Pasintsemajne multan atenton ni donis al aparta numero de “La Revuo Orienta”, omaĝanta la 100-jariĝon de la organizita japana E-movado. Nian hodiaŭan trarigardon ni komencu per alia japana periodaĵo, kiu venis intertempe, nome la junia “Nova Vojo”, la oficiala revuo de Esperanto-Populariga Asocio. Ĉi-foje ĝia kovrilpaĝo logas per la pentraĵo “Ceramika peco kaj floro” de DEGUĈI Micugi kaj la enhavo kiel kutime plurpaĝe reliefigas diversspecajn klopodojn, ligitajn kun varinivela profundigado de la esperanta lingvokono. Ni trovas ankaŭ ampleksan raporton kun pluraj fotoj kaj opinioj de la partoprenantoj de la 16-a Internacia Esperanto-kursaro, okazinta en aprilo. Ni mallonge citu el la opinioj de iuj studantoj, kiuj vizitis Japanion: “Unue mi elkore dankas la oomotanojn por tre bonkora zorgo kaj sindenema servo…En mia ĉiutaga vivo mi ne multe havas ŝancon paroli nian lingvon kaj estas forgesema je vortoj, sed pli kaj pli kutimiĝis estis parolema!”. Ni pluku el alies opinio “Vere internacia estis la kurskunveno kun koreaj kaj japanaj esperantistoj. Ankaŭ junuloj ne mankis”. Laŭvica opinidonanto deklaris ia. “Estas unua fojo, ke mi vizitas Japanion. […] Verdire mi timis mian mallertecon de miaj vortoj. Nun mi gajnis kuraĝon, kiu malfermis pordon de mia koro”.
Sed en la junia numero de “Nova Vojo”, teksto, kiu aparte malfermas pordon de mia koro, tiklas mian koron estas tiu aperanta kadre de la rubriko de Tacuo Huĝimoto “Felitone Feritone”. Nome tute ne tamas pri felietono, sed pri la teksto de la interparolo kun doktoro Ulrich Lins pri Grabowski Premio kaj Ito Kanzi. La formikan penon tekstigi la interparolon, kiu en nia programo aŭdiĝis fine de januaro spontante entreprenis d-ro Hideki HARADA, dezirante tiun interparolon aparte proksimigi al laŭeble multaj japanaj esperantistoj. Elkoran dankon al d-ro HARADA, elkoran dankon al Tacuo Huĝimoto, kiu disponigis sian rubrikon por aperigi la tekston de la interparolo. En la junia “La Vojo” ne mankas interesa kontribuo de iu el ĝiaj eksterlandaj raportistoj. Ĉi-foje Wu Guojiang skribas pri la ĉina folkora opero Er’ renzhuan el la komenco de la 18-a jarcento. Kreiĝinta en la nordorienta Ĉinio ĝi disvastĝis kaj famas en la tuta Ĉinio.
Kun granda intereso mi prenis en la manojn la lastan numeron de “L’ esperanto”, la revuo de Itala Esperanto-Federacio, kiu kovrilpaĝe prezentas la nigra-blankan foton de la nokta alrigardo al la fama ponto de Florenco, atentigante itallinge, ke Florenco 2006 donas okazos ne perdeblan. Evidente! Pri tio skribas duapaĝe, itallingve Carlo Sarandrea, kiel la redaktoro de la Kongresa Kuriero 2006. Sed neitallingva leganto ankaŭ trovas legindaĵojn kongreskoncernajn, kvankam ne kongresorganizajn. Ekzemple fragmenton de la esperantlingva traduko de la klasikaĵo de la itala literaturo, kiu jam antaŭ kelka tempo aperis. Temas pri la traduko farita de pastro Battista Cadei, kaj temas pri “La Gefianĉoj” de Manzoni.. Jam nun eblas mendi la romanon ia. pere de la libroservo de UEA, sed sendube ĝi estos furoraĵo jam post unu monato dum la kongresaj tagoj. Kiel nur antaŭ kelkaj tagoj informis en nia sonmagazino “Esperanto ekspreso” Anna Loewenstein, la LKK-ano pri la artaj aranĝoj iu el la gastoj de la baldaŭa UK-o estos Ĵomart kaj Nataŝa. Evidentiĝas, ke ili jam printempe debutis en Italio kadre de IJF en Toricella. “L’esperanto” aperigas ilian unupaĝon foton, sur kiu ili videbliĝas kun la filino Carina kaj ampleksan intervjuon kun ili. Ni sekvas do la historion de ilia arta vojo, de la unuaj koncertoj, de la unuaj eksterlandaj turneoj, surbendigoj. Ne eblas nun citi tro multe