• Trarigardo de la E-Gazetaro - 26.09.2006
  • Audio4.45 MB
  • 26.09.2006
Jam antaŭ kelkaj tagoj atingis nin la reta versio de la septembra numero de “Esperanto” revuo tutece dediĉita al la kongresaj raportoj kaj retrorigardoj. Ekde hieraŭ dank’ al la papera versio Florenco kaj florencaj tagoj kaptas nin ankaŭ per siaj unikaj koloroj. Komencante jam de la kovrilpaĝo, kiu pompe prezentas la bulon de la plej fama arkitektura komplekso de la kongresurbo – la katedralo, la sonorilturo kaj baptejo. Tiuj, kiuj sekvis niajn dumkongresajn raportojn, kaj ja ankaŭ nian retrorigardan ciklon pri la Solenaj Inaŭguro kaj Fermo de la kongreso ricevas kvazaŭ skriban version de la aŭdiĝintaj sondokumentoj, kiujn cetere en “Esperanto” riĉe ornamas fotoj. La kongresa numero do detale raportas kaj pri la Solena Inaŭguro kaj la Solena Fermo, pri la pritrakto de la Kongresa Temo, pri la laboro de la Komitato kaj Kleriga Tago, pri la Terminologia Forumo kaj la Belartaj Konkursoj. Ĝi proksimigas la intensecon de la Komitatlaboroj, kaj la trapason de la kunsidoj kies ĉefherooj estis la CO kaj la Estraro, sed ja krome kalejdoskopas tra bunta enhavo de aliaj kongreprogrameroj. Ni trovas ene de la numero kelkajn fakte dokumentajn kontribuojn. Temas pri la raporto de Ulla Luin el la solena fermo koncerne la kongreslaborojn aŭ pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj, kongresrezolucio, sed ja ankaŭ salutmesaĝo de Luis Zaleski-Zamenhof. Al la kongresraportoj kontribuas kelkloke Huphrey Tonkin [ekzemple pri la kleriga lundo kaj belartaj konkursoj], sed aparte mian atenton kaptis lia “Taglibro de Kongresano”. Ĝi ja fakte estas iu kroma kalejdoskopo, sed tute aparta pro la persona primso alrigardi kelkajn programerojn, pro personaj rimarkoj kaj enpripeniĝoj. Tiun raportobunton de la septembro “Esperanto” riĉigas aliaj miaopinie gravaj kontribuoj, junulrigardaj. Temas pri raporto de Francesco Maurelli pri la junularaj aktivadoj dum la UK kaj aparta retrorigardo al la okazinta tuj post la florenca UK, IJK en Sarajevo. Tutcerte, la septembra raporta numero de UEA organo por multaj partoprenintoj, sed aparte por tiuj kiuj ĝin ne partoprenis rolos kiel fontmaterialo pri la kongreslaboroj 2006. Tamen jam nun, mi ŝatas atentigi, ke rete aperis la oktobra numero de Esperanto, en kiu daŭre eĥas – kvankam ne plu tiom dense - la kongresaj eventoj de la nuna jaro.
La raportan – prikongresan karakteron havas ankaŭ la duobla numero – aŭgusta/septembra de “Nova Vojo” el Japanio. Preskaŭ tutece japanlingva, sed ankaŭ kun multaj fotoj ĝi ebligas orientiĝi pri la eventoj en ĝi traktitaj. Evidente unualoke temas pri la Florenca UK, dumkongresa faka kunsido de Oomoto kaj ankaŭ renkontiĝo dum EPA-bankedo en iom malpli vasta rondo de EPA-geamikoj. Tiu ĉi duobla numero de “Nova Vojo” per raportoj kaj fotoj traktas ankaŭ alian aranĝon, el la nunjara julio, kiu okazis en Koreio. Temas pri meditokurso, tute konkrete seminario interreligia inter Oomotanoj el Japanio kaj Ŭonbulanoj el Koreio. El la raporto de Lee Jung-kee pri ĝia trapaso mi aparte ŝatus reliefigi liajn vortojn, per kiuj li konstatas: “Ĝis nun okazis pluraj eventoj en Esperantujo inter religianoj, sed tiu ĉi renkontiĝo estis unua provo kaj aktuala renkontiĝo inter religianoj el Japanio kaj Koreio en Azio. Esperanto ne plu ekzistas kiel eŭrope flankigita lingvo, sed estas vivanta en Azio kiel praktikebla lingvo”, fino de la citaĵo.
