• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 02.10.2003
Esperanto: minuskle aŭ majuskle?- ĉi tiun demandon starigas Dimitar Haĝiev en Literatura Foiro. En tiu ĉi momento mi ĝojas esti radioĵurnalisto – la problemo ne estas mia. Tamen la aplika analizo de la vorto Esperanto certe utilas al ĉiuj redaktoroj, tial mi atentigas pri ĝi tuj en la komenco. Cetere la analizo ŝajnas pli interesa ol la konkludo mem, ke oni studu ĉi-rilate PAG-on.
En la sama numero de LF kiel kutime ĉefrolas esearo. Walter Żelazny okupiĝas pri lingva politiko de la Eŭropa Komunumaro kaj esperanto. Estas domaĝe, ke la ĉi-teman argumentadon de esperantistoj plej volonte aŭskultas esperantistoj mem, tamen la artikolo de Żelazny, polemika al la raporto La eŭropanoj kaj ties lingvoj farita de la Komisiono de Eŭropa Unio, aperis antaŭe en versioj pola, franca kaj angla, ĝi do trafis ankaŭ neesperantistan publikon. La komisiono de EU praktike favoras du lingvojn, la anglan kaj la francan, kvankam ġi abĵuras similajn deklarojn – skribas la aŭtoro. Laŭ liaj taksoj la lingva politiko de EU kostas ĉirkaŭ unu miliardon da eŭroj jare, kio estas pli-malpli 1% de tuta buĝeto de EU (...) Tro multe, konsiderante, ke la sama sumo estas destinata al nutra kaj humana helpo de EU por la malsato aŭ helpo okaze de kataklismoj. Ŝoke multe, se oni scias, ke per 80% de ĉi tiu sumo, tio estas 800 milionoj da eŭroj jare, oni subvencias la anglan lingvon. 20% restas por la ceteraj dek unu lingvoj, el kio la duono estas destinata al la franca – atentigas Walter Żelazny.
Ĉi-teme La Kontakto, organo de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj, atentigas pri la propono de brita parlamentano Peter Viggers, kiu rimarkinte altegajn tradukkostojn en EU proponis prilaboron de komuna lingvo Euralisch por la unio. Ne estas sciate, ĉu li aŭdis pri la jam ekzistantaj planlingvoj.
Mi tamen revenas al LF. Samnumere daŭras konsideroj de Nicolino Rossi pri la originalaj poemoj de Zamenhof, oni trovas ankaŭ laŭvican art-teorian eseeton de Radosław Nowakowski, en kiu ĉi-foje temas pri nedisigebla interdependeco de formo kaj enhavo. La lumo havas naturon korpusklan-ondan - skribas la aŭtoro. – Foje estas la korpusklo kaj foje la ondo. Samtempe kaj sammomente. Tion oni instruis al mi. Tion mi ellernis. Mi ellernis ankaŭ, ke arto ankaŭ havas naturon korpusklan-ondan. Foje estas enhavo-ondo kaj foje formo-materio. Ankaŭ mi mem havas tian naturon: foje mi estas animo-ondo kaj foje korpo-materio. Samtempe kaj sammomente. Do, estus pli bone paroli pri korpo-kaj-animo, pri enhavo-kaj-formo. Aŭ pri formenhavo.
Tre interesaj estas du informoj koncernantaj rekte la intelektan vivon de esperantista komunumo. Unue, la ĝenerala Asembleo de la Esperanta PEN-Centro (...) konkretigis la ideon, ke la Esperanta PEN-Centro klopodu organizi la mondkongreson de PEN Klubo Internacia, plej probable 2006 en Svislando. Tio donos eblecon al kelkcento da verkistoj el la tuta mondo pli bone konatiĝi kun niaj literaturo kaj kulturo. Esperanto, kiel laborlingvo de la kongreso, tiam apudos la oficialajn anglan, francan kaj hispanan por ĉiuj kunsidoj kaj diskutoj. La celkonscio de esperantista PEN-medio estas rimarkinda, oni do povas kredi, ke la plano realiĝos kaj montriĝos sukcesa. Dume sveda verkisto Jarlo Martelmonto, kiu en siaj libroj uzas Esperanton, rakontas, kiel li atingis stipendion de la plej grava stipendioinstanco por svedaj verkistoj, Sveriges Forfattrfond, ĝuste dank’ al sia E-libro. LF publikigas ankaŭ kvanton da literaturaj tekstoj, inter kiuj estas poemoj de Mikaelo Bronŝtejn, traduko el Friedrich Holderlin kaj rakonto de Julian Modest. Recenzoj koncernas ĉi-foje novan libron de István Nemere, novan eldonon de Paŝoj al plena posedo de William Auld kaj eseon pri la ĉina skribo de André Cherpillod. Eblas ankaŭ legi pluan diskutadon pri la neestingiĝebla temo de landnomoj. Kaj tio certe ne estas ĉio, valoras do studi la enhavon por si mem.
