Estas agrable konstati, ke malgraŭ daŭranta somero ne mankas E-periodaĵoj, pri kiuj ni ŝatus paroli en nia nunsemajna trarigardo. Pri la daŭranta somera, feria periodo aparte atentigas nin en “Monato” la enkonduka felietono de Stefan Maul. Li skribas pri la populariĝantaj tn. “ŝparhoteloj”, alie turismaj tranoktejoj ne gastejoj, kiuj certigas minimumon da komforto al la klientoj kaj maksimuman profiton al la hotelĉenaj estroj.
Pli agrable estas en la kunteksto de la esperantistaj – parte - turismaj spertoj konatiĝi kun kelkaj interesaj raportoj pri - pli aŭ malpli novaj - vizitoj, kiujn dank’ al Esperanto prelegantaj rumanaj gesamideanoj faris en Bretonio, Bulgario kaj Japanio. Ĉiujn tri mi trovis en la somera numero de la rumana “Bazaro”. Mi legis ilin kun vera intereso, ĉar la aŭtoroj ne sole dividas siajn impresojn pri la vizititaj landoj kaj gastamo de la invitintoj, sed iuj dividas ankaŭ la spertojn pri tio, kiamaniere ili preparis sin al la prezento de la propra lando, kiajn spertojn kaj ideojn ĉerpis por postrevene inplati ilin en siaj loĝlokoj. Ekzemple Aurora Bute, kiu printempe partoprenis kelksemajnan rondveturon tra Bretonio esperas aŭtune laŭ la modelo de la famaj staĝoj en Plouzec – organizi similan staĝon en Timiŝoara. Sed la daŭranta feria tempo ne trompu nin.
Ni kun zorgo sekvas la minacajn eventojn en la monda politiko, aŭ rememore omaĝas la historiajn eventojn, kiuj daŭre rolas kiel firma kaj valida averto, ke la tragedioj de la pasinteco ne ripetiĝu. Lunde matene laŭ la pola tempo enviviĝis armistico inter Israelo kaj aktivanta en la sudo de Libano Hezbollah, post kio kiel sciigis informagentejoj preskaŭ tuj el la sudo de Libano ekmoviĝis miloj da libanaj rifuĝintoj dezirantaj reveni al siaj hejmoj. La julia “Monato” aperigas la opinion de sia kontribuanto Husejn Al-Amily pri la rolo de Hizbul-Laah en Libano. Lia konstato devas enpensigi nin ĉiujn, kiuj streĉe sekvis la eventojn de la lasta 33-taga milito, en kiu mortis tiom da senkulpaj civiluloj en ĉi tiu lando. Mi citu: “Nun la ĉefa rolo de Hizbul-Laah estas helpi la popolon de la sudo de Libano reakiri sian egalecon kun la nordo. Alia rolo estas protekti la popolon kontraŭ eblaj masakroj, kiel tiuj en Sabra kaj Ŝatella en 1982. Samtempe la okcidentaj potencoj bezonas Hizbul-Laah por ke Israelo restu ĉiam veka, armita kaj preta ataki”, fino de la citaĵo. Mi mem ne certas, ĉu ĉiuj legantoj de “Monato” samopinias. Tiu kontribuo en la julia “Monato” aparte alparolas lige kun la aktuala situacio en la mondo, kvankam ne mankas en ĝi aliaj kontribuoj, kies aŭtoroj klopodas atentigi pri kelkaj eventoj de la politika situacio en diversaj mondopartoj. Ekzemple Bardhyl Semi el Albanio skribas pri azilestadantaj en ĉi tiu lando kvin ĉinaj civitanoj de ujgura nacieco, kiuj akuzitaj pro terorsimo pasigis malliberigite kelkajn jarojn en la prizono de Guantanamo. Tio estas la plej nova historio.
Ampleksajn referencojn al la 2-a mondmilito liveras la duobla aŭgusta-septembra numero de “La Revuo Orienta” el Japanio. 9 kontribuintaj aŭtoroj prezentas siajn korskuajn rememorojn pri la eventoj en la Fora Azio de antaŭ 61 jaroj, konforme al la premiso de la redakcio, en kiu ni legas, mi citu: “Estas certe, ke dum la pasintaj jaroj esperantistoj, ofte surbaze de siaj spertoj pri la milito, agadas por Esperanto. Tamen pasis 61 jaroj post la milito kaj multaj spertintoj de la milito jam forpasis. Nun estas preskaŭ la lasta ŝanco heredi la valorajn spertojn. En tia situacio, ni pensas tio gravas, ke esperantistoj, junaj kaj maljunaj, denove lernu la realon de la milito kaj ĉerpu lecionojn el ĝi por renkonstrui niajn novajn agadon kaj movadon” – fino de la citaĵo. Verdire mi ne imagis, ke pere de esperantistaj rememoroj mi ricevos apartan alrigardon al la 2-a mondmilito en la Fora Oriento, kaj kvankam tiuj raportoj nun certe estas pli senemociaj kaj sintezitaj, pli ol ol la freŝaj emocioj spertitaj de homoj siatempe 61 jarojn pli junaj - la leganto ricevas korskuan ateston pri la sortoj de mezaj individuaoj, tiritaj en la mondan konflikton. Ĉiu rememoro malsamas, ĉiu spegulas individuan homan tragedion, kelkaj referencas al la aŭdiĝintaj vortoj de la Tenoo, la japana imperiestro, deklarinta la kapitulacon de Japanio, kio okazis la 15-an de aŭgusto 1945. Sed ja ni memoru, ke tio ja okazis post du atombombaj atakoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagaskai kaj post kiam miloj da japanaj civiluloj en la sinofera memmortigo pereis por la honoro de la patrolando. La unuan fojon mi trovas en “La Revuo Orienta” tiom amasigitan memorigardon al la pasinteco, sed ĝi ŝajnas al mi aparte grava por ni, eksterjapanaj legantoj de revuo, kiuj venontjare venos kongresi en Japanio, kaj kiuj ambicias iom pli kompreni Japanion.
Ĉio ĉi ligiĝas kun la 100-jariĝo de la japana E-movado, kio speguliĝas en la fotoraportoj kutimaj ĉe la interna kovrilpaĝo de la revuo. Ni menciu ankaŭ la ampleksajn japanlingvajn informojn de Jarlibro de E-movado, ententanta informojn pri la 2005-a jaro; temas pri la japanlingva kontribuo. Kiel ni ekscias krome laŭ informoj pri la laboro de LKK oni sondas la eblojn okazigi Nitobe-Simpozion en la lando, kie Nitobe ja naskiĝis kaj aktivis. Pri Nitobe kiel interreta forumo diskuti pri la lingva demokratio amplekse informas la lasta “Magdeburga Folio” el Germanio, listigante kelkajn gravajn argumentojn poresperantajn utiligeblajn en la diskutoj pri la kuniĝanta Eŭropo. Cetere se temas pri kuniĝanta Eŭropo kaj Esperanto ni nepre indiku kiel aparte legindajn kontribuojn el la lasta “Monato”, en kiuj jen Zlatko Tisljar detaligas siajn vidpunktojn atentigante pri la manko lingvounueco en la Unio, dum Roland Rotsaert informas pri la fina fazo de eŭroenkonduko, kio realiĝos nur ekde la 2010-a jaro.
Barbara PIETRZAK