Nian ĉi-semajnan trarigardon ni dediĉas al la lasta “Literatura Foiro”, plena de interesa enhavo, eĉ se tutcerte ne pri ĉiuj kontribuoj ni sukcesos aparte atentigi. Ni, do sole marku ekz. la omaĝartikolon pri la forpasinta Poul Thorsen kaj du artikolojn ligitajn kun la funkciado de la lingvo. Tiun de Dimitar Haĝiev “Altrudo de etnolingvaj signifoj al esperantaj vortoj” kaj iusence reagan komentarion de Laszlo Radacsy “Kiu volas flegi lingvon tiu ne verku regularon”.
Post la tralego de ĉi tiu aprila numero de “Literatura Foiro” nerefuteble trudiĝas la enpensiĝo pri tio, kia estas ni, esperanto-parolanta popolo, kiom veras nia kredo kaj konvinkoj pri nia toleremo, akceptemo koncerne aliajn en la samlingve parolanta komunumo. La numeron uverturas la artikolo de Vinko Ošlak reference al la siatempe brua disputo – cetere ne nur verŝajne en ĉiuj eŭropaj landoj – pri la karikaturoj de Mahometo en la danaj ĵurnaloj. Mi ne volas ripeti aŭdiĝintan argumentaron – cetere ankaŭ en niaj elsendoj eĥintan - de tiuj, kiuj entuziasmis por parollibero kaj de tiuj, kiuj sindeteneme rilatis al parillibero ebligata humiligi ies sentojn kaj konvinkojn. La aŭtoro de la rubriko “Esprimlibero” konsideras la demandon laŭ la vidpunkto jura, religia kaj mondkoncepta kaj ankaŭ morala. Mi aparte ŝatus koncentriĝi pri liaj konsideroj koncerne la religian kaj mondkonceptan faceton de la problemo. La aŭtoro skribas: “Estas juste kaj en la senco de mia religio (espereble de la aliaj), estimi la anojn de diversaj mondkonceptoj kaj religioj. Tamen mi ne vidas devon estimi iliajn perceptojn kaj kredojn. Se mi vere kredas en mian fidon kaj por mi mia mondkoncepto estas evidente ĝusta mi ne povas proklami aliajn ĝustaj. Kaj kiamaniere mi estimu ion malĝustan? Tial mi principe estimas ĉiun islamanon, sed mi prenas la islamon por malĝusta kaj ne estimas ĝin”. Tiu ĉi ĵus citita opinio ne enpensigis min pro tio, ke oni tian deklaras, sed ke mi legas ĝin en la IL, eble pro la fakto, ke en tiu ĉi rezonado nek spure mi trovas sintenon tolereman, do allasantan, ke apud ni aperas fenomenoj ekzemple kulture fremdaj kaj nekompreneblaj. Sed ili ja troviĝas kaj ĉiam pli forte sentiĝos en nia vastiĝanta mondo, sendepende de tiu e-parolanta. Sed ĉu ni, uzantoj de esperanto iel ne estas devantigitaj tiun tolereman, allaseman rilaton manifesti? Samtempe Vinko Ošlak konsiderante la moralan aspekton de levita de si temo skribas ja tute prave: “Se mi scias, ke ŝercoj pri certaj temoj, personoj kaj fenomenoj por kelkaj homoj aŭ homgrupoj estas ofendaj, estas en la senco de la “ora regulo” bone ilin ne uzi aŭ lanĉi aŭ disvastigi”. Ĉiel prave! Tamen multe pli proksima estas al mi la konkludo de Giorgio Silfer, kiu reference al la esperanta popolo kaj la rilatoj inter la okcidemtaj kaj islamaj socioj skribas aliloke: “Sed Esperantio ne situas en la parto de Okcidento, kiu rezignas dialogi, kaj jam pafas ĉu tanke aŭ vinjete. La interkultura dialogo restas unu el niaj civitaj principoj, tiel en Eŭropo, kiel en Afriko, tiel en Azio kiel en Ameriko. Aperigi satiraĵojn pri la Profeto ne signifas kontribui al esprimlibero, sed aktivi kontraŭ interkultura dialogo. Certe la dialogo ne signifas akcepti la islaman modelon, sed ankaŭ ne signifas primoki ĝin” – fino de la citaĵo.
La referencon al la interkultura dialogo ni trovas ankaŭ en la laŭvica kontribuo en la lasta “Literatura Foiro”. Nome USUI Hiroyuki recenzas la duan eldonon de la libro de la aŭstralia esperantisto Kenneth G. Linton, kiu priskribis siajn spertojn rikoltitajn en Nov-Gvineo kaj Papuo, la klopodojn amikiĝi kun la indiĝenoj, ankaŭ la malkovron de ilia komuniksistemo. Sed la recenzo de USUI Hiroyuki estas sole la preteksto por la aŭtoro dividi siajn proprajn spertojn pri la vizitoj en la sama regiono – evidente pli poste - kaj ĉefe spertoj pri la funkcianta tie komunika sistemo, en kiu gravan rolon plenumas la loka interlingvo, la lingvo de interkultura kompreniĝo Tok Pisin. Cetere iom koincide, eblas diri, samtema artikolo de USUI Hiroyuki inaŭguris en la pasintjara maja numero de la japana “La Revuo Orienta” la artikolserion pri la lingvoj. Lian vere fascinan artikolon – sed, se mi ne eraras ĉi-foje multe pli ampleksan – oni legas unuspire, sed ankaŭ la artikolkonkludo iom pingle povas malŝveligi nian memfidon pri la kompreno de la ideo de la interkultura dialogo. Nome, USUI Hiroyuki verŝajne prave atentigas: “Esperantistoj emas pensi, ke ili estas jam grandaj spertuloj de interkultura komunikado pro sia esperantisteco. Por iom relativigi tian penson, foje utilus lerni interlingvon alian ol esperanto (kiel Tok Pisin!) kaj uzi ĝin en tute “krokodila” medio. Mi pretas veti, ke tio donos al vi pli vastan perspektivon kaj pli ekscitan sperton ol nur esperantumo en la kongresejaj koridoroj” – fino de la konkluda citaĵo el la kontribuo de la japana aŭtoro.
