• Trarigardo de la E-Gazetaro - 02.05.2006
  • Audio3.7 MB
  • 02.05.2006
Estas afero senduba, ke ĉiam pli kaj pli nian atenton kaptos informoj ligitaj kun la aktivadoj de italaj esperantistoj en la evidenta kunteksto de la grandpaŝe proksimiĝanta florenca UK. Lastsemajnfine ĝuste en la kongresurbo disvolviĝis lingva kaj trejna seminario, kies duan segmenton gvidis KKS, Clay Magalhaes. Tion ni ekscias el la unua nunjara numero de “L’esperanto”, la revuo de itala E-Federacio, kiu tamen nian redakcion atingis nur antaŭnelonge. Ĝi ne sole venas en nova grafika vesto, sed ankaŭ kun kelkaj novaĵoj, kiel tiu ke malgraŭ la sama nombro de la paĝoj jare ĝi fariĝas periodaĵo dumonata, ke la redaktoro, Pier Luigi Cinquantini klopodos multigi la esperantlingvajn artikolojn, sed ĉiukaze laŭeble multaj itallingvaj havos e-resumojn. Mi mem pro la itallingvaj artikoloj ne plendas, ĉar ilin sen granda peno mi komprenas – sed evidente ne ĉiuj povas tiel ĝui la nacilingvan enhavon. En la numero – verdire preskaŭ lastpaĝe legeblas la protesto de iu leganto, kiu deklaras la malabonon de la revuo, ĝuste pro ĝia unuflanke lingva vesto. Sed jam ĉi-numere – kiel deklaris enkonduke la redaktoro kelkaj itallingvaj artikoloj ricevis la esperantlingvan resumon, kiel tiu pri la lingva politiko en Italio, pri la atribuitaj pasintjare “Premioj Zamenhof kaj Stoppoloni”, pri tio, kio estas UK. Verŝajne en la E-komunumo ekzistas neniu, kiu ne sciis, kio estas UK-fenomeno – escepte de la apenaŭaj komencantoj. Kompreneble estas io alia scii, la alia afero deziri la personan partoprenon en tiu ĉi grandioza jara asembleo. Kiel la ambasadoro de la 91-a UK en Florenco la prezidanto de LKK, sed ja ankaŭ la prezidanto de Itala E-Federacio, Aldo Grassini varbis por la kongreso en…. Japanio. Pri tio li informas en sia raporto pri tio “En Tokio por Florenco”. Akompanas ĝin la foto de la prezidanto de IEF kaj la nunjara LKK en la japana tradicia kostumo. Marĝene, pli da fotoj en ĉiu revunumero, estas laŭvica novaĵo, kiu deklaras la redaktoro. Aldo Grassini ne ŝparas afablajn dankvortojn laŭ la adreso de la japanaj gastigantoj, sed ankaŭ malkaŝas, ke ne sole la nunjara UK estis la temo de liaj prelegoj. Dum sia dektaga vizito li ankaŭ gvidis konversaciajn kursojn, partoprenis en kvar universitataj seminarioj kaj ĉeestis kunvenon de Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj. En tiu nov-vesta “L’esperanto” krom la florenca UK, sed ja konekse kun ĝi, ni ricevas kelkajn pliajn detalojn pri Prato – la loko de la nunjara Infana Kongreso. Pri la aranĝo kaj pri la urbo interese felietonas la kongreset-respondeculo, Leonardo Pampolini. La revuo de italaj esperantistoj riĉas per informoj, kiuj atestas pri ilia vigla vivo, eĉ se iuj informoj ne ricevis miaopinie sufiĉan eĥon en la E-komunumo, kiel la 100-jariĝo de la E-Grupo en Romo kaj lige kun tiu jubileo organizita lingva seminario. Pri ankoraŭ iu temo traktita en la unua nunjara numero de “L’Esperanto” mi ŝatus hodiaŭ aparte atentigi, nome la opiniinterŝanĝo pri la demando, ĉu esperanto estas lingvo de paco. Unuflanke Aldo Grassini responde al la interveno de iu el esperantistoj itale subtrekas, ke Esperanto ne estas sole la lingvo, kaj la fenomeno e-o entute estas ligita kun valoroj kulturaj proksimaj al milionoj da homoj. Aliflanke alia kontribuinto Luigi Tadolini referencas al iu el preskaŭ mitlimaj atestoj, al la atesto de Attilio Giovannini, itala soldato en Jugoslavio el la unuaj monatoj de la 2-a mondmilito, kiu nur pro la fakto esti esperantisto estis savita de la morto. Tutcerte kun interseo ni atendos la laŭvicajn numerojn dela novvesta kaj novkonceptita revuo de italaj esperantistoj, sed verdire en nia nunsemajna trarigardo ni ne adiaŭas la redaktoron de “L’esperanto”, nek la prezidanton de IEF.
