Jam semajnkomence venis la PDF-formata numero de “Esperanto” revuo, kion ni konfirmas – ĉar ĝi certe atingis aliajn adresojn - kaj pri tio ni atentigas tiujn, kiuj ŝatus ĝin legi kiel la unuaj. Ni, en nia trarigardo iom atendos por ĝin foliumi paperforme. Tutcerte tamen mi ne surprizos tiujn, kiuj fidelas al niaj trarigardoj, ke presforme atingis nin jam la maja numero de la japana periodaĵo “La Movado”. Celante ĉefe legantojn de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj ĝi ĉefparte estas japanlingva, kvankam ĉiumonate ankaŭ la alilandaj esperantistoj havas la ŝancon jen konatiĝi kun iu malnova legendo, aŭ kun specife japanaj tankaoj, jen legi laŭvicajn fragmentojn de la Laulum-a “Vortaro por Lernantoj”, kiu amuzmaniere helpas parkerigi E-vortojn, aŭ eĉ iom amuziĝi helpe de krucenigmoj kaj aliaj kaprompaĵoj. Sed ĉiu numero de “La Movado” ankaŭ ebligas per la japana rigardo rimarki iujn tieajn sociajn fenomenojn, kiu ja ofte estas komunaj, sed alprenas apartan guston dank’ al tiu japaneska rigardo. En la maja numero Aikawa Setuko klarigas la problemojn ĉirkaŭ la tronheredado en la japana imperiestra familio, pri kio - mi certas - ĉiuj aŭskultantoj ekster Japanio ankaŭ scias pro la transpresoj kaj informoj de la propraj amaskomunikiloj. La aŭtorino aludas al la diskutoj en Japanio, kiel ebligi transpreni tenoo-postenon al ino, al la demokrataj rajtoj – kiujn ŝajne pro la firma tradicio membroj de la imperiestra familio estas senigitaj. Ŝi skribas ankaŭ kiel nun la diskutoj paliĝis lige kun la espero, ke tradicia vira ido naskiĝos en la familio de la dua filo de la tenoo Akihito. Certe temas pri interesa demando por japanoj, kaj certe por aliaj, kiuj interesiĝas pri ĉi tiu fora lando. Unu monaton pli frue NAKATU Masanori traktis temon pli familiaran al ĉiuj, nome la trafikkulturon de la stirantoj kaj ŝajnas, ke trafikpekoj de japanoj aŭtistoj ne multe diferencas disde tiuj, kiujn oni notas en aliaj landoj.
Nu, evidente por scii ĉion ĉi, necesas havi la alireblecon al la informfontoj kaj ĉi-koncerne tutcerte esperantistoj estas favorataj. Sed ja ne eblas kontesti, ke tiujn favorojn ĝuas nun – dank’ al la lastatempa teknologia evoluo ĉiuj ĉi, kiuj disponas pri interretaj ligoj, kaj ja tiuj multiĝas en la tuta mondo. Certan aspekton de la avantaĝoj ligitaj kun tio, sed ja ankaŭ de malavantaĝoj konsideris en sia enkonduka felietono Stefan Maul en la marta numero de “Monato”. Reta demokratio, kiel li difinas la fenomenon – ebligas ke nedezirindaj informoj atingu eĉ civitanojn en diktaturaj ŝtatoj. Marĝene evidente aperas la demando pri neceso de certa “cenzuro” eĉ en plej liberaj socioj por ekzemple protekti infanojn kontraŭ pornografiaj enhavoj. Sed Stefan Maul samfelietone sciigas, ke la plej potenca serĉoservo, alivorte Guglo koncedis al la ĉina registaro cenzuri enhavojn, tiel ke iuj ne atingas la ĉinajn retuzantojn. La aŭtoro levas la demandon, ĉu lia felietono troviĝos en la reta versio de la revuo? Min tutcerte pli interesas ĉu efektive ni frontas la ekzemplon de la cenzurado de la liverataj interrete informoj. Aliflanke ne eblas kontesti la fakton, ke senbrida liverado de ĉiuj ajn informoj [ekzemple pornografiaj ĝuste] devas elvoki kontraŭstaron.
