• Trarigardo de la E-gazetaro - 11.07.2006
  • 11.07.2006
Lingvoj estas grava temvefto de la plej nova MONATO. Stefan Maul eseas tie pri la lingva situacio en Germanio, kie unuflanke ĉiam pli multaj enmigrintoj ne konas aŭ nur baznivele konas la germanan, kaj aliflanke multaj kleruloj libervole uzas la anglan anstataŭ la germana, precipe en sia profesia laboro. Konklude la aŭtoro starigas la demandon, kiel oni povas defendi la propran lingvon, se samtempe oni per ĉiuj rimedoj favoras la anglan. Lia demando ŝajnas valida ankaŭ alilande. Ĵus antaŭ kelkaj tagoj dum prikomputila interparolo oni regalis min per pollingva informo, kiu sonis pli malpli kiel: „Necesas enrigardi propertisojn de la fileo”. Diris tion tute spontane homo, kiu laboras kun anglalingva programo sen koni la anglan. Evidente ekzistas la devo poligi la programojn, sed supozeble pro diversaj kaŭzoj ne ĉie kaj ne ĉiam tio okazas. Kaj tial antaŭ ol lingvodefendantoj klarigos al ĉiuj bezonantoj, ke pli bone estus diri „Necesas enrigardi la propraĵojn de la dosiero”, aŭ simple ili poligos ĉiujn programojn, aperas piĝino, kiu ilustras la problemon starigitan de Maul.
En la sama numero de MONATO troviĝas ampleksa eseo pri la okcitana lingvo de Clair Mahé. Krom problemoj de ĝiaj lingvouzantoj multan lokon okupas en ĝi analizado de la rilato inter pensado kaj lingvo. Tiu ĉi temo, plurfoje pritraktata de sciencistoj, trovas en la artikolo sian simplan kaj konvinkan envortigon, kiam oni legas, ke „la lingva bunteco estas rimedo kontraŭ la nuna tendenco al ununura pensmaniero. Tio estas ankaŭ fonto de eltrovoj, de granda miro”.
Krome tra MONATO plektiĝas plej diversaj temoj el plej diversaj mondpartoj: popolnombrado en Niĝerio, koncertoj de serba muzikisto Goran Bregović en Albanio, reagoj al suneklipso en Togolando, kontraŭleĝa diskokopiado en Madagaskaro, eŭropa koncepto de laika ŝtato. Kune kun librorecenzoj kaj aliaj konstantaj revueroj ili certigas al legantoj multajn novajn kaj interesajn informojn.
Enhavriĉa estas ankaŭ la laŭvica numero de la ĉeĥa STARTO. Siatempe legante ĉi tiun revuon mi kun granda intereso konatiĝis kun raporto pri la agado de ĉeĥaj esperantistoj en la reto. La sama temo speguliĝas ĉi-numere. Resumante la lastajn dek jarojn, kiuj pasis de post la praga UK, Miroslav Malovec agnoskas gravan avancon de la ĉeĥa movado, kiu realiĝis ĝuste per la helpo de Interreto. Temas ne nur pri la oficiala paĝo de la ĉeĥa organizaĵo, sed ankaŭ pri la agado por esperantigi retejojn de unuopaj urboj kaj pri kontribuaĵoj al Vikipedio. Esperanto mankas ankoraŭ inter 28 lingvoj, kiujn uzas por informi pri la turismaj allogaĵoj Ĉeĥa Centro de Turismo, tamen la esperantistoj havas jam riĉajn materialojn tiutemajn dank’ al Vikipedio kaj diligenta laboro de Petr Tomašovsky, ili do intencas envicigi tiun materialon ankaŭ en sian TTT-ejon kaj poste eventuale proponi kunlaboron al la menciita Ĉeĥa Centro de Turismo. La ĝisnunan kontribuaĵon de esperantistoj al Vikipedio, konsistantan el preskaŭ 50 mil artikoloj oni povos konsulti ankaŭ pere de DVD, titolita Esperanto Elektronike, kiun prilaboris neregistara junulara organizo Edukado@Interreto. La disko enhavas materialojn por propagandi Esperanton kaj provizi kursgvidantojn per legaĵoj. Pri tiu ĉi projekto, kunordigata de slovako Petro Baláž, ankaŭ informas STARTO.
El la sama revuo mi eksciis pri interesa iniciato de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu kadre de la Unia programo „Junularo” organizas internacian trejnseminarion „Lingvoj en Interreto”, okazontan en novembro. Kunlaboras pri ĝi la jam menciita organizaĵo E@I. La seminario temos pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifikaj trajtoj en la interreta medio kaj partoprenos ĝin 19 gejunuloj el 7 landoj.
Multaj mallongaj informoj dulingvaj, esperantaj kaj francaj, troviĝas en GAZETO ESPERANTO, eldonata de la esperantista grupo el Le Mans. La ĉefinteresaĵo de ĉi tiu numero estas malnova artikolo el iu franca gazeto, priskribanta la teatran prezentaĵon dum UK en Dresdeno en la 1908-a jaro. La artikolon oni trovis hazarde dum restaŭrado de abatejo en la okcidenta Francujo – la gazeto servis kiel subtavolo por tapeto. „Aĥ! la kritikantoj de Esperanto, kiuj deklaras, ke la artefarita lingvo estas utopio! Aĥ! tiuj, kiuj pretendas – neniam studinte ĝin – ke tio povas esti nurhorora ĵargono! Kial ili ne spektis tiun prezentadon de Ifigenio!” – komencas sian raporton la speciala sendito de la gazeto, kiu ankaŭ citas la ĉefaranĝinton de ĉi tiu spektaklo, la germanan aktoron de Lessing-Teatro Emanuel Reicher, konstatintan: „Kia bela kronado por mia jam longa kariero, se mi povas kontribui al fondiĝo de internacia teatro, kies publiko estos la tuta mondo!”. Tiu ĉi impreso pri la komenco de la internacilingva teatra arto estas kontrapunktita per eltondaĵo el samperioda GERMANA ESPERANTISTO, kiu rememorigas, ke por garantii la sukceson de la entrepreno necesas laŭeble frua vendo de 600 biletoj por 20 markoj. Kaj la spektaklo ja okazis!
Ankaŭ aliaj legaĵoj en la gazeto estas atentokapte prezentitaj. Kelkaj koncernas seriozajn temojn, kiel la marŝo de vivantoj sur la tereno de la iama nazigermana koncentrejo Auschwitz-Birkenau, aliaj traktas pli leĝerajn temojn, kiel la futbala mondĉampionado aŭ poemprezentado en meksikaj metrostacioj. Amuze kaj samtempe pensige sonas artikoleto pri la kultura Eŭropo, kiu ŝajnas antaŭiri la ekonomian. La aŭtoro de tiu ĉi teksto rememorigas, ke tio „kion oni nomas baroka muziko, estas kvazaŭ sintezo de franca, itala, angla, germana, hispana kaj portugala stiloj”. Kaj en tio fontas la konstato, ke la tiamaj komponistoj „tute hazarde inventis la koncepton de Eŭropa harmoniigo”.
En GAZETO ESPERANTO mi trovis ankaŭ nian logosignon kaj apud la utiligita informo pri „Tago de la tero” en Pollando ankaŭ la konsilon, kiel aŭskulti niajn programojn. Pro tio koran dankon al la redaktoroj. Koran dankon ankaŭ al ĉiuj alsendintoj de diversaj bultenoj, inter kiuj troviĝas VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO kun riĉa materialo pri la pasinta vivo en la kamparo, DANA FERVOJISTO kun la raporto pri IFEF-kongreso en Ŝanĥajo kaj MAGDEBURGA FOLIO, kie oni listigas la nunjarajn E-kursojn en la germanaj universitatoj.
Kaj nun adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz.