• Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.10.2006
  • Audio4.04 MB
  • 11.10.2006
Dum la pritrakto de la septembra numero de “Esperanto”, fine de septembro mi jam aludis, ke en la interreto aperis PDF-formata numero oktobra. Nun ĝi jam paperforme troviĝas sur mia sktibotablo kaj tiujn, kiuj ankoraŭ ne foliumis ĝin mi povas informi, ke ĝi daŭre bunte spegulas la florencan Universalan Kongreson de Esperanto, ne sole per la kongresa mozaiko, traktanta la akademiajn debatojn kaj dumkongresan familian forumon, per raporto pri E-o universitate kaj kongresa universitato, kristanaj aktivadoj, prezento de la novaj Honoraj Membroj, florencaj premioj kaj subvencioj. La titolpaĝon de la lasta “Esperanto” revuo ornamas foto de infanoj el IJK fone de la kurba turo en Piza – kun pensiga titolo “Esperanto rektigas la tutan mondon”. La saman titolon havas la raporto de Tali Wandel pri la nunjara IJK, kie ŝi rolis kiel gvidantino. Kio min aparte frapis estas la fakto, ke pri la kongreseto tripaĝan raporton komence de aŭgusto aperigis la itala “Oggi”. Evidente plej gravis, ke la infanoj ĝuis riĉprograman, amuzan semajnon – kiel konstatas Tali Wandel – bedaŭrinde nur unu. Sed ne sole la infana kongreseto de esperanto-parolantoj eĥis ekster la esperantokomunuma medio. Raportas pri tio en “Malferme” Guido Ricci, reference al la okazinta ĉi-jare Roverway, te. tenadro de pliaĝaj skoltoj, kiu fiksloke etendiĝis en Loppiano apud Florenco, kie en la daŭro de 4 tagoj oni aranĝis pli ol 100 metiejojn. En ĝia kadro Skolta E-Ligo organizis metiejon pri Esperanto. Ĝi okazis 4 fojojn logante ĉiufoje ĉirkaŭ 30 geroverojn. Sed tiu ĉi skolta tendaro gravis ankaŭ pro la fakto, ke vizitis ĝin ankaŭ UEA-prezidanto, Renato Corsetti, kiu transdonis je la manoj de Eduardo Missoni, la ĝenerala sekretario de WOSM [Monda Organizo de la Skolta Movado] la Medalon de Toleremo atribuitan de la Fondumo Zamenhof. Dum la solenaĵo oni reliefigis la samecon de la idealoj de la esperantista kaj la skolta movadoj, kaj tutcerte esperantistajn korojn, tiklis la deziro de la reprezentanto de la monda skolta organizo, ke dum iu venonta ĵamboreo ĉiuj geskoltoj povu interkompreniĝi per Esperanto.
Kompreneble la oktobra numero de “Esperanto” revuo traktas ne sole la eventojn de la nunjara kongreso. Apartan atenton meritas la intervjuo kun Claude Gacond pri la 50-jara planlingva arkivejo, Centro de Dokumentado kaj Esplorado pri Lingvo Internacia en la urba bilbioteko de La Chaux-de-Fonds. Li mem havas enormajn meritojn por ĝia evoluo kaj la nuna stato, pro kio celas lin dankemo kaj gratuloj ne sole de esperantistoj. Nome tiu ĉi planlingva arkivejo kun pli ol 20 mil bibliografiaj unuoj estas konsiderata nun iu el la plej gravaj tiaspecaj institucioj.
En la oktobra numero de “Esperanto” revuo denove ni trovas interesajn recenzojn, sed la plej frandinda estas la felietono de Baldur Ragnarsson, kiu trarigardas la historion de ŝekspiraj tradukoj en Esperanto marĝene de la aperintaj ĉi-jare du ŝekspiraj tradukoj el sub la plumo de Humphrey Tonkin - “La vintra Fabelo” kaj “La vivo de Henriko”.
La nomo de Baldur Ragnarsson por mi persone ĉiam vekas asociaciojn kun la islanda kvarmonata revuo “La Tradukisto”, en kies redakta komitato li troviĝas kaj verdire ne troviĝas numero sen lia kontribuo. Antaŭ kelka tempo venis ĝia unua nunjara numero. Ĉi-foje “La Tradukisto” enhavas tradukon de Baldur Ragnarsson el esperanto al la islanda el originalo de Sten Johansson. Tion pro malkono de la islanda mi ne povas proksimigi pli bone. Krome Baldur Ragnarsson regalas nin per sukoplena traduko de poemo pri drinkemulo el la islanda al esperanto. La ĉefan lokon en ĉi tiu numero de “La Tradukisto” okupas la esperantlingva prelego pri Islando de Þórbegur Þórđarson. Interesega, belstila kaj se ne kelkaj nuancoj koncerne la antaŭmilitan evoluon de Islando eblus kredi, ke temas pri prelego nuntempa kaj ne prelego el la 1936-a jaro, kiun prezentis la aŭtoro vojaĝante inter E-kluboj en Danlando kaj Svedujo. Sed krome Þórbegur Þórđarson, la aŭtoro de tiu prelego havas apartan ligon kun „La Tradukisto”, ĉar kiel atentigas la redakcio: „Jen la unua ekzemplero de la 18-a jarkolekto. Fidele ni datas la numeron laŭ la kutimo, te. 12-a de marto, la naskiĝdato de majstro Þórbegur Þórđarson”.
Kutime ni kune foliumas diversajn periodaĵojn. Pasintsemajne atingis nian redakcion la plej nova numero de „Literatura Foiro”, sed antaŭ ol mi parolos pri ĉi tiu plej nova numero mi proponas referenci al la lasta ARKONES en Poznano, en kiu kiel etan sondokumenton mi registris ĝian skizan prezenton fare de ĝia redaktoro Ljubomir Trifonĉovski.
Ljubomir Trifonĉovski menciis krome la revuon „Femina”. Ĵus venis ĝia aŭtuna numero, kiun ni certe same kiel „Literaturan Foiron” komune foliumos dum iu el la plej proksimaj trarigardoj.
Barbara PIETRZAK