• Trarigardo de la E-Gazataro - 22.08.2006
  • Audio5.33 MB
  • 23.08.2006
Kvankam mi evidente bone memoras la promeson referenci al kelkaj traktitaj pasintsemajne E-periodaĵoj permesu, ke la hodiaŭan trarigardon ni komencu per la lasta numero de “le monde de l’Esperanto”. Verdire tiu ĉi revuo de Esperanto-France ĉesis atingi la redakcion jam antaŭ kelka tempo, sed nun ricevinte ĝin de Claude Nourmont en Florenco mi ankaŭ ricevis la promeson, ke ĝi estonte ne maltrafos la redakcian adreson. Kutime – laŭ mia rememoro - temis pri la revuo kun tre ampleksa franclingva enhavo kaj malmultaj esperanto-paĝoj. Same estas koncerne ĉi tiun la jam 556-an numeron, sed ĝi tamen estas tute aparta. Nome ĝia esperantlingva segmento enhvas relative ampleksan dosieron dediĉitan al la kongreslando kaj la kongresurbo, do evidente Italio kaj Florenco. Inaŭguras ĝin la 6-kolumna, irizanta per faktoj historia skizo pri la E-movado en Italio el sub la plumo de Carlo Minnaja, kun kiu francaj esperantistoj povis konatiĝi jam antaŭkongrese. Tial por ili la samtemaj vortoj - en la kongresa libro Florenco-2006 - pri la “Itala E-movado” kaj “Esperanto en Florenco”, kiujn aŭtoras de Carlo Sarandrea la alrigardon de Minnaja kompletigas. Sed francaj esperantistoj antaŭkonatiĝis kun la kongresa lando ne sole per la historia alrigardo, sed ankaŭ per kelkaj ideoj, kiujn sur la paĝoj de “le monde de l’Esperanto” esprimis konata itala E-aktivulino Michela Lipari, kiu cetere aktive kontribuis al la trapaso de la florenca UK. Ŝi lakone, sed laŭenhave esence reliefigas kelkajn fierindaĵojn el la aktivado de la italaj esperantistoj, kiel lanĉon de la “Premio Zamenhof”, kiu rekompencas laboron por la paco fare de neesperatistaj unuopuloj aŭ asocioj. Aŭ lanĉitan de la nuna prezidanto de Itala E-Ferdeacio muzeon por blinduloj, kie liaj samsortanoj povas tuŝi kopiojn de la artaj ĉefverkoj. Tiu ĉi muzeo, “Muzeo Omero” en Ancona nun ektroviĝis sub la ŝtata protekto. Francaj esperantistoj jam antaŭkongrese havis la okazon konatiĝi kun kelkaj unuarigarde kurizaj, sed fine ĉu ne vere konvinkaj ideoj de Renato Corsetti pri la patro de la itala lingvo, kiu havis ideojn eĥantajn en la lingvopremisoj de Zamenhof? Do mi nepre citu el liaj vortoj: “Fakte Dante provis mem konstrui ian italan Esperanton, kiu konsistu el pecoj el ĉiuj italaj dialektoj. Pri tiu lingvo li diras:….”Tiu popola lingvo, kiu estas aŭdebla en kiu ajn urbo, sed ne apartenas al iu ajn urbo specifa” – fino de la citaĵo el Dante, kiun Renato Corsetti komentas ŝerce “Preskaŭ tiujn samajn vortojn uzis Zamenhof por paroli pri sia lingvo. Tamen esperantistoj aŭdacas aserti, ke Zamenhof ne konis la verkon de Dante”. Nu tiun, te. “La Dian Komedion” konas esperantistoj dank’ al la traduko de Giovanni Peterlongo, sed E-lingva versio de tiu ĉi verko eldonita en la serio “Oriento-Okcidneto” apartenas nun al veraj raraĵoj. Giovanni Peterlongo estis iu el la italoj, kiuj kontribuis al la esperanto literaturo kaj pri tio samdosiere interese felietonas denove Carlo Minnaja.” Kompreneble tiuj ĉi temoj ne elĉerpas la esperantlingvajn informojn en la lasta numero de la periodaĵo de francaj esperantistoj. Sed d konatiĝinte kun tiuj pritraktitaj mi ne havas la etan dubon, ke franca oficiala periodaĵo bone preparis sialandajn esperantistojn plene ĝui la italecon de la E-kongreso kaj samtempe la E-facetojn de la plurkampa aktivado de italoj. Kiel menciite sur la esperantlingvaj paĝoj ne mankas aktualaĵoj rilataj al Esperanto France. Ni legas krome interesan raporton pri vizito de membroj de Sunkompanio en Vjetnamio – dum kiu ne mankis e-istaj kontaktoj. La leganto konatiĝas ankaŭ kun belstila literaturaĵo de Lena Karpunina, prelegvojaĝanta en Francio, kiu literaturaĵo traduke aperas ankaŭ en la franca. Formetante tiun ĉi lastan numeron de “le monde de l’ Esperanto” mi ne preteratentu, ke ankoraŭ de la lasta paĝo la periodaĵo de francaj esperantistoj fotoriĉe informas pri 4 francaj esperantistaj kulturcentroj: la grezijona kastelo, Kvinpetalo, Muzeo de Esperanto kaj KoToPo.
