En nia podkasta E-programo ne manku tradiciaj marde temoj el la E-gazetero. Nur malmultaj aŭskultantoj havas la ŝancon regule foliumi pli ol du, tri E-periodaĵojn. Kelkaj E-gazetoj ne estas konataj eĉ per siaj titoloj. Pri tio niaj aŭskultantoj plurfoje atentigis. Tiu ĉi fakto konfirmiĝas ankaŭ en artikolo de Jukka Pietiläinen en la januara “Esperanto” revuo. Analizante revu-enketilojn el la 2006-a jaro pri tio, kiel plaĉas UEA-organo li ankaŭ reliefigas, ke relative malmultaj respondintoj legas aliajn gazetojn krom “Esperanto”. La aliaj plej popularaj estas “Monato”, “Ondo de Esperanto”, “Kontakto”, “Heroldo de Esperanto”, “Fonto” kaj “Sennaciulo”. Inter internetaj “Libera Folio”. Kompreneble do ni daŭrigas niajn trarigardojn, baze de tiuj titoloj, kiuj atingos nian redakcion – dankante al ĉiuj redakcioj, kiuj liveras al ni siajn provekzemplerojn senpage kaj esperante, ke ankaŭ aliaj ŝatos tiel plivastigi sian aŭditorion. Ĵus ni menciis la plej novan numeron de “Esperanto”-revuo, alude al la analizo de Jukka Pietiläinen pri UEA-organo. En ĝi tutcerte apartan atenton kaptas la novjara mesaĝo de Renato Corsetti, mesaĝo aparta – ĉar la lasta prezentata de la aktuale oficanta UEA-prezidanto, kies dua ofiperiodo plenumiĝos en Jokohamo. Ne mankas do retrorigarda enpensiĝo kun elstarigo de iuj el liaj agadlinioj en la plenumata oficperiodo. Sed pli gravas kelkaj reliefigitaj memorigoj, el kiuj ni citu iom pluke: “Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭdi ĝin, ĉar ĝi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. […] Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. […] Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. […] Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas” – fino de la citaĵoj. En tiu ĉi mesaĝo de UEA-prezidanto miaopinie necesas doni ankaŭ la atenton al lia atentigo pri la graveco de la CO de UEA kaj pri la fakto, ke ni ne rajtas iluzii, ke la rotterdamaj oficistoj povas anstataŭigi volontulajn agantojn kaj iliajn aktivadojn.
En la kunteksto de UEA-sidejo en Rotterdamo kaj CO mi ŝatus proponi al vi la enrigardon en la decembran numeron de “La Lanterno Azia” la oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio. Tiu ĉi grandparte nacilingva E-periodaĵo prezentas jen interesan raporton de freŝbakita esperantisto pri lia partopreno en la 38-a Korea Kongreso de Esperanto, jen interesajn literaturaĵojn. Tutcerte tamen aparta en tiu ĉi numero estas la artikolo de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, ĝuste pri “UEA – nia monda organizaĵo”. La aŭtoro anticipante ĝian 100-jariĝon, plenumiĝontan la 28-an de aprilo 2008, proksimigas ĝian historion, ĝian funkciadon kaj konsiston reliefigante, ke “kvankam nur parto de la esperantistoj de la mondo membras en UEA, pli-malpli ĉiuj esperantistoj rekonas, ke UEA reprezentas ankaŭ ilin”. Osmo Buller memorigas ĉe-okaze, ke ankaŭ por ne-esperantistoj UEA estas la reprezentanto de la esperantistaro, pro kio UNO kaj UNESCO starigis oficialajn rilatojn kun ĝi, invitas ĝiajn reprezentantojn al siaj kunsidoj kaj petas priopiniadon de siaj dokumentoj. En sia ampleksa, klarstila, strukture diafana artikolo la Ĝenerala Direktoro de UEA evidente detaligas ankaŭ la taskojn kaj laborojn de la CO, fine memorigante la laŭstatuajn celojn de UEA laŭ la difino el la 1980-a jaro. Dankante pro la decembra numero de “La Lanterno Azia” mi ŝatus esprimi la esperon, ke ankaŭ estonte atingos nin interesa organo de la asocio de koreaj esperantistoj.
Regule nian redakcion atingas la organo de JEI “La Revuo Orienta”. Ĝia unua nunjara numero tutcerte havos rekte dokumentan signifon – ja ĝi estas preskaŭ duone dediĉita al “Japanio, la lando de la Universala Kongreso de Esperanto 2007”. Tiuj informoj ne tiom estas bezonaj al la japanaj legantoj, sed certe al iliaj eksterlandaj plumamikoj, kiuj ĉi-specajn informojn atendas. Tiel do pluraj aŭtoroj entreprenis la klopodon diversfacete liveri freŝajn informojn pri la nunjara kongreslando. La januaran numeron de “La Revuo Orienta” malfermas la artikolo dediĉita al la nunjara kongresa temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”. Ĝia aŭtoro, Usui Hiroyuki tiun temon prezentis jam pli frue dum la novembra Malferma Tago en Rotterdamo. Havante ĝin skribaforme tutcerte eblas pli bone sin prepari al la kongrestemaj diskutoj en Jokohamo. Sed krome la leganto konatiĝas kun la kongreslando, kun Japanio laŭ la geografia vidpunkto kaj laŭ la konsidero de ĝia historio. Ni trovas en la januara “La Revuo Orienta” historian skizon pri la kongresurbo Jokohamo, pritrakton de la japana socio. Dank’ al la januara numero eblas konatiĝi kun kelkaj fokusaj problemoj de la nuntempa Japanio. Evidente ne mankas riĉaj informoj pri la historio de la Japana E-Movado, kiu pasintjare solenis sian 100-jariĝon. Kiel tre trafan ideon mi opinias la aperigon de kronologia tabelo, kiu ebligas pli bone kompreni la historion de Japanio fone de la monda. En la rubriko “JEI Informas” oni skize memorigas pri la novembra vizito de KKS, pri la loko de Internacia Infana Kongreseto en iom distanca – je 200 kilometroj - Hokuto, pri la lasta Japana E-Kongreso kaj atribuita dum ĝi Ossaka-Premio al la Vortara Komisiono. Kiel kutime “La Revuo Orienta” sur siaj internaj paĝoj kalejdoskopas fote kaj informe pri diversaj lokaj E-eventoj. Specifan komenton al la kongrestemo “Okcidento kaj Oriento: akcepto kaj rezisto” konsistigas la pentraĵo de Komamura Kiuja, kiu influite de la pentraĵo de Breughel “Ĉasado” pentris sian biblon “Tra fenestro de mia ateliero”.
Pentraĵon kovrilpaĝe prezentas ankaŭ la januara numero de “Nova Vojo”, temas pri “Ruĝa pino” de Deguĉi Micugi. En la numeron enkondukas la novjara mesaĝo de la 5-a Spirita Gvidantino de Oomoto, Deguchi Kurenai. En tiu ĉi japana teksto dufoje aperas la Bonveno al Oomoto en la 2007a jaro. Ja ni jam informis pri aparta aranĝo okazonte tie tuj post la jokohamaj kongresaranĝoj. Esperantlingva teksto en la januara “Nova Vojo” ne abundas. Sed tamen eblas konatiĝi kun interesa kontribuo de israela korespondanto de la revuo Jeremi Gishron, kiu sian felietonon dediĉas al la forpasinta rabeno Arie Carmel. Novjare mesaĝas felietone-feritone ankaŭ Tacuo Huĝimoto, prezentante kelkajn argumentojn kial li kantidatiĝos por komitataneco C de UEA dum la jokohama UK.