• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 23.09.2003
Jam de kelkaj semajnoj aŭdiĝas en niaj elsendoj la retrorigardaj raportoj pri la 88 UK. Lastlunde atingis nin la elektronika versio de „Esperanto-Revuo”, tutece dediĉita al la kongreso, ĉefloke kun la parolado - prezentita en „Malferme” – de la speciala gasto de la Solena Inaŭguro, profesoro Charles Durant. Do denove dank’ al la raportoj kaj pluraj fotoj reviviĝas la someraj travivaĵoj.
La somero finiĝis hodiaŭ, kaj mi interparolante siatempe kun la redaktoro de la sveda „La Espero” ja promesis referenci al la somera numero, kiun ĉiu kongresano de la 88 UK trovis en siaj kongresmaterialoj. Do eble ni faru tion komence de la nuna trarigardo. Evidente jam rekte dum la kongrestagoj iuj informoj estis utilaj – ekzemple la ĝeneralaj faktoj pri Svedio, konatiĝo kun konataj svedoj aŭ pritrakto de la sveda klimato, kiu dum la kongrestagoj vere favoris nin krom iuj pluvaj/pluvetaj esceptoj. Nun – kiel ni legas – „ekde la fino de septembro la temperaturo rapide malkreskas kaj meze de oktobro jam estas vintro kun averaĝa temperaturo sub nul en la norokcidenta Laponio”. Tiun rapidan malkreskon de la temperaturo oni prognozas en la tuta preskaŭ Europo, sed evidente ne la jarsezona ŝanĝo kaptu nian atenton. Tutcerte enviindaj estas la instrusukcesoj de svedaj esperantistoj kaj tiurilate ni ricevas interesajn kontribuojn pri la servoj de la E-domo, sed ankaŭ pri la ne plu funkciantaj E-kursoj en Karskoga. Multan lokon en la sveda „La Espero” okupas literaturo: jen kovrilpaĝa reklamo pri aktualaj eldonaĵoj de Eldona Societo Esperanto, fieranta pri la 85-jara tradicio, pluraj recenzoj ene de la numero, novelo tradukita fare de Sten Johansson el la sveda de nuntempe verkanta gotenburga ĵurnalistino, nu kaj fragmente sveda klasikaĵo en la tradukto de la sama Sten Johansson. Evidente temas pri „Mirinda vojaĝo” de Selma Lagerlöf. Sten Johansson al la numero kontribuas krome per la eseo, per kiu li gajnis la unuan lokon en la Belartaj Konkursoj de UEA – 2000. „Kiel legi – ĉu legi – Stellen Engholm?” estis verkita lige kun la 100-jariĝo de la e-verkisto, kies „nomo – kiel enkonduke skribas Johansson - en la 1930 aperis subite kaj brile kiel fulmo en la tiam ankoraŭ malriĉa E-literaturo, el la „mezo de nenie” en la svedaj arbaroj kaj hodiaŭ vekas nur ŝultrolevon aŭ oscedon”. Ĉu tiel estas? 4 libroj de tiu sveda e-literaturisto, certe iom forgestita estas ja nun tute facile legeblaj pere de la elektronika librejo, prizorgata de Franko Luin.
La portretojn de la finnaj gajnintoj de la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj, enhavas la ĵus veninta aŭtuna numero de la kluba gazeto el Tampere „Vekilo”. Temas pri Anja Karkiaianen, kiu gajnis la unuan kaj la duan premiojn en la poezia branĉo kaj Jukka Pietiläinen, kiu akiris la 2-an premion en la esea branĉo pro trakto de la temo „Esperanto literaturo post la jaro 1975”. Sed eĉ en tiu relative modesta – laŭaspekte, sed ĉiam riĉenhava - kluba revueto literatur-rilataj felietonoj ne forestas – jen traduko de legendo pri punto el la Antverpeno, jen la artikolo dediĉita al naturamiko kaj verkisto Yrjö Kokko. Evidente la plej kortuŝa mi trovas tre personan recenzon de Jorma Ahomaki pri la „La Zamenhof-strato”. La recenzotitolo „Varsovio – la naskiĝurbo de Esperanto”, kiun sloganon longe ni uzis kiel la elsendo-signalon aparte emfazas Varsovi-amon de nia longjara e-aŭskultanto. Permesu, ke mi iom citu el la menciita recenzo: „Ĉie en mia laborĉambro kuŝas libroj pri Varsovio. Ili estas diverslingvaj: finnaj, svedaj, anglaj kaj Esperantaj. La plej freŝaj estas tiuj ĉi du: Władysław Szpilmann „The Pianist”, paperback edition, Londono 2002 kaj Roman Dobrzyński: „La Zamenhof-strato”, Kaunas 2003. La Esperanto-Redakcio de Pola Radio jam dum jardekoj nutris mian scivolemon koncerne la ĉerfurbon de Pollando ĉe la rivero Vistulo. Fine de junio 2003 okazis mia 10-a vizito en la lulilo de la Internacia, Zamenhofa Lingvo en la urboparto Muranów, kiu iam formis la konatan judan kvartalon. La menciitaj du varsovianoj Szpilman kaj Dobrzyński malfrmas interesajn, iom esceptajn vidaĵojn al la pola metropolo, kiu similas Feniksobirdon. La menciitaj du libroj ofertas al siaj legantoj novajn perspektivojn kaj antaŭ ne nekontajn detalerojn pozitivajn” – fino de la citaĵo. Nu, mi ne scias kiom da personoj legis la biografian romanon de Szpilman „La Pianisto”. Mi scias, ke multaj esperantistoj, inkluzive de instruistoj en diversaj landoj kun siaj lernantoj rigardis la filmon por sekve ĝin diskuti. „La Zamenhof-strato” furoris en Gotenburgo, kaj mi certas, ke nun ĝi vekas legemon de multaj aliaj esperanto-lingvuloj.
