• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 28.10.2003
Jam pasintsemajne la trarigardon inaŭguris la E-revuo el Japanio, kaj dume jam du laŭvicaj el tiu ĉi lando atendas almenaŭ kelkvortan pritrakton. La 45-a numero de KAEM “Esperanto en Azio” eldonata de Japana E-Instituto venis en la unua duono de oktobro. Kiel ĉiam ĝi alportas multajn informojn pli-malpli, prefere pli- ĝisdatajn pri la E-okazaĵoj en diversaj aziaj landoj. Ŝajne plej multas el Ĉinio, sed kromas tiuj el Barato, Irano, Koreio, Pakistano, Vjetnamio, Afganio, Nepalo kaj Japanio mem. Multaj reliefigas la reciprokajn kontaktojn aŭ influojn. Ekzemple la informo el Barato, ke en la libro de profesoro Ranganayakulu “Japanio, la sukceso civilizacia” (eldonita en la telugua lingvo, parolata de 140 milioonoj da personoj) iu el la ĉapitroj estas dediĉita al Esperanto kaj tiel ĝi logis multajn interesulojn al Esperanto. Aŭ la dankesprimo de la ĉina Tianjin E-Asocio, kiu konfirmas ricevon de stoko da buŝmaskoj de Kioto-filio de Japana E-Asocio por preventi sarson. Multas informoj pri novaj kursoj, kiel ia. tiu pri E-kurso en la korea Universitato Wonkwang – dum el inter ĝeneralaj informoj atenton kaptas la laborplano de la projekto de UEA, “Ĝemelaj urboj”, kiun sindone gvidas Wu Guojiang. La alia japana periodaĵo estas la jam novembra “La Movado” de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Signifagrade japanlingva ĝi tamen ĉi-numere proksimigas la lingvoproblemojn, kiujn frontas japanoj. Pri la signifo de >ne devi< – kiel ekvivalento >ne rajti< aŭ >ne povi< skribas Aikawa Setuko, plendante pri la malprecizeco de tiu ĉi formo. Nu, ni aldonu, ke lingvo-praktiko kutime forigas la aplikodubojn ankaŭ ĉi-koncerne. Ni trovas en tiu ĉi numero de “La Movado” la duan parton de literaturaĵo “De antaŭ longa tempo”, deklam-rekomendon de poeziaĵo de Julius Balbin “Homo homa”, la 17-an segmenton de Laŭluma vortaro por komencantoj, dum korea partoprenanto de Friska Lenejo en Misato dividas siajn freŝajn impresojn. Ankoraŭ kroman japanan kontribuaĵon ni trovas en la venintaj ĵus E-gazetoj. Ĉi-foje temas pri la julia-aŭgusta numero de “Le monde de l’Esperanto” el Francio, en kiu Hori Jasuo priskribas la relative novan kutimon en Japanio, la donacadon de ĉokoladetoj dum la tago de Sankta Valenteno kaj socian emfazon de tiu gesto. Tiu teksto aperas sur la dulingva paĝo de la revuo de la francaj esperantistoj, kiu jam delonge en signifa grado estas franclingva kaj samtempe rolas kiel taŭga varbilo en la franclingva medio. Ne alies estas ĉi-foje, sed en la same dulingva front-felietono la prezidanto de “Esperanto-France”, Claude Longe-Epee substrekas la apartan karakteron de tiu ĉi numero, dediĉita al la kultura turismo, kiu disvolviĝas: >marĝene de renkontoj kun aliaj landoj, okaze de vojaĝoj, kongresoj, festivaloj, simpla migrado helpe de “Pasporta Servo” aŭ senmova perkoresponda vagado<. Evidente en la numero riĉe eĥas la lasta UK en Gotenburgo, ankaŭ sur ties E-paĝoj, dediĉitaj al aktualaĵoj. Tiel ni ekzemple ekscias, ke la plej grandan grupon de la partoprenantoj de la gotenburga UK konsistigis francoj, kiun grupon nur je 5 personoj malpli sekvis japanoj. Same kiel kaze de “La Revuo Orienta” ni ekscias pri diversaj dumkongresaj aktivadoj de - ĉi-foje - francaj kongresanoj. Tiun informon apudas raporteto pri riĉa, laborplena kongresa – kvankam feria - semajno de vicprezidantino pri kulturaj aferoj, Claude Nourmont. Ne mankas mencio pri la donita intervjuo por nia Redakcio pri diversaj temoj, kiel genealogio, ateismo kaj la redaktado de “Le Monde de l’ Esperanto”, kiu intervjuo fakte ankoraŭ ne aŭdiĝis en nia programo. Ne mankas raportoj pri la internaj organizaj aferoj de francaj esperantistoj, kvankam kun aparta atento mi notas, ke same kiel la japanaj, ankaŭ la francaj esperantistoj manifestas apartan aktivadon pere de interreto kaj sia diskutlisto. Ankoraŭ unu artikoleto el la esperantolingvaj paĝoj meritas atenton. Tiu de Eskil Svane, kiu kiel leganto atentigas pri signifo de la kontaktoj inter esperantistoj kaj rotarianoj, aparte junaj. La kultura turismo alprenas ankoraŭ kroman vizaĝon ĉe la dorsa flanko de la lukse eldonata franca revuo, kiu proponas E-rendevuejojn de la 2004-a. Kvankam dominas francaj, inter kiuj tiom famaj kiel Greziono kaj Kvinpetalo – ja bukumas ilin la jarfina 47-a Internacia Seminario en Germanio kaj la julia UK en Pekino.
Ni ne forlasu Francion, ĉar nur antaŭnelonge venis de tie tre zorgeme prilaborata dulingva gazeto “Gazeto Esperanto” de Esperantista Grupo de Le Mans. Kiel skribas en la aldona letero ĝia redaktorino, Jackie Huberdeau la redaktado daŭre estas ege interesa laboro, kiun ŝi faras kun entuziasmo. Kaj tio ja sentiĝas, kiam oni foliumas ĉiun numeron, faratan kun ĉiam pli granda zorgo. Verdire la 46-an numeron malfermas trista informo pri la forpaso de Jeanine Vince, sed la maniero per kiu la amikoj rememoras ŝin kaŭzas, ke tiu forpasinta, sindona esperantistino fariĝas familiara eĉ al leganto, kiu ne konis ŝin persone. La enhavo kiel kutime varias, kaj kiel ĉiam neniel limiĝas nur al la esperanto-temoj. Ĉi-numere tamen ni legas kun intereso pri la grupaj aktivadoj, kiel leterverkado, aŭ komuna tradukado. Ĉiam aperas en “Gazeto Esperanto”, redaktata de Jackie Huberdeau iu politika spico aŭ demando, kiel lastnumere ia. pri la lingvokombinaĵoj en la vastigota EU. Sed en la 46-a numero apartan atenton mi ŝatus doni al la artikolo de Catherine Rossi “La blovo de la mondo”. La aŭtorino prezentas sin - la novbakita esperantistino, kiu jam havas plurajn spertojn pri diversaj lingvoj, kiujn ŝi studis kaj instruis. Kvankam ŝiaopinie ankaŭ kaze de aliaj lingvoj oni lernas ilin ne sole por komuniki, >lernante Esperanton oni konfrontiĝas pri kulturo tre specifa: kulturo pri humanismo<. En la lasta numero ŝi decidis dividi siajn unuajn impresojn kaj pripensojn, koncernantajn tiun eksterordinare – kiel ŝi substrekas - ordinaran lingvon. Iuj argumentoj estas eble iom pli bone konataj al ni, sed ŝi ebligas fronti ilin freŝrigarde. Aliaj – eble subkomprenataj aŭ se eĉ komprenataj ricevas interesan vortigon, permesu do al mi citi: >Esperanto – deklaras Catherine Rossi - konkuras vaste al emancipiĝo de la persono, favorigante la renkontiĝon de mondaj kulturoj kaj ilian komprenon, ebligante fine antaŭvidi veran universalan dialogon en ĝia tuta diverseco. ...Esperanto ne entenas >socilingvajn tabelojn< (precioza, ĝusta, familiara, slanga), kiuj rivelas la socian medion de la persono, kaj kiuj generas tuj malegalecon en la komunikado<.
Mi sentas min aparte honorita per aludo al aŭskultado de niaj E-programoj. Kiel konfesas Catherine Rossi – >mi preskaŭ ĉiutage aŭskultas Radio Polonia, kiu elsendas esperantlinge tri fojojn tage< - mi aldonu, ke temas nur pri la satelita elsendado. >Krom la tre interese traktitaj demandoj la interparoloj kun diversnaciecaj personoj mirfrapas min: oni komprenas ilin. Ĉiu kun sia akĉento kaj sia mensa strukturo kapablas dividi kun ni siajn ideojn. Pro tio eblas aserti, ke Esperanto estas la blovo de la mondo, substrekas la aŭtorino de la artikolo. Ĉiu esprimas sian propran kulturon uzante helipilon, kiu igas ĝin videbla, legebla: Esperanto plifortigas, spite siajn kontraŭdirantojn – la kulturojn; ili ĉiuj trovas sian rangon, samrajte. Tiu lingvo estas sintakse kaj leksike tiel fleksebla, ke vojo malfermiĝas por ĉiu kombino de la vortoj en la frazo kaj al multaj konstruebloj, kiuj estas reflekto de la mensa kaj kultura spaco de parolanto. Neniu alia lingvo, atentigas la aŭtorino >permesas< al ni tiajn specialaĵojn, sen malrespekti la permesitajn dirmanierojn! La helplingvo do ne reprezentas danĝeron, sed male, helpon por ĉiuj kombinoj”.
Permesu gesinjoroj fini la nunsemajnan trarigardon per laŭvicaj vortoj de Catherine Rossi el “Gazeto Esperanto” de la esperantista grupo Le Main, Francio. “...Esperanto estas ponto inter homoj: ĝi signifas deziron iri reciproke al interkompreniĝo, respektante nian identecon, interŝanĝante niajn vidpunktojn pri la mondo. Pontoj ĉiam ebligas komunikadon: la Historio instruas al ni, ke oni konstruas ilin, kiam oni volas favorigi ĝin aŭ ke oni detruas ilin por melpermesi ĝin<.
Kaj per ĉi tiu citaĵo el la lasta numero de la franca kluba gazeto el Le Mans finiĝas nia nunsemajna trarigardo.
Barbara Pietrzak.