• Trarigardo de la E-Gazetaro - 30.05.2006
  • Audio2.99 MB
  • 30.05.2006
Nian nunsemajnan foliumadon de E-gazetaro ni komencu de la lasta numero de “Esperanto-aktuell”, kiu – kiel ni jam sukcesis mencii aperas en nova vesto kun kolora kovrilo. Tiuj ŝanĝoj elvokis pozitivajn reagojn kaj gratulojn de la legantoj, al kiuj la redakcio dediĉas apartan paĝon. La dua nunjara numero estas grandparte germanlingva, kaj cetere rekte referencas al la okazonta semajnfine 83-a Germana E-Kongreso, kiu estas la kongreso jubilea. La leganto trovas ene la asociajn raportojn kaj multajn informojn pri la aktivado de landaj ligoj, E-vivo, movado. Dankeme ni trovis sur la paĝo dediĉita al la informoj el la mondo atentigon pri la nova interreta servo de nia redakcio, nome samtempa prezento de la elektitaj elsendotekstoj kun la akompanaj sondosieroj. Evidente mian koron persone tiklis la disvastigo de la informo pri mia distino per la medalo de la 80-jariĝo de Pola Radio, kiu ja omaĝas la laboron de la tuta redakcio.
Ankoraŭ eĥas kaj plej verŝajne longe eĥos en Pollando la pilgrimvizito de Benedikto la 16-a. En la E-komunumo daŭre eĥas la ĉi-jara paska esperantlingva saluto de la nuna papo. “Katolika Sento”, la periodaĵo de italaj esperantistoj-katolikoj donas apartan atenton al tiu ĉi senduba evento atentigante, ke la E-alparolo fare de la nova papo estis por la kunvenintoj sur la placo de sankta Petro vera miraklo. Tiel ankaŭ ĉi-koncerne Benedikto la 16-a referencis al la plurjara tradicio de sia antaŭulo, Johano Paŭlo la 2-a. Samnumere la itala “Katolika Sento” per aparta artikolo informas pri nova projekto de pastro Duilio Magniani, dank’ al kiu ĉe la preĝejo de la Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini estis lanĉita statuo kun la esperantlingvaj mozaikoj omaĝe al papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu pliriĉigis multajn jam ekzistantajn tie kun la uzo de Il. Kiel klarigas sacerdoto Magniani: “Inter la multaj memorindaĵoj de ĉi tiu Granda Papo, certe ĉeestas tiu de la enkonduko de la internacia planita lingvo Esperanto en la Liturgion de la Katolika Eklezio (1990). Krome li estas la unua Papo uzinta tiun idiomon, kvazaŭ novan latinon, en la oficiala komunikado kun la Dia Popolo, okaze de plurnaciaj asembleoj (Internacia Tago de Junularo 1991) kaj kun la tuta homaro, okaze de la paskaj kaj kristnaskaj mesaĝoj Urbi et Orbi (ekde 1994). Ni rememoras precipe la Meslibron en Esperanto, mejlan ŝtonon en la liturgia historio, aprobitan de la firma volo de Papo Wojtyła, malgraŭ la deklarita malkonsento de la vatikana Kurio”.
Tio estas jam la historio, sed ja grava ne sole por katolikaj esperantistoj. Estas grave, ke liajn spurojn, se temas pri la uzo de Esperanto entreprenis Benedikto la 16-a. Dume ankaŭ esperantistoj povas ĝisdate sekvi la animzorgajn paŝojn de la nova papo. La “Katolika Sento” nome priparolas lian unuan enciklikon “Deus Caritas est”, te. “Dio estas Amo”. Krome en tiu ĉi numero troviĝas ankaŭ pripensigaj artikoloj, kiel ia. “De kie malbono”, aktualaĵoj, kiel informo pri la baldaŭa IKUE kongreso en Ĉeĥio. Ampleksa rubriko estas adresita al retnavigantoj. Mian atenton kaptis la informo pri la lasta vojo de nia itala aŭskultanto, Atillio d’ Attilio, kies sepulto okazis meze de aprilo, kiun en tiu ĉi vojo laŭ lia deziro akompanis la esperantista flago.
Jam komence de la monato venis la aktualaj periodaĵoj el Japanio, ia. “La revuo Orienta”. La ĉeftemo de la maja numero estas “La konstitucio de la Regno Japanio”, aparte ĝia 9-a Artikolo deklaranta, ke Japanio rezignas pri milito. Unue la revuo prezentas la esperantlingvan tradukon de ĝia enkonduko kaj tri tradukvariantojn de la artikolo 9 mem. La eksterjapana leganto ekscias samtempe, ke en Japanio aktivas diversaj societoj de la Artikolo 9, grupigante reprezentantojn de diversaj regionoj kaj fakoj. Evidentiĝis krome, ke ankaŭ funkcias jam “La Esperantista Societo de la Artikolo 9’, kiun aprobis ĉiraŭ 100 esperantistoj el la tuta mondo kaj oni petas pliajn subtenojn. En aparta alvoko de la societo ni legas interalie: “Nun troviĝas movado, kiu celas ŝanĝi ĉi tiun Artikolon 9 de la Konstitucio por oficiale teni armeojn kaj forigi limigon al sendo de militistaj trupoj eksterlanden. Tio ne nur neus la ĝisnunan valoran atingon de la homaro, sed inversigus la direkton de la historio. Ni, la aprobantoj de “La Esperantista Societo de la Artikolo 9” forte opozicias al ŝanĝo de la Artikolo 9 de la Konstitucio kaj decidas, ke ni profundigu nian solidarecon kun homoj de la tuta mondo tra la agado per Esperanto”. Sekvas – en la maja numero de “La Revuo Orienta” pluraj kontribuoj pri ĉi tiu temo ne nur de japanoj, kiel Satoo Morio “Esperanto-movado kaj la Japana Konstitucio” kaj aliaj legantoj, sed ankaŭ de alilandanoj el Koreio, Honkongo, Kostariko. Tiuj ĉi kontribuoj reliefe atestas pri la graveco de la problemo levita en la maja “La Revuo Oirenta”. Sed ĝi krome aperigas kelkajn konstantajn erojn. Ĉi-numere “Monata Podieto” laŭteme estas denove ligita kun la medicino, pli precize genraj medikamentoj. Pere de ka rubriko “Mia Gubernio” la leganto havas la okazon ĉi-numere intimiĝi kun la abunda je historiaj monumentoj Nagasaki – kiu ja unuavice vekas la asociaciojn kun la faligita sur ĝin dum la dua mondmilito atombombo. Kiel ĉiam la atenton logas la fotokroniko, kaj ankaŭ la atentigo dee Bert Schumann, ke la nunjara IIK en Prato atendas ankaŭ japanajn denaskulojn. Fermante la numeron denove nian rigardon logas pentraĵo de Gotoo Joŝiharu, ĉi-foje prezentanta la plej misteran, samtempe la plej puran lagon de Japanio, Rausu.
Fine ni danke konfirmu la 2-an numeron de “interLIGILO”, membrogazeto de E-Societo de Gotenburgo. Ĝia printempa festo meze de majo jam pasis, sed ĝi enhavas krome informojn pri ĉi-someraj ekskursoj kaj kafejrenkontiĝoj. Ĝi krome oferas al siaj membroj retan rapidan informilon, por tuj sciigi pri eventoj surprizaj kaj konigendaj, kiel ekzemple vizitoj de eksterlandaj esperantistoj.
Barbara PIETRZAK