Ofte kulturcentroj en la E-komunumo estas forumoj servantaj por peresperantlingva trakto de diversaj fakaj temoj. Cetere same okazas sur la paĝoj de la E-gazetaro kaj en tiu kunteksto ni retrorigardu al la pasitsemajne traktitaj E-periodaĵoj. Ekzemple la lasta duobla “La Revuo Orienta” en sia “Monata Modieto” konsideras la metabolan sindromon, gravan problemon lige kun nivelo de kolesterolo, kiu spronas gravan mortoelcenton. La aŭtoro Yazaki Yoko informas pri la plej novaj malkovraj ĉi-kampaj de japanaj sciencistoj. Cetere similkampan, do medicinan kontribuon ni trovas en la somera numero de la rumana “Bazaro”, en kiu tiulanda UMEA-delegito d-ro Lazar Gabor informas pri la “Hipokolesteremia efiko de la pomo”. Pri tiu fenomeno pli kaj malpli popularscience verŝajne oni parolas en plej diversaj landoj, sed pomo efikas divermaniere.
Ankaŭ en en la kunteksto de du tre interesaj rezenzoj, legeblaj en la lasta “Monato”. Petro Desmet recenas la “Plenan Manlibron de Esperanto-Gramatiko”, kies kovrilon ornamas pomo. La recenzinto atentigas, ke temas pri nepre aĉetinda verko por absolute ĉiu, eĉ se gramatiko ne estas ĉies hobio, alivorte frandenda pomo. Pomo aperas en la titolo de alia rezenzo en la sama “Monato”, nu verdire iom pli kritika. Nome pri “Pomo utila… sen kun vermeto” felietonas Nikolao Gudskov recenzante duaŭtoran libron, verkitan de Reinhard Selten kaj Helmar G. Frank “Por dulingveco en Eŭropo”.
Ni menciis pasimntsemajne la lastan “Magdeburgan Folion” en la kunteksto de informoj pri TTT-paĝaro dediĉita al Nitobe- centro por lingva demokratio, sed tiu ĉi duomonata periodaĵo el Magdeburogo enhavas kelkajn kromajn interesajn kontribuojn. Temas pri ia. pri sanĝoj kaj novaĵoj en la novaĵservo “Nun”, pri kelkaj novaj aspektoj koncerne la manierojn aktivigi E-klubon. Gerhard Hirschamn el Magdeburgo reference al la Brunskvikaj tagoj de GEA-Kongreso dividante la impresojn pri siaj kontaktoj, informante pri sia aktivado kadre de la mondcivitana movado.
Malofte ni donas la atenton al revuoj, troviĝantaj en la reto, sed hodiaŭ ni tamen atentigu, ke jam eblas legi interrete plenkoloran version de “Kontakto” en la Reta Jarlibro de UEA! Temas pri tre interesa numero kun multaj interesaj kontribuoj pri lingvoj, homoj, kulturoj kaj lingva politiko en diversaj landoj. Kiel aparte atentigis nin la redaktorino de “Kontakto” Ĵenia Zvereva-Amis “En tiu ĉi numero ni dediĉis multe da atento al lingva politiko kaj stato de kelkaj malpli uzataj lingvoj en Eŭropo. Sed ni ne preteratentis ankaŭ Esperanton: aparte amuzas artikolo pri denaskismo kaj kolekto de interesaj eldiroj de E-denaskuloj! Eblas konatiĝi kun kelkaj neordinaraj opinioj pri lingvoj; eblas konatiĝi kun usona esperantisto, kiu parolas ne nur plurajn naciajn lingvojn, sed ankaŭ multajn planlingvojn, inkluzive Volapukon kaj Interlingvaon. Atendas vin ankaŭ kelkaj tre interesaj kaj nekutimaj rakontoj, ne rilataj al la temo de tiu ĉi numero. Kiel ĉiam, parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo – speciale por la komencantoj kaj iliaj instruistoj.
Post ioma prokrasto, kiun kaŭzis manko de kontribuoj, aperis ankaŭ nova numero de “TEJO Tutmonde”. Same kiel “Kontakto”, ĝi estas alirebla interrete, per la Reta Jarlibro de UEA.
Dankante al Ĵenia Zvereva Amis pro tiuj ĉi memorigoj kaj atendante la paperajn versiojn kaj de “Kontakto” kaj “TEJO Tutmonde” ni aldonu, ke “Kontakto” jam planis ĉeftemojn de la plej proksimaj revunumeroj. La 4-a estos dediĉita al “Feminismo, egalaj rajtoj”, la 5-a al “Tutmondiĝo” kaj la 6-a al “Amo”. Oni aparte atendas la kontribuojn por la numeroj pri la “Tutmondiĝo” kaj “Amo”.
Barbara PIETRZAK