• Temoj el la E-Gazetaro
  • 16.01.2007

La januaran numeron de “La Ondo de Esperanto”, kun novaspekta kovrilpaĝo ornamas la foto de >La esperantisto de la Jaro 2006<, Bertilo Wennergren. Tuj komence la revuo publikigas ampleksan intervjuon kun la laŭreato de sia plebiscito, kiu tiun ĉi fierindan titolon ricevis pro sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [PMEG]. El la intervjuo ni ekscias pri inspiroj por tiu verko kaj longdaŭra laborado, kiu alkondukis al ĝia interreta publikigo – jam antaŭ kelka tempo - kaj laste la papera. Bertil Wennergren estas ne sole la aŭtoro de ĉi tiu verko, sed ja ankaŭ akademiano kaj tial li ne kaŝis, ke “en ĉiuj okazoj, kiam la Akademio de Esperanto faris konkretajn decidojn kaj rekomendojn pri gramatikaj aferoj, mi tiujn instruojn zorge enmetis en PMEG-on”. Samtempe kun granda modesteco li  konfesas, mi citu “Mi ĉiam ripetas, ke PMEG ne estas perfekta kaj ke certe en ĝi estas gravaj eraroj [same kiel en PAG]. Legantoj do nepre pensu mem kaj rigardu PMEG-on kiel fonton de konsiloj. Tia singarda aliro estas konsilinda ankaŭ pri PIV, pri la Hejma Vortaro kaj pri aliaj verkoj esperantologiaj”. Ni ekscias krome, ke >La Esperantisto de la Jaro 2006< daŭre laboras, ĉi-foje  pri nova eldono de la verko kaj en liaj planoj troviĝas ia. Esperantologia TTTejo kaj ampleksigo de la Tekstaro de Esperanto.
La januara “La Ondo de Esperanto” aperigas  ankoraŭ iun alian interparolon sub simptoma titolo “Giorgio Silfer: alia Esperantio eblas”. Ĉi-foje Giorgio Silfer elektita kiel konsulo de Esperanta Civito. responante la demandon pri la plej urĝe solvenda problemo en Esperantujo ĝenerale kaj en la Civito aparte konfesas: “En la malnova Esperantio, kie la individua plejmulto estas finvenkisma jam mankas la fido en fina venko, sed neniu kuraĝas diri “Ni eraris”. En la nova Esperantio, kie ĉiuj indivuoj estas raŭmistoj temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento. Ja finfine la Civito ekestis tiucele”.
La januara „La ondo de Esperanto” riĉas per multaj raportoj pri diverlandaj eventoj, ne forgesante pri tradicie literatura kontribuo. Ne mankas en ĝi aludoj al la dramecaj eventoj ĉirkaŭ la E-redakcio de la  Pola Radio. Nu bonŝance la titolo “Pola Radio adiaŭas” ne plu estas verkonforma, ĉar fakte adiaŭis siajn aŭskultantojn Radio Polonia, alivorte la poreksterlanda prgramo de Pola Radio, kiu aliflanke kaj preskaŭ kontinue komencis liveri esperantlingvan podkastan programoferton. La samaj eventoj en Varsovio inspiris Jose Antonio Vergara pridubi la demandon, ĉu digna prepariĝo al la Zamenhofa Jubileo 2009 ligiĝu kun la kongreso en Pollando. Malgraŭ liaj rezervoj mi firme deklaras min por tia kongreso.
Cetere ĉesigo de niaj elsendoj meze de decembro ĝis nun malebligis danki al tiuj gazetoj, kiuj solidarece aliĝis al la vasta subtenokampanjo por pluekzisto de esperantlingvaj programoj de PR. En tiu kunteksto apartan dankon ni direktas ia. al la redakcioj de la “Magdeburga Folio” kaj “Nova Vojo”. Sed se temas pri tiu ĉi lasta numero el Japanio mi dezirus aparte atentigi pri ĝia tre interesa kontribuo en la kunteksto de planita fakkunsido de Oomoto okaze de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. Nome la ĝenerala Sekretario de EPA, AGOU Takaŝi – ne sole bonvenigas al Oomoto 2007, sed krome prezentas amplekse ĝian historion, elmontras similecon de la ideoj de Zamenhof kaj Oomoto kaj informas pri planata Uta-festo en Ajabe post la jokohama kongreso. Ja pensante pri Oomoto ni estas instigataj memori, ke kiel skribis la aŭtoro “Oomoto estas ne sole religio. Krom fari la propran religian movadon, krom disvastigi Esperanton, ĝi gardas la esencon de la japanaj tradiciaj artoj, kiel la noo-danco, ŝimajo, utajo, te-ceremonio, ceramikarto, ĝardenarto, florarto, tankao ktp.” – fino de la citaĵo.
