Denove sur mia skribotablo amasiĝis E-periodaĵoj el Azio, kiuj sendube apartenas al la revuoj aperantaj plej akurate. Ni tamen komencu de tiu, kiu venis ankoraŭ en junio. Temas pri la maja numero de “Esperanto en Azio”, kiu kiel la bulteno de KAEM donas ĝeneralan superrigardon al la aktivadoj en la unuopaj landoj. En la kunteksto de liberaj asociacioj kun verdo – la koloro de majo - alportonta fruktojn aŭtune, la prezidanto de KAEM, HORI Yasuo atentigas pri tri gravaj eventoj, kiuj alportos fruktojn espereble ankaŭ en la kunteksto de la ĉirkaŭesperantista medio. Ĉi-koncerne li mencias la venontjarajn IJK en Hanojo, UK en Jokohamo, kaj jam referencas al la 5-a Azia Kongreso, komence de la 2008-a jaro en Bangaloro. Lian deziron de “Verda Majo al ĉiuj” sekvas tuj la mesaĝo de UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu reference al la daŭranta en Azio Jaro de Hundo ia. deklaras: “Mi certas, ke post kelka tempo azianoj havos ankoraŭ pli grandan gravecon en la mondo kaj en Esperantujo kaj por Esperanto. Espereble ne estos multaj jaroj de hundo antaŭ ol oni diros, ke Esperanto estas vaste uzata, kaj ke la vasteco de la uzo ŝuldiĝas ĉefe al azianoj”. Tamen sekve Renato Corsetti atentigas: “…Fakte mi kredas, ke ĉiuj kontinentoj estas same valoraj por Esperanto, kaj ke oni ne povas diri, kiu el ili donos decidan puŝon al Esperanto. Ĉiu esperantisto ne devas lanĉi sin en teoriaj disputoj pri tio, sed labori kiel se la propra kontinento estus la plej grava kaj disvastigi Esperanton en ĝi” – fino de la citaĵo. La maja numero de “Esperanto en Azio” abundas per pluraj interesaj kaj relative aktualaj raportoj, kiel pri la marta esperantista partopreno en la Monda Socia Forumo en Pakistano, aŭ la februara Printempa Renkontiĝo en Vjetnamo. Informoj koncernas krome la esperantistajn aktivadojn en Barato, Nepalo, Irano, Ĉinio kaj Japanio. Tiuj koncerne la laste menciitan landon estas la plej multaj, sed ja tio ne mirigas. De kelkaj jaroj japanaj esperantistoj vigle preparas sin al la venontjara Universala Kongreso en Jokohamo. Kiel ni ekscias ĉi-printempe okazis tie ĉirkaŭ 40 kursoj de Esperanto, en Ranzen la 39-a E-seminario, en aprilo komencis funkcii post la vintra paŭzo E-Domo en Yatugatake, sed ja kio aparte gravas nunjare, en oktobro en Okayama okazos la Japana Kongreso lige kun la 100-jariĝo de la japana E-movado. Pri Ranzen –seminario ISIKAWA Tieko pli ampekse raportas en la julia “La Revuo Orienta”. Mian apartan atenton kaptis en ĝi eta informo, ke povis parte partopreni ĝin glate resaniĝinta KOBAYASHI Tsukasa, kies figuron kun ĝojo mi rekonis sur la foto kronikanta japanajn E-eventojn. Cetere saman plezuron mi havis rekonante ge-rojn HARADA Hideki kaj Husako, sur la foto dokumentanta la preparkunsidon por la kongreso de la 100-jariĝo “El la jarcento al nova evoluo”, en kiu d-ro Harada plenumas la funkcion de la prezidanto de LKK. Al la Okayama-kongreso “La Revuo Orienta” dediĉas apartan informilon. Cetere la nunjara jubileo de la 100-jariĝo de la japana E-movado, pasinta la 12-an de junio speguliĝas ankaŭ sur la informpaĝo de JEI. Julie la gvidideo de la organo de JEI tekstas: “Kiel inici aŭ iniciĝi pri Esperanto?” Per la resumoj de 7 japanlingvaj kontribuoj ni konatiĝas kun la konfesoj de kelkaj japanaj esperantistoj, kiuj jen elmontras kiel alproprigi la