• Trarigardo de la Esperanto gazetaro
  • 21.10.2003
Evidente gesinjoroj, tuj post mia reveno el Japanio inter la E-revuoj venintaj dum mia foresto mi serĉis tiujn el la fora – nun ja evidente proksima al mi - Japanio. Evidente interalie la oktobra numero de “La revuo orienta” venis akurate. Ĝian kovrilpaĝon ornamas la facile rekonebla, karakteriza desegnaĵo de OSIOKA Taeko, kvankam la bildo ne ŝajnas al mi tre familiara. La helicojn de ventelektrejoj kaj bovinojn en Japanio mi ne vidis – kvankam ĝia pejzaĝovarieco fiksiĝis en mia memoro por ĉiam. Surkovrile de la revuo de japanaj esperantistoj temas pri la bildo el Tomamae, en la nordokcidenta Hokkaido, kiun mi ne vizitis, sed ĝi-rilatajn informojn pri la tertremo atingis min ankoraŭ antaŭ mia japana vizito. Kiel poste mi aŭdis en la paroloj de reprezentanto veninta de ĉi tiu insulo bonŝance neniu el ĉi-lokaj esperantistoj suferis pro la tertrema plago. Kiel dirite tiu ĉi bildo prezentiĝas frontpaĝe de la revukovrilo, sur kies dua flanko kiel ĉiam kalejdoskopas la japana movado pere de fotografaĵoj. Ĉiuj estas ligitaj kun la 88-a UK en Gotenburgo aŭ postkongresaj renkontiĝoj kun diverslandaj amikoj. Iu el la fotoj prezentas s-ron Simbayama Zyuan’iti dum li salutmesaĝas en la gotenburga kongres-inaŭguro. Tuj sekve el sub lia plumo venas la prikongresa raporto, unu el la plej interesaj, kiujn mi legis lastatempe. En ĝi mi ne nur retrovas la kunspertitajn eventojn, sed ankaŭ plurajn trafajn rimarkojn en la kunteksto de la japanaj kongresanoj, japanajn kongresakcentojn – entute tre interesajn prikongresajn rimarkojn ĝenerale. La oktobra numero de “La revuo orienta” enportas krome iun novaĵon, gravan por ne la japanlingva leganto kiel mi. Pluraj japanaj artikoloj estas provizitaj per lakona unufraza resumo, kio kaŭzas ke la japana periodaĵo iel fariĝas pli proksima. Jen aperas tiamaniere la raporto pri la komitataj UEA-kunsidoj, pri la nuna stato de klopodoj inviti la UK-on al Jokohamo en la 2007-a jaro, informoj de JJJ – alivorte komitato por la Japana Jarcento-Jubileo de Esperanto. Kelkaj raportoj estas esperantlingvaj – kiel tiu pri la gotenburga manlabora fakkunsido, kiel ni legas konklude: ĉefe dediĉita al la brodado, kelkaj pri amikiĝoj pere de Esperanto, kiuj lige kun la 88-a UK – fruktis per apartaj renkontiĝoj kun eŭropaj E-amikoj. Ĉion ĉi kompletigas JEI informoj – inter kiuj troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj koncernis la okazontan 90-an Japanan Kongreson kaj la viziton de tri redaktorinoj de la E-elsendoj de la publikaj radiofonioj dum tiu ĉi kongreso. Pri tio, kiom sukcesa japanaj esperantistoj taksas sian 90-an kongreson verŝajne ni legos jam venontmonate.
Dume ni danke konfirmas la ricevon de la papera versio de “Esperanto Revuo”, kies titolo kovrilpaĝa “Kongresa numero – la 88-a Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo, Svedio” kun la devizoj “internacia komuniklingvo estu sennacieca”, “lingvaj rajtoj kaj respondecoj” kaj “amaskomunikila Universala Kongreso” – resume spegulas la numerenhavon. La prikongresan raporton enhavas ankaŭ la lasta numero de “l’esperanto” de Itala E-Federacio, verdire necesus diri raportojn ĉar krom tiu, kiu koncernas la 88-an UK-on ni trovas kelkajn materialojn, inkluzive de la rezolucio – kiuj rilatas al la 71-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazis fine de aŭgusto en Ancona kaj kiu rezolucio per siaj finaj vortoj “alvokas al ĉiuj instancoj, partioj, movadoj kaj civitanoj informiĝi pri la internacia lingvo Esperanto kaj pri ties efiko en la lukto por kulture kaj lingve justa kaj paca mondo”. La tekston de la rezolucio de la itala E-kongreso apudas la informoj pri Bilbao – la sidejo de la 6-a Esperanto Eŭropunia Kongreso, kiu debatos venontjare en tiu eŭska urbo sub la devizo “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo”. La septembra numero de la italaj esperantistoj enhavas krome la lastan parton de la kontribuaĵo de Giuseppe Castelli pri tio, “Kiel prezenti Esperanton”. Ĉi-foje la aŭtoro koncentriĝas pri la nesufiĉe konata vero, ke nur kompetentuloj de koncerna medio povas efike en ĝi lanĉi la Internacian Lingvon. Tio signifas, ke la lanĉanto de la ideo de la IL en la universitata medio estu universitata lekcianto aŭ studento, en la ĵurnalista – ĵurnalisto, en la polika – politikisto aŭ diplomato. Alikaze – laŭ la aŭtoro de la artikolo - preferenidas muti kaj ne tro zorgi pri la imagitaj, elpensitaj katastrofecaj sekvoj de neinformiteco de fremdaj al ni sociaj medioj.
