• Trarigardo de la E-Gazetaro - 13.06.06
  • 13.06.2006
TEMPO (Esperanto kiel ilo por popularigi la kroatan kulturon; Esperanto en Eŭropa Unio; lingva problemo en fervoj-medio); POLA ESPERANTISTO („Interpopola konduto” de E. Privat, esperantistaj verkistoj en pollingva leksikono; Internacia Tago de Memoro pri Holokaŭsto; poemvolumo omaĝe al J. Korczak esperantigita; pri pastro-poeto Jan Twardowski; ĉirkaŭ la malfondo de PEA-aŭtoritatoj en 1985); LITOVA STELO (Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastigo de Eŭropa Unio)


Venis tempo por la laŭvica trarigardo kaj konfirmas tion interalie TEMPO mem, la revuo de kroataj esperantistoj. La kroata organizaĵo februare havis sian jarkunvenon, tial mi komencu per gratuloj al la novelektitaj estraranoj, kiuj nun sub la gvido de Dalibor Brozović organizas la laboron de siaj gekolegoj.
La ĉefparton de TEMPO okupas materialoj ligitaj kun la Konsultiĝo de Landaj Asocioj de Mezeŭropaj Landoj, kiu okazis marte en Budapeŝto. Unu el ili, titolita „Per kio KEL apartas”, koncize karakterizas la agad-esencon de kroatoj, kiuj malgraŭ relative malmultnombra asocio kapablas realigi utilajn programojn kaj apogas sin sur la kunlaboro kun kultur-ministerio kaj aliaj kutur-instancoj. Rezulte de tiu ĉi kunagado en la 2005-a jaro okazis traduko de la kroata infanlibro Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić en la persan, japanan kaj bengalan lingvojn. El inter la aranĝoj, por kiuj la asocio ricevis financan subtenon mencieblas renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj ankaŭ Tago de Memoro pri la Viktimoj de Holokaŭsto, kiun oni organizis sur Zamenhof-strato en Zagreb, helpe de la urbaj aŭtoritatoj.
Samnumere troviĝas ankaŭ ampleksa studo de Vjekoslav Morankić „Agadovojo por Esperanto en Eŭropa Unio”. La aŭtoro analizas la eblajn statusojn de Esperanto interne de unuopaj ŝtatoj kaj strebas skizi la vojon, per kiu ĝi povus roli en la kreado de neŭtrala eŭropa identeco. Dum Esperanto estas kutime traktata kiel unu el la fremdaj lingvoj, simile al la angla, franca aŭ germana, la aŭtoro atentigas, ke se en iu ŝtato ĝi ekhavus la statuson de aŭtoktona lingvo, ĝi ricevus per tio la rajton esti instruata kiel lingvo de lingva minoritato. Kaj tio donus al esperantistoj interalie la eblon havi „edukajn instituciojn en unu lando”, kio povus montriĝi grava en la situacio, se Eŭropa Unio kreus leĝojn pri „la rajtoj kaj instruado de neŝtataj lingvoj”, kiel la eŭska aŭ kataluna. Laŭ Morankić Esperanto devus esti inter tiuj lingvoj.
En sia rezonado li ankaŭ paŝas plu kaj proponas agi, por ke oni agnosku Esperanton aŭtoktona lingvo de la tuta Eŭropo. Tiam „iu ajn ŝtato de Eŭropa Unio – pledas Morankić – havus rajton proponi Esperanton kiel unu el oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio aŭ Eŭropa Konsilio (...) Valoras politike batali por Esperanto pro tio, ĉar oni taksas, ke Esperanto estas lingvo, kiu povas servi al evoluo de eŭropa identeco de civitanoj de Eŭropo kaj protekto de ĉies lingvo kaj kulturo en Eŭropo (...) Ni eŭropanoj ne devas perdi sian identecon, kulturojn kaj lingvojn. Sed ni volas ankaŭ trakti Eŭropon kiel nian komunan patrujon kaj tiamaniere krei eŭropan identecon”.
Morankić provizas sian proponon per konkreta agadprogramo, en kiu la unua paŝo estu informado pri la eŭropa identeco kaj pri Esperanto kiel ilo por krei eŭropan identecon. Povus sekvi utiligo de la internacia lingvo en unuopaj interŝtataj kontaktoj kaj ĝia apliko en konformaj ambaŭlandaj institucioj. Simbolan dimension havus apero de Esperanto en internaciaj dokumentoj, kiel pasporto. Grava paŝo estus ankaŭ enkonduko de Esperanto kiel egalrajta, libere elektebla lingvo en ĉiuj niveloj de la publika edukado. Kvazaŭ komentario al la proponoj de Morankić aspektas la samnumera artikolo de Zlatko Hinŝt, pritraktanta la lingvan problemon en la fervoja medio lige kun liberaligo de la eŭropa trafiko. Fervojoj ja veturas tra multaj ŝtatoj kaj laŭ la atentigo de la aŭtoro la Eŭropa Unio „nun uzas dudek unu lingvojn, sed ne estas sciate kiomgrade tiuj lingvoj restos egalrajtaj”. La valoro de la kroataj poresperantaj proponoj dependas de tio, kiom laŭtan reeĥon ili trovos en aliaj landoj kaj kiuj ideoj pri konkreta kunlaboro eventuale rezultos.
