• Pollando invitas: Poronin apud Zakopane
  • 28.01.2007
La veninta lastsemajne vintro kaj neĝabundo embarasigis  la stratpurigistojn, sed ja ĝojigis la feriantajn geinfanojn kaj ŝatantojn de la vintraj sportoj. Ĉiujn logas polaj montoj, inkluzive de Tatry-montaro. Sed la blanka vintro en la montaro kreas  la  ripoz-okazon ne sole por skiistoj. Ankaŭ por tiuj,  kiuj ŝatas la montodeklivajn itiner-vagadojn dum kiuj eblas ĝui la  ravajn panoramojn kaj plenpulme spiri la freŝon de la salubra aero. Iam ni jam havis la okazon iom pli proksime rakonti al vi pri Zakopane, la ĉefa urbo de la pola Tatry-montaro. Hodiaŭ ni vizitos en la regionon iun malpli grandan lokon, en kiu ankaŭ ĉi-sezone svarmas turistoj bonege sciantaj,  ke la tiea ripozo eĉ kelktaga provizas homon per multa energio por longa periodo.
Sed unue iom pri historio de Tatry-montaro, kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj kun la tuta apudmontara regiono estis la reĝa propraĵo. Tatry-montaron administris la starosto de Nowy Targ dum la starosto de Czorsztyn respondecis pro grundoj apud Dunajec-rivero. La slovaka parto de Tatry-montaro estis la propraĵo de hungara reĝo.
La unuaj loĝantoj en la regiono de la hodiaŭa Zakopane estis kamparanoj kaj urboloĝantoj fuĝintaj for de siaj laikaj kaj religiaj mastroj. La grundoj estis tamen malfekundaj,  do oni serĉis aliajn vivtenfontojn, ŝtelĉasante en la sinjoraj kaj reĝaj arbaroj, ŝtelante lignon kaj prirabante komercistojn kaj preterpasantojn. Ĝis hodiaŭ la loĝantoj de Tatry-montaro rakontas pri rabistaj trezoroj kaŝitaj en la montoj kaj kiel konfirmon de tio elmontras signojn ĉizitajn en rokoj aŭ interne de kavernoj. Nun estas sciate, ke lasis ilin ne rabistoj, sed laborantaj tie ministoj kaj fandistoj. En la 18-a jarcento dum la ercoserĉado oni malovris en Tatry-montaro orhavajn, arĝentportajn kaj kurpohavajn tavolojn. La tavoloj de fero rapide elĉerpiĝis kaj meze de la 19-a jarcento oni minejojn fermis.
Antaŭ ol Tatry-montaraj panoramoj ravis turistojn relative frue ili inspiris la fantazion de pentristoj. Onidire la una bildo prezentanta Tatry-montaron  el la 13-a aŭ la 14-a jarcento troviĝas kiel la preĝeja murpentraĵo en la loko Poprad. La montopanoramo rolas kiel fono por la sceno bildiganta la adorkliniĝon de Tri Magoj. Sed ja neniu pentraĵo redonas la veran ĉarmon de la tieaj panoramoj, necesas veni kaj sperti ĝin persone.
Do ni direktiĝu al la sudo de la lando, en la proksimecon de Zakopane, sed veturante tiudirekte ni haltu iom pli frue,  en la  vilaĝo Poronin. La unuaj mencioj pri ĝi devenas el la 1624-a jaro, sed la nomo Poronin, kvankam rilate al rivero aperas jam en la 1254-a jaro. Oni supozas, ke la tereno de la hodiaŭa komunumcentro en la frumezepoko rolis kiel granda paŝtista kampo, proksime  de alia loko Biały Dunajec. Ĉirkaŭ la 1620-a jaro Poronin fariĝis aparta vilaĝo. Komence de la 19-a jarcento oni konstruis tie kapelon, kaj en la 1833 estis establita paroĥo kun preĝejo. La ligna konstruaĵo forbrulis en la 1915-a jaro. Tiu kiu ĝisatendis nian tempon estis  elkonstruita 11 jarojn post tiu tragika evento. Ĉirkaŭ la 1813-a jaro en Poronin kreiĝis establo alifaranta fanditan feron. Oni produktis tie famajn pro sia fajneco falĉilojn kaj plugilojn.
Komence de la 19-a jarcento Poronin estis somera ripozejo, tiam pli renoma ol Zakopane mem. Vizitadis ĝin famaj poloj, kiel pentristoj Jan Matejko kaj Leon Wyczókowski, poetoj Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Jan Kasprowicz, Władysław Orkan kaj Leopold Staff.
Dum multaj jaroj Poronin estis la ĉefa urbo de la komunumo, kaj post kelkajara paŭzo ĝi denove plenumas tiun rolon. La komunumo etendiĝas ĉe la kunfluejo de la riveretoj Zakopianka kaj Poroniec, kiuj donas la komencon al la rivero Biały Dunajec kaj Poronin mem troviĝas 7 kilometrojn nordoriente for de Zakopane. Kondukas tra Poronin fervojlinio kaj la ĉefa vojo liganta Zakopane kun Krakovo, krome la internacia vojo kondukanta al la limpasejo ĉe Łysa Polana. 
La baza enspezfonto de la loĝantoj estas turismo. La komunumo ofertas al siaj gastoj sume dek mil litojn. La deklivoj de la lokaj montoĉenoj favoras la piedan kaj biciklan turismon, kaj vintre la skiadon.
Grava en la socia vivo de la komunumo estas vaste konceptita kulturo. Ĝia oferto servas al la gastoj kaj konstantaj loĝantoj popularigante la indiĝenan tradicion kaj edukante novajn generaciojn en firma sento de identeco kaj amo al la malgranda patrujo. La kultura vivo baziĝas unuavice sur la regiona tradicio, kiu firme referencas al la montaranaj radikoj. Ili inspiras lokajn muzikistojn, arkitektojn, pentristojn, skulptistojn kaj metiartistojn al la arta aktivado, kiu tie aŭtente floras. La montarana muziko estas nedisigebla elemento de la ĉiutaga vivo, en la metistabloj kreiĝas veraj artverkoj el ledo, drapo, ligno kaj metalo. En la tuta komunumo multas novaj konstruaĵoj en karekteriza loka stilo. En Poronin kaj en la tuta komunumo daŭre oni produktas regionajn popolkostumojn kaj necesajn por ili akcesoraĵojn.
Poronin-komunumo fieras, ke en ĝia vilaĝo Ząb de dek kelkaj jaroj loĝas mondfama komponisto Henryk Mikłoaj Górecki, kiu pri si mem deklaras, ke li estas montarano laŭ elekto kaj al Tatry logis lin amo al la montoj kaj al la homoj de tiu ĉi regiono.