fuĝi por eviti la tragedion de la holokaŭsto.
Kun plezuro ni du lastajn pasintjarajn numerojn de “Nia Bulteno”, kiu estas Informa Bulteno de Portugala E-Asocio. Pro tiu prokrasto kompreneble plimulto de la kontribuoj referencas al eventoj jam okazintaj – eĉ se iuj ŝajnas sukcese evolui ankaŭ nunjare, kiel AKEL tio estas Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, pri kiu raportas Luis Ladeira. Ambaŭnumere portugalaj esperantistoj adiaŭas la forpasintajn esperantistojn, Ni trovas tie la nekrologon pri la forpasinta Fernando de Diego, kiun ni jam legis aliloke. Aŭtoras ĝin Gonçalo Neves. Sed la portugalaj esperantistoj suferis ankaŭ la forpason de sia veterana aktivulo Werther Sacramento, al kies memoro multan atenton kaj plurajn kontribuojn alportis la julia-decembra numero de la revuo de la portugalaj esperantistoj. Sed ne mankas informoj pri la aktivadoj de tiuj, kiuj daŭrigas plurkampajn aktivadojn – do eĉ se prokraste ni ricevas konfirmon, ke multo interesa okazas en Portugala E-movado, inkluzive ĝian junularon.
Denove ni povas premiere konfirmi iun el la lokaj revuoj. Dank’ al Ian MacDowall atingis nin la “La Blanka Rozo”, la kvaronjara revuo de Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside. Evidente dank’ al ĝi ni havas la bonŝancon ekscii maloftajn novaĵojn el esperantista Britujo, ekzemple pri tio, ke monatfine okazos la 87-a Brita Kongreso kun Attilio Orelana Rojas kiel ĝia ĉefgasto. Sed “La Blanka Roso” ankaŭ nekrologas kaj unuapaĝe adiaŭas la forpasintan aktivulon – sed ja ankaŭ nian fidelan aŭskultanton, Bruno Najbaro. Bruno Najbaro dank’ al Esperanto ricevis eksterordinaran ŝanĉon en sia vivo kaj por Esperanto li aktivis dum pli ol 40 jaroj. Pri lia biografio ni legas unuapaĝe de ĉi tiu bulteno. Sed Bruno Najbaro ne nur popularigos, sed ankaŭ kontribuis al la riĉigo de la E-literaturo. Ĉi-numere omaĝante lin oni komencis prezenti epizodojn el lia traduko. Temas pri tre fama – kaj iam mia ŝatata romano de Emily Broente “Taŭzitaj Altaĵoj”.
Barbara PIETRZAK