Tutcerte la junia numero de “Esperanto” revuo estos tiu, kiun en la plej proksimaj dek kelkaj semajnoj ofte konsultos la legantoj, tutaparte tiuj, kiuj partoprenos la UK-on en Florenco, tutaparte UEA-komitatanoj, pro la entestanta en ĝi “Estrara Raporto: UEA en la jaro 2005”. La diskutota raporto – laŭprincipe – kiel oni memorigas – kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen en praktiko estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas al la asocio. Do kiel enkonduke atentigas UEA-prezidanto, Renato Corsetti, ĝi estas rezulto de kompromiso. “Unu flanko opinias – li eksplikas, ke la raporto restu en la limoj de tio, kion la Estraro mem aŭ maksimume la asocio mem faris. Alia flanko opinias, ke ĝi restu ĝenerala pritrakto de la evoluo de la tuta movado dum la raportata jaro”. La raporton konsistigas – cetere same kiel antaŭe - raportoj de unuopaj estrarnoj, sed la estraro kiel la tuto transprenas pro ĝi respondecon.
Do, kvankam tiu ĉi junia numero de “Esperanto-revuo” grandparte enhavas superrigardon pri UEA-aktivado en la 2005-a jaro ja evidente ni trovas krome kelkajn aliajn kontribuaĵojn. En la kunteksto de la proksimiĝanta UK la reĝisoro de la kongresa temo, Jose Antonio Vergara jam nun klopodas inspiri kongresontojn al la partopreno en la kongrestemaj diskutoj ne nur suflorante bazajn demandojn sed eĉ, formulante eblajn respondojn. Kiel tio influos la trapason de la diskutoj, pri tio ni konvinkiĝos dumkongrese. Pri la nova sidejo de E-Muzeo en Vieno ni jam parolis en niaj elsendoj, ne forgesante mencii, ke samloke novan sidejon trovis Kolekto por Planlingvoj. Ĉi-kuntekste Katinjo Fetes intervjuas ĝian direktoron, Herbert Mayer. El tiu interesa intervjuo ni citu liajn vortojn pri la establo de Kolekto por Planlingvoj antaŭ 16 jaroj. Interalie Herbert Mayer precizigis: “Mi ne fondis, sed mi iniciatis ĝian kreon ĉe la Ministerio por Sciencoj. Ĝis tiam ekzistis laŭ la leĝo de la Aŭstria Nacia Biblioteko nur la E-muzeo. Ekde la 1990 ekzistas du institucioj sine de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiuj okupiĝas pri Esperanto: la muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj. Tio donas firmajn avantaĝojn en la administrado… Sed kompreneble la kolekta laboro ekis jam en la 1927 kaj la muzeo havis apude ĉiam bibliotekon, kiu dum la preskaŭ 80-jara ekzisto – fariĝis la plej granda E-biblioteko de la mondo” fino de la citaĵo.
Flankenmetante la junian “Esperanto”-revuon, al kiu ni tutcerte plurfoje refrencos, ni menciu krome entuziasmajn vortojn de la estrarano Yu Tao pri la kampanjo loganta al la E-movado elstarajn figurojn de la publika vivo, lanĉita kiel “Amikoj de Esperanto”. Aliflanke Zlatko Tiśljar kiel EEU-sekretario reagas al la mnciita ankaŭ de ni pli frue artikolo de Tomaž Longyka „Esperanto – ĉu identigilo monda, Europa aŭ ambaŭ”.
De la oficiala organo de UEA ni transiru al „Kontakto”. Kiel atentigas ĝia redaktorino Ĵenia Zvereva-Amis – ekde aprilo 2006 estas haveblaj interrete freŝdataj numeroj de „Kontakto” kaj „TEJO Tutmonde”. Cetere ankaŭ multaj malnovaj numeroj de „Kontakto” kaj baldaŭ ilia listo pligrandiĝos. La freŝdataj numeroj de la revuo estas alireblaj por TEJO-membroj kaj por aliaj UEA-membroj, kiuj estas abonantoj de "Kontakto" aŭ TEJO-subtenantoj. Tion ebligas Reta Jarlibro de UEA, la sekcio Teko, jam konata al membroj-abonantoj, kiuj povas legi la revuon „Esperanto” antaŭ la apero de la paperaj eldonoj.
Sed reference al la unua papera eldono nunjare de „Kontakto ni menciu, ke ĝi kiel la ĉeftemon havas la devizon: „Kie mitoj kaj realeco interplektiĝas”. Ĝi jam atingis nin antaŭ kelka tempo kaj multaj el ni ĝuis ĝian enhavon. Ni atentigu do tiujn, kiuj ankoraŭ ne havis la legoŝancon, ke malfermas ĝin artikolo pri antikvaj misterskoloj, alivorte – egipta, helena kaj hebrea kaj ĉeokaze la leganto ekscias, kiuj el la ligitaj kun ili vortoj eniris ĝeneralan - inkluzive de la esperanta - vortprovizon. La leganto de la unua nunjara numero de „Kontakto” havas ankaŭ la ŝancon iom pli proksime konatiĝi kun la legendeca reĝino de Ŝebao, vivinta antaŭ tri mil jaroj, kiu daŭre inspiras diverspecajn kreantojn. Al la gastoj el la pasinteco apartenas ankaŭ la 19-jarcenta gasto el Teksaso, frato D., kun kies figuro ni konatiĝas dank’ al la nuna prezidanto de ELNA, Filipo Dorcas.