9 paĝojn en la aprila “Literatura Foiro” okupas la artikolo de Zofia Banet-Fornal “Zamenhof-strato aŭ Dobrzyński-sakstrato?”. La laŭvican fojon la aŭtorino rilatigas sin al la libro-intervjuo de la konata pola esperantisto-ĵurnalisto kun la nepo de la kreinto de la Internacia Lingvo, d-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Zofia Banet-Fornal ne limigas sin al la ripeto de la jam aŭdigitaj riproĉoj, erar-elmontroj kaj la sugesto, ke la kunaŭtoroj verkis historian libron. Ja ĝi estas historia en la senco, ke per rememoroj oni parolas pri la spertita vivhistorio. Kelkfoje ja ŝanĝiĝas la rememoroj, do ekzemple la demando “kial antaŭe Louis Christophe Zaleski Zamenhof ne korektis la informojn rilate la areston (de la patrino) kaj kial nur sesdek kelkajn jarojn post tiu grava evento li lanĉis tute novan version pri ĝi” – tutcerte embarasigos kaj taskigos esploristojn, sed ne eblas pro tio ataki tiun, kiu rememoras? Malprava estas la aserto, ke “nek Roman Dobrzyński nek la intervjuito estis sufiĉe preparitaj por verkado de tiu ĉi libro”. Ilia celo ne estis ja verki faktografian dokumenton, sed firmigi la rememorojn de la intervju-heroo. “La Zamenhof-strato estante interesa kaj bezona ne akiris tian sciencan nivelon, kiel necese – skribas la aŭtorino - pro troa memfido de la aŭtoro, fido al li fare de la intervjuito kaj ankaŭ iasence nesufiĉa nivelo de pritema kritiko” – fino de la citaĵo. Denove aludo al la kriterio sciencnivela en ĉi-speca libro ŝajnas miskompreno flanke de konata pollanda esperantistino, aliflanke konsternas la sugesto, ke Dobrzyński misuzis la fidon de la intervjuato. Ĉi-foje kun bedaŭro necesas konstati, ke la aŭtorino lasis sin al tiom negativaj emocioj, ke ne eblas taksi ŝian materialon aliel, ol kiel la provon ĉiel ataki kaj eĉ kalumnii la intervjuanton. Aparte ĝena kaj konsterna estas ŝia konstato: “Trudiĝas konvinko, ke Dobrzyński iel akordigas la tekstojn al la aktuala, nuntempa politika situacio en Proksima Oriento malfavore al Israelo, eble eĉ al siaj ideaj konceptoj” – fino de la citaĵo. Tiaj konstatoj en historiografia artikolo dubigas la verajn intencojn de la aŭtoro, kaj por mi estas tre aflikte diri tion publike, sed ja tiu ĉi artikolo aperas ankaŭ publike.
Preskaŭ konstanta kontribuanto de “Literatura Foiro” estas pola verkisto kaj komponisto Radosław Nowakowski, la aŭtoro de enpensigaj eseetoj, brile ludanta per liberaj asociacioj. Ĉi-numere inspiras lin la bibilia rakonto pri perloj kaj porkoj. Por ke ankaŭ niaj aŭskultantoj iom kunĝuu tiun ĉi apartan, intelektan rezonadon ni citu, eĉ se nur fragmente: “verŝajne la muziko mildigas la kutimojn (precipe tiu varmiganta por batalo). Dum multaj jarcentoj oni ludis tiom da muziko, ke la homoj devus esti mildaj kaj malagresemaj samkiel proverbaj (sed nur proverbaj) ŝafidoj. Tamen ili ne estas. Ili estas prefere obstinaj kaj agresemaj ŝafoj kaj ŝafinoj. Murduloj (almenaŭ plimulto da murduloj) ne ĉesas murdi aŭskultinte belegan koncerton” – fino de la citaĵo el la teksto de Radosław Nowakowski. Sed el la aprila “Literatura Foiro” ni ne preterlasu mencii felietonon de alilanda kontribuinto, ĉi-foje skandinavia, kiu ankaŭ iom povas roli kiel specifa spegulo por ni, e-parolantoj. Kial vikingoj plaĉas al esperantistoj? Kial ekzistas tiom da libroj pri vikingoaj temoj en esperanto? Leif Nordenstorm komptente respondas en sia “ume tra libraro”. “Verŝajne ĉar vikingoj estis internaciistoj, kiuj vojaĝis inter diversaj landoj kaj kreis kontaktojn. Tiu eco de la vikingoj allogas esperantistojn, ne la kelkfoje okazintaj pirataj atakoj” fino de la citaĵo.
Multaj interesaj kontribuoj, multaj iom helpantaj halti kaj iom provokantaj reagi, ĉu fakte tiaj estas ni, esperantistoj kaj esperantoparolantoj?
Tiom en nia nunsemajna trarigardo, en kiu iom nekutime ni sukcesis foliumi nur unusolan, sed ja indan je detala tralego E-periodaĵo.
Barbara PIETRZAK