• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 17.10.2003
La lingvoj estas kiel hundoj. La saman beston eblas eduki kiel blindulhundon aŭ kiel batalbeston. Ĉi tiu interesa komparo, tuŝanta la problemon de lingva imperiismo, devenas el intervjuo kun Neil Kinnock, funkciulo ĉe Komisiono de la Eŭropa Unio respondeca pro la laboro de la interpretaj kaj tradukaj servoj. Ĝi aperis en Nederlanda revuo Onze Taal kaj en esperantlingva Libera Foiro kaj mi citas ĝin laŭ Magdeburga Folio. La intervjuo koncernas lingvan situacion en la Eŭropa Unio post baldaŭa akcepto de dek novaj ŝtatoj-membroj. Tio signifos ja, ke la nombro de la oficialaj uniaj lingvoj kreskos al dudek. Ni pretas eki - diras Neil Kinnock – Jam komence de la naŭdekaj jaroj ni komencis trejni homojn, ekzemple en universitatoj de kandidatlandoj. Ĝis 2007 la tradukservo de Eŭropa Unio estos plilarĝigita per ĉirkaŭ tricent kvindek tradukistoj, alivorte per ĉirkaŭ po kvardek por ĉiu nova lingvo. En majo 2004 la tradukservo staros jam preta kaj multaj gravaj dokumentoj eŭropaj jam nun estas tradukataj en la novajn lingvojn. „Laŭ Kinnock la fondintoj de la Eŭropa Komunumo faris siatempe racian elekton, decidante ke ĉiuj landaj lingvoj estu oficialaj laborlingvoj. Sed plej racie kondutis luksemburgianoj, kiam ili decidis, ke ilia lingvo, la leceburga, ne bezonas tian statuson, ĉar ili bone elturniĝas en la franca kaj germana”. Ni devas esti praktikemaj - opinias Neil Kinnock pri minoritataj lingvoj funkciantaj en ŝtatoj de Eŭropa Unio – Infanoj minoritat-lingvaj kapablas esprimi sin bonege en landa ĉeflingvo. La saman praktikecan sintenon li montras rilate al malpli parolataj nacilingvoj. Ju pli da lingvoj ni havos en Eŭropo, des pli utile estos havi kelkajn ‘kernajn lingvojn’. Jam nun pli ol duone la unuaj versioj de oficialaj dokumentoj estas anglalingvaj. Ne pro ia organizado, ne pro ia specifa politiko; simple la aferoj tiel evoluas de si mem. Ni devas provi trovi la manieron de funkciado, kiu kunigas la avantaĝojn de laborado kun ekzemple tri laborlingvoj kaj avantaĝojn de laborado kun ĉiuj oficialaj lingvoj – diras Neil Kinnock. Li ankaŭ ligas esperojn kun estonta maŝina tradukado: Dum ok jaroj de mia komisionaneco, mi vidis, kiel pliboniĝas Systran, tio estas la propra tradusistemo de la Eŭropa Unio, kiu faras interalie tradukojn inter la franca kaj angla. Kompreneble, la tekstoj foras de perfekteco, sed ili ja donas tute bonan impreson pri la temo de la originalo. Mi pensas, ke post kvin jaroj Systran kapablos memstare fari tre bonajn tradukojn. Kun la kondiĉo, ke la fontotekstoj estu sufiĉe bonaj kaj ne bezonu tro multe da postredaktado – opinias Neil Kinnock. Estas videble, ke en lia pensmaniero ne estas loko por solvoj baziĝantaj sur planita lingvo. Cetere li faras tion tute klara: La Eŭropa Komisiono ne povas de supre indiki, ke iu lingvo estu ekde nun uzata. La lingvoj de la Eŭropa Unio devas radiki en la eŭropa civilizo, kaj tio mankas al ĉi tiaj lingvoj. Kaj per „ĉi tiaj lingvoj” Neil Kinnock celas ĝuste lingvojn kiel Esperanto. La intervjuo estas do kaj interesa, kaj seniluziiga samtempe.
Lingva temaro ĉeestas ankaŭ en Heroldo de Esperanto. En la numero koncernanta ĉefe la kongreson de UEA en Gotenburgo estas ankaŭ informo pri postkongresa dulingva – angla kaj esperanta - serio de sciencaj prelegoj en la Gotenburga Universitato, iniciatita de Christer Kiselman, profesoro de matematiko en Upsalo. La aŭtoro de raporto reliefigas penson de finna seminariano Jouko Linstedt: post kiam ni lernis pruvi, ke Esperanto ne estas lingvo sen kulturo, ni estas fine maturaj ankaŭ agnoski, ke en sia kultura rolo Esperanto tamen estas unuavice perilo inter diversaj naciaj aŭ etnaj kulturoj.
