• Trarigardo de la E-Gazetaro - 16.05.2006
  • 16.05.2006

Majo estas en Pollando monato de abiturientaj ekzamenoj. En ĉirkaŭaĵoj de lernejoj aperas elegante vestitaj gejunuloj kaj tiujn, kiuj pasigas la lastajn studhorojn en parko, akompanas aromo de florantaj blankaj kaj violaj siringoj. Abiturienta ekzameno aperas kiel motivo ankaŭ en la impresoj de Gbeglo Koffi pri Togolando, kiujn publikigis la maja MONATO. Realaĵoj tie evidente alias. La klasoĉambro „ne havas pordojn, kaj la muroj estas nur duone faritaj, tiel ke oni povas tra ĉiu fendo eniri en ĝin”. Pli interesa ŝajnas tamen la situacio, kiun priskribas la aŭtoro. Jen, togolanda knabo, kiu subite devas decidi, ĉu postkuri la ŝtelinton de monujo aŭ la ŝtelinton de kajero kun porekzamenaj notoj, senhezite elektas tiun duan, fuĝantan kun la notoj. Mi dubas, ĉu multaj liaj eŭropaj kolegoj, certe pli bonstataj, farus la saman decidon kaj fidoplene ripetus post la ĉefrolanto de ĉi tiu rakonto: „Mono gravas, sed ekzistas io alia, kion ni ne facile komprenas. (...) Kiu havas scion, al tiu certe neniam mankas mono”.
La kunmeto de temoj en ĉi tiu tre internacia numero de MONATO, enhavanta tekstojn pri Japanio kaj Albanio, Madagaskaro kaj Nepalo, ŝajnas sufiĉe melankolia atentigo pri konstantaj ŝanĝoj okazantaj en la mondo, ne ĉiam facilaj por la homo. Certe kontribuas al tio la eseo de Garbhan MacAoidh, rememoriganta du dudekjarcentajn intelektulojn, kiuj serĉis la pli homecan mondon. Unu el ili estis Ernst Friedrich Schumacher, la aŭtoro de la konata libro „Eta estas bela”, provizita per multedira subtitolo „Studado pri ekonomiko, kvazaŭ la homo gravus”, kaj la alia - germana ekonomikisto Leopold Kohr - „argumentis, ke la kaŭzo de multe da homa mizero en la moderna socio kuŝas en la trograndeco de ĝiaj institucioj” kaj faris tion interalie en sia libro „La disrompo de nacioj”.
Kun ĉi tiu eseo samagordas apudaj informoj el Japanio kaj Hungario. En la japana urbo Hirakata lastatempe oni decidis ĉesigi la preskaŭ centjaran tradicion ekspozicii grandajn pupojn, ornamitajn per krizantemoj. Bedaŭrinde „krizantemaj pupoj ne plu allogas sufiĉe da vizitantoj. Plie, la metiistoj maljuniĝis kaj mankas spertaj posteuloj”. Kaj por organizi la ekspozicion necesis multaj homaj kapabloj. „Ĝardenistoj kreskigis krizantemojn specialajn, kun fleksebla tigo por facila aranĝo. Pupistoj faris pupajn kapojn kaj membrojn, kaj dekoristoj konstruis la scenojn. Aparte gravis tiel nomataj krizantemistoj, el kiuj restas nur dek en Japanio. Ili kreis bambuan framon, konforman al la besto-formo kaj enplektis la krizantemojn”. Kaj ĉio ĉi fariĝas jam pasintaĵo. MONATO raportas ankaŭ pri la streboj fari pli humaneca materialon, kiu ofte simbolas necedemon kaj sensentecon, nome betonon. Hungara inventisto Áron Losonczi provizis betonon per optikaj fibroj, dank’ al kio ĝi tralasas lumon. Tre interese aspketas la fotaĵo de muro, trans kiu videblas la malantaŭaj arboj. Dume problemo estas tamen granda multekosteco de la solvo.
En MONATO ne mankas ankaŭ artaj temoj. Oni omaĝas la forpasintan albanan pentriston Ibrahim Kodra, rerecenzas la furoran anglalingvan libron „La da-Vinĉi-kodo” kaj invitas al la franca urbo Nancy, trezorejo de tiel nomata novarto. Cetere antaŭ ol ekregis tie novarto, la evoluom de Nancy kontribuis la XVIII-jarcenta pola reĝo, Stanislavo Leszczyński, kiu ekloĝis proksime al ĉi tiu urbo, perdinte la polan kronon. Ĝuste al li Nancy dankŝuldas la reprezentan placon, cetere nomitan nun per lia nomo.
