Nur dum la pasintsemajna lundo pasis la 100-jariĝo de la organizita E-movado en Japanio. La 12-an de junio 1906 estis fondita Japana Esperantista Asocio kaj pri tiu ĉi evento frontpaĝe skribas Mine Yoŝitaka en la junia numero de “La Movado”, la komuna organo de KLEG. Sed evidentiĝas, ke Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj mem ĉi-jare festas propran jubileon, tiun de la 55-jariĝo. La aŭtoro koncize rerigardas al la historio de la landa kaj loka movadoj atentigante pri ĝiaj apogeoj kaj stagnoj. Jen entuziasmo ligita kun mondlingvo ebliganta kontaktojn, por kiuj venis intereso rezulte de la japana-rusa miito. Jen laŭvica intereso-ondo post la milito kaj la rusa revolucio. En la tiamaj cirkonstancoj Esperanto denove altiris la atenton - kaj kiel ni legas – “kelkaj novaj esperantistoj laboris en Ligo de Nacioj kaj la movado ankaŭ logis progresemajn laboristojn”. Nu, la lasta postmilita periodo signifis denovan revigliĝon kaj kreiĝon de regionaj ligoj, celantaj al pli demokrata movado. Eblas diri, ke la ruĝfadenaj vortoj de la aŭtoro ebligas kvazaŭ sintezi la 100-jaran jubileon de la japana E-movado. Ĝi, la 100-jara jubileo de la japana E-movado estas kompreneble la ĉeftemo de la junia numero de “La Revuo Orienta” ebliganta konatiĝi kun ĝi multe pli detale kaj intime. Dank’ al multaj arkivaj fotoj, kiuj proksimigas la homojn, kaj dank’ al multaj artikoloj. Ili jen proksimigas la pionirojn kaj gravajn figurojn de tiu ĉi landa movado, kiel : Gauntlett, Erośenko, jen skizas la evoluon de la Japana E-Instituto, informas pri proleta E-movado, proksimigas Esperanton en Oomoto, la situacion de la E-movado dum la 2-a mondmilito kaj post ĝi ĝis la 50-a UK de Esperanto en Tokio. Multaj informoj aperas lige kun ĉi tiu unua E-kongreso en Japanio kaj lige kun la ĝenerala situacio de la movado post ĝi. La leganto trovas pliajn detalajn informojn pri KLEG kaj ĝiaj laboroj, pri la studenta aktivado en Rondo Harmonia, pri japanaj kongresoj, pri la revuo kaj aliaj organoj de japanaj E-organizoj, pri la rolo de E-domo en Yatugatake. Kaj nun eblas sole gratuli, ke Japanio en la jaro de sia 100-jariĝo havas 4 tutlandajn organizojn, 12 regionajn, ĉ. 100 lokajn klubojn kaj ĉirkaŭ 40 fakajn organizojn. Multaj el ili aliĝis al la laboroj de la Komitato por Japana Jarcento Jubileo, alivorte 3 JJJ. “La unua celo de JJJ – kiel ni legas – estas laŭeble efike utiligi la centjariĝon de la japana E-movado por la informado”, lige kun kio oni plurfoje kontakis ĵurnalojn, novaĵagentejojn kaj televidstaciojn. Sed la nombro de la projektoj estas multe pli granda kaj jam komence de la nunjara aprilo atingis 107 – inter kiuj parto estas organizata de JJJ, sekve subtenata aŭ aŭspiciata. Al la ambiciaj taskoj realigataj de la jubileanta japana E-movado apartenas la 92-a UK de Esperanto en Jokohamo venontjare kaj baldaŭa eldono de la nova E-Japana Vortaro, kiu aperas kiel frukto de dek kelkjara laboro. Juninumere “La Revuo Orienta” aperigas ankaŭ kronologian tabelon pri la eventoj de la E-movado en la mondo, kiun apudas tiu koncerne la E-movadon en Japanio. Evidente ne mankas en la revuo enpensigaj vortoj spronitaj de la jubileo. La prezidanto de Japana Esperanto Instituto Sibayama Zyun’iti referencas jam al la pasonta en la 2009-a 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj levas la demandon pri la kvalito de la movado en ĝia 2-a jarcento. Renato Corsetti en la nomo de UEA ankaŭ levas la demandon jarcent-kuntekstan. “Ĉu la venonta jarcento estos la jarcento de Azio? Mi ne scias, sed mi esperas tion. Ĉu niaj malproksimaj pranepoj dum festado de la dua jarceno de la japana movado festos ankaŭ la triumfon de E-o kaj la rolon de aziaj esperantistoj en tio? Mi ne scias, sed mi esperas tion” – fino de la citaĵo. Tiujn esperojn flegas tutcerte ne sole UEA-prezidanto, sed ĉiuj amikoj de japanaj e-istoj kaj de la japana E-movado. Sed ne sole historio en la strikta senco de la jubileo gastas sur la paĝoj de la junia “La Revuo Orienta”. La aŭtoro de la ĉi-numera “Monata Podieto” skribas pri interesa eksperimento – eĉ se finiĝinta ne per plena sukceso, en kiu licencita por E-instruado flanke de la japana Edukministerio instruisto parte realigis eksperimenton pri la propedeŭtika valoro de E-o cele la instruadon de la angla. Eĉ pere de la ĉarmoj priskribitaj en la rubriko dediĉita al la unuopaj japanaj gubernioj, ĉi-foje Iŭate ni trovas historian referencon, eksciante ke en ĝia ĉefa urbo, Morioka naskiĝis Nitobe Inazo, varma subtenanto de Esperanto, kiam li oficis kiel Ĝenerala Vicsekretario de Ligo de Nacioj. Sed kion signifas historio sen ŝanco pri estonteco? En Japanio tio ne minacas, pri kio reliefe atestas la vortoj de AMANO Yayoi en la rubriko “Parolas junuloj”, kiu dividas la ĝojon ĝui Esperanton kiel parton de sia vivo.