Kaj jen laŭvica E-periodaĵo raporto-plena. Temas pri >IPR<, alivorte >Internacia Pedagogia Revuo<. La kovrilpaĝo de ĝia lasta numero prezentas la novelektitan estraran skipon, kiun ekde lastaj elektoj gvidas Radojica Petroviĉ. Ene de la numero unuopaj estrarmembroj prezentas sin per mallongaj biografiskizoj. La alia kovrilpaĝa foto prezentas la partoprenintojn de la sveda Internacia Infana Kongreseto. Ene de la numero la nova prezidanto de ILEI, Radoiĉa Petroviĉ klarigas kio estas ILEI - pere de siaj membroj, organiza strukturo, agado, konferenco, revuoj, internaciaj ekzamenoj kaj la projekto >Interkulturo<, partneroj - fine konkludante, ke “ILEI montriĝas sistemo de homoj, organizformoj, agadoj, informkanaloj, kunlaborrilatoj kaj solvendaj problemoj, kies ĉefa celo estas progresigo de instruado de Esperanto kaj ĝia kulturo, kaj disvastigo de interkultura edukado per Esperanto. La forton de ILEI faras ne nur ĝiaj instancoj kaj kotizpagantoj, sed unuavice bone organizita kunlaboro kun diversaj instituticioj, agantoj kaj subtenantoj en la kampo de edukado kaj instruado”. Sekve la nova prezidanto de ILEI reliefigas, kio estis la ĉefa mesaĝo de la 36-a Konferenco de ILEI, nome la plijuniĝo kaj organiza refortiĝo. En la lasta numero de >IPR< ne mankas tamen la resaluto de la eksa prezidanto de ILEI, Maŭro La Torre, same kiel lia raporto pri la dumkongresa Tago de Lernejo. Samnumere Hokan Lundberg eksplikas pri Esperanto ĉe Interneto, kiel nova partnero de ILEI kaj Mark Fettes, la direktoro de Fonduso por Esperantologiaj Studoj amplekse respondas en intervjuo pri la nuntempe plej granda mecenato de edukaj projektoj en Esperantujo. Krom la novaĵrubriko kun informoj rilataj al la landaj ILEI-sekcioj ni povas konatiĝi aldone interalie kun la prelego de Ronald J. Glossop el Usono: lia prelego aŭdiĝis dum la gotenburga Lerneja Tago pri tio kial oni devus lerni Esperanton. Krome en la lasta “IPR” aperas ankaŭ la raporto de Magali von Blottnitz pri tio, kiel sudafrikanoj dum mondkonferenco de lingvoinstruistoj prezentis E-on.
Sed ni ne forgesu ĉi-semajne ankaŭ pri malpli prestiĝaj, sed ja gravaj sialoke E-periodaĵoj kiel >Inter Ni< redaktata de Bob Wiliamson en Kanado. Tiu ĉi nur kvarpaĝa bulteno ĉiam enhavas sukajn, kvankam ne tre multajn kontribuaĵon. Lastnumere ni trovas en ĝi la recenzon de Jorma Ahomaeki el Finnlando pri la libro de pola ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzynski “La Zamenhof-strato”, kiu furoris dum la lasta UK en Gotenburgo. Unuapaĝe tamen ĝia fidela kunlaboranto Steĉjo Norval eksplikas, kiel li malkovris la enorman matematikan talenton ĉe sia trijaraĝa fileto. Nu evidente enpensigas kaj ridetigas ankaŭ kelkaj opinioj, aperigitaj aparte, kiel tiu ĉi: “Lumo pli rapidas ol sono. Tial kelkaj homoj aspektas intiligentaj ĝis kiam ili ekparolas”.
Kaj tio atentigas min gesinjoroj, ke necesas fini nian trarigardon.
Barbara Pietrzak