- Pollando invitas: Racibórz
- 20.01.2007
Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al la plej malnova urbo de la suda Silezio, al Racibórz, nun enloĝata de ĉirkaŭ 63 mil loĝantoj. Sed ni referencu al ĝia origino kaj sekvu kelkfraze la legendon pri ĝia establo. En la tempo, kiun neniu plu memoras la terenoj ĉirkaŭ la supra Odra-rivero estis surkreskitaj de densa arbarego, plena de sovaĝaj bestoj kiel uroj, aproj, cervoj, ursoj, linkoj kaj lupoj. Sed ĝi rolis ankaŭ kiel kaŝejo por deliktuloj prirabantaj komercistojn, vojaĝantojn kaj ĉasistojn. Iun tagon decidis tie ĉasi junbatalanto – laŭ aliaj - princo Racibor. Ĉassekvante cervon li iom-post-iom distanciĝis de siaj kamaradoj ne rimarkinte eĉ la krepuskiĝon. Subite la ĉirkaŭaĵo ekŝajnis ege danĝera, aŭdiĝis la hurlado de lupoj, la pepado kaj flugilbatado de la disŝirataj birdoj. Ŝajnis, ke iuj homoj fremdlingve vokas unu la alian. Timigita ĉasisto surgrimpis arbon, decidinte tie pasigi la nokton, kvankam evidente, li ne sukcesis fermi la okulojn. Li tamen ĵuris al Dio, ke se li saviĝos li elkonstruos tiuloke burgon, en kiu rifuĝon trovos erarvagantaj ĉasistoj aŭ traveturantraj komercistoj. Tiel ja okazis. Al Racibor evidente helpis la ĉaskamaradoj, kiuj post kelka cerbumado decidis samnome bapti la burgon. Tostante je lia honoro ili laŭte kriis la nomon Racibor, sed la portanta ĝin vento atingis la orelojn de la lokuloj kiel Racibórz, kaj tiel restis. Baldaŭ Racibórz fariĝis grava administra centro. La unua historia noto pri ĝi devenanta el la kroniko de Gall Anonim mencias la 1108-an jaron. Tiam la urbon konkeris kavaliroj de reĝo Boleslao la Kurbobuŝa. Sub la gvido de Piast-dinastiaj regantoj ĝi fortiĝis tiel, ke eĉ dufoje ĝi forpuŝis la atakon de tataroj en la 1241-a jaro – male ol ŝajne pli potenca Krakovo. Fine de la 13-a jarcento la povon en la urbo laŭ la decido de princo Przemysław transprenis urbanoj. La princa monemisiejo produktis la unuan polan moneron „milost”, en la loka dominikana klostro Winenty el Kielcza, la aŭtoro de la himno „Gaude Mater Poloniae” en sia kroniko notis la unuan polan frazon. La favora situo de la urbo influis ĝian rapidan evoluon. Kreiĝis ĉi tie grandaj salstaplejoj, estis okazantaj la plej grandaj en Silezio grenbazaroj. Floris la metio, aparte la teksado kaj drapproduktado. En la 1-a duono de la 14-a jarcento temis entute pri la plej granda urbo en la suda Silezio. La regado de Piastoj daŭris ĝis la mezo de la 14-a jarcento, sekve transprenis ĝin ĉeĥoj. Post du jarcentoj Racibórz trafis en la manojn de Hohenzolernoj kaj Habsburgoj. Sed ĝiaj burĝoj en la 1683 jaro ovacie bonvenigis la reĝon Johano la 3-a Sobieski, rapidantan kun la porviena kontraŭturka helpiro. Post la prusa-aŭstra milito Racibórz meze de la 18-a jarcento estis enkorpigita en Prusan Reĝolandon. Sed malgraŭ ĉio meze de la 19-a kaj en la 20-a jarcento eblas diri pri Racibórz kiel centro de poleco. Aktivis tie Pola-Suprasilezia Societo, pola librejo, Pola Domo „Pajlotegmento”, estis aperantaj pollingvaj periodaĵoj, inkluzive de „Racibórz-Novaĵoj”. La loĝantoj de la urbo partoprenis tri sileziajn insurekciojn, sed sekve de la plebiscito el la 1921-a Racibórz restis en Germanio. Cetere la limo inter ambaŭ ŝtatoj pasis en la urboproksimeco. Kaj en la urbo mem daŭre aktivis polaj organizoj kaj societoj: kulturaj, sociaj, ekonomiaj. La rilatoj inter ambaŭ nacioj estis harmoniaj ĝis la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento, ĝis la periodo de la tn. Kulturkampf. Pri la forto de la pola elemento atestas ia. la fakto, ke la prusaj aŭtoritatoj publikigadis siajn dekretojn en la pola lingvo kaj oficistoj devis ĝin regi.
