• Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.08.2006
  • Audio2.98 MB
  • 08.08.2006
La lastan antaŭkongresan trarigardon ni inaŭguris per la foliumo de la laste aperinta numero de “Etnismo”, en kiu iu el la artikoloj traktis la etnan situacion en Italio. Ĉu inter la periodaĵoj troviĝantaj surtable ni ankaŭ trovos ion, kio reirigos nin al Florenca UK? Verdire temas sole pri la retorika demando, ĉar tia periodaĵo venis jam meze de julio kaj konkrete temas pri la internacia revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj “Komencanto”. Ĝian majan-junian numeron inaŭguras ampleksa sinprezento de Anna Loewenstein – ĉi jara LKK-ano respondenculino pri la artaj aranĝoj - kiu rakontas pri siaj komencoj sur la esperantista vojo – spronitaj de la praonklo Julius , kio finfine kondukis ŝin al la aktivado en la E-movado, al establo de la E-familio kaj ankaŭ al la verkado. Ŝiajn konfesojn pri tio, “Kiel ĉio komenciĝis” apudas fragmentoj el la ankoraŭ ne aperinta romano dediĉita al la figuro de la romia imperiestro Nerono. Sed ne temas pri la sola literatura kontribuaĵo en la priparolata numero de “Komencanto”, ĉar ĝi tuta plenplenas per verkoj de la legantoj: originalaĵoj, tradukoj, desegnoj. Ne mankas klerigaj elementoj, kiel tradicia “Gramatiko serioze kaj ŝerce”. Iu el la plej interesaj kontribuoj al la lasta “Komencanto” estas sendube proksimigo de la ideoj de la tn. “Ŝnura kurso”, kies celo estas ligi la novajn adeptojn de la IL al la E-kolektivo. Ĉiam traktenda temo, sed eble aparte aktuala nun por - ankoraŭ antaŭ la nova aŭtuna instrusezono - studi la demandon, kiamaniere ligi la lingvolernontojn kun la E-komunumo.
Rekte antaŭ ĉi-jaraj kongrestagoj en Florenco la redakcion atingis la plej lasta numero de “Esperanto aktuell”, de sur kies kovrilo grandformate kaj kolore la leganton de apud parolpupitro alrigardas Renato Corsetti. Komence mi ricevis iom falsan impreson, ke ĝi uverturas al la ĉi-jara UK – dum efektive temas pri uverturo al la riĉenhava numero de germanaj esperantistoj, per kiu oni retrorigardas kaj pridokumentas la 100-jaran ekziston de la Germana E-Asocio, solenitan maje en Brunsviko. “Esperanto aktuell” aperigas do gravajn dokumentojn ligitajn kun tiu kongreso, kiel la dumkongresan paroladon de UEA-prezidanto, Renato Corsetti. Ĉi-foje li tute aparte reliefigis la neceson ekvilibre fronti kaj evoluigi la E-komunumon ne nur en Eŭropo, sed en la tuta mondo. La gastprelegon de UEA-prezidanto apudas en “Esperanto Aktuell” la porokaza prelego de GEA-prezidanto Andreas Emmerich, en kiu li emfazis la konvinkon, ke E-o estas ĉe la komenco de sia kariero, kaj kiel multaj bonaj ideoj – malgraŭ ĉiaj obstakloj pravigas E-parolantojn esti memfidaj kaj kredi pri la fina venko. Evidente apartan lokon en tiu ĉi dokumenta numero de “Esperanto aktuell” okupas la germanlingva artikolo de d-ro Ulrich Lins, dediĉita al la 100-jara historio de GEA. Krom dokumentoj ne mankas emociaj retrorigardoj, kiel tiu de d-ro Werner Bormann, kun kiu pri tiu aparta jubileo ni parolis ankaŭ en nia esperantlingva programo. En la kunteksto de la historiaj pripensoj mi ŝatus referenci al la vortoj la revuredaktoro, Alfred Schubert kiu tiras la konkludojn el la fakto, ke en sia 100-jara historio GEA havis nur 83 kongresojn. Evidente same kiel kaze de la universala E-movado tiu nombromalkongrueco fontas el la plagintaj Europon militoj, sed li krome atentigas pri alia faceto de la afero. Ni citu mallonge: “La fakto, ke mankas 18 kongresoj estas bona signo. Unue ĝi montras, ke la E-movado ne akceptis la regulojn de la diktaturo, kaj due ĝi montras, ke la diktaturo sukcesis nur interrompi la la e-vivon en Germanio, sed ne sukcesis detrui ĝin” - fino de la citaĵo.