Atingis nin ankaŭ la nova numero de POLA ESPERANTISTO. Kvazaŭ apendico al la kroataj pripensoj menciitaj antaŭ momento aperis en ĝi artikolo de Andreas Künzli, rememoriganta la verkon Interpopola konduto de Edmond Privat. „Por akceli la internacian kunlaboradon inter la popoloj Privat montris sin konvinkita, ke utilus enkonduki neŭtralan universalan lingvon kiel Esperanto” – rememorigas la aŭtoro, referencante al la ekzistanta intermilite Ligo de Nacioj.
Ekzemplo de konkreta ago farita laŭ la spirito de estimo por kulturaj valoroj de komunumoj uzantaj neŝtatajn lingvojn estas la vortaro de mondaj verkistoj, eldonita pollingve en Krakovo, fare de la eldonejo Zielona Sowa (verda strigo). Oni konsideris en ĝi ankaŭ sorabojn, katalunojn, kurdojn, tatarojn, baŝkirojn kaj – kio aparte gravas tiuloke – esperantistojn. La vortaro, kiel ni ekscias el POLA ESPERANTISTO, enhavas apartajn artikolojn pri William Auld, Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.
Parto de la kajero estas dediĉita al solenaĵoj ligitaj kun Internacia Tago de Memoro pri Holokaŭsto. Zofia Banet-Fornalowa prezentas ilian trapason en la eksa nazigermana koncentrejo Auschwitz-Birkenau kaj Maja Wandel dividas kun la legantoj siajn impresojn pri la vizito en Pollando, kiun ŝi faris kune kun israela junulara grupo por viziti lokojn ligitajn kun Holokaŭsto.
Unu el ĝiaj viktimoj fariĝis konata pedagogo Janusz Korczak, rememorigita samnumere okaze de la artikolo pri aktivulino de la pola movado Irena Szanser. Ŝi estas konata en Esperantujo ĉefe pro sia pedagogia agado, sed ŝi ankaŭ tradukis poemlibron de Maria Bronikowska, dediĉitan ĝuste al Janusz Korczak, kaj la traduko estas aperigota.
Literaturo ĉeestas en la nuna kajero de POLA ESPERANTISTO ĉefe en la formo de adiaŭoj. En januaro mortis pastro Jan Twardowski, tre populara poeto, ravanta per nur ŝajne naiva ĉarmo de siaj religi-temaj lirikaĵoj. Lian vivon kaj verkaron rememorigas Tomasz Chmielik kaj la prezenton akompanas fasko da tradukoj fare de Lidia Ligęza. Aliloke oni mencias ankaŭ alian ĵus forpasintan moŝtulon de la pola literaturo, aŭtoron de fantasto kaj filozofon, Stanisław Lem.
En POLA ESPERANTISTO speguliĝas ankaŭ diskuto ĉirkaŭ la malfondo de PEA-aŭtoritatoj en la 1985-a jaro kaj la postaj okazaĵoj de la jubilea jaro 1987-a. En la kajero oni represis artikolon el LIBERA FOLIO rilate la raporton preparitan de la Esperanta Civito, krome, apartfolie, oni prezentis la starpunkton de PEA-estraro pri la raporto mem kaj ĝian leteron al LIBERA FOLIO. Atentindas ĉi-rilate la opinio de Kazimierz Leja, la nuna redaktoro de POLA ESPERANTISTO kaj asocia aktivulo en la menciita periodo, laŭ kiu nunmomente oni tro multe utiligas opiniojn anstataŭ faktojn. Li do alvokas la polajn esperantistojn fondi seriozan komisionon, kiu esplorus dokumentojn kaj enketus partoprenintojn de la eventoj.
Fine de la trarigardo mi volas ankaŭ mencii la novan, duoblan numeron de LITOVA STELO, amplekse resumantan la vilnan UK-on. Pri la kongreso ni jam parolis tre multe, cetere baldaŭ esperantistoj kunvenos en Florenco, mi do haltu dum momento nur pri la konkluda dokumento de Nitobe-Simpozio, titolita „Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastigo de la Eŭropa Unio”. Pli ol 70 partoprenantoj el 20 landoj, kunvenintaj en la sidejo de la litova Sejmo, konstatis interalie, ke por la Eŭropa Unio de 25 landoj „oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron (...), kiu ekvilibrigu la protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU”. Tiucele oni interalie difinis kvin sferojn de la lingva estonteco de Eŭropo, pri kiuj valoras ellabori alternativajn viziojn, rilate la nunan staton. Inter ili troviĝas „vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multlingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de EU-lingvosistemo kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo” kaj ankaŭ „vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj nacioj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj enmigraj, ene de EU”. La tutan dokumenton eblas legi en la dua nunjara numero de LITOVA STELO.
Kaj nun adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz