• Katarzyna Kobro-elstara avangarda skulptistino
  • 17.10.2003

„Ŝia arto apartenas al la plej elstaraj avangardaj fenomenoj de la pola 20-jarcenta arto” - jen citaĵo el la pola enciklopedio. La nuntempa pritakso rekonas la artajn atingaĵojn de Katarzyna Kobro. Hodiaŭ neniu dubindigas ŝian artan rolon. Sed ŝi ne ĝisvivis tiun pritakson.
La proklamita de ŝi teorio pri la kreado de spaco estas hodiaŭ konata kaj alte taksata en la mondo.Temas pri spaco, kiun ne konsistigis fragmentoj, sed kiu kreas integran mondon. „Limojn de la skulptaĵo ni povas konsideri, kiel limon formantan internan spacon aŭ limon, kiu formas spacon eksteran”- ŝi skribis. Se oni tiamaniere pensas, la skulptaĵo ĉesas esti formo aŭ objekto, sed fariĝas projekto de la spaco. Legante ŝiajn vortojn kaj rigardante ŝiajn verkojn oni malkovras, ke temas pri noveca teorio kaj la kreado anticipanta tion, kio en la geometria arto okazis pli poste. Kobro komprenis la spacon kiel artan materialon kaj komprenis la funkcion de la skulptaĵo kiel instrumenton trudantan la dividon de la ĉirkaŭanta spaco.
La kreado de Katarzyna Kobro kaj ŝia drameca vivo, en kiu ŝi spertis komunistan kaj nazian totalismojn, kaj krome malfacilan vivon kun la edzo - ankaŭ avangarda artisto - Władysław Strzeminski - ĉio ĉi kreas bildon de nekutima virino.
Katarzyna Kobro naskiĝis en la 1898-a en Moskvo, ŝia patrino estis rusino, la patro devenis el germana familio. La junaĝo de la artistino pasis en la jaroj de revolucio. Unue ŝi studis en la Moskva Lernejo de la Pentroarto, Skuptado kaj Arkitekturo kaj de la 1918a en la t.n. Liberaj Artlaborejoj. Komence de la 20-aj jaroj ŝi ektroviĝis en Smolensko, kie ŝi edziniĝis al polo Władyslaw Strzemiński. Krom amo ligis ilin tiam vera artproksimeco. Ili ambaŭ aktive partoprenis la kreadon de la rusa avangardo en la 20-aj jaroj. Kiam la situacio de la avangardaj artistoj en Rusujo fariĝis malsekura (multaj trafis al la tn. lagroj, te. laborekzilejoj), Kobro kun la edzo sukcesis forlasi Rusujojn. En Pollando ili gvidis intensan agadon, ili estis kunorganizantoj de la artgrupj Blok, Prea-sens kaj a.r. ( revoluciaj artistoj) kaj ili estis membroj de kelkaj aliaj. Dank’ al tiuj kontaktoj ili amasigis kolekton de modernaj artveroj, kiu fariĝis poste bazo de la kolektoj de Artmuzeo en Lodzo. Ili redaktis avangardajn revuojn, okupiĝis pri pedagogia agado. Tio estis la plej krea periodo de Kobro. Tiutempe Katarzyna kreis abstraktajn verkojn el ligno kaj lado kaj laboris pri sia koncepto de la spaco.
Venis tamen malfacilaj jaroj de la dua mondmilito kaj post ĝia fino la artistino ĝustadire ne revenis jam al normala arta laboro. La mondo, en kiu ŝi kreis malaperis en la 1939-a jaro. Artistoj, kiuj antaŭ la milito apartenis al firma avangardo, en la totalisma periodo estis ŝovitaj en la ombron kaj ilia kreado en la jaroj de socrealismo ne estis akceptata. La artistino suferis krome pro la naciecaj kaŭzoj. Ŝi ne povis aliĝi la Asocio de Plastikistoj kaj praktiki la profesion. Ŝiaj verkoj trafis al staplejoj. Katarzyna Kobro mortis en mizero en la 1951-a jaro.
La historio ne favoris ŝian kreadon. Jam en la 1922-a jaro, kiam ŝi forveturis el Rusujo, ŝi devis lasi tie sian ĝistiaman atingaron. Kelkaj verkoj malaperis en la pacaj jaroj de la intermilita periodo. Kiam en la 1939-a jaro la geedzoj forkuris el Lodzo, ŝiaj skulptaĵoj ektroviĝis en rubejo. Ili sukcesis reakiri tiujn verkojn, kiam ili revenis du jarojn pli poste. Lignajn skulptaĵojn, kiujn ŝi sukcesis savi, antaŭ la fino de la milito ŝi mem detruis por hejti la hejmon. Esploristoj okupiĝantaj pri ŝia kreado faris rekonstruojn de kelkaj parte detruitaj skulptaĵoj.
La spackomponaĵoj de Kobro estis preparitaj por libere influi la spacon en ĉiuj direktoj. Ĉiun oni povis alkonformigi al difinitaj situacioj kaj aranĝi la ĉirkaŭon. Oni povas loki ilin laŭ ĉiuj eblaj manieroj. Oni ne povas do eksponi ilin malbone, nur alimaniere. Helpis tion la ideo de la projektitaj de la artistino transvideblaj vitraj postumentoj, kreantaj la impreson de la levitado de formoj.
Spackomponaĵoj el la jaroj 1925-33 - simplaj geometriaj formoj decidas pri la signifo kaj pozicio de Kobro en la monda avangarda arto de la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento. Malpli konataj estas ŝiaj belaj lignaj virinaj aktoj.

La kreado de Katarzyna Kobro reakiris la mondan signifon ekde la 70-aj jaroj, kiam kolekton de polaj avangardaj verkoj el la intermilita periodo oni prezentis kun granda sukceso en diversaj muzeoj de la mondo.
Pri ŝia persona vivo oni faris du dokumentajn filmojn, oni dediĉis al ŝi teatran verkon kaj novzelanda ĥoreografo enscenigis baletan verkon dediĉitan al ŝia vivo kaj kreado. Hodiaŭ ŝia pozicio en la mondo estas jam firma kaj temas pri granda sukceso konsiderante malgrandan nombron de la konservitaj verkoj de la artistino.
Anna Limont