Sed marĝene de tio ni diru kelkvorte pri la blazono de Racibórz. Sur la ruĝa fono ĝi prezentas duonon de la blanka piastdinastia aglo kun malfermita beko, sed sen krono kaj orumitaj beko kaj ungegoj, kiu estas ligita kun la duono de orkolora ligna rado kun kvin radradioj. Tiu radduono referencas al la germana nomo de la urbo. La blazono estas konata jam el la 14-jarcentaj sigeloj kaj moneroj.
Laŭ raportoj de la hitlera politika polico inter la loĝantoj de Racibórz ne troviĝis entuziasmuloj de faŝismo. La viktimoj de la reprezalioj fariĝis same polaj kiel ankaŭ germanaj loĝantaj de la regiono. Dum la hitlera okupacio en la urbo laboris ok trupoj de britaj, francaj, rusaj kaj italaj ostaĝoj, funkciis tie peza karcero, ostaĝejo por eksloĝigitaj poloj kaj 3 labortendaroj. Komence de la 1945 tra la urbo trairis kolumnoj de malliberigitaj el koncentrejoj pelataj okcidenten pro la proksimiĝanta fronto. Racibórz konkerita post pezaj bataloj fine de marto 1945 estis grandparte ruinigita. Dum du postmilitaj monatoj revenis al ĝi nur 3 mil loĝantoj. Pli poste setliĝis tie poloj el aliaj, ia. la antaŭmilitaj orientaj randregionoj de Pollando. En la unua postmilita jardeko Racibórz estis re- kaj poste plukonstruita. Ne eblas tamen forgesi pri detrua inundo el la 1997-a jaro, kiu grave damaĝis ĝin kaj ĝiajn loĝantojn.
Nun Racibórz fieras, ke kiel la unua en Pollando kaj en Eŭropo ĝi envivigis la sistemon de la media administrado. Ĝi tenas partnerajn kontaktojn kun 6 eŭropaj urboj; Leverkusen kaj Roth en Germanio, Kaliningrado en Rusujo, Opava en Ĉehio, Tyśmenica en Ukrainujo kaj la pola Kędzierzyn-Koźle.
Kompreneble ne mankas en Racibórz vidindaĵoj. Al la plej malnovaj historiobjektoj apartenas religiaj konstruaĵoj. Temas pri la fondita komence de la 1200-a jaro preĝejo de la Ĉielpreno de Dipatrino. Ĝia arkitektura formo tamen devenas nur el la 14-a jarcento. Kiel la perlo de la silezia gotiko estas difinata la kastela kapelo el la fino de la 13-a jarcento, kiu nun atendas restaŭron. Pri la urbomuregoj en Racibórz oni legas en la samjarcentaj dokumentoj; konserviĝis iliaj restaĵoj kun la tiel nomata prizona kastelturo. Interesa antikvaĵo de la baroka arto estas la Kapelo de Gaszyn-familio el la mezo de la 17-a jarcento. Karakteriza por Racibórz estas ankaŭ foriplaca Kolono de Dipatrino el la komenco de la 18-a jarcento. Temas pri votomonumento ornamita per multaj skulptaĵoj [kun la figuro de la urbopatrono sankta Marcelo] konstruigita danke pro la protekto la urbo kontraŭ ĥoleroplago.