• Pollando invitas
  • 13.01.2007
Ĉi-semajne en nia konatiĝado kun la polaj urboj ni proponas viziti urbeton, troviĝantan 30 kilometrojn oriente for de Varsovio, kiu nomiĝas Mińsk Mazowiecki.  Se ne tiu ĉi adjektivo „Mazovia”  difinanta la la situon en la provinco Mazowsze (Mazovio) eblus supozi,  ke ni parolos pri la ĉefurbo de Belorusujo, kiu pollingve  ankaŭ sonas Mińsk.
Sed evidente ni ne forlasas la limojn de Pollando kaj parolante pri Mińsk Mazowiecki ni jam komence informu, ke ĝi ricevis la urborajtojn en la 1421-a jaro de la mazovia princo Janusz la 1-a Malpli Juna. La unua urboposedanto estis Jan el Gościeńczyce laŭblazone Pruso la 3-a, dank’ al kiu unu jaron pli poste oni establis tie paroĥon ĉirkaŭ ekzistanta tie ligna preĝejeto.  Ne eblas evidente difini Mińsk Mazowiecki la vizitinda perlo de Pollando, sed ni elektis ĝin por nia vizito,   ĉar evidentiĝas ke ĉirkaŭ la pola ĉefurbo troviĝas multaj urboj kun relative malnovaj radikoj, kiuj – aparte en la lasta periodo – bele evoluas. 
La apogea evoluperiodo en la historio de Mińsk Mazowiecki ligiĝas kun la „ora jarcento de la pola kulturo”. Tiam dekstraborde de la rivero Srebrna (la arĝenta) kreiĝis meze de la 16-a jarcento la urbo Sendomierz, kiu kun la tempofluo estis enkorporigita de Mińsk. Ĝis nun estas rekoneblaj ambaŭ urboplanoj, koncentriĝante ĉirkaŭ iliaj foirplacoj – la mezepoka kaj la renesanca.
En la periodo de la 18-jarcentaj insurekcioj kontraŭ la caran aneksinton Mińsk estis la teatro de pluraj bataloj, luktoj kaj tramarŝoj de la insurgentaj kaj rusaj trupoj. Nur komence de la 19-a jarcento poiome la urbo notis ekonomian vigliĝon lige kun la elkonstruo de la fervoja linio kaj establo de la maŝinkonstrua industrio.
La 11-an de novembro 1918 trupoj de la Pola Militista Organizo senarmigis la germanajn okupaciajn taĉmentojn finante tiel la 123-jaran periodon de la nacia mallibereco. En la periodo de la pola-bolŝevista milito (la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento) la regiono de Mińsk fariĝis la tereno de la fina epizodo en la tn. Varsovia Batalo. Tie nome renkontiĝis la venkaj trupoj de polaj frontoj kaj Mińsk Mazowiecki estis liberigita. En la intermilita jardudeko Mińsk estis signifagrade elektrigita, parto de la stratoj ricevis firman pavimon, evoluis la elementa kaj mezgrada instrusistemo, kreiĝis novaj kulturinstitucioj: bibliotekoj, kinejoj – la urbo vastiĝis. Jam 13-tagojn post la eksplodo de la 2-a mondmilito apud Mińsk Mazowiecki la  trupoj de generalo Władysław Anders luktis kontraŭ plimultecaj fortoj de la germana invadinto. Dummilite en Mińsk viglis organizita rezista movado, ĉefe de la konspira Landa Armeo. Ĝiaj soldatoj cetere kadre de la batalkampanjo „Tempesto” liberigis la urbon. La saman tagon eniris ĝin trupoj de la Ruĝa Armeo.
Post la 2-a mondmilito Mińsk Mazowiecki plukonstruiĝis fariĝante grava administracia, industria, komerca kaj kultur-kleriga centro. Tamen nur en la 1990-a jaro estis revenigita komunuma adimistracio, 9 jarojn pli poste la urbo akiris la distriktajn rajtojn kadre de la mazovia vojevodio.
En Mińsk Mazowiecki  ne multas vidindaĵoj. Antikvaĵojn aŭ objektojn de konservista interesiĝo konsistigas masonitaj aŭ lignaj malnovstilaj konstruaĵoj. Temas jen pri loĝlokoj jen pri religiaj objektoj. La antikvecan karakteron konservis – kiel ni jam menciis - parto de la urboplano.   Kiel antikvaĵoj rolas ankaŭ  unuopaj tomboŝtonoj, kiel tiaj servas ankaŭ naturmonumentoj, tio estas la  plej malnovaj kaj imponaj arboj aŭ arbokompleksoj.  La atenton de la pola vizitanto en la 16-a preĝejo ĉe la plej malnova paroĥo de Mińsk Mazowiecki kaptos ligna, barokstila krucifikso  skulptita de Jan Zamojski meze de la 17-a jarcento aŭ religia pentraĵo de  la Ĉielpreno de la Dipatrino en ĝia flanka navo. Aŭtoras ĝin  la filo de la fama pola komponisto,  Stanisław Moniuszko, Jan Czesław. Krome en la urbo atenton meritas kolona kapeleto, konstruita en la loko de la bruligita de svedoj dum la tn. „sveda inundo”, te. sveda invado kontraŭ Pollandon en la 17-a jarcento,  ligna preĝejeto de Sankta Kruco.
Mińsk Mazowiecki de dek kelkaj jaroj aktive kunlaboras kun multaj eŭropaj urboj. Kun kvar ĝi subskribis kunlabor-kontraktojn. Temas pri Saint Egreve en Francio, Telsiai en Litovio, Krnov en Ĉeĥio, Pefki en Greklando, Karben en Germanio. Krome Mińsk tenas kontaktojn kun la itala Cori, belorusa Orsza kaj la rusa Łuchowica, laste ankaŭ kun la usona Lacey.
Dank’ al tiu kunlaboro jam multaj loĝanoj de Mińsk Mazowiecki havis la okazon viziti la partnerajn urbojn deproksime konatiĝante kun la vivo de aliaj eŭropanoj. Dank’ al tio nodiĝis pluraj amikecoj kaj la urbo profitis pro la interŝanĝo de spertoj koncerne problemojn publikajn kaj administraciajn, ekzemple koncerne trafikon, mastrumadon per forfalaĵoj, purigadon de forfalaĵoj. Sed la eksterlanda kunlaboro koncernas unuaviĉe kulturan kaj  klerigan kampojn. Estis organizitaj multaj forveturoj, junularaj rendevuoj, interŝanĝo de dancgrupoj, muziktrupoj, subĉielaj pentristaj rendevuoj, sportaj rivaladoj kaj interŝanĝaj ekzpozicioj. Ekde septembro 2004 al la eksterlanda kunlaboro aliĝis lernejoj, Tri lokaj gimnazioj kun koncernaj klerigcentroj en Litovio, Greklando, Germanio, Francio kaj Svedio realigas projekton kadre de la unia edukprojekto Sokrates-Comenius.
Ĉiujare dum la somero en Mińsk Mazowiecki okazas internacia junulara tendaro „Eŭropo senlime”. En ĝia  daŭro partoprenantoj el diversaj landoj havas la okazon, ligi amikecojn, konatiĝi reciproke, ekscii pri  siaj tradicioj kaj evidente profundigi la konon de fremdaj lingvoj.