• Trarigardo de la E-Gazetaro - 09.05.2006
  • Audio4.02 MB
  • 12.05.2006
Jam antaŭ kelkaj tagoj venis speciala numero de “Ondo de Esperanto” dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. En tiun ĉi ĉeftemon enkondukas ampleksa artikolo de d-ro Detlev Blanke – kiu tre detale eksplikas, kio estas interlingvistiko kaj la rolon de esperanto en ĝi. Sekvas ĝin fragmanto el la teoria gramatiko de Esperanto, specife dediĉita al la principoj de la teoria priskibo de planlingvo, kiu venas el sub la plumo de profesoro Sergiej Kuznecow el la Moskva Ŝtata Universitato de Lomonosow. “La Ondo” aperigas krome artikolon de la prezidanto de la Akademio de Esperanto Geraldo Mattos pri gravega problemo, kiun konsistigas en esperanto participo, kaj Monika Molnar per sia imagita artikolo “esperanto el vidpunkto de occidentalisto” atentigas pri erarigaj argumentoj, kiuj alportas pli da malmutilo ol pozitiva mesaĝo, kiam oni rezonas pri planlingvoj.
Sed ni unuavice donu la atenton al la enkonduka artikolo de d-ro Blanke, en kiu la aŭtoro rezonante pri interlingvistiko kaj ĝia subbranĉo esperantologio reliefigas la bezonon de tiu ĉi sciencbranĉa evoluo por nia kleriĝo kaj por nia ekstera agado. Kvankam li iom amartone konstatas, ke en la esperantista komunumo la intereso pri la aktiva scienca laboro estas subevoluinta, kaj li ne rimarkas idealajn kondiĉojn por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Esperanta lingvo-komunumo – li ja ne prisilentas pozitivaĵojn jam ekzistantajn kaj aperantajn. Al ili li kalkulas kaj la agadojn de la budapeŝta univeritato, en la klerigado de diplomitaj instruistoj kaj la postdiplomajn interlingvistikajn studojn en la pola Poznano. D-ro Blanke ne sole analizas kaj kritikas, sed ankaŭ lanĉas kelkajn proponojn, inter kiuj troviĝas ankaŭ agadoj farendaj kaj fareblaj - ne sole dezirkarakteraj. Ni citu tre konkretan proponon: “En la nacia kadro necesas krei sciencajn societojn, organizaĵojn aŭ alispecajn instituciojn, kiuj kunigu la interlingvistike kaj esperantologie interesitajn homojn, stimulu ilin al faka laboro kaj donu eblecon por prezenti la rezultojn. Tiuj bone preparitj homoj ekagu en la scienca kaj universitata-instrua medio. Ili ja fariĝos tiuj, kiuj gravos en nia ekstera agado. Nome laŭ la aŭtoro “nur kleraj interlingvistoj kaj esperantologoj, kapablaj moviĝi en la scienca medio havas la ŝancojn publikigi fakartikolojn kaj faklibrojn en la neesperantista scienca medio kaj estas akceptataj kiel seriozaj partneroj. Ili laŭ Detlev Blanke estas aŭ estos tiuj, kiuj unuavicce estos konsultataj pri la rolo de Esperanto en kleriga sistemo aŭ apliko de ĝi en la ŝtataj kaj neŝtataj internaciaj organizoj. Temas do ke inter interlingvistoj estu laŭeble multaj tiuj, kiuj kompetentas pri la temo, ĉar “Se la lingvistoj restas malkleraj pri niaj temoj, iliaj ekspertizoj povas nur malutili”. Kvankam kiel dirite la maja numero de “La ondo de Esperanto” havas tiun ĉi specifan temon “Interlingvistiko kaj Esperantologio” ni ankaŭ trovas multajn aliajn legindaĵojn en la formo de raportoj, informoj, recenzoj. Cetere du el ĉi-lastaj, te. recenzoj rekte rilatas al la ĉeftemo de la numero. Ambaŭkaze temas pri eldonaĵoj de Kava-Pech: “Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj” kaj temas pri la tria numeron de “Esperantologio. Esperanto studies”.
