• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro - 25.07.06
  • Audio1.91 MB
  • 25.07.2006
Nu, la nunsemajna trarigardo de la E-Gazetaro estas vole-nevole - iom malpli ampleksa, sed neniel ni volus pri ĝi rezigni. La somera aŭro, la varmo, la ferioperiodo sentiĝas eĉ en nia redakcio, kvankam ĉiuj jam deĵorpretas por la plej arda semajno de la jaro, la raporta semajno pri la 91-a UK de Esperanto en Florenco.
En iuj E-gazetoj, cetre venintaj jam antaŭ kelka tempo kun plezuro ni do trovas iujn belajn rememorojn, kiuj kutime vekas asociaciojn kun agrablaj ripozavanturoj, feri-aventuroj. En la maja numero de la gazeteto “Inter Ni” el la kanada Novskotio ni trovas interesokaptajn impresojn pri “Vojaĝo al Kanado” de konata germana radioamatoro, cetere nia aŭskultanto Wolf Krueger. Samnumere la redaktoro mem Bob Willimson reference al liaj impresoj priskribas la karieron de la marŝipa muzeo >Akadio<, kiu nun ankras en la halifaksa haveno, sed ja havis interesan karieron ekde sia surkvigo en la 1913 – ĝis la 1982 kiam ĝi definitive ekrolis kiel muzeo. Kelkajn sciencpopularigajn kontribuojn ni trovas ankaŭ en la lasta numero de “Kontakto”, la organo de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj. Mi ĉiam kun plezuro legas ĉi tiu periodaĵon, kiu prezentas tre interesajn artikolojn en lingve kaj stile bela Esperanto, pro kio tutaparte necesas gratuli al Jaap Wierniga. Ĉi-numere ni ekscias jen la blankaj ursoj, sed ja ankaŭ pri la blanka rinocero, jen ni renkontas diversajn cerbumadojn pri la birdoj sur la elektraj dratoj: kiel tio eblas, jen kial tio danĝeras. Pri la universo – la patrino de la tero. “Kontakto” en la maja numero adiaŭas la forpasintan amikon, Wim Koopmans, sed ankaŭ laŭvican formalaperantan brajlan E-revuon “La fratoj”. Aparte atentokapta en la kunteksto de la proksimiĝanta 91-a UK estas artikolo dediĉita al Francesco Landini – nevidanta komponisto el la mezepoko, reprezentanto de la muzikarto de la florenca frurenesanca epoko.
En la kunteksto de la proksimiĝanta UK-o ni nepre devas doni la atenton al la lasta numero de “Etnismo”, sur kies kovrilo bonvenigas nin la kolora portreto de la patro de la itala lingvo Dante Alighieri, kvankam ni samtempe trovas atentigon, ke “ankaŭ tiu pioniro de la itala agnoskis la lingvan diversecon de la duoninsulo”. Interne de la revuo Alain Favre en ampleksa artikolo traktas la etnan situacion en la kongreslando. Ni ankaŭ informiĝas, kio kaŭzis ke Italio unuigita antaŭ relative nelonga tempo ne iĝis lando unulingva, sed tiu en kiu krom la itala funkcias multaj etnaj lingvoj, kies rajtoj tamen ne estas same leĝe protektitaj. Cetere la plej proksimaj tagoj tutcerte ebligos pli detale konatiĝi kun la sitacio de la unuopaj etnoj, kaj ties lingvoj en la kongreslando. “Etnismo” informas , ke dum la nunjara UK okazos same kiel en la pasintaj jaroj, krom membrokunsido de IKEL, ankaŭ ĝia fakkunsido ligita kun debato. Ĉi-jare dediĉita al la temo “La lingva situacio en Italio, historiaj minoritatoj, lingvoj, dialektoj, aŭtonomioj, enmigrintoj”. Ni esperas pri tiu kunsido aparte raporti al niaj geaŭskultantoj kore dankante la konfirman mencion de PR laŭ la vidpunkto de nia traktado de IKEL kaj “Etnismo” en niaj elsendoj.
Bedaŭrinde ĉi semajne ne estas pli da tempo por pli detale trakti la unuopajn kontribuojn al la lasta riĉenhava numero de “Etnismo”. Sed almenaŭ telegrafe mi atentigu, ke krome multan lokon en ĝi okupas la problemoj de aŭtoktonaj popoloj – aparte en la kunteksto de la aktivadoj de la svisa eksterregistara organizo “Dokumenta Centro de Serĉado kaj Informado pri la Aŭtoktonaj Popoloj”, la vivipovo de la frisa lingvo – apagita de la ŝtataj aktivadoj, nova etapo en Eŭskio post ETA-deklaro de “konstata pafopaŭzo”, ortagrafiŝancoj por la francprovencanoj, la nuna situacio de la raetoromanĉa lingvo.
Do kiel vi vidasas gesinjoroj laŭvica riĉenhava numero de “Etnismo”, kiu kontentigas kaj tiujn, kiuj interesiĝas pri etnaj problemoj ĝenerale kaj tiujn, kiuj interesiĝas pri iu ilia detala faceto tute aparte.
Barbara PIETRZAK