Certe ĝi estas instigo al diskutado pri interdependeco de la kulturpera kaj kulturkrea funkcioj de la internacia lingvo. Mi havas ĉe mi ankaŭ la pli fruan numeron de Heroldo kaj en ĝi interesan artikolon de Jens Larsen pri eldiro de fama lingvisto Noah Chomsky ligita kun Esperanto. La menciita eldiro en esperanta traduko de la aŭtoro tekstas: Esperanto estas lingvo, se per Esperanto oni komprenas la efektivajn lingvojn, kiujn ĝi antaŭsupozas, uzate de iu – onia propra lingvo. Sen tio ĝi ne estas pli ol kelkaj aludoj. La teksto ŝajnas komplika kaj ne facile komprenebla. Larsen analizas ĝin tra prismo de lingvistaj konceptoj de Chomsky kaj montras, ke por kompetentuloj la eldiro signifas fakte tute alion ol ŝajnus al neinicitoj. Ni ne povas malakcepti la sciencajn rezultojn nur ĉar ili supraĵe aspektas iom malfavoraj por Esperanto; ju pli oni studas ilin, des pli favoraj ili montriĝas esti – konkludas Jens Larsen. Por la analizo mem mi forsendas vin al la koncerna numero de la revuo.
Dume la franca junulara JeunEsperanto plume de Marc Bavant amplekse traktas la problemon de Esperanto en Radio. Ne decas al mi priparoli ĉi-okazan favoran recenzon pri niaj programoj, mi do nur kore dankas pro ĝi kaj citas fragmenton, kiu tuŝas gravan kaj ĝeneralan problemon: Preskaŭ ĉie en la mondo laEsperantlingvaj stacioj estas minacataj pro la ŝrumpo de la ŝtatpropagandaj buĝetoj kaj pro la konkurenco de aliaj informkanaloj, kiel satelita televido aŭ interreto. Tial la ŝtate subvenciitaj kolosoj suferas (...) La veraj aŭskultantoj ne limiĝos je partopreno en ŝablona protesto-kampanjo, kiam aperas danĝero. Ili ankaŭ montras per siaj ĉiutagaj reagaj leteroj, faksaĵoj, retleteroj, ke la programoj vekas intereson kaj turnas la atenton de homoj el la tuta globo al tio, kio okazas en Pollando – skribas Marc Bavant. Ne necesas aldoni, ke mi subtenas lian vidpunkton.
Pri inversa direkto de informado, do prezentado de la internacia lingvo ekster Esperantujo, okupiĝas Douglas Draper en Norvega Esperantisto. Ni havas gravan taskon videbligi Esperanton en gazetaro - li skribas. – Kaj tio ne estas tre malfacila, se plenumiĝas du kondiĉoj: ke ni havas iun novaĵon aŭ komentas jaman novaĵon en gazeto aŭ radio/televido kaj ke ni skribas pri tio koncizan tekston kaj sendas ĝin al gazeto(...) Ĉi-somere pli ol tridek norvegoj venis hejmen post la kongreso en Gotenburgo. Kunlabore kun la Brusela Komunikadcentro ni proponis modelan leteron al la lokaj gazetoj en la hejmdistriktoj de la partoprenintoj. Tio rezultigis intervjuojn en ok lokaj kaj regionaj gazetoj – skribas Draper. En la sama numero ni trovas informon pri la Brusela KomunikadCentro, de du jaroj subtenata de UEA laŭ la iniciato de kimra ĵurnalisto Daffyd ap Fergus. La centro kreis specifajn listojn de pli ol 14 000 politikistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj profesiuloj en pli ol dek landoj interesitaj pri la lingva problemo. Gi regule dissendas profesie verkitajn artikolojn kaj gazetarajn komunikojn al la diversaj listoj, en kunlaboro kun la landaj asocioj. Gi ankaŭ administras reagojn al malfavoraj mencioj de Esperanto en amaskomunikiloj helpe de 160 volontuloj en diversaj landoj. La plua ekzistado de la centro estas tamen kondiĉita per individuaj donacoj, kio starigas ĝin en nefacila situacio.
Tiom da perlingvaj prilingvaĵoj mi elektis por vi hodiaŭ. Ĝis la venonta semajno. Foliume via –
Wojtek Usakiewicz