Pasintjare pasis la centa datreveno de alia Zamenhof-familiano, verdire familianino, Lidia Zamenhof. En la plej nova numero de „Israela Esperantisto” ni trovas la porokaze verkitajn liniojn pri ŝi el sub la plumo de Zofia Banet-Fornal. Ĉi-foje nia konata pollandanino koncentriĝas pri ŝiaj esperantlingvaj tradukoj el la pola, atentigante, ke Lidia Zamenhof estis bonega konanto kaj ŝatanto de la pola literaturo, kiu jam kiel 14-jarulino pretigis iujn tradukojn el la pola, sed kiu ja aparte famiĝis en la E-komunumo, kiel tradukintino de „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henrk Sienkiewicz, kiun esperantlinge ŝi publikigis en la 1933.
Sed la priparolata numero de „Israela Esperantisto” referencas al la historio diversfacete. Ankaŭ skribante pri la tragike pereinta israela komonaŭto Ilan Ramon, talenta piloto en la israela aviado, kiu troviĝis kiel stabano en la usona kosmoŝipo „Columbia”. Lia edzino iun tagon dediĉis al li – kiam li troviĝis en la kosma spaco - lian ŝatatan kanton de israela poetino Raĥel „Ĉu vi aŭdas mian voĉon, mia malproksimulo?” Evidentiĝas, ke Raĥel - rekonita neoficiala nacia poetino de Israelo - estis ankaŭ esperantistino. Pri ŝi kaj ŝia esperantista amanto, Miĥael Berstejn skribas la redaktoro de „Israela Esperantisto” Doron Modan. Sed certe apartan emfazon havas tiu kanto, iam ege populara, cetere verkita nelonge antaŭ la morto de la poetino kaj sekve plurfoje reaŭdigita en Israelo post la morto de israela kosmonaŭto, en kiu la vortoj: „Mia lasta tago estas eble proksima, jam proksimas la tago de l’ adiaŭaj larmoj. Mi atendas vin ĝis estingiĝos mia vivo…” sonas kvazaŭ profete. Cetere en tiu ĉi numero de „Israela Esperantisto” ni trovas la informon, ke la pereinta israela kosmonaŭto estis kuzo de esperantisto Josua Tilleman. Li mem ankaŭ kontribuas al la numero. Ne, ne literature! Ĉefe pripensante la estontecon de E-o en Israelo. Lia konkludo reage je ignoro de Esperanto en Israelo koncernas la neceson taŭge reklami la lingvon. „En la nuna tempo, eĉ se oni, prave abomenas reklamojn, reklamado estas esenca parto de nia vivo, kaj se ni ne sukcesas reklami E-on, unuavice pro manko de mono ni kvazaŭ ne ekzistas”. Nu, tiu opiniesprimo estas kvazaŭ respondo al tiuj, kiuj diversloke pridubas la sencon de la granda gazetara kampanjo, kiu ruliĝis tra kelkaj okcidentaj landoj, dank’ al la senavara sponsorado de reklamartikoloj fare de Etso Miyoshi. Ili jam alportis – eble ne tuj mezureblajn efikojn. Sed aliflanke evidente la problemo konsistas en tio, ke por ke reklamo efiku, ĝi devas esti plurfoje ripetita. Sed jen laŭvicaj kontribuoj al la aŭgusta numero de „Israela Esperantisto”. Ĝi liveras laŭvicajn raportojn kaj informojn pri la vigliĝanta E-movado en tiu ĉi lando: kiel la sukcesa komuna israela esperantista semajnfino, KD kun hebrealingva kurso de Esperanto eldonita de Gian Piero Savio, diverslokaj, ankaŭ retaj kursoj. Kortuŝas la nekrologa rememoro pri la forpasinta konata israela esperantistino, kun polaj radikoj Ilana Maschler. Denove ne mankas striktaj literaturaĵoj, kiel la ĉarma tradukaĵo de rakonto de Martin Buber „Kial la Justulo ridis”, aŭ franclingvaj erotikaĵoj de Puŝkin, nu kaj klasikaĵo de antau 2 mil jaroj „Misnao”.
Barbara Pietrzak