Sed tiuj temoj ne elĉerpas la enhavon de la unua nunjara „Kontakto”, ĉar krome legindaj estas artikoloj pri interkulturaj rilatoj kaj adaptiĝo al nova kulturo, pri stereotipoj. Samnumere eblas konatiĝi ankoraŭ kun opinioj de legantoj kaj legi denove pri bieno-lernejo, bone konata al multaj esperantistoj, nome Bona Espero. Kiel ĉiam, parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo – speciale por la komencantoj kaj la unuan jaran numeron akompanas facila vortolisto de „Kontakto”.
Nun ni danke konfirmu la unuan ĉi-jaran numeron de la hispana „Boletin”. Ĉar temas pri la januara/februara numero evidente ĝi referencas kaj retrorigardas amplekse al la eventoj pasintjaraj. Ne mirige, ke multan lokon oni donas al la diversloka solenado de la decembra Zamenhof-festo, kvankam tutcerte la plej interesaj estas artikoloj dediĉitaj al la esperantista kontribuo al la solenado de la 400-datreveno de la apero de „Don Kiĥoto”. Kiel ni ekscias multaj gravaj publikaj hispanaj bibliotekoj estis pridonacitaj per la esperantlingva versio de ĉi tiu hispana ĉefverko. Sed ankaŭ esperantistoj mem riciĝis per grava ĉi-tema libro „Donkiĥoto parolas Esperanton”, kies kovrilpaĝo bonvenigas nin jam per la revukovrilo. Mi diris esperantistoj, sed ĝi ankaŭ servas al la hispanparolantoj aperinte dulingve esperante kaj hispane. Kiel ni informiĝas, ĝi enhavas plurajn prelegojn el la 64-a Hispana Kongreso de Esperantoj „en rilato al ĉiaspecaj aspektoj de la verko de Cervantes kaj ties traduko fare de Fernando de Diego”. Krom ili ĝi enhavas aliajn ĉi-koncernajn kontribuojn, sed ĝian ĉefan allogaĵon konsistigas 47 infandesegnaĵoj-kontribuaĵoj el la tuta mondo en la konkurso „Tia mi vidas Donkiĥoton”- la konkurso kiun partoprenis infanoj ankaŭ ponte de E-o. Ĉi-numere en la hispana „Boletin” ni trovas kelkajn represojn el „Libera Folio” koncerne EEU-agadon. Kompreneble por la hispana leganto gravas aktualaj informoj en la kunligo de la 65-a Hispana E-Kongreso jam en julio okazonta en El Puig.
Delonge ni ŝuldas la konfirmon de la aprila kaj maja numeroj de „Nova Vojo”. Ĉiu numero de EPA-organo estas pruvo pri la persistaj klopodoj altigi la lingvokapablon de EPA-membroj, sed ankaŭ pri tio, ke la japanaj esperantistoj el EPA ne fermiĝas en sia propra rondo. Multaj el ni surprize, en la aprila numero de „Nova Vojo”, legis la adiaŭajn vortojn de la ĝistiama redaktoro Yas Kawamura, samtempe eksciante pri lia translokiĝo al Vieno. La maja numero tamen - eĉ se kun kelkaj ŝanĝoj ja pruvas daŭrigon de la ĝenerala redakta gvidlinio. Ambaŭ numerojn bukumas iusence la felietonoj de Tacuo Huĝimoto dediĉitaj al la ora medalulino reprezentanta Japanion en la sketado dum la lasta Torina Olimpiko, Ŝizuka Arakaŭa. Eĉ se mi ne estis bonŝanca vidi ŝian rivaladon mi plene subiĝis al la impresoj pri ŝia gracia rivalado el sub la plumo de la aŭtoro. Kun des pli granda surpriziĝo mi trovis en la maja numero lian felietonon, en kiu li skribas pri negativaj reagoj je ŝia venko en la usonaj amaskomunikiloj. La aŭtoro eĉ supozas, ke tiun preman kritikon povis kaŭzi la migdalokuleco de la japana ĉampionio, kion estas malfacile kredi vidante ŝian ĉarman vizaĝon kaj figuron interrete. Do eĉ se la emfazo de la felietono de Tacuo Huĝimoto estas iom senkuraĝiga – ja la maja numero mem de „Nova Vojo” bone reliefigas alian opcion, kiu por la esperantoparolantoj estas tiom evidenta, nome la korfavora rilato al la interkulturaj fenomenoj. En la maja „Nova Vojo” la leganto trovas tre intresan kontribuoin de la esterlanda korespondanto de la revuo el Israelo. Nome Jeremi Gishron, reference al la Internacia Tago de Virinoj raportas pri interesa ekspozicio „Patrino Dezerto”, kiu estis aparta okazo proksimigi en Israelo la popolon de dezerto, alivorte beduenoj. Ilian vivon fote pridokumentis juna israela artistino Ligard Givon, vivinta dum 7 jaroj en la beduena familio.
Por mi persone samnumere estis kortuŝe legi miajn salutvortojn eldiritajn dum la memorinda Sacebuna Festo, kiun mi partoprenis en la 2004-a jaro. Tiuj ambaŭ kontribuoj de la eksterlandaj korespondantoj de „Nova Vojo” – publikigitaj dulingve, do esperante kaj japane espereble helpas al la japanaj legantoj ne nur pli bone kompreni la kontribuenhavon, sed ja ankaŭ helpas en la prilingva studlaboro.
Barbara PIETRZAK