lingvon kaj progresi se temas pri ĝia kono, jen reliefigas la valoron, kiun konsistigas kontaktoj kun viglaj intelekte diverslandaj esperantistoj. Japanaj esperantistoj scivole alrigardas la kontaktojn kun alilandaj esperantistoj, tiuj el ekster Japanio scivole alrigardas Japanion kaj ĝiajn loĝantojn. Ĉi-numere helpas ilin ĉi-rilate la “Monata Podieto”, kiun aŭtoras Sergiej Anikeev rusa esperantisto, interpretisto-tradukisto de la japana lingvo, lekcianta nun la rusan lingvon kaj literaturon en universitato de Hakodate. En sia elpaŝo “Meditoj pri la koro de japanoj” li ia. atentigas “la… procezo de internaciiĝo en Japanio en sia evoluo entenas komplikajn kaj kontraŭdirajn flankojn. Batalo inter la tradicioj de aparteco kaj la inklino por integriĝo en la mondan komunumon plu daŭras”. Tutcerte kontraŭdirojn eblas trovi en diversaj landoj, sed ja ankaŭ en Japanio mem ili ne mankas. Pri aparta faceto de tiu fenomeno ni ekscias legante la priskribon de la gubernio Aomori. Ĝia aŭtoro ODA Kiiĉi unuflanke proksimigas ĝiajn naturajn ĉarmojn, aliflanke atentigas, ke iuj estas tute ne viziteblaj pro la troviĝanta tie borde de Pacifiko usona militbazo de Misaŭa, aliflanke borde de la Japana Maro la bazo Ŝariki de Aera Defendokorpuso. Verdire mi mem memoras la usonajn bazojn dum mia vizito en Okinavo, kvankam evidente konstatante ilian ekziston ne ilin mi celis dum mia mallonga vizito sur tiu ĉi japana insulo en la 2004. Kelkan tempon pli poste miajn travivaĵojn ligitajn kun la sekvado de la spuroj ligitaj kun la 2-a mondmilito en la Fora Oriento, inkluzive de Okinavo mi aparte surpaperigis. La julia numero de “Nova Vojo” afablis aperigi ilin kiel mian kontribuon de eksterlanda raportanto, aperigante ilin esperante kaj japane. Koran dankon pro tiu afabla atento. Nu, kion hodiaŭ mi povus aldoni? Tutcerte tion, ke mi ne forgesis Okinava, tiun ravan insulon nuntempe kaj tiun el la milittempo, kies cikatraĵoj daŭre estas videblaj. Por mi des pli frapkoloraj, ĉar ĉi-jare mi havis la neatenditan okazon rigardi ankaŭ dokumentajn filmojn pri la rankoraj bataloj, kies spurojn mi vidis. Sed en la julia “Nova Vojo” ne sole mi rolas kiel eksterlanda raportisto. Kun intereso mi legis ankaŭ la raporton de Olga Gribovan, kies kontribuo pri bongustaĵoj de Moldavio ankaŭ aperas esperante kaj japane. Kiel mi jam havis la okazon diri aliokaze ĉiu numero de “Nova Vojo” estas ampleksa studmaterialo por altigi la lingvokonon de la legantoj. Al la perfektigado de la lingvokono referencas en sia “Felietone Feritone” Tacuo Huĝimoto, eksplikante kiamaniere kreiĝis la ideo pri lia libro “Esperanto tiel parolata”, kiu aperis dum la 54-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo. Pro ĝi kaj por plua verkado Tacuo Huĝimoto ricevis dum tiu ĉi aranĝo KLEG-stipendion. Al la gratuloj aliĝas ankaŭ kore nia redakcio.
Sed ne sole la ĵus menciitaj japanaj periodaĵoj donas daŭran atenton al la lingvolernado. Per apartaj koloraj informfolioj la julia “La Movado”, la periodaĵo de KLEG informas kaj invitas por la septembra 38-a Friska Lernejo de Esperanto. La arton sprite rakonti en la Internacia Lingvo montras la laŭvican fojon Aikawa Setuko en “Kajero libervola” priskibante aventurojn kun sia perdita kaj retrovita poŝtelefono, sen kiu la vivo en la moderna socio ŝajnas preskaŭ neebla.
Barbara PIETRZAK