• Trarigardo de la E-Gazetaro - 04.07.2006
  • Audio4.02 MB
  • 04.07.2006
Pasintsemajne kelkan atenton ni dediĉis al la lasta veninta al la redakcio numero de “L’esperanto”, la revuo de Itala E-Federacio. Ĝiafine venis la laŭvica, maja-junia. Ĉi-foje signifaparte temas pri la eldono itallingva kun pluraj raportoj pri la aktivado de la federacio en la 2005-a jaro. Sed la kovrilpaĝo lasas neniujn dubojn, kio nun plej gravas por italaj esperantistoj, prezentante foton pri la lingvoseminario en Florenco kaj anoncante “Florenco 2006 – la lastaj preparoj”. Cetere mallonge pri tiu lingva kaj trejna seminario raportas Giuseppe Pasucci kaj sur la paĝo de Itala E-Junularo Francesco Maurelli levas la kurtenon pri la junulara programo dum la Universala Kongreso kaj la leganto ĉeokaze ekscias, kiel junuloj fojfoje deĉifras la siglon UK. Samtempe ni ekscias, ke ĉi foje tute ne temos pri la “Ursa Kongreso”. La alvoko estas tute klara “…se vi pli kaj pli sentas vin mumio kaj volas finfine iom plijuniĝi, aŭ se vi ja estas junulo serĉanta novajn spertojn kaj amikojn, ne maltrafu ĉi tiun ununuran okazon por vi!”. Se eĉ esperante la alvoko ĉefcelas la italajn E-gejunulojn. Inaŭurartikole Aldo Grassini, la prezidanto de FEI itale aŭdigas sian lastan antaŭkongresan alvokon ĝenerale al ĉiuj italaj esperanistoj ne maltrafi la hejmlokan, ja la italan Universalan Kongreson. Kiel fruktos tiuj alvokoj, kia estos la nunjara Universala Kongreso, ni ekscios interalie ĝuste laŭ la itala “L’esperanto”, kies sekva numero estos tutece dediĉita al la florenca kongreso.
Pli frue en Italio sian konferencon fiksis E-instruistoj, kiuj kunvenos jam la 39-an fojon. Ĉi-foje la debatoj en Parma okazos sub la tegmenta temo “Lingvaj Rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj”. Pri tio memorigas la 2-a nunjara numero de “Internacia Pedagogia Revuo”. Kiel atentigas enkonduke ILEI-prezidanto Radojica Petrović: “En la ĉi-jara konferenca temo de ILEI la centran lokon okupas la lingvolernado en la kunteksto de lingvaj rajtoj kaj rajto je edukado. En la konferenco de esperantistaj pedagogoj atento nature estis turnita al la pedagogia rolo de E-o. Tiel Probal Daŝgupto per sia “Letero al pedagogoj” emfazas eblan rolon de Esperanto en la nuntempaj cirkonstancoj de lernanto-centra pedagogio kaj pedagogia diversigo. Aliaj kontribuantoj informas pri rezultoj kaj spertoj el la praktiko aŭ pri siaj teoriaj konsideroj”.
Nu ni iom enrigardu kelkajn sekvajn kontribuojn. Ekzemple Renato Corsetti en sia artikolo “Ĉu gravas pleje la baza lernejo aŭ la universitato? Ĉu gravas pleje la unua kurso aŭ la lasta” interese traktas la demandon de la baza vortprovizo de E-o cele al instruado. Li tamen ne limiĝas sole al la klasika baza vortprovizo atentigante pri neceso riĉigi la instruprogramon jen per vortoj pri lokaj specifaĵoj de lernantoj , jen per konigo de tiaj informiloj kiel “Manifesto de Praga” kaj “Ĝisdate pri Esperanto”, fine per informoj pri E-o kaj internaciaj E-organizaĵoj. Tute ne malampleksa instrumaterialo, sed la plej interesa estas la konkludo de d-ro Corsetti, asertanta: “Mi mem kredas, ke la unua kurso estas multe pli grava ol la postaj kaj senfine pli ol la lasta, kiun oni faras, kiam oni jam scias ĉion kaj instruas E-on dum jardekoj”. Samnumere “IPR” Svetlana Miroŝniĉenko el Rusujo dividas spertojn pri interesa eksperimento okazinta en kelkaj mezlernejoj de Sankt-Peterburgo, ligitaj kun utiligo de la propedeŭtika valoro de E-o por la studo de la franca. Alia aŭtoro, David Kelso proksimigas la detalojn de la projekto “Lingvolanĉilo”, kiun prilaboris britaj E-instruistoj sekve de la decido de britaj aŭtoritatoj, ke en la instruprogramo de duagradaj lernejoj ne plu aperu la lernado de fremdaj lingvoj, kion oni ŝovis al lernejoj unuagradaj. Evidentiĝas, ke britaj E-instruistoj kaptis la ideon prilaborante novan E-instruprogramon. Kiel atentigas David Kelso ĝi ne estas programo de E-o kiel Esperanto, sed rolas kiel “enkonduko al la lingvolernado pere de la plej simpla, plej regula, plej fonetika lingvo, kiu okaze estas la internacia lingvo Esperanto. Post unu-du jaroj da E-lernado la lernintoj povas progresi al aliaj, naciaj, tiel nomataj naturaj lingvoj – aŭ daŭrigi la lernadon de E-o”. Kiel ni ekscias, la projekto estis jam prezentita publike aŭtune de la pasinta jaro dum prestiĝa Lingvo Ekspozicio en Londono , kaj en marto nunjare en Manĉestro ĉe konferenco/ekspozicio aparte dediĉita al fremdaj lingvoj en unuagradaj lernejoj. Evidentiĝis, ke pluraj vizitantoj jam sciis pri tiu projekto. Restas do sole la deziro, ke tiu interesa instruprojekto, utiliganta la propedeŭtikan rolon de E-o sukcese efektiviĝu. Jen nur kelkaj el tre interesaj artikoloj de la 2-a IPR-numero, kiu krome bunte prezentas la aktivadojn de E-instruistoj en diversaj landoj, inter kiuj ne mankas mencio pri iu el interesaj programoj okazintaj komence de la jaro en ILEI-patrona lernejo en la pola Czajowice apud Krakovo. Kiel ni jam siatempe informis ILEI nomumis sian Sciencan Komitaton – ĉi-numere ĝi komencis aperigi biografietojn de ĝiaj unuopaj membroj.
Se temas pri E-periodaĵoj el aliaj kontinentoj hodiaŭ ni havas rekte sensacian informon, nome post 71 jaroj reaperis la revuo “Oomoto Internacia”, periodaĵo lukse eldonita en Brazilo. Mian scivolon ĝi tiklis jam tiam, kiam PDF-formate sendis ĝin al ni nia amiko el Kameoka, Acushi NISHINAGA. Kompreneble tute alia afero estas teni ĝin enmane kaj senĝene foliumi. Ĉi tiu relanĉa numero sur bela, brila papero, kun multaj fotoj - cetere ĉiu artikolo estas provizita per la foto de la aŭtoro - ne nur portas la titolon “Oomoto Internacia” sed laŭenhave referencas al la kreiĝo de la organzizo Oomoto Internacia, kaj festita jam lastdecembre unua fondodatreveno. Temas pri la dulingva esperanta kaj portugala revuo, kio rilate al “Oomoto Internacia signifas ke ĉiu artikolo estas dulingva, krom fotoriĉaj informoj pri la aktivadoj de la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, kiuj proksimigas DEGUĈI Kurenai dum gravaj eventoj kiel vizito en la ĉefministra rezidejo kaj renkontiĝo kun ĉefministro KOIZUMI Ĵuniĉiroo kiel unu el la alvokantoj de la “Mitingo de la civitanoj en Prefektejo Kioto - ĉiam pli klopodu por la realiĝo de la paco en Mezoriento”. Ne mankas foto kaj informo pri iom pli familiara okupo kiel la faborikolto. En la unuan numeron de “Oomoto Internacia” enkondukas Diaj Revelacioj el la Luna Novjaro en la 25-a jaro de Meĵi, kiuj fundamentas la kreiĝon de tiu ĉi religia doktrino. Sekvas aparta saluartikolo de Oomoto-prezidanto HIROSE Jasumi pri la fondo de la gazeto “Oomoto Internacia”. Li skize proksimigas la historion de Oomoto, ĝiajn aktivadojn, momentojn brilajn kaj suferajn ĝis la kreiĝo de Oomoto Internacia en Brazilo en la 2004-a. Sed Oomoto prezidanto jam antaŭrigardas al la 2007, invitante okaze de la venontjara UK en Jokohamo ankaŭ al Kameoka, kie okazos Granda Festo por la Majstro DEGUĈI Onisaburo kaj speciala Uta-festo. La tuta numero per preskaŭ ĉiuj siaj artikoloj referencas al la fondokunveno de Oomoto Internacia 2004 – pri kiu siatempe ni informis en nia programo. En la samnoma gazeto evidente ne mankas la vortoj de la direktoro de tiu organizo, MAEDA Shigeki kiu ia. deklaras ke dume la gazeto “Oomoto Internacia” aperos nur 4-foje en la jaro, sed ne ekskludas pli oftan aperigon de la periodaĵo. La sama aŭtoro, te. MAEDA Shigeki sekve raportas pri la unua datreveno de tiu ĉi centro. En la kunteksto de ĉi tiu datreveno la leganto trovas plurajn gratulojn kaj salutvortojn, kiel tiujn de Ursula Grattapaglia, la direktoro de la Centra Oficejo de Brazila E-Ligo, de la eksaj posedantoj de la domo, en kiu nun troviĝas oomoto Internacia. La leganto legas s ankaŭ resume la prelegon de UEA delegito por tiu solenaĵo. Enpensigaj estas la vortoj de la redaktoro - lige kun la relanĉo de la “Oomoto Interncia” - Emerson Werneck, kiu esprimas firman konvinkon, ke pere de ĝi Oomoto Internacia estos konata de ĉiuj aliaj landoj kaj sendos sian mesaĝon de paco al ĉiuj homoj kun bona volo. Kun scivolo ni atendas do la laŭvicajn numerojn, sed la artikolo de Euripides Barbosa pri “Ivo Lapenna: brila oratoro kaj talenta verkisto” jam sugestas, ke ĉiam ni trovos ion koncerne E-kulturon.
Barbara PIETRZAK