Ĉio ĉi pro kaj dank’ al la du unuaj nunjaraj numeroj de “Komencanto” internacia revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Nome kaj Aldo Grassini kaj Pier Luigi Cinquantini estas la herooj jen de la unua, respektive la dua numero de la periodaĵo venanta el Rusujo, kiuj dividas kun la legantoj siajn rememorojn kiel komenciĝis ilia aventuro kun Esperanto. Kaj se kutime tiuj rememoroj enhavas foj-foje komunajn, karakterizajn referencojn ĉiu estas bildo pri unika sperto, kiel unika estas ĉies unuopa vivo. Ĉiukaze estas agrable scii iom pli pri personoj, verŝajne de multaj renkontotaj kadre de la florenca Universala Kongreso. Cetere ne nur la rubrikro “kiel tio komenciĝis” estas la okazo konatiĝi kun interesaj personoj. Ekzemple ĝuste en la unua nunjara numero de “Komencanto” ni trovas ampleksan interparolon kun bandano de la trupo “Aspiro”, kiu konsistas el personoj venintaj, nur relative antaŭnelonge el Rusujo kaj Ukrainujo al Germanio, kie ili konatiĝis kun Esperanto kaj nun estas esperantistoj kaj kantas esperante.
La unuaj numeroj jare kutime inklinas al bondezirdeklaro. En la 1-a numero de Komencanto ni legas plenmanon de tiuj, kiujn adresis al la revuo multaj konataj figuroj de la E-movado, kiel Renato Corsetti, Osmo Buller, Mikaelo Bronstejn, Boris Kolker, Sylla Chaves, Paul Gubbins, Anatolij Ionesov, Baldur Ragnarsson, Roman Dobrzyński, Michel Duc Goninaz, Vladimir Samodaj. Kompreneble mi tre ĝojas kaj estas dankema, ke redaktoroj de “Komencanto” trovis ankaŭ lokon por mia bondeziro, kiu evidente celas same lingvokomentantojn kiel komencantajn aŭtorojn, ne laste ja la redaktorojn de la periodaĵo mem. Nome dank’ al la ideo de tiu ĉi unika periodaĵo ili al ĉiam pli multaj esperantistoj helpas superi la komencosojlojn. Kaj tio ja speguliĝas en la riĉa enhavo ankaŭ de la ĵus venintaj unuaj nunjaraj numeroj de la periodaĵo. Iujn kontribuojn verkis konataj aŭtoroj, aliaj venas de personoj malpli konataj en la e-ista komunumo. Ĝojigis min legi multajn kontribuojn el Rusujo kaj Belorusujo. Kun granda atento mi konstatas ankaŭ en ambaŭ numeroj plurajn kontribuojn el Japanio, eĉ el Jokohamo eblas do diri, ke pere de tiuj kontribuoj ni konatiĝas malrekte kun tiuj personoj, kiujn denove ni kun ĝojo ĉi-foje revidos dum la venontjara UK. Nu kompreneble iu el tiuj kontribuoj estas por mi aparte kortuŝa. Nome la artikolo de Aida Kiyoshi, kiu skribas pri la kontribuo al la komuna traduko de “Zamenhof-strato” kaj sekve vizito en Varsovio, inkluzive de nia redakcio. Krom interesaj artikoloj, poeziaĵoj, impresoj, amuzaj spritaĵoj, ne mankas recenzo, aparte taŭga en tiu ĉi periodaĵo. Tre interese pri sia lernolibro “Vojaĝo en Esperanto-Lando” skribas Catharine Boen. Leginte ŝian nomon tuj venis al mi la rememoro pri ŝia unua letero veninta al nia redakcio, letero, kiu estis iu el la taskoj de tiu ĉi unika lernolibro, ĉefe gvidlibro pri la E-kulturo. Nu, tiun rememoron sekvis tuj la alia pri persona renkontiĝo dum la bulonja solenaĵo de la 100-jariĝo. Tiu solenaĵo tre sukcese okazinta jam antaŭ unu jaro dank’ al Nordfracia E-Federacio nepre konduku nin al la lasta “Norda Gazeto”. Ni ne sukcesis konfirmi ĝian lastan nunjaran trioblan numeron. Dume ĝi riĉas per informoj pri diversflankaj aktivadoj de la nordfrancaj esperantistoj, sed en la unua nunjara numero ankaŭ multas raportoj. Ekzemple pri transformiĝoj en tiu iama karbobaseno de Francio rememore al la fakto, ke la lasta karbominejo ĉesis funkcii jam antaŭ 10 jaroj; ni konatiĝas ankaŭ kun la enhavo de prelegoj kun kiuj venis al la norda Francio esperantistaj gastoj – jen el Rusujo, jen el Afriko. Lastnumere “Norda Gazeto” aparte multan lokon dediĉas al E-amaskomunikiloj. En tiu kunteksto evidente mi aparte dankas pri atento donita al E-radiostacioj, inter kiuj informoj pluraj koncernas Polan Radion en E-o en ĝia nova kadra programo.
Barbara PIETRZAK