• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 23.01.2007

Ĉi-semajne ni enrigardu E-periodaĵojn, kiuj venis ankoraŭ fine de la pasinta monato. Kaj ĝuste unue ni enrigardu internacian sendependan magazinon “Monato”. Ĝia kolora kovrilo grandlitere atentigas pri kelkaj rekomenditaj temoj kiel “Religioj en Bulgario”, “Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj”, “Ĉu paco venas en Eŭskion”, “Glaciskulptado”. Sed ja krom tiuj ĉi temoj ĝia enhavo regalas nin per pluraj aliaj legindaĵoj. Temas pri la lasta pasintjara numero, evidente ni trovas  en ĝi la ridpunktan felietonon de la ĉefredaktoro Stefan Maul rigarde al la 2006-a jaro. En ĝi, kiel kutime  svarmas pinĉrimarkoj pri la monda politika scenejo kaj ties figuroj. Sed “Enkonduke” la sama aŭtoro proksimigas temon el la limejo de klerigo kaj socipolitika vivo, kiu kvankam koncernas Germanion kun granda propablo aspektas simile en aliaj landoj. Temas pri la lingvolernado, tute aparte pri la lernado de la angla. Stefan Maul referencas al la lasta enketo, per kiu oni cirkaŭprenis 3700 germanajn studentojn, personojn kiuj dum kelkaj jaroj intense lernas la anglan. La esploro elmontris, ke malgraŭ sia relative bona pritakso de la lingvokono la lingvotestoj elmontris, ke nur 1 procento de la germanaj studentoj regas la anglan tre bone [asertis tion 34 procentoj de la enketitoj], bone nur 4 procentoj [kredis tion 38 procentoj]. La lingvotesto reliefigis, ke eĉ 76 procentoj de la enketitaj germanaj studentoj konas la anglan kontentige. Prave Stefan Maul tiras la konkludon pri la fiaska rezulto de la lingvolernado. Multe pli konsterniga estas lia citaĵo el la vortoj de la ĉefministro de Baden-Virtembergio, kiu atribuante al la angla la rolon de laborlingvo, kuraĝis aserti, ke – ni citu - “la germana restas la lingvo de familio kaj libertempo, la lingvo, per kiu oni legas private”. La konkludoj de la aŭtoro estas por la esperantoparolantoj facile konjekteblaj. Mi mem kredas, ke valoras noti tiujn faktojn, kiel laŭvicajn kiuj rekte elmontras la politikan rolon de la angla en la nuntempa mondo. Politikaj temoj en la decembra “Monato” multas, mi tamen ŝatus  atentigi vin pri interesa artikolo de irlanda aŭtoro, Garbhan MacAoidh kiu el la vidpunkto de irlandano  proksimigas kiel ŝanĝiĝis lia vivmedio sekve de la membriĝo de lia lando en la Unio, nu kaj laste sekve de la vastiĝo de la eŭropa komunumo. Por mi persone estas tute novaj liaj rimarkoj, kiuj rilatas la enmigrintojn el la baltaj landoj, unuavice Litovio. Al niaj aŭskultantoj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis enrigardi la lastan “Monato” mi ankaŭ  rekomendas tre interesan eseon pri Alfred Nobel el sub la plumo de Edwards Kusters. Nu kaj marĝene de ĉiujaraj Nobel-premioj, aparte pacpremioj valoras konatiĝi kun la rezonadoj de Gerrit Berveling, marĝene de la kandidatigo de Hirsi Ali por tiu ĉi prestiga premio. Verŝajne ĉiun leganton povas ŝoki lia aserto, ke temas pri persono, kiu oftege kaj tre insulte ofendas homojn ĉar ili apartenas al islamo”. Kvankam mi klopodis ne aparte atentigi pri la kontribuoj, pri kiuj frontpaĝe mencias la decembra “Monato”, mi faru ankoraŭ unu escepton escepton por “Religioj en Bulgario”, ja temas pri nova unia lando. Kiel skribas Dimitar Haĝiev la prema plimulto de bulgaroj apartenas al la Ortodoksa Eklezio, kiel ateistoj deklaras sin sole inter 4 kaj 7 procentoj. Apartan atenton kaptas tamen la informoj pri islamanoj – ĉirkaŭ 760 mil, kaj tute aparte pri la troviĝanta en ili fundamentista alo.