La nunjara Esperantologia Konferenco - pri kio lakone en la maja “Esperanto” informas la nunjara respondeculo Bertilo Wennergren – traktos la temon “Esperantologio kaj la Interreto”. Tamen tutcerte almenaŭ marĝene de ĝi estos traktitaj aliaj demandoj ligitaj kun kelkajn ideoj, pri kiuj ni legis en “La ondo”, aparte en la artikolo de d-ro Blanke. La maja “Esperanto” kompreneble multe pli riĉe kaj diversfacete okupiĝas pri la proksimiĝanta UK en Florenco. Detalajn informojn pri loĝigo, mendado, kelkaj konstataj kongreseroj ni ricevas per la 3-a Kongresa Komuniko – kaj cetere ni kaptu la okazon por memorigi, ke nur ĝis la 12-a eblas favorpreze mendi la hotelojn. Ĉi-numere de Esperanto konstanta prikongrestrema aŭtoro Cartlo Sarandrea skrize proksimigas al ni la historion de la E-movado, kiu nun havas jam tian pozicion, ke por IEJ, kiu estas agnoskita itala kultura asocio italoj povas destini 5 promilojn de la siaj pagataj impostoj. La maja numero liveras la temojn de la nunjara oratora konkurso – inter kiuj iu tre proksimas al la kongrestemo, nome “kiel eduki al la daŭrigebla evoluo”. Pli amplekse al la kongrestemo rilatas la rezonadoj de Jose Antonio Vergara, kiuj aperas sub la titolo “Esperanto por daŭrigebla evoluo”. Daŭrigebla evoluo, do tia, kiu plenumas la bezonojn de la nuno sen limigi la ŝancon de estontaj generacioj plenumi la siajn. La plena formulo de la nunjara kongrestemo - kuntekste de la UNO-a Jardeko de Edukado por Daŭrigebla Evoluo tekstas “Lingvoj, kulturoj kaj edukado por Daurigebla Evoluo”. Kiel atentigas la aŭtoro “Al la edukado por daŭrigebla evoluo ni ne nur povas, sed morale devas kontribui per la ideoj kaj akumuliĝintaj spertoj pri ia. memvolaj edukado, lernado kaj agado kulturcele fare de ordinaraj homoj, lingva ekologio, interkultura komunikado kaj lingvaj homaj rajtoj”. Tio ne estas sole tasko, sed jam realigata plurfaceta aktivado, al kiu la aŭtoro kalkulas tiajn iniciatojn de la esperantlingva komunumo, kiel “Indiĝenaj Dialogoj”, la projekto “Interkulturo” kaj la malpli nova iniciato, la libroserio “Oriento-Okcidento”.
Du interesajn kontribuojn, trudantaj al enpensiĝo alportas la maja >Forumo<. Jen Helene Menissier iom anticipe klopodas bildigi al ni la realon, en kiu venonta esperanto, ne estos plu la nia, pri kiu ni ĉiutage aktivante klopodas kaj strebas. “Esperantistoj grandparte estas homoj tre bonkoraj, kiuj kore deziras ke ĉesu militoj, mizero, maljusteco ,Sed la venkinta, te. ĉies Esperanto, en tiu mondependa mondo eble alportos la venkon ne de bonkoraj homoj, sed de homoj strebantaj al riĉo kaj povo… La aŭtorino en sia rezonado ankaŭ starigas la demandon, kiu esperanto venkos “Ĉu, ekzemple Esperanto nur eŭropa? “Fortreso” eŭropa, ne plu serĉanta mondan demokration?”
Tiu rezonado pri Esperanto kiel eŭropa lingvo speguliĝas ankaŭ en la alia kontribuo en la sama >Forumo<. Tomaž Longyka referencas al ĝi en la kunteksto de EEU-preparoj por proponi al Eŭropa Komisiono de la Eŭropa Unio Esperanton ne kiel komunan komuniklingvon inter la eŭropaj popoloj, sed kiel eŭropidentigan lingvon, do lingvon, kiu kreos la eŭropan identecon ĉe la civitanoj de la Unio. La aŭtoro levas kelkajn demandojn, eekzemple “ĉu anojn de iu nacia, federacia aŭ konfederacia ŝtato nepre bezonas komunan lingvon por povi identiĝi kun sia komunumo”, aŭ ”ĉu la esperantistoj, kiuj intencas proponi Esperanton kiel eŭropunian identigilon vere kredas je la argumento de eŭropunia identigeco de Esperanto?”. La unuan demandon Tomaž Longyka respondas negative la duan pozitive, sed sian diskutvoĉon li finas per la citaĵo el la teksto de Renato Corsetti, aperinta en la januara numero de la sama revuo:..Se temas pri identeco, nun Esperanto estas la lingvo de identeco por tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon kaj alveni al egaleca komunika situacio ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio, ĉu ie ajn en la mondo. Ĉiu alia identeco, kiun oni ligas al ĝi estas pure persona afero”. Iom alispecan rezonadon pri la sama, aŭ almenaŭ tre proksima temo, Renato Corsetti prezentas en la enkonduka “Malferme” en la maja numero de Esperanto. Nome deklarante la sampiniecon kun la rezonadoj de Claude Piron, ke Esperanto havas belan estontecon li substrekas sian propran identecon “mi estas esperantisto, ĉar mi volas plibonigi la mondon per Esperanto”. Tutcerte multaj esperantoparolantoj pli aŭ malpli konscie identiĝus kun tiu rezonado, eĉ se kelkfoje la unua korimpulso sufloras internacian amikiĝon, interŝanĝon de ideoj. Tiu opini- kaj ideointerŝanĝado ja finfine kondukas al reciproka komprenemo kaj plibonigas la mondon.
Ĉiu E-revuo estas ekzemplo de tiu komprenem-konstrua peresperanta komunikado. Apartan rolon ludas en ĝi “Monato’, kaj menciante tiun ĉi periodaĵon kaj konfirmante la ricevon de la maja numero ja ni ne preteratentu informi kaj memoirigi, ke ĝia fondinto kaj multjara ĉefredaktoro Stefan Maul estos la gasto de la Malferma Tago en la CO de UEA la plej proksiman sabaton, lanĉonte tie sian biografian libron “El la verva ĵurnalista vivo”, pri kio ni legis ankaŭ en la maja numero de la revuo.
Barbara PIETRZAK