el tiu intervjuo – sed por mi interese estis ekscii, ke ekzemple pri la muziko profesie okupiĝas nur Ĵomart dum Nataŝa estas informadikisto, kiu tamen ĉiam tre diligente kaj tute ne mallonge ekzercas antaŭ ĉiuj koncertoj. Ke tiuj okazas nur en Esperantujo – kaj do por ili la somero signifas ĝuste la koncertan sezonon. Kiel dirite en Italio ili koncertis kadre de IJF en Toricella. Tiu ĉi aranĝo estis ankaŭ aparta travivaĵo por komencantino, se mi bone divenas finna, Siru Lane. Post la aranĝo, ŝi konfesas en la junulara rubriko “Mi ne volis adiaŭi la aliajn en la stacidomo, sed iu diris al mi, ke “ne estas ‘adiaŭ’, estas ‘ĝis baldaŭ’”. “Mi partoprenos la venontan IJF-on kaj mi esperas, ke mi renkontos miajn novajn geamikojn denove. Mi lernis multe da esperanto – kaj ankaŭ multe da itala – kaj nenio estas pli amuza ol lerni ĝin en bonega kompanio.” – bela konfeso, ĉu ne? En la junia numero de la itala “L’esperanto” multas informoj jen itallingvaj jen esperantlingvaj pri multaj interesaj aranĝoj jam okazintaj kaj okazontaj [kiel ILEI-konferenco en Parmo aŭ postkongresa rendevuo en Triesto]. Sed tute apartan lokon en ĉi tiu numero okupas la artikolo de Pier Luigi Cinquantini pri “Linuskso kaj Esperanto”, Linukso komputila programo kiu havas multajn utiligantojn kaj pledantojn. Dank’ al la aŭtoro de la artikolo efektive ni multe ekscias kaj pri ĝia historio, funkciado kaj pri la evoluoebloj. Evidente ankaŭ pri la uzado. La temon Pier Luigi Cinqunatini daŭrigos venontnumere proksimigante la programojn kaj ilian utiligon kun Esperanto.
Jam antaŭ kelka tempo atingis nin la printempa numero de “Bazaro” el la rumana Kluĵo. Kiel ĉiam ĝi estas enhavoriĉa kaj interesa. Inaŭguras ĝin la raporto de Tereza Kapista el Serbio, kiu dividas siajn impresojn pri sia aktivado en la afrika Burundio kadre de UEA-programo “Esperanto-Lingvo de Paco”. Kiel ŝi konkludas en sia artikolo “Kiam ni esperantistoj iras ien instrui, nin devas interesi ankaŭ pri aliaj problemoj de la kursanoj, ni ne semas nur la lingvon, sed ankaŭ la humanecon kaj la pacon. Do mia projekto estis “lingvo de paco”. […] Kiam iu revenas post iu vojaĝo, ĉiuj demandas, kio impresis vin. Mia impreso, krom natura beleco, mi vidis nur malfacilan vivon de homoj, senlaborulojn, malsatajn infanojn kaj homojn sen sociala zorgo. Burundianoj multon esperas de Esperanto”.
Interese en la printempa “Bazaro” priskribas sian eksterlandajn spertojn rumanaj esperantistoj. Gal Sandor skribas tra la prismo de la homaj kontaktoj pri siaj laborspertoj en Libio, dum Doina Burzo skribas pri siaj spiritaj travivaĵoj en la aŭstra centro Sant Gilgen. “Bazaro” aperigas ankaŭ tekston de interesa prelego “Ĉu Esperanto havas Kulturon” de Ronald J. Glossop, kiu estis prezentita dum la kaŭna ILEI-konferesnco, kaj kiun ni jam traktis baze de IPR-revuo. Kelkaj artikoloj traktas medicinajn temojn, kiel tiu de d-ro Lazar Gabor kiu skribas pri birda influenco, aŭ tiu de dr-o Flender Gyoergy pri hinda naturkuracado. “Bazaro” jam delonge kolektas eldirojn de esperantistoj pri la plej feliĉa momento en la vivo. Ĉi-numere konfesas tion Ionel Onet el Nederlando kaj Armando Zecchin el Italio kaj mi devas diri, ke mi legas ilin ĉiam kun granda intereso. Remetante la printempan numeron de “Bazaro”, kies motivo unuapaĝe estas la senteco de Konfueco “Ĝojo ĉie estas, nur oni devas serĉi ĝin” mi kun plezuro konfirmu la aperigitan en ĝi informon pri la funkcianta en la pola Bydgoszcz Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kun la instrulingvo esperanto – kiu povas esti gastigos baldaŭ ankaŭ studantojn el Rumanio.
Barbara PIETRZAK