• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 14.10.2003

La eǔropa konstitucio interesas ankaǔ esperantistojn. Dum por Pollando nunmomente la plej grava estas observado de la Nica Traktato, Stefan Maul analizas en Monato la nocion de „civitan-proksimeco”. Proklamita celo - li skribas - estas doni al EU pli klarajn strukturojn, travideblajn procedojn kaj procedurojn, tiel ke ankaǔ ordinara civitano en ĉiuj baldaǔ 25 landoj facile komprenos, kio estas kaj kiel funkcias EU. Oni volis atingi pli grandan „civitan-proksimecon”, kion ajn signifu tiu ĉi nebula termino. Li rimarkigas, ke du novaj postenoj, tiuj de prezidanto kaj ministro de eksteraj aferoj, faros la strukturon pli malklara anstataǔ male. Lia ĉefa rezervo estas tamen, ke la unueco en EU ne eblas sen solvo de la komunika problemo. Kaj li argumentas: Ke unueco estas nur nobla celo sen reala bazo, tion montris ne nur la granda konflikto inter pluraj EU-registaroj pri la iraka milito, sed multe pli draste, ĉar (ŝajne) malgrave la kurioza konflikto inter Berlino kaj Romo pri germanaj turistoj. Kvankam ĉiujare centmiloj da germanoj turismas en Italio kaj dekmiloj da italoj plu vivas en Germanio, ili ne interkompreniĝas pro manko de komuna lingvo, tiel ke stereotipoj kaj antaǔjuĝoj ne povas malaperi. Tio validas por la rilatoj inter tre multaj EU-landoj. Maul restas do skeptika pri la efiko de la nova konstitucio. EU ankaǔ per ĉi tiu reformeto ne atingos la celon „civitan-proksimeco”- li konkludas. – Civitanoj sen komuna lingvo, sen ebleco vere interkomuniki restos malproksimaj unu al alia, fremduloj (...) Kiu esperis, ke nun, kiam ni havos pli ol 20 diversajn lingvojn en EU, ĝi fine solvos la problemon per komuna lingvo, restas komplete seniluziiĝinta.
En la sama numero de Monato Zahra Karimi analizas efikojn de la iraka milito por la najbara Irano. Rilate Iranon – tekstas la artikolo – ĉefa rezulto de la usona atako kontraǔ Irako estas malaltigo de la prezo de petrolo. Malmultekosta petrolo ne alportas profiton. Krome la milito malstabiligis la tutan regionon: suferas turismo, firmaoj malemas investi en Mez-Oriento, kapitalo forflugas al pli sekuraj mondopartoj. La aǔtoro atentigas, ke se Irano ne povos baldaǔ stabiligi sin, estos minacataj investado, turismo kaj ekonomia progreso; samtempe kreskos aĉetado de armiloj kaj, paralele, senlaboreco kaj malriĉeco. Aliflanke, se estos venkitaj internaj konfliktoj, Irano povas ludi rolon en la rekonstruo de Irako. La vojon al stabiliĝo la aǔtoro vidas en subtenado de demokratio en Irano, en paca kunvivado kun aliaj landoj, inkluzive de la nova sensadama Irako. Tio estas aparte grava an kunteksto de venontjaraj parlamentaj balotoj en ĉi tiu lando.
Kvazaǔ kontrapunkto por la teksto de Maul servas artikolo pri la minoritata skot-gaela lingvo de Garbhan MacAoidh. Ĝi rememorigas, ke la lingva situacio en Eǔropo estas eĉ pli komplika ol ŝajnus dum lastatempaj priuniaj diskutoj, ĉar krom oficialaj lingvoj de ŝtatoj, ekzistas ankaǔ lingvoj minoritataj, parolataj de homoj, por kiuj ili estas kulturaj identigiloj. La gaela travivas en du samdevenaj, sed iom malsamaj formoj: la irlandgaela kaj la skotgaela. MacAoidh skribas pri la malapero de la plej influa kaj merita skotgaela revuo Gairm (kio signifas kokokrion aǔ alvokon) kaj pri ĝia fondinto Ruaraidh MacThòmais [ruari maħchomiŝ]. Sen troigo oni povas aserti, ke MacThòmais, kune kun Gairm (...) transformis la skotgaelan en modernan lingvon kapablan esprimi ion ajn – eĉ la plej teknikajn kaj sciencajn temojn. Tiu ĉi nostalgia adiaǔo havas tamen ankaǔ optimismigajn akcentojn. MacAoidh notas ja ankaǔ, ke hodiaǔ diversaj anglalingvaj eldonejoj en Skotlando publikigas ankaǔ librojn en la skotgaela. Kelkfoje la sama infanlibro aperas samtempe en diversaj keltaj versioj: irlanda, skota, kimra ktp., vendataj en la landoj, kie la lingvoj estas parolataj. Malgraǔ malapero de grava kolono la kulturo havas do aliajn subtenilojn.
Monato konsilas ankaǔ al siaj legantoj, pri kio atenti, aĉetante tekokomputilon. En la fako „Medio” oni povas legi pri prienergiaj Oscar-premioj, atribuataj por energi-ŝparaj solvoj. Inter librorecenzantoj estas Carlo Minnaja, kiu prezentas poeziaĵojn de Stanisław Braun kaj Stanisław Karolczyk, eldonitajn de Pola Esperanto-Asocio, filio en Lodzo. Karolczyk kaj Braun apartenis al la plej fruaj poeziaj uzantoj de la internacia lingvo, estas do bone, ke aperis tiu ĉi kolekto enhavanta 45 verkojn de Braun kaj 28 de Karolczyk. La nuna antologio forte kontribuas al la kono de du poetoj konataj preskaǔ nur pro Unuaj agordoj; nu, agordoj estis pluaj kaj pli belsonaj – skribas Minnaja.
La nova numero de Sennaciulo estas dediĉita al la 76a SAT-kongreso en Ĉaǔdefono. En la kongresa deklaracio 115 partoprenantoj el 28 landoj interalie kondamnas la vizoreĝimojn kaj aliajn leĝajn regulojn kiuj atencas la rajtojn de homoj je libera cirkulado sur la Tero kaj alvokas la koncernajn ŝtatojn ŝanĝi ilin kaj ankaǔ alvokas ĉiujn esperantistojn, kiuj povos partopreni en la venonta Eǔropa Socia Forumo, kontribui al ties politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj celoj kaj malfermi ćiuflankan debaton pri lingva politiko. En la plua parto de la numero troviĝas ankaǔ pli ampleksa informo pri la Eǔropa Socia Forumo kaj artikolo, en kiu Max Hollinger analizas la politikan situacion en Aǔstrio laǔ la vidpunkto de maldekstrulo. Certe agrabla akcento de la numero estas fotoj de SAT-sidejo sur la malfronta kovrilpaĝo, publikigitaj por tiuj, kiuj ankoraǔ ne havis okazon viziti la lokon. Povas veki admiron, ke en tiom modesta internaĵo naskiĝis tiom gravaj entreprenoj, kiel Plena Vortaro de Esperanto kaj poste PIV.
Kongresis ankaǔ germanaj esperantistoj, pri kio raportas Esperanto aktuell. Oni reelektis Andreas Emmerich por la posteno de prezidanto. Multaj labor-detaloj atestas, ke la germanoj okupiĝis pri tre konkretaj problemoj. Rudolf Fischer rememorigas, ke sindikatoj, partioj, eklezioj, asocioj kaj societoj de ĉiu speco nuntempe perdadas membrojn. Tiel ne mirigas, ke laǔ la nombro de kontinue pagantaj membroj ankaǔ la Esperanto-movado ŝrumpas, mondvasta fenomeno. Tamen Germana Esperanto-Asocio ankoraǔ relative bonfartas. En la sama numero aperas ja UEA-statistiko pri la plej grandaj asocioj en la mondo. Se kalkuli nur la individuajn membrojn plej multnombraj estas la organizaĵoj franca, germana kaj brazila, se kalkuli ankaǔ la grupajn membrojn, tiam en la avana triopo troviĝas Japanujo, Ĉinio kaj denove Germanio. Germana Esperanto-Asocio komencas prepariĝi al sia centjariĝa jubileo en 2006, pri kio tekstas aparta artikolo.
SAT-Amikaro rememorigas interalie nekutiman virinon Flora Tristan, deknaǔjarcentan aktivulinon de la laborista movado, kiu kvin jarojn antaǔ la publikigo de komunista manifesto de Marks kaj Engels aperigis ampleksan 140-paĝan broŝuron, titolitan La laborista Unuiĝo. Mi estos freneza, se necesos, la frenezuloj savis la mondon – estis ŝia devizo. La aǔtorino de la artikolo koleras kontraǔ maljusto de historio. En la jaro 2002 oni festis kun granda pompo la ducentjaran datrevenon de la kreado de Honora Legio far la pefidulo kontraǔ Franca Revolucio – profunda kontraǔfeministo trafita de akra megalomanio, kaj kiu konsekriĝis sin imperiestro sub la nomo Napoleono la Unua (...) Sed kiu omaĝos laǔ ŝia merito al eksterordinara virino Flora Tristan, ankaǔ naskita antaǔ du jarcentoj? Bonŝance per la artikolo la maljusto estis almenaǔ partete kompensita kaj vi povas konatiĝi kun vere buntkolora vivhistorio.
Tiom por hodiaǔ. Adiaǔas vin foliume via –
Wojtek Usakiewicz