Sed ni flankenmetu la konsiderojn pri la misuzoj de libera informperado, donante la atenton al ilia pozitiva efekto. Verdire la tuta aprila numero de “La Revuo Orienta” estas dediĉita al tiu fenomeno, kiu estis difinita “Internacia interfluo per Esperanto”. Aparta ĉi-monate revuo de japanaj esperantistoj atentigas kaj ekzempligas tiun aspekton de la interfluado, kiu ne limiĝas sole al kontaktoj inter esperantistoj, sed ankaŭ envolvas kontaktojn inter la ĝemelaj urboj. Ne eblas miri do, ke la numeron malfermas ĉi-tema felietono de Wu Guojiang, UEA-komisiito pri la projekto de Ĝemelaj Urboj, kio atestas pri la atento, kiun donas UEA al tiu ĉi fenomeno. La aŭtoro prezentas historian retroigardon, atentigante pri la spronaj ĉi-rilate 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam esperanto aparte meritiĝis por lanĉi ĝemelajn rilatojn ekzemple inter la itala Massa kaj la germana Bad Kissingen, la japana Kameoka kaj la aŭstra Knittelfeld – ĉi kaze en la oficiala dokumento uzinte krom la japana kaj la germana ankaŭ esperanton. La aŭtoro gvidas nin ĝis la lasta periodo, en kiu dank’ al esperanto tiuj ĝemelurbaj kontaktoj daŭre evoluas, foj-foje alprenante apartan formon, kiel inter la germana Herzberg kaj la pola Góra. Nome ties urbestroj alprenis strategian decidon uzi E-on kiel pontlingvon inter ambaŭ urboj por vigiligi la urbopartnerecon kaj redukti la komunikbarojn. Tiun artikolon de la ĝemelurba komisiito de UEA en la aprila “La revuo Orienta” sekvas vico da artikoloj, kiuj laŭ konkretaj ekzemploj prokismigas kontaktojn, kiujn evuluigis kaj kiujn tenas esperantistoj el diversaj japanaj urboj. Do unue NATAKU Masanori skribas pri la historio kaj la nuno de la ĝemelaj kontaktoj inter la japana Takatuki kaj la ĉina Changzhou, kiu praktike koncernis kontaktojn inter la loka japana E-societo kaj ĉina lernejo en la ĝemela urbo, kie oni instruas E-on. ITABAŜI Micuko rakontis, kiel utiliginte la Semajnon de Internacia Amikeco Jokohama Esperanto-Rondo kontaktis ĉiun municipon de amikaj urboj de Jokohamo kaj pri sekvintaj el tio kontaktoj kun esperantistoj el Odesso, el Liono. NAKAMITI Tamihiro el Kobe felietonas pri kontaktoj kun esperantistoj el la aŭstralia ĝemelurbo Brisbano kaj el la ĉina Tianĝino. Sed evidentiĝas, ke tiu internacia kunlaborado kaj kontaktado pere de esperanto ne limiĝas sole al ĝemelurbaj kontaktoj. Ĉi-numere la revuo de Japana E-Instituto prezentas la fruktojn de la laŭvica kampanjo organizita de s-ino OSIOKA. Dank’ al ĝi ŝi povis denove dum la nunjara kunveno de japanaj virinaj organizoj, en la gubernio Hiroŝimo, dediĉita al progreso de virinaj vivkondiĉoj – ĉi-jare specife paco kaj virina egalrajteco - publike prezenti solidarecajn mesaĝojn al la Komitato de la Tago, kiuj venis - pere de esperanto - el dek kelkaj landoj. Ne malpli interesa estas la raporto pri interŝanĝo de bildoj kaj ekspozicioj iniciatita de esperantistoj inter la japana Toyota kaj la uzbekia Samarkando. Verdire, aparte riĉa laŭenhave estas tiu ĉi aprila revuo de la japanaj esperantistoj, ĉar krom tiuj ĉi riĉaj kaj variaj temoj ligitaj kun la ĉeftemo de la numero, ni trovas la tradiciajn kontribuojn. En la “Monata Podieto”, ĝia aŭtoro atentigas pri graveco de la konscia spirado, dum la rubriko prezentanta diversajn japanajn guberniojn kondukas nin al Mijazaki. Multas aliaj kontribuoj – jen organizaj informoj de JEI, jen impresoj pri la nunjara Aŭstralia E-Somera Kursaro, jen veterana rememoro. Ĉiam pli ofte eĉ komplete japanaj artikoloj ricevas almenaŭ unufrazan e-resumon, kio ebligas enrigardi la variecon de la traktataj temoj. Kompreneble ni ne forgesu pri la informa efiko de fotokroniko. Ĉi-numere dank’ al ĝi ni konatiĝas kvazaŭ persone kun la ilustranto de la revukovriloj, jen kun lernantinoj de s-ino HARADA Husako, jen ni vidas KKS-on dum la kunsido de la jokohama LKK, jen ni trovas fotopridokumenton de la laŭvica vizito de Andriej Korobeinikov en Japanio.
Kiel mi menciis la aprila temo de la Monata Podieto en la japana revuo estas dediĉita al la sanproblemoj, nome emerita doktoro KAWANISI Teturo dividas siajn rimarkojn pri “konscia spirado de aero por plibonigi sanstaton”. Al la problemoj de nia sano sian martan numeron preskaŭ tutece dediĉas la kanada gazeteto por Esperantistoj en Novskotio. Ĝi prezentas ampleksan artikolon de Joel Brozovsky pri “Bona sano per energispegulo”. Temas pri fenomeno el la kampo de paramedicino, en kiu oni utiligas la kapablon mense influi materion, konsiderante ke ĉiu organismo enhavas precizan planon pri sia perfekta funkciado. La aŭtoro deklaras la pretecon angle aŭ esperante liveri pli da informoj, ni pro spacomanko trakti tiun ĉi specifan temon nur pri ĝi informas. Sed iu ĝenerala ideo universale gravas, aparte koncerne la eŭropan-amerikan socion. Ni pensu pli pri nia sano ol pri malsano, kaj povas esti malsanoj ne tiom invademe sin trudos.
Belaj printempaj tagoj, kiuj venis al Pollando – spronos nin al tio tutcerte. La pozitiva emfazo de tiu ĉi ideoj spronu al sanogardo ĉiujn niajn geaŭskultantojn, kie ajn atingas ili nia voĉo.
Barbara PIETRZAK