Kontakto restos aparta revuo – tion decidis la komitatanoj de TEJO dum la IJK en Gotenburgo. Ĉi-foje aparte multan lokon oni dediĉis al Afriko. Skua raporto pri Sieraleono estas represo el Norvega Esperantisto, originale kontribuas al la temo Johan Köhler, kiu priskribas la historion de la afrikansa, oficiala lingvo de Sudafriko. Kutime oni opinias ĝin ido de la nederlanda. Tamen, kiel atentigas la aŭtoro: Al starigo de la afrikansa lingvo kontribuis ankaŭ la germana, franca, angla, portugala, malaja kaj la lokaj lingvoj San kaj Khoenkhoen. (...) En la jaro 1925 oni akceptis la leĝon laŭ kiu la afrikansa anstataŭigis la nederlandan kiel oficialan lingvon. En 1933 aperis la unua plena afrikans-lingva Biblio kaj la lukto por oficiala akcepto de la afrikansa estis fin-fine venkita – skribas Köhler. Li ankaŭ faris interesan statistikon, laŭ kiu 277 radikoj en la afrikansa kaj Esperanto aspektas same kaj havas ankaŭ la samajn signifojn.
Tre freŝ-tema estas la artikolo de Daniel Richard Bebelacqua pri Naciaj kutimoj de aŭtobus-haltigado en Urugvajo. Li rakontas interalie, ke estante en montevidea buso oni petas haltigi ĝin per „ĉistido”. Ĝuste „ĉistido”. Mistera vorto, ĉu ne? Montriĝis tamen, ke temas simple pri sono; ĝi estas duon-laŭta sono farita per buŝo, kiu similas al eldiro de la literoj „ĉssssst”. Ni tiel alkutimiĝis al ĝi – rakontas la aŭtoro – ke ĉiam, kiam ni volis eliri, ni faris ĝin. (...) Montevideanoj do preskaŭ ne uzis la sonoriletojn kaj kiam aliurbanoj vizitis la ĉefurbon, ili ĉiam hontis fari tiun sonon.
Wendel Teles Pontes traktas tre seriozan temon de transgenaj manĝaĵoj. Li rememorigas, ke tiaspecaj manĝaĵoj estas allasataj al vendo ne en ĉiuj landoj pro la timo, ke la homo ne plene kapablas regi ĉiujn sekvojn de la farita genetika modifo. Lia opinias tamen, ke bari transgenaĵojn ne eblas. La avantaĝoj estas grandegaj, ĉar ni plialtigas la komerckapablon de bestoj kaj plantoj en multe malpli da tempo kaj plibonigas ilian kvaliton (...) Krome dank’ al transgenoj ni poovas fari ankaŭ kuracigajn manĝaĵojn, produkti insulinon pere de bakterioj kaj igi plantojn pli rezistajn al insektoj, kaj tio etigos la uzadon de pesticidoj.
Al la memstudemaj aŭskultantoj mi rekomendas en Kontakto la meditan „Renaskiĝon” de irana aŭtorino, Morteza Mirbaghian. Ĉio kaj ĉio alvokas min al unuiĝo kun la panjo-naturo kaj Universo. Mi do demetas ĉion, kio ne estas esenca parto de mi. Tute nuda mi kuras kaj saltadas laŭ la bordo de la maro. Mi cedas min al la varmeta sino de la maro blua... – tiel komenciĝas ŝia serĉo de malfremdiĝo.
La samtitola kaj jam menciita Kontakto de nederlandaj blinduloj enhavas ankaŭ tre interesan raporton de Jacques Tuinder pri lia karitata agado en Moldavio. Kune kun siaj nederlandaj amikoj okulkuracistoj kaj optikistoj, helpe de la nederlanda organizaĵo Sovaĝaj Anseroj, li realigis programon pri okulkuracista helpo en prizonoj. Tuinder rememorigas, ke tri el kvar blinduloj havas handikapon nenecesan, t.e. preventeblan aŭ kuraceblan. (...) Nia modesta fonduso – li informas – finance ebligis ok operaciojn. Pasintjare ni servis tiumaniere al 27 operacieblaj pacientoj. La devizo de efika helpo estas laŭ Tuinder simpla: cent procentoj de ĉiuj donacoj rekte fluu al la projektoj.
Inter ni estas bulteno de nov-skotiaj esperantistoj kaj ĝiaj numeroj estas dediĉitaj al tre diversaj temoj. Ĉi-foje oni rakontas pri la programo Heredaĵa Foiro, transkanada, multkomunikila, klereca iniciato kies celo estas provizi oportunon por studantoj esplori, partopreni kaj lerni pri multaj diversaj aspektoj de sia kulturo kaj heredaĵo. La programo estas trinivela – loka, regiona kaj landa – kaj ĉiujare sumiĝas per Nacia Ekspozicio. Kadre de ĉi programo Kim Keeble gvidis du instrukunsidojn pri Esperanto en Komunuma Kolegio de Nova Skotio en Truro. Temas do pri ekzemplo de valora kapablo ligi Esperanton kun la planoj kaj projektoj de neesperantistaj instancoj.
Dana Fervojisto regalas legantojn per ekologia interesaĵo. Montriĝis, ke danaj trajno-pasaĝeroj ankoraŭ ne estas pretaj al apartigado de rubaĵoj. Kelkmonata eksperimento kun germanaj vagonoj, havantaj apartajn ujojn por boteloj, paperoj kaj ceteraĵo, finiĝis per malsukceso. Estas interese, ĉu ĝuste per tia trajno veturis Rude Andersen, dana instruisto, kiu prelegis en Turku pri astronomio. Raportas pri tio Informilo de Esperanto-Societo en Turku, kiu rememorigas, ke la sama gasto instruis ĉe ili la internacian lingvon jam kvardek jarojn pli frue.
Jen, kiel rapide pasas la tempo. Kaj hazarde pasis ankaŭ la tempo destinita por nia hodiaŭa trarigardo. Ni do revenos al enhavo de E-lingva gazetaro post unu semajno.
Foliume via –
Wojtek Usakiewicz