• Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.09.2006
  • Audio5.5 MB
  • 20.09.2006
Nur antaŭ kelka tempo ni traktis la duoblan revunumeron de Japana E-Instituto, kaj nun antaŭ ni la duobla numero de “le monde de l’ ESPERANTO” de Unuiĝo Franca por Esperanto. Numero aparta, ne sole pro sia duobleco, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi enhavas riĉan dosieron pri E-o en la sciencoj. UFE-estraranino pri kulturaj aferoj, Claude Nourmont en la enkondukaj vortoj al la numero, kiu ĉi-foje ankaŭ en pli signifa grado ol kutime aperigas esperantlingvajn kontribuojn skribis: “Jen tereno , kie E-o povas ludi gravan rolon. La pasintjarcentaj sciencistoj jam substrekis, ke la internacia lingvo Esperanto povus esti utila rimedo por akceli la sciencan progreson, ĉar ĝi ebligas la kunlaboron de sciencistoj el la tuta mondo. Esperanto estas perfekte adaptita al la sciencaj aktivaĵoj. ISAE, Internacia Scienca Asocio Esperantista festas ĉi-jare sian centjariĝon. Nuntempe, kiam interŝanĝoj okazas kvazaŭ tuje dank’ al la reto, uzi E-on estus kroma avantaĝo” – fino de la citaĵo.
Interesaj tem-kontribuaĵoj al ĉi tiu duobla numero de “le monde de l’ESPERANTO” ne mankas en la franca kaj en la internacia lingvoj. Nu, ĉeokaze ni frontas la enpensigan klopodon pri necesa terminologia laboro. Fabien Tschudy artikolas pri temo verŝajne interesa por ni ĉiuj, nome genterapio. La menciita de li “nukleacida ĝeno” – evidente neniun misgvidos for de la ĝusta kompreno “nukleacida geno”. Sed tamen iom polemikendan mi trovas lian proponon uzi la vorton transfekto anstaŭ transinfekto, por la signifo “transigi heredan materialon en ĉelon per virusa infekto”. La aŭtoro facilanime forigas en la radiko “infekt”-o, la komencan silabon, lasante la formon “fekt”-o, verdire tiel proponante novan radikon kaj lanĉante novan terminon “transfekto”, pravigante tion per la fakto: “oni ankaŭ uzas tiun vorton en la angla, la franca, la portugala kaj sendube aliaj lingvoj”. La sama aŭtoro en la artikolo, ja ĉiel interesa, proponas aliajn iom ŝokajn lingvomodifojn, koncerne - ĉi-foje verbojn - verŝajne sentante neadekvatecon de la verbosignifoj “helpi” kaj “esprimi”, li proponanis al la leganto familiariĝi kun la formoj “helpigi sin” kaj “ĝin esprimigi”. Nu, pri la aktivadoj de Terminologia Centro ni legas samnumere kaj krome la leganto ricevas ampleksajn informojn pri la riĉo de Scienca kaj Teknika E-Bilbioteko kaj multajn, multajn aliajn. Pri AIS, pri la paradokso de Olbers, franvcilingve kaj amplekse pri Wikepedio - el sub la plumo de la ĵus iom kritikita de mi aŭtoro, pri la interreta paĝaro edukado.net, esperantistoj en la projekto Sokrates-Komenius, eĉ ampleksan intervjuon de Etsuo Miyoshi kun Robert Phillipson, kiu aperis origine en franca gazeto pri lingva situacio en Eŭropo. Iu el la plej interesaj kontribuoj en la duobla numero de la francaj esperantistoj sendube estas la tripaĝa intervjuo kun Christopher Gledhill, nun lekcianto pri la angla en la strasburga Universitato Marc-Bloch. Li krom sciencisto estas ankaŭ eksa junula E-aktivulo kaj kuntradukinto kun - la ĵus forpasinta William Aŭld – de “La hobito aŭ tien kaj reen” de Tolkien. En sia vidopunkto de lingvisto li dividas la opiniojn pri la lingvokono inter la sciencistoj, en ĉefa parto laŭ diversaj facetoj konsiderante kaj respondante pri la rolo de la angla kiel la sciencista laborlingvo. En lia respondo ne mankas historiaj konsideroj pri tio, kiel firmiĝis la rolo de la angla en sciencoj. Respondante pri sia fako - farinte tamen la rezervon ne koni unulingvan profesian lingviston - li unue eksplikas, kio estas laborlingvo kaj kiel funkcias la lingva merkato en lia fako. Kaj tiel ni ekskcias, ke “eĉ se la angla estas tre videbla ĉe la pinto de la piramido, oni devas ankoraŭ konsideri la bazon” kun pli signifa lingvovarieco. Respondante la demandon pri sinteno de lingvistoj al la uzo de la angla en sia kampo – Christopher Gledhill atentigas pri alta konscio ĉe profesiaj lingvistoj pri avantaĝoj kaj mal- ligitaj kun la uzo de la nura angla aŭ alia nacia lingvo, sed ankaŭ li elmontras ilian pragmatikecon uzi ĝin kiel komunikilon. Li atentigas, ke eĉ tiuj kiuj deklaras sin por institucia plurlingvismo estas superbruataj de ĵurnalistoj, politikistoj kaj foje eĉ tradukistoj. Christopher Gledhill ne kaŝas, ke liaopinie la uzo de la angla estas fakte necesa por internacia scienca komunikado, sed samtempe li prezentas multajn argumentojn por elstargi la problemon, kiun konas bone esperantistoj. Temas pri la kultura dominado de kelkaj ŝtatoj, kies lingvo gvidas en la scienca medio; temas ankaŭ pri la problemo de demokrata alirebleco al la scienco. Li ankaŭ atentigas pri relativeco de rezonadoj pri facileco de la angla. Por mi tamen aparte interesaj estas la opinioj de Christopher Gledhill pri tio, kion sciencistoj povas fari por iom kontraŭstari la regadon de la angla en scienco. Mi citu liajn vortojn: “Je individua nivelo estas grave verki kaj legi en multaj lingvoj kaj ne nur en la angla. Ĝenerale mi kredas, ke se teksto ne estas komprenebla, ĝi ne estas fidinda. Oni ofte diras, ke ne eblas verki en loka lingvo, ĉar mankas terminoj, Sed ĝuste la manko de oficialaj terminoj helpas, ĉar tio devigas verkiston reformi sian stilon kaj simpligi siajn pensojn. Por bone verki oni absolute devas regi sian lingvon kaj duonlernita lingvo nur povas esprimi duonideojn”. Permesu al mi ankoraŭ la lastan citaĵon, kiu ja ne koncernas sole sciencistojn: “Oni emas forgesi ankaŭ, ke sciencisto, kiu devis lerni duan lingvon ne vere perdis sian tempon, sed posedas gravan avantaĝon kontraste kun la simpla unulingva parolanto, kiu ne konas du komunikajn sistemojn. Unulingvanoj simple ne ĝuas la samajn kapablojn kaj laŭ mi, ili vere suferas tre grandan malavantaĝon”, fino de la citaĵo. Mi kredas, ke vi ne tro kritikos min gesinjoroj pro la koncentriĝo super tiu ĉi intervjuo, kiun certe valorus legi ankaŭ interrete. Sed fine mi substreku, ke pri la graveco de ĉi tiu duobla numero de “Le monde de l;’ ESPERANTO” decidas ne sole tiu aparta temo “Scienco kaj Esperanto”, sed ankaŭ informoj pri la nova estraro de Espéranto-France, kiu jam ĉi-numere prezentas siajn ambiciajn agadplanojn.
La duobla numero de francaj esperantistoj prenis la duoblan spacon en nia trarigardo, sed mi certas, ke vi rimarkis la komencan atentigon, ke ĉi-jare Internacia Scienca Asocio Esperantista solenas sian centjariĝon! Ĉi-jare tamen la jubileon solenas ankaŭ aliaj fakaj, landaj kaj regionaj E-asocioj, oni omaĝas ankaŭ 100-jariĝon de elstaraj esperantistoj. Du tiajn jubileojn notas la septembra numero de “Bulteno” el Prago proksimigante la figurojn de Tomaš Pumpr kaj Jiři Kořinek, ambaŭ naskiĝintaj komence de oktobro en la 1906-a jaro kaj ambaŭ kontribuintaj al la ĉeĥoslovaka kaj internacia E-kulturo. Kiel ĉiam en la bulteno de pragaj esperantistoj dominas kulturo kaj litaraturaĵoj, ĉefe tradukitaj. Oni rememoras ankaŭ la pasintdecembran literaturan vesperon en la praga muzeo. Sed ne nur literaturaj rememoroj gastas en la septembra numero de la praga “Bulteno”. Ĝi kelkfraze proksimigas la ideojn de Umberto Eco pri esperanto kaj memorigas pri la jubileoj de elstara ĉeĥa esperantisto, Ota Ginz lige kun la fakto, ke ĉi-jare pasis lia 110-a naskiĝdatreveno kaj la 30-a datreveno de la morto. La redaktoro, J. Patera skribas ne sole pri li, sed ankaŭ pri lia tuta familio. Li kompreneble memorigas, ke Ota Ginz estis la patro de Peter Ginz, kiu kiel 16-jarulo pereis en Auschwitz. La bildo pri la luna pejzaĝo de tiu ĉi talentodotita ĉeĥa/juda esperantisto akompanis israelan kosmonauton Illan Ramon dum lia vojaĝo en la kosmoŝipo Columbia, kiel simbolo de la plenumiĝo de homaj revoj. Bedaŭrinde, kiel multaj memoras la reveno finiĝis per katastrofo kaj pereo de ĉiuj kosmonaŭtoj. Neniam sur la teron revenis la bildo de Peter Ginz pri la luna pejzaĝo.
En la memorvortoj pri Ota Ginz kaj lia familio la redaktoro de la “Bulteno” memorigas, la meritojn de Ota Ginz por la ĉeĥoslovaka E-movado kaj kulturo jen kiel redaktoro de priliteratura verko, aŭ kunredaktoro de “Ĉeĥoslovaka Antologio”, redaktoro de la asocia organo, kaj ankaŭ literaturtrdaukisto. Mian atenton kaptis la informo, ke Ota Ginz aŭtoris kvinlingvan radioamatoran vortaron kaj en la ĉehan tradukis la faman libron de E. Aisberg “Mi komprenis fine la radion”. Tamen lia nomo estas ligita ne nur kun Ĉehoslovakio, sed ankaŭ kun Israelo, kien li elmigris post la pensiuliĝo, kaj kie li ankaŭ aktivis kiel esperantisto.
Se ni jam tiel atingis Israelon permesu al mi informi, ke en la retejo de “Israela Esperantisto” - http://www.ie.esperanto.org.il - de kelkaj tagoj eblas senpage konatiĝi kun la revuo, legi tre multajn interesajn materialojn el la enretigitaj numeroj ekde la 2002-a jaro kaj facile ekaboni la revuon, kiu aperas jam de 48 jaroj.
Barbara PIETRZAK