• Trarigardo de la E-Gazetaro - 03.10.2006
  • Audio3.72 MB
  • 04.10.2006
En plimulto de la venantaj periodaĵoj daŭre eĥas dumsomeraj aranĝoj kaj ne aliel estas, se temas pri Internacia Pedagogia Revuo. La 6-a numero de IPR la ĉefan atenton donas al la 39-a ILEI-konferenco en Parma, pri kiu enkonduke skribas la prezidanto Petrović kaj amplekse artikolas Luigia Oberrauch Madella, ne forgesante mencii ĉiujn, kiuj persone kontribuis al la sukceso de la aranĝo finance, morale aŭ oferinte la senhonorarian helpon. Kiel ŝi atentigis la ĉefa klopodo krom kernaj debatoj estis malfermi iom fermitan rondon de E-instruistoj al la urba medio. La ĉi-rilatan sukceson konfirmas en sia raporta kontribuo Jennifer Bishop, kiu krome listigas la temojn de multaj varitemaj prelegoj prezentitaj dum la konferenco. En raporto de Michele Gazzola aliflanke ni ekscias pri la programo de la simpozio okazinta en Parma-Universitato “Lingvaj Rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj”, kiun konferencon partoprenis ankaŭ neesperantistaj fakuloj. Se temas pri la raporta parto en la lasta IPR, menciindaj estas informoj pri la decidoj de la ILEI-Komitato, formulitaj agadprioritatoj kaj gvidlinioj de ILEI por la periodo 2006-2009. La revuo aperigas siluetojn de novaj ILEI-estraranoj: Yas Kawamura, Zsofia Korody kaj Mihai Trifoi kaj la 2-an parton de biografiaj notoj de la membroj de la Scienca Komitato. En la numero senduban intereson de multaj legantoj kaptas la dubigaj konsideradoj de la Akademi-prezidanto Geraldo Mattos pri la demando ĉu esperanto estas aglutina lingvo. Ĉiam gravas iom pli proksime koni diversajn aktivulojn. IPR donas tian ŝancon aperigante interparolon de Katarina Steele kun Sandor Horvath, universitata instruisto, kiu laborante en la angla centro de la sudaŭstralia universitato ne nur informas pri E-o, sed ankaŭ ĝin instruas.
Pri florencaj dumkongresaj aktivadoj de E-instruistoj ni legos nur en laŭvica numero de IPR. Sed la Florenca Universala Kongreso de Esperanto eĥas verdire en ĉiuj nun venantaj revuoj. Tre interese kaj diversfacete raportas pri ĝi la plej nova “Esperanto-aktuell”. La fotokalejdoskopo kun mallongaj komentoj pri E-a vivo dum la lasta UK donas buntan alrigardon al ĝi laŭ la vidpunkto de - prefere germanaj - partoprenintoj. Sed en tiu kalejdoskopo la atenton kaptas la cerbumado pri la kostoj de la partopreno transkalkulitaj je aktiva partopreno en la kongresaj aranĝoj. Evidentiĝis tiel ke ĝi kalkuliĝis – por koncernato - je 15 eŭroj por horo, dum alia analizo ebligis konstati ke la kosto renkonti amikon egalis al 11 eŭroj. Ĉu do valoris? La respondo de la redaktoro lasis neniun dubon “Vizito de UK valoras – ĉiam valoras. En neniu alia aranĝo en E-io kunvenas tiom da homoj el tiom da landoj. Tio estas vere elstara kvalito de UK”. Evidente ne sole UK speguliĝas en la revuo de germanaj esperantistoj. Dominas jen germane, jen esperante alrigardo al la esperantistaj aktivadoj en diversaj federaciaj landoj, kvankam ne mankas tiuj informoj, kiuj venas el la tuta mondo. Ĉi-numere ni trovas ankaŭ multajn kontribuojn pri la esperantista aktivado sur la religia kampo. Temas pri raporto koncernanta esperantistan partoprenon dum la nunjara Katolika Foiro en Saerbrucken, pri IKUE-kongreso en Ĉeĥio aŭ pri la e-versio de la unua encikliko de Benedikto la 16-a. Tre interesan kontribuon al la priparolata numero de “Esperanto aktuell” alportis Gregor Hinker, artikolante pri Esperanto kaj la Koncepta Arto, aparte atentigante pri la uzo de E-o en la projektro “La loko”. Mi ĝojis konatiĝi persone kun la redaktoro de la revuo en Florenco kaj tio estis la okazo transdoni al li la gratulon pro vere interesa koncepto de la periodaĵo sub lia redakto. La rekonajn vortojn de kelkaj aliaj legantoj ni trovas en la priparolata numero. Se temas pri la redaktoro mem mian atenton kaptis ankaŭ lia sinrilatigo al la propono de leganto, ke “Esperanto aktuell” estu periodaĵo aĉetebla ankaŭ en publikaj gazetkioskoj. Kvankam li dume deklaras, ke la revuo havas tro movadecan karakteron por esti interesa por ne-esperanto-paprolantoj la ideon mem li akceptas kiel vizion, kiel iun el la vizioj, kiujn diverskampe bezonas la 100-jara germana E-movado.
Postkongresan eĥon ni trovas en la lasta “Magdeburga Folio”. Preskaŭ tradicie en la postkongresa numero de tiu ĉi dumonata informilo ni trovas la impresojn de Gerda Hausler, kiu ĉi-foje dividas ilin el la postflorence vizitita Svislando. Tre interese al la numero kontribuas ankaŭ Gerhard Hirschmann informante ne sole pri la vizito de mondcivitana kolego el Afriko en Magdeburgo, sed ankaŭ pri interesa projekto ligi kunlaborkontaktojn inter germana lernejo edukanta mondcivitanojn kaj tiu en Lokossa, en kiu instruas la afrika gasto, laborkontaktojn pere de esperanto.
Pri ĉiujara esperantista staĝo en la Norda Ameriko, alivorte Nordamerika Somerkursaro de Esperanto “Nask-2006” ni trovas interesan raporton en la 243-a numero de “Inter Ni” el la kanada Novskotio. Ĉi-foje la gastinstruantoj tie estis Katalin Kovats kaj Sulvian Lelarge el Nederlando kaj la kursaro mem perdukis 23 studantojn sur tri lingvoniveloj. Evidentiĝas, ke dum NAS 2006 en la centro troviĝis helianto. Oni lernis pri la fama pentristo de sunfloroj van Gogh, oni iom eksciis pri liaj probalblaj malsanoj. La studantoj ekskciis krome, kiam uzi la difinon “sunfloro” kaj kiam “helianto”, la klarigon kial Sunfloro turnas sin al la Suno. Tute apartaj estas informoj matematikrilataj pri ordigo de akenoj en spiraloj de la suna floro. Do, eĉ se la somero pasis tiun ĉi numeron de “Inter ni” valoras konservi, kiel apartan inspiron kaj sufloron kiel interese kaj originale plani E-kurson.
Barbara PIETRZAK