Lastnumere “Nova Vojo” aperigas krome la enhavon de aparta salutmesaĝo direktita de la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, DEGUĈI Kurenai okaze de la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto, per kiu oni omaĝis la 100-jariĝon de la brazila E-movado. En sia mesaĝo la Spirita Gvidantino ne sole reliefigas la koincidon de la nunjaraj jubileoj de 100-jariĝo, kiujn festas samjare E-movadoj en Brazilo kaj en Japanio. Sed en la kunteksto de la venontaja UK en Jokohama DEGUĈI Kurenai jam invitas viziti la sidejon de Oomoto en Kameoka.
La 41-a Kongreso lige kun la 100-jariĝo de de brazilaj esperantistoj okazis en julio, la japanoj sian landan kongreson en la jubilea por si jaro 2006-a havos fine de la unua semajno de oktobro. Al ambaŭ ni denove direktas gratulajn memorvortojn, tute ne foresante pri aliaj jubileantoj. Al tiuj apartenas, alia nunjara 100-jarulo, alivorte Trista E-Asocio. Kiel ni legas en la septembra-oktobra numero de “TEA-Bulteno”: “TEA, parade vestita plue iras sian vojon al celebrado de sia 100-jariĝo”. La leganto ekscias do retrorigarde pri la jam disvolviĝintaj aktivadoj kaj informiĝas pri plej proksimaj aranĝoj, oktobraj. Inter ili troviĝas tuta – eblus diri - prelegserio de d-ro Romano Bolognesi, kiu per tri sinsekvaj prelegoj donos la alrigardon al originoj: de la homa kultura interkomunikado, de l’ nombrado kaj kalkulado, de la kalendaro. En la septembra-oktobra “TEA-Bulteno” Bruno Graf raportas pri la 1-a Internacia Somera Renkontiĝo, kiu disvolviĝis en Triesto tuj post la florencaj kongrestagoj, pri kio ni interparolis kun Edvige Ackermann en iu el la unuaj postkongresaj interparoloj.
Sed tiu ĉi duobla numero de “TEA-Bulteno” aperigas ankaŭ kontribuon apartan, tiun de Giorgio Bronzetti. Li sumigas la enhavon de intervjuo de Andrea Chiti Batelli donita al la itala gazeto “La Cronaca d’Abruzzo” jam antaŭ unu jaro, sed kun enhavo aktuala ankaŭ nun, reliefigenda aparte hodiaŭ en la Tago de la Eŭropaj Lingvoj, celanta altigi la konscion pri la bunto de la eŭropaj lingvoj. Aludi al tiu resumo hodiaŭ, en la Tago de la Eŭropaj Lingvoj ne estas sensignife, ĉar Chiti Batelli la laŭvican fojon esprimas sian ideon pri komuniklingvo por Europo, kiu liaopinie devas estis lingvo nenies gepatra. Liaopinie nome la angla kiel de ĉiuj akceptita solvo por interhoma komunikado signifas survojiĝon al detruado de aliaj lingvoj kaj kulturoj laŭ socilingvistika regulo, kiu antaŭvidas la superecon de lingvo apartenanta al hegemonia potenco kaj havanta ruinigajn efektojn super la aliaj. Kiel sumige atentigas Giorgio Bronzetti: Chiti Batteli vidas la rolon de E-o por federacia Eŭropo, sed dume allasante la anglan pro la nuna ekvilibro aŭ malekvilibro de la internacia superregado konsilindas – klopodi kontraŭstari, denuncante la tre seriozajn riskojn al kiuj sin elmetas, en tre mallonga tempo, ne nur lingvoj, sed eĉ kulturoj de la eŭropaj popoloj, kiuj, sen la idomoj per kiuj ili sin esprimas, iom post iom estos neniigitaj kaj eniros plate unuforman anglecan universon. La celpunkto de la klopodoj estas – la pluvivado de eŭropa identeco, konsistanta ĝuste en la plureco de ĝiaj lingvoj kaj kulturoj. Ni malhelpu, ĝis kiam estos tempo por tion fari, ĉi tiun lingvan ekokatastrofon, kiu pli kaj pli, ĉiam pli proksime nin minacas: Ĉi-minaco je disfaliĝo estas same grava kiel la media eko-katastrofo, ankaŭ pro la fakto, ke pri ĝi la plej multo ankoraŭ ne ekonscias”.
Barbara PIETRZAK