KATALUNA ESPERANTISTO enhavas kiel kutime riĉan elekton de diverstemaj aktualaĵoj, inkluzive tiun pri la funkciigo de la „ret-regiono .cat por ‘la kataluna lingvo kaj kultura komunumo”. Por ni aparte interesa estas tamen la opinio de Carles Verdugo reage al la parolado de Andrzej Siezieniewski, la prezidanto de la Pola Radio lige kun la 70-jariĝo de Radio Polonia. Pro ĝia polemika karaktero mi citu el ĝi ampleksan fragmenton: „Pri la elsendoj en la internacia lingvo, kiuj famas inter ni - skribas Carles Verdugo - li [Andrzej Siezieniewski] montris grandan intereson, kaj opiniis grava la fakton, ke la elsendataj ondoj atentigas klerajn homojn en la tuta mondo. Al ĉio, kio ne konsistigas tre grandan mensogon, la estro de la Pola Radio aldonis, ke estas tre grava la fakto, ke la esperantlingvajn programerojn aŭskultas ‘ĉiuflanke edukitaj’ homoj en diversaj nacioj. Ankaŭ tio, ke esperantistoj estas amantoj de kulturo kaj ĝenerale, se ne kleraj, almenaŭ scivolemaj, ne ŝajnas eksterordinara malvero, sed Andrzej Siezieniewski tuj post tiu aserto, sin mem demandas laŭtvoĉe antaŭ la aŭdantaro: ‘Ĉar kiu parolas Esperanton?’. ‘Homoj ĉiuflanke edukitaj, homoj okupantaj tre altaj postenojn en siaj landoj’ - estis la respondo, kaj poste klarigis, kial Radio Polonia elsendas esperante. Li esprimis, kiom grava por la pola ŝtato estas disvastigi ĝiajn interesojn inter tia monda elito de postenuloj. Ĉio ĉi montras, ke Andrzej Siezieniewski trompiĝis pri la esperantistaro. Almenaŭ en Katalunio, al kies movado mi apartenas, la parolantoj de la internacia lingvo estas ĉiusepcaj civitanoj, de laboristoj ĝis studentoj, ĉiuj amantaj kulturon kaj fieraj pri siaj lokoj en la sociaj tavoloj. (...) Ni volas scii, ĉu la redakcianoj konsentas kun la estro de la Pola Radio rilate la asertojn pri la esperantistaro. Ni volas scii, ĉu ili same opinias kaj ĉu ili ankaŭ celas disvastigon de la interesoj de la pola ŝtato, kiu, ni ne forgesu, estas entrudiĝinta en la irakan teritorion”. Tiom Carles Verdugo. Nu, invitite al diskuto mi certe volas respondi, almenaŭ mianome. Unue mi diru, ke laŭ mia opinio temas pri miskompreno. La cititan frazon de Andrzej Siezieniewski oni uzis ankaŭ en la artikol-titolo, sed tie ĝi alprenis la formon: „Esperanton parolas nur homoj okupantaj tre altajn postenojn”. Mi komprenas, ke la aldono de „nur” rilate al la teksto mem utilas en polemiko, sed ĝi ja ŝanĝas sencon de la frazo. Kaj ĝi ne estas tio, kion Andrzej Siezieniewski efektive diris. Mi dubas, ĉu eblas trovi homon, kiu konsentus kun la menciita vortumo provizita per „nur”. Due, nia programo estas destinita por ĉiuj kiuj volas nin aŭskulti, por ĉiuj, kiuj volas informiĝi pri Pollando. Kaj esperantistoj tutcerte estas pli ol averaĝe kleraj homoj jam per la fakto mem, ke ili ellernis unu kroman lingvon rilate tiujn, kiujn oni instruas en lernejoj de koncerna ŝtato. Kelkaj el ili okupas pli prestiĝajn postenojn, aliaj mapli prestiĝajn, sed por ni gravas antaŭ ĉio, ke ili volas investi sian tempon kaj atenton por renkontiĝi - kaj fojfoje diskuti - kun ni. Trie, en nia programo ni evidente informas pri la agado de la ŝtataj instancoj, ja la radio estas ŝtata, sed ni ankaŭ informas pri la sociaj opinioj, pri la agado de neregistaraj organizaĵoj, diversspecaj asocioj kaj individuoj. Laŭeble multflanka informado certe favoras interesojn de la ŝtato, sed mi ne vidas en tio ion ajn riproĉindan. Male, ju plu oni scias unu pri la alia, des pli facile estas kompreni unu la alian. Mi esperas, ke ankaŭ tiuj ĉi klarigoj servos tiucele kaj al Carles Verdugo mi dankas pro lia opinio.
Mi ankaŭ volas danki al la alsendintoj de bultenoj, kiuj atingis nian redakcion. En la andaluzia MONATE ĈE VI troviĝas interalie artikolo pri Vikipedio. Katalunoj el la Kultura Asocio Esperantista prezentas en KAE-INFORMILO kelkajn rimarkojn pri la tradukado, konekse al la tradukaĵo de „Don Kiĥoto”. DANA FERVOJISTO informas interalie pri la nova Eŭropa Trajn-Kontrol-Sistemo. LA MERKATO anoncas eklaboron pri la nove planata jura terminaro en Esperanto kaj la fondita tiucele diskutgrupo. Kaj LA KONTAKTO de nederlandaj blindaj kaj malfortevidantaj esperantistoj rememoirgas la historion de kudromaŝino.
Estas do tempo nun por fari la lastan kudraĵon kaj tial adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz.