• Trarigardo de la E-Gazetaro - 29.08.2006
  • Audio4.75 MB
  • 29.08.2006
Ĉi-semajne la trarigardon ni komencu de iu el la plej aktualaj periodaĵoj. Ĵus venis la aŭgusta numero de “Israela Esperantisto”, kies unuan kontribuon aŭtoras Zofia Banet-Fornal. En ĝi la aŭtorino emociplene, sed ankaŭ reference al riĉa bibliografio proksimigas al la leganto la familion Silbernik. Ekzistas neniu esperantisto, kiu ne scius, ke sen la financa subvencio, tute konkrete la doto, kiun ricevis Klara Silbernik ne aperus prese la “Unua Libro”. Kiel memorigas la aŭtorino ĝi jam du jarojn antaŭ la eldono estis prespreta. Sed Zofia Banet-Fornal ne limiĝas sole al la figuro de la bopatro de d-ro Ludoviko Zamenhof Aleksandro Silbernik, kies 100-a mortodatreveno pasas ĉi-jare, sed ŝi prezentas ankaŭ aliajn Silbernik-familianojn, kiel aktivajn kaj fidelajn esperantistojn. Prezentante vastan familispektron la aŭtorino prave atentigas, ke - mi citas - “indus esplori pli profunde la meritojn de Silbernik-familio, ankaŭ de Zamenhof-oj por la E-movado. Plej multe da eblecoj ĉi-rilate havas esperantistoj el la landoj, kie tiuj familianoj de Klara kaj Ludoviko Zamenhof loĝis kaj aktivis” – fino de citaĵo. . Tiu ĉi tre interesa historia artikolo kun multaj biografiaj referencoj en malpli longa versio aperis jam pli frue, kiel ni legas en “Pola Esperantisto”. Sed ĝi ne estas la sola historia esploro, kiun prezentas al la leganto la aŭgusta “Israela Esperantisto”. Nome ĝia redaktoro Doron Modan daŭrigante siajn esplorojn pri la plej ŝatata israela poetino, Raĥel trovis konfirmon, ke ŝi efektive estis esperantistino. Doron Modan referencas al la hebrealingva libro pri la amo inter Raĥel kaj Miĥael Bernstejn kaj sia vizito en la literatura arkivo Gnazim en Tel-Avivo. Ĉi-numere en la periodaĵo de E-Ligo en Israelo multas literaturaĵoj, kaj ĉi-kampe ni renkontiĝas ia. kun Istvan Ertl, kiu prezentas la elhispanigitan de si poemon de Borges “Israelo 1969”. Cetere ni ekscias, ke Ertl redaktas nun poemaron de Borges en Esperanto. En la numero ne mankas informoj pri konkrtetaj aktivadoj de israelaj esperantistoj, sed mi ŝatus atentigi aparte pri la ideo de Gian Piero Savio, kiu levas la demandon de denaskaj E-lingvanoj. Plej ofte ni parolas pri tiu fenomeno aludante al internaciaj familioj, junaj geedzaj paroj. La aŭtoro tamen lanĉas la ideon, ke tiun taskon, te. peron de E-o en la ĉiutaga vivmedio ekde la naskiĝo aŭ frua infaneco povas transpreni ankaŭ la geavoj. Gian Piero Savio ne sole lanĉas tiun interesan ideon, sed ankaŭ sufloras starigendajn demandojn kaj respondojn kaze de alpreno de tia decido. Kvankam la redaktoro de la revuo Doron Modan plendas, ke la periodaĵon de israelaj esperantistoj legas tre malmultaj personoj, la reagoj de diverslandaj legantoj ja atestas pri vera interesiĝo. Cetere la redaktoro mem konfirmas, ke la reagoj pruvas, ke interesiĝo konserviĝas longe post la aperigo de la unuopaj numeroj. Malgraŭ ĉio abonantoj ne estas sufiĉaj, tial ni peru la informon, ke estis lanĉita konkurso kun belaj libropremioj por tiuj, kiuj sukcesos abonigi plej multajn novajn legantojn de “Israela Esperantisto”.
Eĉ dufoje en la lasta periodo referencante al la esperantlingva revuo el la rumana Kluĵo mi sciis, ke mi devos enrigardi ĝin ankoraŭfoje. Nome la somera numero de “Bazaro” krom la traktitaj jam de ni kontribuoj alportas informon funebran. En la omaĝa artikolo Jozefo E. Nagy adiaŭas la forpasintan en la nunjara aprilo iun el la plej eminentaj rumanaj esperantistoj, sed ja ankaŭ rumanan scienciston, filologon, profesoron de la Bukureŝta Universitato, Constantin Doru Dominte. Jozefo Nagy skribas ia. – mi citas: “Li estis vera viva enciklopedio, neelĉerpebla fonto de scio, kies limojn ne estis eble atingi, ĉe kiu vi ĉiam ricevis respondojn al viaj duboj aŭ demandoj. Kaj li sciis partoprenigi vin al liaj konoj, neniel sentigante al vi sian evidentan superecon, sed dividante ilin kun vi tute nature, kiel amiko dividas kun vi pecon da pano. Li estis eminenta esperantisto, unu el la tre malmultaj homoj, kiuj povis alproksimigi la lingvon kaj per la rigoro de la filologo, kiel tion montras lia kompendio de gramatiko Esperanta, ĝis nun ne superita en Rumanio kaj per la sentemo de la delikata poeto kaj tradukisto.” Apartaj omaĝvortoj dediĉitaj al profesoro d-ro Constantin Dominte venas el sub la plumo de Ignat Florian Bociort en la lasta numero de “Informilo por interlingvistoj”. La omaĝanto interalie memorigas la rolon de profesoro Dominte en la periodo de la oficiala mapermeso de E-o en Rumanio, kiam sole li kaj prof-o Vraciu havis la kuraĝon apogi la ideon de E-o spite negativajn sintenojn pri “artefaritaj lingvoj” de kelkaj gravaj lingvistoj. Li ankaŭ memorigas, ke en kiam la 1970-a jaro en Timosoara komenciĝis la firma kaj longa batalo por reoficialigi E-movadon en Rumanio profesoro Dominte komencis aperigi artikolojn kaj studojn pri la IL en fakaj revuoj kaj ĵurnaloj. Lia persona prestiĝo grave helpis al disvastigo de E-o en la sciencaj kaj akademiaj rondoj. Tiun omaĝartikolon en “Informilo por interlingvistoj” kompletigas eta kompilaĵo pri liaj interlingvistikaj publicaĵoj, prilaborita de la redaktoro de la informilo, d-ro Detlev Blanke.
La tuta 2-a nunjara numero de la porinterlingvista informilo estas kiel kutime riĉenhava. Krom la menciita jam omaĝartikolo honore al la forpasinta rumana esperantisto kaj lingvisto ni trovas ankaŭ omaĝinformojn pri la jubileantaj interlingvistoj Hans-Juergen Mattusch kaj Otto Back, inkluzive de listigo de iliaj interlingvistikaj kontribuoj. Ni kaptas la okazon, por sekve de la aperinta informo kore gratuli al Wera kaj Detlev Blanke pro “Speciala Premio Eugen Wuester” per kiu ili estis premiitaj pro senlacaj klopodoj kaj eksterordinaraj rezultoj sur la kampo de terminologio. Krom multaj informoj, kiuj dokumentas la aktivadojn interlingvistikajn en altlernejoj la leganto povas profundigi la demandon, en kio konsistas la sekretoj de la planlingva projekto KOD, informiĝi pri la lingvoprojekto Paraglot de Tadeusz Ficowski. Oni krome trovas recenzon de Vera Barandovska Frank pri la libro de Detlev Blanke “Interlingvistikaj kontribuoj. Pri la karaktero kaj funkcio de internaciaj planlingvoj” kun la enhavtabelo de la eldonaĵo. La Informilo sciigas ankaŭ pri la Bibliografio de la verkoj de Reinhard Haupenthal, kiu aperis lige kun la 60-jariĝo de tiu, iu el la plej gravaj nuntempaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Kiel interalie en sia komento skribas la redaktoro temas pri eldonaĵo modela. “Estas dezirinde, ke ankaŭ aliaj interlingvistoj zorgu pri adekvata eldono de siaj bibliografioj. Bibliografioj ankaŭ aperis en festlibroj de honoritoj. Ĉi-rilate Haupethal meritiĝis, ĉar li supozeble enkondukis la ĝenron festlibro en la interlingvistikan fakan literaturon.”. Fine de siaj multe pli ampleksaj komentoj Detlev Blanke listigas ankaŭ kelkajn farendaĵojn ĉi-kampajn. Al ili apartenas: starigo de kostanta komisiono ĉe UEA-komitato aŭ E-Akedemio, kiu okupiĝu pri la temo „bibliotekoj kaj arkivoj”, ellaboro de aktuala superrigardo pri la tutmonda situacio de interlingvistikaj/esperantologiaj kolektoj, ellaboro de konkludoj pri la entreprenendaj paŝoj, subaze de la dokumento kaj poioma ilia realigo.
Jam flankenmetante la priparolatan numeron de “Informilo por interlingvistoj” ni ne preterlasu mencii, ke ĝi aperigas ankaŭ dokumenton, laŭ kiu ni ekscias, ke ESF decidis establi specialan fonduson kun la rezervita sumo de 10 mil usonaj dolaroj por subvencii eldonaĵojn kaj esplorilojn en la fakoj interlingvistiko kaj esperantologio.
Barbara PIETRZAK