Kiam la lastan fojon mi proponis foliumi “Esperanto-revuon” la redakcion atingis tiam ĝia jam julia-aŭgusta numero. Kvankam kiel ni jam diris, la estrara raporto aperis amplekse jam en numero junia, tiu ĉi duobla somera numero havas ankaŭ gravan signifon en la antaŭkongresa periodo, pro la troviĝanta en ĝi prezento de la spezokonto de UEA en la 2005-a kaj Bilanco de la Asocio. Kiel komentas en “Malferme” la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller: “La ĉefa konkludo el la financaj raportoj en ĉi tiu numero estas, ke la Asocio plifortiĝis ankaŭ sur tiu ĉi kampo… Respondecaj gvidantoj de UEA devas daŭre klopodi plifortigi la Asocion ankaŭ ekonomie, ĉar ju pli ili sukcesos en tio, des pli da rimedoj UEA garantiite havos ĉiujare por sia agado en estonteco. Temas pri duobla respondeco: ne nur antaŭ la estonteco, sed ankaŭ antaŭ tiuj, kiuj fidis al UEA, kiam ili donacis kaj testamentis”.
En tiu ĉi plej freŝa numero de UEA-revuo estas ankaŭ notita jubileo, ĉi-foje tiu de la 50-jariĝo de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la svisa La Chaux Fonds. Unu el la plej interesaj kontribuoj ĉi-numere estas la artikolo de Mark Fettes kaj Hokan Lundberg, pri la demando, kio estas lingva demokratio. Kvankam tiu ideo ne estas nova al la esperantoparolantoj, la artikolo sistemigas la ĝeneralajn konojn kaj tute klare proponas, ke tiu koncepto fariĝu nova en la politika debato de la Eŭropa Unio. En tiu ĉi kunteksto la leganto ekscias pli detale pri la plurlingva centro en la interreto, portanta la nomon de fama japana pledanto por Esperanto, Nitobe Inazo. Kiel ni legas en pli detala ekspliko: “En la multlingvaj retpaĝoj de Nitobe-Centro Esperanto funkcias kiel kerna pontlingvo, ebliganta interŝanĝojn de informoj kaj ideoj inter homoj el plej diversaj lingvaj fonoj. Tiel diverslingvanoj povos lerni pri la streboj por lingva demokratio en diversaj landoj, kaj kunlabori por influi kaj riĉigi la publikan kaj politikan debaton pri lingvopolitiko. Kvankam E-movado havas pli vastajn celojn, ol nur tiujn de lingva demokratio ni opinias, ke Nitobe-Centro prezentas konvenan kadron, en kiu ekstermovadanoj pli bone komprenos la idealojn kaj efektivan valoron de la lingvo”. Ni ne forgesu memorigi ĝian adreson: http://nitobe.info
Ankoraŭ iun apartan temon ni notu el la lasta “Esperanto” revuo. Nome temas pri publika letero al urbestroj, kiu estis signita ne sole de UEA-prezidanto, sed ankaŭ estrarano por la landa kaj regiona agado, la Ĝenerala Direktoro de la CO de UEA kaj UEA-komisiito pri la projekto de Ĝemelaj Urboj. Kio estas aparte interesa en ĝi, ke informante pri UEA aktivadoj la ĵus menciitaj subskribintoj proponas, ke diversaj urboaŭtoritatoj instigu siajn lokajn esperantistojn kaj E-organizojn aktive agadi por la interkomunikado de la ĝemelurboj kaj novaj ĝemeliĝoj.
Fine de nia nunsemajna renkontiĝo kun la E-periodaĵoj mi danke konfirmu la ricevon de la lastaj numeroj de la bulteno de esperantista grupo “Fido kaj Espero” el la hispana Valladolid, en kiu ni interalie trovas interesan kaj ampleksan raporton pri la lasta Malferma Tago en Rotterdamo kaj informojn pri la nunjara 14-a Internacia E-Semajno en La Pineda. Ni kaptas la okazon por peri al profesorino Rafaela Uruena niajn kondolencajn vortojn lige kun la forpaso de ŝia patrino, membro de la grupo, distingita per la premio Klara Silbernik.
Ni danku ankaŭ pro la unua nunjara numero de “Puraj Pulmoj”, kiu kvankam unupaĝa sciigas kelkajn gravajn aferoj de sur la kontraŭnikotina fronto, kiel la lasta Monda Tago de Nefumado, kiu pasis sub la devizo “Tabako mortigas sub ĉia formo kaj sub ĉia kamuflo”. Ni ekscias, ke la eldonejo Kava Pech serĉas financan subtenon por aperigi esperantlingve verkon de prof. R. Molimard, “La fume”. Fine, ke la asocio TADEN dum ĉi-jara florenca UK solenos la 10-jariĝon de sia fondiĝo. Al la jubileontoj ni jam gratulas, kaj citas laŭ Puraj Pulmoj”, ke dum la kongreso TADEN-kunveno estas atendata ĉies partopreno, interalie per mallonga prezento de situacio sur la tabakuza merkato en la propraj landoj.
Barbara PIETRZAK