Referencoj al la nunjara kongreslando troviĝas ankaŭ en la lasta „Sennaciulo”, kies koloraj paĝoj enkondukas nin en la sekretojn de “juzen”,  la japana metiarto.  Pli amplekse pri ĝi ni legas sur la internaj kulturpaĝoj de la revuo. Sed krome en la decembra “Sennaciulo” ni trovas referencojn al la novembra omaĝmemora tago Unio de Antifaŝistoj en Germanio, datrevenan  artikolon lige kun la 50-jariĝo  de la budapeŝta insurekcio 1956, ampleksan artikolon de Cirilo, kiu klopodas en ĝusta lumo reskizi la silueton de germana filozofo Nitsche. Aŭtoro el Hispanio interese raportas en la lasta “Sennaciulo”, sed lian raporton ni trovas ankaŭ en „La ondo de Esperanto”,  pri la okazinta en novembro historia kongreso en la hispana kulturministerio dediĉita al la lastaj sciencaj studoj pri la tiea Civila Milito. Partoprenis ĝin la aŭtoro kaj ankaŭ d-ro Ulrich Lins, kiuj alportis sian kontribuon al la evento.  Sed tenante la decembran organon de SAT, ja ni ne povas ne referenci al la enkondukaj vortoj de redaktoro Kreŝimir Barković kiu, post 24-jara kontinua redaktado kaj elprodukto de 295 numeroj de la periodaĵo,  transdonas redaktistan torĉon al nova teamo. Kun evidenta nostalgio li rememoras momenton, kiam li mem transprenis la redaktadon el la manoj de la antaŭanta lin redaktoro, sian unuan numeron la evoluon de la eldonteknikoj en lia redaktista tempo, variigon de la revuenhavo, moderenigon de la revuaspekto. Malgraŭ ĉio ne eblas ne senti la amaron en lia konstato: „Bedaŭrinde, malgraŭ ĉiuj tiuj ŝanĝoj kaj plibonigoj, ni ne sukcesas altiri novajn membrojn… Ni esperu ke la nova skipo sukcesos per nova „Sennaciulo” ŝanĝi tiun situacion”.  Kvankam Kreŝimir Barković finas la postenadon kiel la ĉefredaktoro, espereble liaj spertoj servos al la nova teamo, kies tasko ekde nun estos aperigi la revuon en la ciklo dumonata, pri kio aliloke informas „La ondo de Esperanto”.
Pri SAT kunlaboranta kun Kroata Esperanto-Ligo ni legas en la decembra numero de „Tempo”. Ĝi koncernas senminigon de Kratio, pri kio oni cetere raportis dum la pasintjara SAT-kongreso en Beogrado, sed pliaj paŝoj kaj kontribuoj disvolviĝis ankaŭ en pli posta periodo. Kiel kutime en „Tempo” riĉe speguliĝas la aktivadoj de kroataj esperantistoj aparte favore al la popularigo de iuj verkoj de la kroata literaturo pere de esperanto en la naciajn lingvojn. Pri ili ni havis la okazon parolis aparte. El ĉi tiu numero ni kun plezuro informiĝas, ke la konata libro „La Zamenhof Straro”, estanta intervjuo de Roman Dobrzyński kun Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof aperis aldone en la slovena kaj la portugala. Ĉe-okaze informkolektantoj pri ZEO-oj ricevas iom kurizan informon, ke Zagrebo verŝajne estas iu malmultaj urboj, kiu havas eĉ du Zamenhof-stratojn.  Samnumere ni ekscias pri du datrevenoj aparte markitaj pasintjare en Kroatio. Tiu kun universala signifo koncernis la 100-jaran naskiĝdatrevnon de Nikola Tesla, mondfama inventisto. La alia,  kiu gravas same por kroatoj, kiel ankaŭ esperantistoj ligiĝas kun la 70-a mortodatreveno de Mavro Špicer, kies silueton kaj kelkajn nekonatajn faktojn en la decembra numero de „Tempo” proksimigis Velimir Piškorec.