Krom tiu domina temaro ligita kun la 83-a GEA-Kongreso en la lasta “Esperanto aktuell” ne mankas aktualaĵoj el diversaj landaj ligoj de la germana asocio, el ĝiaj diversaj agadkampoj. Kun intereso mi trovas, ke la germanaj esperantistoj amplekse informas pri nova situacio en Aŭstria Esperanto-Federacio kies nova prezidanto fariĝis prof. d-ro Hans Michael Maitzen. Cetere ne mankas informoj pri pluraj aliaj E-aktivadoj tra la mondo, ne nur tiuj ligitaj kun la germana Esperanto-vivo. Tre interesa estas la artikolo de d-ro Dirk Willkommen, kiu aŭtoras E-gramatikon por germanlingvanoj, sed kies stoko poiome elĉerpiĝas. Frontante la duan eldonon en ordinara germana eldonejo li memorigas sian laboron super ĝia unua eldono instigante la utiligantojn al kunlaboro, por ke la nun planata aperigo estu senigita je eĉ plej etaj fuŝetoj.
Post kelka interrompo denove atingis nin “Esperanta Finnlando”, en kiu aparte agrable por ni estis legi pri la maja vizito de nia finna aŭskultanto, Jorma Ahomaeki en Pola Radio, kaj mi ŝatus kredi ke dank’ al tiu artikolo vigliĝos la kontaktoj kun niaj aŭskultantoj en Finnnlado, kaj povas esti ni akiros novajn. La junia numero de “Esperantolehti” proksimigas al ni interesan laboron de finnaj esperantistoj – ne sole per la raporto pri la printempa estrarkunsido, aŭ riĉenhava programo de la okazontaj septembraj Aŭtunaj Tagoj de EAF. Dank al la revuraportoj ni ekscias ke finnaj esperantistoj ne mankas dum eksterlandaj E-aranĝoj. La ĝeneralan E-publikon, ne nur finnojn povas interesi – kaj interesis dank’ al la emfaza invito de Anna Ritamaeki dum la lasta UK la venontsomera festivalo Arta Lumo, okazonta en la finna Kuopio rekte antaŭ kaj kvazaŭ survoje al la venontjara UK en Jokohamo, pri kio EAF-prezidantino informas enkonduke. Ankaŭ finnaj esperantistoj ne forgesas pri sia historio kaj en ĉi tiu kunteksto Jukka Pietilaeinen artikolas pri konata finno, Vilho Setaelae, reliefigante liajn esperantokampajn aktivadojn. La kono de la historio sendube estus tro malfacila sen la eblo konsulti historiajn dokumentojn kaj librojn. Ĉi-kuntekste laŭ raporto de Anna Ritamaeki ni ekscias pri vizito en la biblioteko de Somero, kiu al la EAF-estraranoj kaj grupanoj pri altkvalita komunikado ebligis konatiĝi kun la tiea E-kolekto, konsistinta el ĉ. unu mil eroj, kreiĝinta baze de la heredaĵo de Joel Vikki.
Sed nun permesu danki pro ĉiuj E-revuoj, pri kiuj ni povis paroli ĉi-semajne kaj esprimi la esperon denove venontsemajne raporti pri la riĉenhava E-gazetaro.
Barbara PIETRZAK