En la lastaj tagoj de decembro atingis nin la 53-a numero de “La Tradukisto” el Islando. La periodaĵo kun strikte literatura karaktero, kiun mi tre ŝatas. Ĝi fakte rolas por mi kiel fenestro por pli proksime konatiĝi kun la tradicio kaj nuntempo de  tiulanda literaturo. Ĉi-foje la esperanta parto, do enhavanta esperantlingvajn tradukojn el la islanda estas iom pli riĉa. Inaŭguras ĝin traduko de Baldur Ragnarsson el la malnovtempa,  heroa poemo pri Atilo. La sama tradukanto proksimigas du poezispecimenojn de poetoj pli  nuntempaj, 19-jarcentaj,  kies mallongajn biografiajn notojn ni trovas en la revuo, cetere kiel de ĉiuj ceteraj prezentataj en la koncerna numero aŭtoroj. Sigurđur Péturrson estas alia tradukinto ĉi-numere, prezentanta la esperantigitan novelon pri homo malkapabla regi proprajn vivĝuinklinojn kaj finfine degeneriĝanta. La novelo  de Friđjónsson devenas el la komenco de lia kreado. Ne mankas kiel kutime la elesperantlingva traduko. Ĉi-numere Baldur Ragnarsson proksimigas specimenon de Tibor Sekelj-kreado. Ankaŭ en la islanda aperas lia mallonga biografia noto.
Inter la landaj organoj, hodiaŭ ni menciu pri „Starto” de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ĝia kvara numero enhavas ankaŭ literaturajn aludojn kun cito de tradukspecimenoj el respektivaj ĉeĥaj aŭtoroj: Jiři Kořinek kaj Tomáš Pumpr, kies 100-aj naskiĝdatrevenoj pasis en la 2006-a. Tiuj ĉi jubileoj estis aparte solenitaj dum la komencdecembra Internacia Kultura Festivalo en Ústi nad Labem. Cetere la tuta numero de la ĉeĥa „Starto” plenpenas  de raportoj pri diversaj E-aranĝoj disvolviĝintaj somere kaj aŭtune en la tuta lando, kiel asocia konferenco, konferenco de esperantistoj-handikapuloj, Internacia Paroliga Semajno, junulara trejnsemajno „Lingvoj en interreto”, KAEST 2006, KELI-Kongreso. Pri sia aktivado ennumere raportas ĉeĥa sekcio de IFEF, kies ĉefkomitatano resumas la gastadon dum AFEF-jarkonferenco en Vieno, ĉeokaze raportante ankaŭ pri solena lanĉo de Esperanto-monumento en la aŭstra Linz. Ne laste ni menciu la raporeteton pri la esperantista ĉeesto dum la praga Expolingva. Kiel ni legas: „Multaj organizoj priparolis sian agadon kaj montris al la publiko, kiel eblis uzi iliajn servojn. Plejparte temis pri vojaĝagentejoj kunligitaj kun eksterlandaj lingvolernejoj. Unu el la prelegoj, kiu tute malsamis de la pasintaj estis ĝuste tiu pri Esperanto”. La 50-minutan prelegon partoprenis ĉ. 30 personoj, plejparte esperantistoj. La organizantoj ne kaŝas la seniluziiĝon,  ke mankis reprezentantoj de  la celita aĝgrupo,  alivorte gejunuloj. Tamen oni flegas la esperon, ke venontjare ili estos pli multnombraj, same kiel neesperantistoj. Juĝante laŭ la varieco de la aktivadoj kaj raportoj traktitaj en la lasta “Starto” eblas supozi pri la ĉeĥa, kiel iu el la plej aktivaj landaj  UEA-asocioj.
Evidente siajn periodaĵojn havas ankaŭ fakaj medioj kaj kluboj. Venu do la vico danki pro la novembra-decembra “Dana Fervojisto”, kiu riĉe spegulas la klubajn aktivecojn de DEFA-membroj. Ĉi-numere ni informiĝas pri la redakta stafeto-ŝanĝo de la bulteno, pri multaj aktivadoj en E-kluboj de Kopenhago, inter kiuj elstaris la prelegserio “La origino de ĉio”, kiu bone sukcesis ia. dank’ al kunlaboro de tri lokaj e-kluboj. Ne mankas raportoj pri la partoprenitaj aranĝoj eksterlande. Temas pri la jam menciita ĉeĥa KAEST kaj la 50-a jarkunveno de GEFA, en la germana Herzberg. La numeron kompletigas kelkaj fervojaj novaĵoj rilatantaj al  Danio.
Kaj nun la lasta periodaĵo, traktata ĉi-semajne. “interLIGILO” estas membrogazeto de la E-societo en la sveda Gotenburgo. El ĝia 4-a pasintjara numero ni ekscias pri ĝiaj klopodoj prezenti sin kadre de la urba aranĝo dediĉita al la urbo-organizoj kaj la Eŭropa Tago de la Lingvoj. Iu el la jarfinaj  aranĝoj estis “Tago de la libro”, dum kiu Ebbe Vilborg  estis parolanta pri E-eldonado dum la jaro. Nun laŭ la iniciato de  la E-klubo el la partnera al Gotenburgo Ĉikago daŭras la klopodoj intimigi la reciprokajn rilatojn inter esperantistoj de ambaŭ urboj.